Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

3a Familia MKR: Mrzlica (2005)











La tria Familia MKR denove okazis en Slovenio, en mezslovenia montaro Posavsko hribovje, proksime al urbo Celje. La montaro ne estas tre alta, sed pinto Mrzlica (1122 m) estas la tria plej alta pinto de la montaro kaj la montkabano troviĝas nur 5 minutoj for de la pinto.

La aranĝo komenciĝis kiel kutime, ĵaŭde vespere. Kelkaj venis ankoraŭ dum taglumo, ĝis kiam aliaj devis traveturi malebenegan lastan parton de alvenstrato dumnokte. Finfine oni kolektiĝis ĉe la tablo manĝante lokajn specialaĵojn, ričet kaj štrukli. Dume infanoj malkovris ke oni rajtas surgrimpi la grandegan fornon (funkciantan!) en la komuna ejo kie oni daŭre ludis varmiĝante. Malsame al la komuna ejo, ĉambroj ne estis tiel varmaj, sed lacaj de la vojaĝo oni tamen bone dormis.

Sabato estis ekskursa tago kaj tiam venis ankaŭ la lasta familio, Vozlič-Urh, kun eta Tomaž, nur 4 monatoj aĝa.
La vetero estis bela kaj ĉio estis preta por bela ekskurseto. Unue oni vizitis najbaran pinton Mrzlica kaj ĝuis la trarigardon tra la tuta regiono Posavsko Hribovje, kiu troviĝas inter Ljubljana, Celje kaj Zagreb. Poste oni promenis (subenirante) al montkabano Kal kun eta infanludejo kaj granda herbejo. Malsame al nia MKRejo kie oni tre bone manĝis, tie oni ofertis por manĝi nur supon (malgrandan) kaj glaciaĵon (bongustan). Post 2-3 hora umado kaj ludado oni jam iomete laciĝis kaj ankaŭ nuboj iĝis pli kaj pli densaj kaj venis tempo por reiri. Lacaj infanaj piedoj ne emis marŝi supren, sed ĉiuj tamen venis ĝustatempe al malfrua tagmanĝo.
Vespere la ejo estis denove plenplena je ludoj kaj ludiloj kaj plenkreskuloj babilis kaj ludetis memory kaj Uno ĝis la malfrua nokta horo.

Dimanĉo komencis per densaj nuboj kaj alveno de frumatenaj montmigrantoj el najbaraj urbetoj. Post matenmanĝo venis la demando: ĉu kuraĝe promeni kaj riski pluvon aŭ sekure resti en la montkabano. Ni decidis tamen promeni, kaj pinto ofertis al ni novajn interesajn rigardojn pro freŝa kaj klara aero kiu venis dum nokte. Postan promenadon tamen ĝenis pluvo, sed ĝin ĝuis amaso da helikoj kiujn ni renkontis survoje.
Rapide venis tagmanĝo (intertempe malaperis aliaj montmigrantoj kaj montkabano restis preskaŭ malplena), poste ankaŭ tempo por paki aĵojn kaj saluti afablajn estrojn de la ejo. Kelkaj revenis direkte hejmen, sed 3 restantaj familioj decidis ankoraŭ promeni tra proksima urbo Celje kaj gustumi famajn tortojn en loka dolĉaĵejo. Post promenado apud rivereto Savinja kaj najbaraj ŝtonoj el Romia tempo en nekovrita arheologia muzeo tortoj montriĝis vere bongustaj kaj tiel ni vere havis tre dolĉan finon de nia mallonga familia renkontiĝo.



La grupo (ne tuta ...) sur pinto de Mrzlica

Eta lacerto (kiu tre similas al serpentoj)

Ripozo ĉe montkabano Kal

Daša kaj Anka kun du plej junaj partoprenantoj, Zrinka kaj Tomaž

Patro kaj filo - ĉu similaj?

Interesa balanciilo, ŝajne deviga ludilo ĉe slovenaj montkabanoj

Fama fornego sur kiu infanoj povis ludi - nun nur kun Vedran sur ĝi ...

... sed la grupo baldaŭ iĝis pli granda ...

... ĝis kiam preskaŭ ĉiuj ne venis sur la forno!




Reen al historia paĝo!