Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

12a MKR: Platak (2001)











Pasis ankoraŭ unu MKR, jam 12-a, la unua organizita en Kroatio! La renkontiĝon organizitan de KEJA (Kroatia Esperanto Junularo) inter 27a kaj 30a septembro 2001 partoprenis 28 homoj el 4 landoj (H, HR, I, SLO). Tio estis ĝis nun la plej "malalta" MKR - oni atingis ĉi foje "nur" 1528 m - sed ankaŭ la plej proksima al la maro - aere nur iomete pli ol dek kilometroj for de la maro!

Tio devis esti la plej granda MKR ĝis nun (pli ol 50 homoj aliĝis) kaj la unua kun partoprenantoj el Azio kaj Afriko (4 kongoanoj kaj 2 koreanoj aliĝis), sed ... koreanoj ne havis sufiĉe da tempo por la renkontiĝo, kongoanoj ne sukcesis ĝustatempe akiri vizojn kaj amaso da homoj rezignis preskaŭ lasttage. La ĉefa kialo estis malsanoj - ŝajne pluvegaj kaj malvarmaj septembraj tagoj helpis al homoj malsaniĝi.

Ankaŭ organizantoj timis pro daŭra malbona vetero, ĉar dum tuta septembro ne okazis ke du sinsekvaj tagoj estu belaj (en Platak pluvis pli ol iam en pasintaj 50 jaroj, ekde kiam oni notas tion). Tamen, MKR havis la honoron havi du belajn, sunplenajn tagojn, nur dimanĉo estis nuba, frue matene nebula kun pluveto.

Do, lastajn tagojn antaŭ la aranĝo organizantoj ne fartis tre bone (ŝajne per ĉiu retmesaĝo kaj telefonvoko venis iu malaliĝo) precipe ĉar oni devis plani aĉetumadon por manĝpakedoj. Eĉ bela veterprognozo ne povis ĝojigi nin - kia helpo de bela vetero se nur malmultaj venos?

Ĵaude vespere tamen venis 19 homoj: grupo ne tro granda, sed antaŭĝojanta venontajn ekskursojn. Kvankam la ejo estis iomete malvarma, la manĝaĵo estis bona, varmega akvo abundis - nur nokte mankis akvo, ĉar akvopumpilo nokte estis elŝaltita.


vendredo, 28a septembro

Venis vendredo kaj belega mateno kaj ĉiuj ekis promenadon al Snjeznik (1506 m). La migrado estis nek tro longa nek streĉa kaj post unu horo kaj duono oni jam atingis la pinton. De tie ni ĝuis belegan rigardon: al Adriatika maro kaj najbaraj insuloj Krk kaj Cres, duoninsulo Istrio, slovenaj montoj kun Triglav kiu troviĝas pli ol 100 km for, montoj ĉe la limo al Aŭstrio, Velebit ... Arbaroj kiuj ĉirkaŭas la pinton jam estis kolorigitaj je aŭtunaj koloroj. Nur iomete ĝenis la vento, sed oni ja eksidis en la ventoombro kaj ripozis pli ol unu horon (kelkaj vizitis montkabanon kiuj troviĝas aliflanke de la pinto, nur 50 metrojn for - ĝi estis malfermita, sed bedaŭrinde ne prizorgata).

Grupo A formigris kaj post du horoj da migrado laŭ agrabla vojo (interesaj estas rokoj tra kiuj oni subeniras de Snjeznik) la dek A-grupanoj atingis montkabanon "Schlosserov dom" kiu troviĝas sub la pinto. Post mallonga ripozo (kun teo kaj kafo) en la kabano la grupo daŭrigis al la pinto Risnjak (1528 m), la plej alta pinto de la regiono kiu troviĝas meze de Naturparko Risnjak. Bela rigardo inspiris fotadon kaj iom da tempo ĉiuj restis kuŝantaj ĉe la pinto. Revenante al MKR-ejo pro tre agrablaj diskutoj oni forgesis atenti pri la vojsignoj kaj tial devis iomete serĉi la vojon kaj reveni ĝis trapasita vojkruciĝo.

Dume, la grupo B sekvis krestan vojon al pinto Guslica (1490 m) kaj ĝuis belajn herbejojn survoje. Ĉe la pinto oni havis malkutiman eblecon esplori subterajn tunelojn - nome, dum Jugoslaviaj tempoj sur la pinto estis soldatejo kun subteraj ejoj kaj antaŭ la milito soldatoj forlasis la kazernon kaj oni ne plu uzis la ejon kiu nun staras sola kaj neprizorgata. Kvankam la forlasitaj betonaj ejoj malplibeligas la pejzaĝon, oni almenaŭ povas viziti nekutimajn tunelojn (ilin esploris Mea, Tina, Tamasz kaj Balint).

