La aranĝo bedaŭrinde ĉi jare ne estis tre internacia, ĉar neniu el kutimaj eksterlandaj partoprenantoj venis ĉi jare - verŝajne nekutime frua aranĝo (kutime Familia MKR okazas maje), necesa pro organizaj kialoj, ne taŭgis al multaj. Pro tiu kialo organizantoj mallongigis la aranĝon al nur unu tago ... feliĉe, la vetero kunlaboris kaj donis al ni belegan kaj varman tagon.
Unue oni vizitis pinton Vranilac, plej altan pinton de Kalnik. La pinto donis al ni belan rigardon al ĉiuj flankoj kaj multe da printempaj floroj. Kvankam la pinto ne estas tre alta, ĝi estas rokplena kaj tre atenta migrado estis necesa. Post la migrado, revenante al montkabano, oni preparis fajron kaj infanoj mem preparis tagmanĝon rostante kolbasojn kaj legomojn (kaj nigrigante siajn manojn kaj krurojn). Kiam stomakoj estis plenigitaj oni ekis duan parton de la ekskurso vizitante najbaran ruinon de mezepoka fortikaĵo Kalnik kaj spektante rokgrimpantojn kiuj praktikis en restantaj ŝtonaj muroj.
Malfrue posttagmeze ĉiuj jam laciĝis, sed ankoraŭ ne finiĝis la programo - oni vizitis malnovan kamparan domon de sinjorino Olinka Gjigaš kies familio jam dum jarcentoj vivas proksime al monto Kalnik. Ŝi decidis revivigi tradiciajn laborojn kaj ilojn. En ŝia renovigata domo kaj apud ĝi ni vidis kiel oni el sekaj linaj branĉetoj produktas unue fadenon kaj poste materialon. Poste ni mem povis fari ĉion kaj tio tre tre plaĉis al la infanoj. Pli poste ni vizitis ankoraŭ najbarojn (salutante ĵus naskitan bovidon) ... kaj jam venis la tempo por reveni hejmen.
Kvankam ĉi jara Familia MKR ne havis kutiman internacian etoson kaj infanoj kaj plenkreskuloj bone amuziĝis dum ĉi jara unutaga aranĝo ... kaj venontjare organizantoj esperas ke Familia MKR denove iĝu tutsemajnfina kun multe da partoprenantaj eksterlandaj familioj!
Venante al pinto Vranilac, plej alta de Kalnik. |
Knaboj estis la unuaj surpinte! |
Olinka helpis al Zrinka veni al pintoštono. |
Zrinka agrable sidis dum la pli krudaj partoj de la vojo. |
Printempa floro. |
Knaboj mem preparas la tagmanĝon. |
Tagmanĝante ... |
"Vidu kiel malpura mi estas ...". |
Olinka montris al ni kiel oni preparas materialon el seka lino ... |
... sekva paŝo .... |
Kruno spertiĝas. |
Bojan kaj Vedran kunhelpas. |
Denis la majstro. |