Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

1a Familia MKR: Salzstiegelhaus (2003)













Fine de majo en la jaro 2003 okazis la unua Familia MKR, juna "filo" de jam konata MontKabana Renkontiĝo, kiu estis organizita kun celo oferti al E-familioj el mezeŭropo okazon por renkontiĝi kaj amuziĝi en bela montara naturo. La aranĝo okazis en Aŭstrio, en nordokcidenta Stirio, en montkabano Salzstiegelhaus, ĉirkaŭ 50 km okcidente de Graz kaj ĝin partoprenis 9 familioj el 5 landoj.

La programo de la aranĝo ne estis fiksita - krom ekskursetoj al najbaraj pintoj (la ejo situas je 1553 m super marnivelo kaj pintoj ĝis 2000 m estas facile atingeblaj de ĝi) oni ludis (tio ja estas la infana plej ŝatata programero ...) kaj ekstere sur najbaraj herbejoj kaj ene kun Uno, Sola, Jenga kaj similaj societaj ludoj.

La partoprenantoj estis kontentaj kun la aranĝo kaj ilia opinio kaj deziro estis ke la aranĝo ekestu tradicia. Espereble oni havos sufiĉe da tempo kaj energio por fari tion!



Jen la ejo de 1a Familia MKR: Salzstiegelhaus.

Infanoj estas pretaj por ekskurseto al najbara pinto.

Balint kiel sperta montmigranto.

Eta paŭzo surherbeje ...

Familio Moe/Zlatnar (Christian, Marija kaj eta Simon) ripozas survoje.

Bela naturo kaj rigardo al foraj montoj ...




Reen al historia paĝo!