Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

14a MKR: Tuk (2003)










Vilaĝo Tuk





Post pasintjara slovena kaj neĝplena 13a MKR, ĉi jare ni denove revenis al Kroatio, malplialte sed pli proksime al la maro (kiu , bedaŭrinde, ne videblis). Oni vizitis, same kiel dum 12a MKR, regionon Gorski Kotar, sed ĉi foje ekskursoj gvidis la montmigrantoj al naturparko Samarske Stijene kaj plej alta pinto de Gorski Kotar - Bjelolasica.

Ĉi jare unuafoje aperis rusoj kaj francoj je MKR (kompreneble, ambaŭ longe vojaĝis por atingi nian nur 3-tagan aranĝon kaj ni tre ĝojis ke ili venis). Bedaŭrinde, ĉi jare venis neniu el Ĉehio, Aŭstrio, Germanio ... sed, denove venis la kompleta familio Slezak, ĉi jare eĉ kun skatolo plena da Rigojancsi kukoj! El 32 partoprenantoj eĉ unu kvarono estis infanoj kaj MKRejo estis plena da infanludiloj, infana rido kaj ploro kaj etoso estis iomete REFa ...

Kelkaj vortoj pri MKRejo: laŭ scioj de organizantoj neniu plendis pri la ejo aŭ manĝaĵo, ejestroj estis tre helpemaj, varma akvo abundis, hejtigado funkciis, familioj eĉ havis 2-litajn ĉambroj kun aldonaj matracoj por infanoj supreetaĝe. Do, grandan dankon al la montkabana teamo!



Ĵaudo, 25a de septembro

Kiel kutime, partoprenantoj malfrue venadis, oni vespermanĝis, disdonis littukojn, babilis ... francoj eĉ preskaŭ noktomeze ĉar ili "survoje" vizitis Plitvice lagoj.

Ek al bildoj de la unua tago!!



vendredo, 26a de septembro

Plejmulto de partoprenantoj decidis partopreni ekskurson de grupo A al naturparko Samarske Stijene, densa arbaro kun grandaj blankaj rokoj disigitaj ie kaj tie.

Komenco de la ekskurso ne okazis kiel planite. Ni planis ĉiuj per la aŭtoj veni al eta parkejo. Kaj jes, ni venis. Sed, al la aŭto de Vanja ne plaĉis la vojo kaj frapante al unu ŝtono survoje rompiĝis la oleujo kaj Vanja kaj familio devis rezigni kaj reveni al Mrkopalj per unu kamiono kiu tiris la povran aŭton.

La resto de la grupo daŭrigis la ekskurson kaj iris al Ratkovo sklonište, belega montkabano kaŝita sub unu granda roko. Ili alportis tien kelkajn lignopecojn trovitajn survoje kaj atendis Faruk kiu helpis al Vanja kaj familio aranĝi tiradon. Intertempe la Tišljaroj foriris al roko nomata Zub (Dento). Faruk baldaŭ alvenis, kaj iom pli poste ankaŭ la Tišljaroj. La vera migrado povis eki. Vlado montris al ni "bukvice", malgrandajn manĝeblajn fruktojn de fagarboj, kaj ni plenigis niajn poŝojn. Ni ĉirkaŭiris rokojn nomatajn Glava šećera (Sukerkapon) kaj alvenis al Veliki Kanjon (Granda kanjono). Trairinte la plej grandan parton ili alvenis al anoncita loko kie la kanjono iĝas tre mallarĝa. Inter la roko maldekstre, kaj granda ŝtono dekstre estis nur ĉ. 20-centimetra spaco. Unue pasis Tina, tiam Danka kaj Maja... kaj Vlado, Jana. Multaj aliaj provis, sed ne sukcesis. Tiam Mea decidis trapasi ne inter, sed super la ŝtonego. Kruno kaj Vincent sekvis malbonan ekzemplon. La resto de la grupo revenis kaj ĉirkaŭiris la Kanjonon. Ni pluiris al Dolina suza (valo de Larmoj) kaj grimpis al Vidikovac (Rigardloko). La vojo iris tra arbaro, iom suben kaj iom supren, kaj apud la pintoj aperis denove pli da rokoj. Ni trapasis apud profunda kaj granda kavo en kies fondo videblis neĝo. Ni grimpis ankaŭ al roko Piramida (Piramido) kaj fine Stepenica (Ŝtupo). De ĉiu pinto videblas ĉirkaŭaj pintoj, kaj montoj Bijele stijene kaj Bjelolasica. Restis ankoraŭ la plej alta pinto de Samarske stijene (1302 m), kiun ni ankaŭ "konkeris", kaj tie ripozis. La vojo reen al la aŭtoj estis tre dekliva, sed senproblema.