Ĝis la vespermanĝo ĉiuj revenis, iomete lacaj sed bonhumoraj kaj pretaj por postvespermanĝaj ludoj kaj babilrondoj. Aliaj 4 personoj venis dumtage, kaj ni jam estis 23.

Fratinoj Marta kaj Sonja survoje al pinto de Snježnik.

La plej junaj MKR-partoprenantoj, Tina, Vedran kaj Balint, ripozante sur la pinto.

La pinto de Snježnik kun montkabano.

Grupo A sur pinto de Risnjak (1528 m), la plej alta pinto de tiu ĉi MKR.

Grupo B survoje, promenante al pinto Međuvrhi.


sabato, 29a septembro

Sabate MKR-anojn atendis ankoraŭ unu bela mateno. Preskaŭ ĉiuj interesiĝis pri la ekskurso al Mudna Dol, la dua plej mallarĝa kanjono en Kroatio kaj la plej multo (17 personoj) ekis kun grupo A aŭte al vilaĝo Podkilavac. Baldaŭ ni eniris la kanjonon Mudna Dol. La naturo estas belega. Foje (malofte) la kanjono fariĝas torento, sed dum nia promeno ĝi estis tute seka. Tamen, postsignoj de la forto de akvo bone videblis en rokoj ĉirkaŭaj. Jam komence de la kanjono ni devis surgrimpi 10 metrojn altan rokon, helpe de feraj ŝtupoj en ĝi. Ankoraŭ kelkajn similajn, sed malpli altajn rokojn ni trapasis kaj elirinte el la kanjono la grupo disiĝis - plej rapidaj foriris al pinto Fratar (1323 m), kelkaj al pinto Vidalj kaj aliaj laŭ plej rekta vojo al la montkabano Hahlici. En Hahlici denove plejmultaj estis kune, kaj iu proponis ke venontfoje vespermanĝo (aŭ tagmanĝo) estu organizita en iu montkabano dum la ekskurso.

Reveninte al la aŭtomobiloj hungara triopo foriris al la maro naĝi (kaj revenis malfrue vespere, ĝojplena pro farita naĝado).

Grupo B decidis viziti du proksimajn pli malaltajn pintojn: Jasenovica (1368 m) kaj Sleme (1337 m). La vojo al Jasenovica ne estis tre interesa kaj grupo B decidis ripozi sur bela herbejo survoje, nevizitante la pinton. Poste oni tamen promenis al Sleme, sed nebulo jam venis kaj ne lasis nin ĝui la rigardon (sed ni povis vidi interesajn formojn de arboj kiuj estis formitaj per forta vento kiu tie ofte blovas).

Grupo A venis ĝustatempe por la vespermanĝo, denove lacaj sed ĉiuj, ekde la plej juna Balint, ĝis la plej maljunaj, geedzoj Herman, sukcesis trairi kanjonon.

Vespere denove sekvis lud- kaj babilrondoj ĝis noktomezo ... Ankoraŭ 5 partoprenintoj venis, kaj ĉivespere ni estis eĉ 28.

Surprizo por grupo A ĉe la komenco de kanjono Mudna Dol.

Rigardo de la supra flanko de roka muro - Balint sukcese surgrimpis la rokon kun helpo de Ŝoma.

La sekva deklivo (de entute tri) de Mudna Dol kanjono.

Grupeto B ripozante surherbeje sub Jasenovica.


dimanĉo, 28a septembro

Venis malgaja dimanĉo - ĉielo estis kovrita per nuboj, eĉ pluvetis kaj baldaŭ post matenmanĝo la plejmulto da homoj pakis la aĵojn, adiaŭis unu la alian kaj forvojaĝis. Nur 12 homoj restis ĝis la tagmanĝo.

Venis kaj pasis la tagmanĝo, lastaj pakaĵoj enmetitaj en automobiloj, lastaj kisoj kaj bondeziroj, venis la fino de la 12-a MKR ... ĝis venontjare!

Griza mateno kaj automobiloj antaŭ la MKRejo jam atendas ĝisojn kaj ekveturon ...


Ĉi tie legu artikolon pri 12-a MKR kiu aperis en "Hrvatski planinar" (Kroata montmigranto), numero 1/2002, oficiala gazeto de Kroata montmigra asocio!




Reen al historia paĝo!