Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

13-a MKR

Logarska Dolina (2002)


















Post pasintjara suda, Kroata kaj apudmara 12-a MKR, 13-a MKR gvidis nin denove al Slovenio, Alpoj kaj altaj montoj! Logarska Dolina estas bela valo kiu troviĝas en norda Slovenio, tre proksime al Aŭstra limo kaj en montaro Kamniŝke Alpe (germana nomo: Steiner Alpe), la dua plej alta montaro de Slovenio. Apud valo troviĝas kelkaj de la plej belaj pintoj de tiu montaro: Ojstrica (2350 m), Planjava (2394 m) kaj Turska Gora (2251) kaj du belaj akvofaloj, Rinka (90 m alta) kaj Palenk (75 m).

13-a MKR estis unu el la plej grandaj (nur 4-a estis pli granda laŭ nombro de partoprenantoj kaj nur tiuj du havis partoprenantoj el eĉ 9 landoj!) kaj, almenaŭ laŭ organizantoj, unu el la plej sukcesaj. La ejo estis agrabla, ejestro helpema kaj afabla, partoprentoj multnombraj, la valo belega ... do, ĉio estis en ordo. Nur vetero iom ĝenis nin - estis malvarme, sunon ni apenaŭ vidis, fojfoje eĉetis kaj supre de 1800 m troviĝis neĝo pro kiu oni devis ŝanĝi ekskursajn planojn. Tamen, neĝo kaj malvarmeco ne ĝenis bonan etoson!



Ĵaudo, 26-a de septembro

La aranĝo komencis, kiel kutime, per malfruaj alvenoj. La partoprenantaro venadis per aŭtoj, nur Janek, Benno kaj Reinhardt venis per publika transporto kaj venis per loka aŭtobuso eĉ 20 minutoj antaŭ la planita alveno. "Freneza veturado!", diris poste ili. Ĉiuj malfrue vespermanĝis kaj post babilumado iam antaŭ noktomezo foriris dormi. Unu aŭto kun 2 slovenoj kaj Ivo kun sia biciklo ankoraŭ ne venis ...

Ek al bildoj de la unua tago!!



vendredo, 27-a de septembro

Frua matenmanĝo kaj ekiro al unua ekskurso. Unue oni veturis peraŭte al 75-metra akvofalo Rinka kie komencis senĉesa fotado (Ŝoma kaj Kruno eĉ havis kameraojn!). Post iom da tempo oni tamen ekis kaj prenis la vojon apud rivereto al kabano Frischaufov Dom (1367 m). Survoje rezignis la plej juna marŝanta partoprenanto (3-jara Csaba Slezak kun panjo Edit), sed aliaj post 1-hora migrado aliaj venis al la kabano. La kabanestro malkonsilis iri al planita Kamniško sedlo trapasejo pro glaciigita kaj malsekura vojo kaj organizantoj decidis direkti la eksurson al iomete pli alta, sed pli sekura Savinjsko sedlo trapasejo (2001 m). La vojo gvidis nin tra unu valo, unue kun arbaro, poste nur kun arbustoj kaj herboj ... kaj antaŭe jam videblis la neĝo sur nia vojo. Apud la vojo ankaŭ videblis unu roko kun memortabuloj starigitaj al mortigitaj montmigrantoj, precipe en apuda kanjono Turski žleb.

Post aldona 1-hora migrado oni atingis ŝtonetaron kaj neĝon kaj ekis blovi malvarma vento. Kelkaj tie rezignis, sed la plej multo tamen daŭrigis ... Aldonan horon oni pasis migrante tra la neĝo kaj foje glitante kaj tuj sub la trapasejo oni trovis etan dometon - nur 6 homoj povis ene sidi samtempe sur malgrandaj benkoj. En turnoj oni povis ripozi kaj manĝi ene kaj aliaj iris ankoraŭ 5 minutoj ĝis la trapasejo. Rigardo al Aŭstra flanko estis bela kaj oni eĉ faris kelkajn paŝojn trans la limo (permesitajn je tiu loko traktita kiel "malgranda limtrapasejo").

Post la fotado ĉe la limo kaj pli kaj pli da glitado en 20 cm da neĝo oni ekis iri reen kaj remigrado estis multe pli rapida kaj oni jam post iomete pli ol unu horo atingis Frischaufov Dom kie oni varmiĝis, trinkis teon kaj babiladis.

