Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

MIRO

Marborda Internacia RenkontiĝO

Internacia junulara renkontiĝo de Kroatia Esperanto Junularo (KEJA)




Ĝenerale pri MIRO:
  • Historio (antaŭaj MIROj)
  • Estonteco - 8-a MIRO (2002.) - legu sube!

    Grava anonco: Unua aliĝperiodo validas ĝis 05.02.2002!





8-a MIRO

22.-26.03.2002.,Puntižela apud Pula, Kroatio

Marturismo: inter mongajno kaj ekologio

Denove MIRO okazos en Istrio, la plej turisma Kroata regiono kie turismo estas la ĉefa ekonomia branĉo. Kion signifas tio por loĝantoj de Istrio, kion por naturo de Istrio, kion por loka ekonomio? Ĉu eblas havi ankaŭ industrion en turisma regiono? Kiel protekti naturon kiam turistoj amase vizitas naciajn parkojn? Kiel protekti historiajn lokojn kiam turistoj inundas etajn malnovajn urbojn, mallarĝajn stratetojn, konatan Romian "coloseum" de Pula ...?

Tiu ĉi MIRO provos doni al vi respondojn al almenaŭ iom de tiuj demandoj kaj ankaŭ enrigardon al vivo de loĝantoj de Istrio. Proksime al MIROejo troviĝas nacia parko Brijuni tre ofte vizitata de turistoj kaj ankaŭ urbo Pula kie proksime unu al la alia troviĝas unu el plej grandaj ŝipfarejoj el Kroatio kaj hoteloj kaj vi povas mem vidi kion oni faras (aŭ ne faras) por ne malfaciligi la vivon unu al la alia kaj ankaŭ al naturo kaj vivo de urbanoj de Pula.

Do, uzu la eblecon por varmiĝi kaj umi kelkaj tagoj apud maro antaŭ la ĉi jara montara IJF!




Novaj informoj por kroataj esperantistoj: Keja subvencias viajn MIRO-kotizojn!!!

Se vi aliĝos ĝis 10.03. novaj kotizoj estas sekvaj:

aĝo ĝis 19 jaroj: 410 kn

aĝo inter 19 kaj 26 jaroj: 430 kn

aĝo pli ol 26 jaroj: 455 kn

parttempa partopreno: 130 kn tage

Vi povas aliĝi uzante retaliĝilon, venante vendredvespere post 20a horo en SEK kaj telefonante al Marta (091 583 50 04) aŬ Vanja (091 365 46 26)!



Programo

Kelkaj eblaj programeroj estas:

  • ekskurso al proksima nacia parko Brijuni (dum socialismaj jaroj uzata kial residencio de tiama Jugoslava prezidanto Tito)
  • vizito al ŝipfarejo "Uljanik", unu el la plej grandaj en Kroatio
  • vizito al urbo Pula
  • laborgrupoj ligitaj al la renkontiĝa temo




Ĝeneralaj informoj:

KOTIZTABELO (ĉiuj prezoj estas en eŭroj):




A landoj: ĉiuj nemenciitaj sub B

B landoj: Albanio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Ĉehio, Estonio, Hungario, Jugoslavio, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, la ŝtatoj de eksa Sovetunio kaj ĉiuj ekstereŭropaj ŝtatoj

Krompagoj por ŝtata invitletero: 10 eŭroj (aliĝu antaŭ 01.03.2001.!). Invitleteroj estas senditaj nur al aliĝintoj kiuj jam antaŭpagis!

Kondiĉoj: La baza kotizo inkluzivas loĝejon en plurlitaj (4-8) ĉambroj kun komunaj duŝejoj kaj necesejoj, manĝaĵon (ekde vespermanĝo 22.03. ĝis matenmanĝo 26.03.) kaj ĉiuj programoj krom ekskurso al Brijuni nacia parko.

Memzorgado ne eblas!

Parttempa partopreno kostas 25 eŭroj tage.

Antaŭpago (deviga por ĉiuj): 10 eŭroj




Kiel aliĝi:

  • aliĝu persone ĉe MIRO peranto dum ISO aŭ vendredvespere en Studenta Esperanto Klubo, Zagreb
  • aliĝu ĉi tie!
  • aliĝu poŝte je adreso: Marta Kovač, Kralja Tomislava 11, HR-42 220 Novi Marof



Kiel pagi:

  • pagu persone ĉe MIRO peranto dum ISO aŭ vendredvespere en Studenta Esperanto Klubo, Zagreb
  • pagu ĉe UEA-konto (kejz-a)
  • pagu la prezon en kunaoj al konto HEM 30105-678-000-92974
  • pagu la prezon en eŭroj al konto de Zagrebačka banka dd. SWIFT ZABA HR 2X 2500-0681067





Paĝoj redaktas: Vanja

Sendu retmesaĝon:Vanja.Radovanovic@etk.ericsson.se

Lasta ŝanĝo: 26.02.2002