MKR - MontKabana Renkontiĝo
Historio
5a MKR: Murau (1994)
- Kie: Murau, montaro Frauenalpe, Aŭstrio
- Kiam: 6a-9a de oktobro 1994
- La ejo: Familien- und Jugendgasthaus Murau (829 m)
- Partoprenantoj: 31 el 8 landoj: HR(10), A(9), CZ(3), SLO(3), H(2), IR(2), D(1), I(1)
- Ekskursoj: Rosenkranzhöhe (2118 m), Frauenalpe (2004 m)
- Vetero: Unua tago estis nuba, sed seka, poste regis nuba kaj pluva vetero kun iom da neĝo sur montoj.
- Interesaĵoj: Unuatage grupeto da partoprenantoj kuris sekvataj de boviĉjoj. Plej fidelaj MKR-partoprenantoj, Mirek kaj Vanja, ricevis vespere tortojn. Poste oni ludis amuzajn ludojn organizitaj de sloveninoj - plej elstara estis "vestaĵĉeno".
Legu kion pri 5a MKR skribis Michael Martin en "Voko el Stirio" kaj Lulu (Axel Leitner) en "La Ora Folio"!
Reen al historia paĝo!