Kiam venis tempo por finfina reirado al MKRejo kelkaj elektis la alian vojon kiu estis iomete pli longa. La vojo ne estis tre interesa, sed, ja, kial ne rigardi ion novan survoje ...?

Revenante al la ejo evidentiĝis ke intertempe bicikle venis Ivo kiu malfruis pro fermita limtrapasejo kaj ankaŭ venis la plej juna ĉi jara MKR-partoprenantino, Magdalena Hofer (13-monatoj aĝa), kiu venis kun patrino Davorka kaj ŝia laborkolegino Alenka.

Post vespermanĝo sekvis komuna babilado kaj ludado, Vanja ankaŭ montris kelkajn lumbildojn pri ebla venontjara MKR (la kandidato estas naturparko Samarske Stijene en Kroatio, proksimume 50 km nordoriente de Rijeka) kaj poste Damir Malkoč montris lumbildojn de ĉi-somera IJK, UK kaj vojaĝo tra Brazilo.

Ek al bildoj de la dua tago!!



sabato, 28-a de septembro

Venis ankoraŭu unu malvarma mateno kaj varme vestite oni ekis la migradon al kabano Koča na Klemenči jami (1208 m). Post 1-hora migrado tra dekliva arbaro kaj rigardoj al eta akvofalo oni atingis herbejon kun belega rigardo al najbaraj montoj kie troviĝas la kabano. La kabanon, bedaŭinde, oni malfermis kiam ni jam ekis antaŭen sed oni tamen faris longan paŭzon.

Tie estis starigita la demando: ĉu iu entute ŝatas migri al trapasejo Škarje kiu estis la celo de grupo A (planitan celon, pinton Ojstrica (2350 m), oni jam forstrekis pro tro multe da neĝo survoje)? Finfine tien decidis iri nur kuraĝa duopo Anka kaj Ivo ... kaj ili sukcese tra neĝo atingis la trapasejon je 2141 m kaj revenis laŭ alia tre dekliva vojo suben.

La plej multo tamen elektis la vojon al pinto Strelovec (1763 m). Survoje oni unue vizitis la plej grandan larkarbon en Slovenio kaj daŭrigis la vojon unue deklive kaj poste preskaŭ ebene ĝis la bela pinto kovrita per herbejoj kaj unuopaj larkarboj. Rigardoj estis tre belaj, sed vetero estis tre malvarma kaj ventoza kaj por la pinto mem MKR-antoj proponis la nomon "Fekpinto" pro multe da bovinfekaĵoj ... tamen, la najbaraj herbejoj estis "puraj" kao oni iomete ripozis, manĝis kaj fotadis ...

Revenante oni uzis la saman vojon ĝis la kabano kaj poste prenis la alian vojon kiu gvidis nin tra mallonga tunelo reen al la valo.

Vespere denove sekvis lumbildoj: ĉi foje prelegis Ivo pri lia biciklado tra Serbio kaj Montenegro kaj poste daŭris ludado ĝis noktomezo. Ŝajne, tiu tago ne estis tiel laciga ... :o)

Ek al bildoj de la tria tago!!



dimanĉo, 29-a de septembro

Tiuj kiuj devis longe vojaĝi jam post matenmanĝo devis forveturi kaj adiaŭa etoso ekis regi jam tiel frue, sed feliĉ la plej multo tamen restis ĝis tagmanĝo. La restantaj promenis tra la valo vizitante la ejon kie familioj estis gastigataj (MKR-partoprenantoj estis gastigitaj en 3 diversaj ejoj en la valo, ĉar la "ĉefa" ejo ne havis sufiĉe da litojn), hotelon kaj najbaran akvofalon Palenk kaj poste revenis al MKRejo kie ne plu regis E-etoso, ĉar intertempe venis unu aŭtobuso plena je turistoj. Unu trankvila ejo tamen atendis nin, ni bonege manĝis, iomete babilis ... kaj venis la malĝoja tempo por fermi la 13-an MKR-on. Oni ĝisis kaj kisis unu la alian kaj ekis la veturadon hejmen kun suno kiu ŝajne atendis MKR-finon por montri sin ... Ah, kial MKR-oj estas tiel mallongaj ...?

Ek al bildoj de la kvara tago!!




La redaktoro dankas al Benno Frauchinger kiu sendis kelkajn bildojn de 13a MKR publikigitajn ĉi tie kaj ankaŭ al Bettina kaj Davorin kiuj sendis bildojn kiuj ne estas publikigitaj.


Reen al historia paĝo!