Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

2a Familia MKR: Ribniška koča (2004)













La dua Familia MKR okazis en Slovenio, en nordorienta montaro Pohorje, ĉirkaŭ 50 km oriente de Maribor. Bedaŭrinde ĉi jare la vetero malbone kunlaboris - komence, vendrede vespere, ankoraŭ estis varme kaj videblis suno, sed jam blovis forta okcidenta vento kiu anoncis la veterŝanĝon.

Sabatmatene ankoraŭ ne estis tiel malbone - norde videblis foraj malhelaj nuboj, sed oni sukcesis almenaŭ fari mallongan promenadon ĝis proksima pinto Ribniški vrh (1536 m) kaj iomete pli fora lago Ribniško jezero. De la pinto oni kutime vidas montojn je ĉiuj flankoj, sed ĉi foje oni tie estis en la nubo kaj nenio videblis krom la ŝtona monumento surpinte. Ĉe la proksima marĉa lago ankaŭ malmulte videblis kaj oni nur ekspektis ke el nebulo aperu iu loka monstro ...

Dum reveno nuboj iĝis pli kaj pli densaj, baldaŭ ekpluvetis, ekpluvis, ekpluvegis ... feliĉe, tiam oni jam estis en la montkabano. Dum la resto de la tago oni ludis kaj planko de la komuna ejo estis kovrita per ludiloj ĉiuspecaj. Kaj ekstere pluvis kaj pluvis, foje eĉ neĝetis.

Dimanĉo donis al partoprenantoj grandan surprizon - kelkaj centimetroj da freŝa neĝo! Unue aspektis ke nuboj baldaŭ malaperos, sed post kelkaj sunaj radioj nuboj denove densiĝis kaj poste eĉ denove pluvis kaj neĝis. Tamen oni iomete promenis ĝis najbara pinteto Mali črni vrh (1543 m) kun ŝnurliftoj kaj konstruata nova kabano. Kompreneble, la grupon akompanis ankaŭ neĝhomo!

Revenante jam venis la tempo por paki aferojn, ĝisi unu la aliajn kaj atendi novan renkontiĝon, espereble kun pli bela vetero!




Komence, jen nia ejo, Ribniška koča (fotita vendrede kiam la vetero ankoraŭ estis bela).

Unua celo de sabata promenado: Ribniški vrh (1536 m). Bedaŭrinde, kiam ni venis tien, la pinton jam kovris dika nebulo kaj nenio videblis.

Sekva celo de sabata promenado: Ribniško lago. Pro la nebulo lago apenaŭ videblis kaj la etoso estis kvazaŭ la monstro Nessie baldaŭ vizitos nin.

Eta paŭzo apud la lago.

Postatgmeze pluvegis kaj ĉiuj, kaj gepatroj kaj infanoj, ludis kaj babilis en komuna ejo kiu estis plenplena da kunportitaj ludiloj. Unue oni faris pontetojn el Jenga-lignaĵetoj ...

... kaj poste turegon el LEGO-kubetoj.

Dumnokte neĝis kaj dimanĉmatene venis tempo por fari verŝajne lastan ĉi sezonan neĝulon. Infanoj estis grupigitaj ĉirkaŭ la neĝulo ...

... kaj gepatroj fotadis kaj fotadis.




Reen al historia paĝo!