Intertempe grupo B (nur familio Radovanović/Filipčić) post prizorgado de malbonigita aŭto promenis nur ĝis valo Matić Poljana kun tre interesa kaj originala monumento al 26 frostigitaj soldatoj el 2a mondmilito farita el ŝtonoj prenitaj el naturo.

Vespera programo estis kutima - diversaj ludoj kaj verŝajne plej ludata estis Blokus kiun prenis Dag.

Ek al bildoj de la dua tago!!



sabato, 28a de septembro

Venis tago por ekskurso al plej alta pinto de la regiono: Bjelolasica (1536 m)! Mateno estis frosta, sed tuj kun sunsupreniro venis varmeco kaj vetero denove estis bela.

La dekses A-grupanoj venis peraŭte ĝis fino de valo Matić poljana kaj de tie ekpromenis. Komence la vojo estis larĝa arbarstrato. Post duona horo, anstataŭ al atendita kabano ni alvenis al granda kruciĝo. Rigardo al la mapo ne helpis, kaj ni iris iom tien kaj reen... ĝis kiam ni renkontis aŭton kaj demandis la ŝoforon pri la ĝusta vojo. Finfine, iom pli ol unu horon post la ekiro ni atingis la montkabanon "Janjčarica". Ni paŭzis iomete, manĝetis,... kaj daŭrigis rapide suben ĝis valo Vrboska poljana, daŭrigis tra la arbaro kaj baldaŭ la vojo fariĝis pli dekliva. La grupo longiĝis, kaj por la lasta kilometro antaŭ la pinto ni bezonis pli ol unu horon... Ĉe la pinto ni tamen rapide mallaciĝis kaj longe ĝuis belegan rigardon al ĉirkaŭaj montoj Bijele Stijene kaj Klek kaj vilaĝoj Ravna Gora kaj Begovo Razdolje. Ni faris almenaŭ 20 grupajn fotojn kaj lernis pri diferenco inter kroata kaj bosnia "burek". Kelkaj grimpis ankaŭ la alian pinton ĉe la kresto de Bjelolasica dum la resto ripozis apud la kabano kiu troviĝas ĝuste sub la kresto. Revenante ni sekvis alian vojon ĝis Vrboska poljana, kaj denove venis al kabano Janjčarica. La francoj ludis "balote" (oni ĵetas lignajn pilkojn kiom eble pli proksime al unu pli malgranda pilketo). Baldaŭ ni estis denove ĉe la aŭtoj. La plejmulto revenis al la ejo, dum malgranda grupo restis ĉe Matić poljana masaĝante unu la aliajn laŭ instrukcioj de Rose.

Grupo B (familioj Slezak kaj Radovanović/Filipčić) samtempe decidis viziti pinton Maj-vrh, sed evidentiĝis ke la vojo estis tro laciga por infanoj kaj post ripozo sur belega herbejo survoje oni decidis reveni tra jam menciita valo Matić Poljana. Survoje oni trovis bongustajn rubusojn kaj infanoj trovis amuzigilojn, bastonojn, ŝtonetojn ... Posttagmezon oni pasigis ludante en ludejo apud la ejo.

Vespere sekvis denove ludoj, ludkartoj, biero, babilado kaj ripozo post tuta tago pasigita en naturo kej en freŝa aero ...

Ek al bildoj de la tria tago!!



dimanĉo, 28a de septembro

Post du belaj tagoj venis nuboj kaj foje eĉ pluvetis kaj komence oni rezignis pro planita vizito al plej alta loĝata vilaĝo en Kroatio, Begovo Razdolje (1060 m). Unue oni ludis jam menciitan ludon "balote" en kovrita ludejo apud la MKRejo, sed poste oni tamen decidis viziti Begovo Razdolje. Estis malvarme kaj ventoze kaj post eta promenado oni kaŝis sin en gastejo kun varma teo kaj kafo ... Tagmeze venis adiaŭa tre bongusta tagmanĝo (kun patkukoj kiel deserto!), oni kolektis pakaĵon, ĝisis kaj kisis unu la alian kaj venis tempo por reveno hejmen ... Ĝis la venonta MKR!

Ek al bildoj de la kvara tago!!




La redaktoro dankas al Damir Malkoč kiu sendis plej multon da bildoj de 14a MKR publikigitajn ĉi tie


Reen al historia paĝo!