La unua tago: Prisojnik (2547 m)(grupo A)/Slemenova Špica (1961 m) (grupo B)
|
Post ĵauda kolektiĝo vendredo komencis tre frue, kun matenmanĝo je la sepa. La frua ellitiĝo ne malkuraĝis homojn kaj la plej multo da partoprenatoj elektis pli longan ekskurson (tielnomatan grupo A) malgraŭ anoncita 4-hora migrado al pinto Prisojnik, la plej alta pinto el proksima ĉirkauaĵo. Jen la grupo baldaŭ post foriro! |
Survoje al la Prisojnik, ankoraŭ ĝuante verdan herbejan sudflankon de la pinto. Tamen, la vojo ne estis tutan tempon tiel agrabla kaj baldaŭ rokoj anstatauigis herbejojn. |
Unu de niaj flugantaj kunekskursantoj kiuj tre ĝuis nian societon (precipe kiam ni manĝis kaj disdonis panerojn)! |
Sur la pinto de Prisojnik! Videblis montoj en Austrio kaj Italio, foraj slovenaj regionoj kaj eĉ parteto de Adriatika maro tre for en malproksimeco! |
Revenante suben oni uzis belan veteron kaj sunon por ripozo kaj ĝuado en naturo. Ĉi tie vi vidas la venonttagan celon - Mala Mojstrovka! Bedaŭrinde, ĝis nun ne estas ricevitaj fotoj de la ekskurso de grupo B kiu migris nur 2 horoj kaj la resto de tempo ludis sur eta herbejo kaj manĝis arbarberojn ... |
La dua tago: Zadnja Mojstrovka (2365 m)(grupo A)/Mala Mojstrovka (2332 m) (grupo B)
|
La duan tagon dormado estis duonhore pli longa ...kaj oni bezonis aldonajn fortojn pli poste. La komuna (ambaŭ grupoj kune) migrado al Mala Mojstrovka ne ĉiam estis agrabla kun amaso da ŝtoneroj survoje. Tamen post 3 horoj unuaj MKR-anoj atingis la pinton de Mala Mojstrovka! |
Jen la rigardo al Prisojnik, la celo da pasinttaga migrado! |
Post agrabla sunumado sur Mala Mojstrovka kelkaj migremuloj tamen decidis daŭrigi al planita celo de grupo A - Zadnja Mojstrovka. Ĉi tie videblas rigardante malantaŬen la pinto de Mala Mojstrovka! |
Kaj unu el la plej belaj rigardoj - grupa bildo kun pinto de Jalovec malantaŭe! |
Niaj junaj kunmigrantinoj - Aniko kaj Sara! Ambaŭ atingis la pinton de Mala Mojstrovka kaj Sara eĉ surgrimpis Prisojnik pasinttage |
La tria tago: Fonto de Soča
Bedaŭrinde, ĉi momente sen bildoj. La trian, lastan MKR-tagon, oni vizitis fonton kaj akvofalon de rivero Soča. Eblis eĉ eniri la fonton kaj rigardi akvofalon de supren kaj poste estis sufiĉe da tempo por sunumado apud la rivero kaj vizito al tipa slovena kamparana domo, konata de libroj kaj filmo pri Kekec.
|