Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Retejon de la MONDSOCIALISMA MOVADO

Bonvenon

En cxiuj mondopartoj, etaj minoritatoj superregas je sia profito, aux rekte aux per la sxtato, la vivrimedojn de Homaro. Kvankam nun ekzistas la produktofortoj, krudmaterialoj, homaj energioj kaj scioj kiuj necesas por provizi plenan liberan vivon por cxiuj homoj, oni ne povas tiucele dedicxi ilin en la nuna socisistemo komerca. Cxi tiu ege misuzema sociordo estas kapitalismo. La alternative sociordo, nia celo, kiun ni nomas "socialismo" aux "komunismo", ankoraux ne ekzistas ie ajn.

Socialismo bazigxos je komuna posedo de kaj democrata rego super la vivrimedoj fare de la tuta komunumo kaj en ties intereso. Jen tutplaneda komunumo sen naciaj landlimoj, en kiu oni produktas varojn kaj servojn per nedeviga kunlaboro, sole kaj rekte por uzado. Profitfarado ne plu estos la socipelilo; acxetado kaj vendado -- do ankaux prezoj, salajroj, profitoj, mono, bankoj , ktp -- eo ekzistos. Cxiu rajtos libere preni ajxojn laux bezono. Sociaj aferoj estos administrataj en tute demokrataj procedoj. Ekzistos nek deviga sxtatmasxino, nek armitaj fortoj.

Evidente minoritato ne povos trudi la kunagadan entuziasmon kaj socian respondecon kiujn necesigos socialismo; do nur konscia majoritata agado povos establi la novan socion. En modernaj politikaj kondicxoj, socialista majoritato povas onpotencigxi per balotado, kaj la sola obstaklo al establo de Socialismo estas Ia neesto de tia majoritato. Tial la plej grava tasko de socialistoj estas disvastigo de socialistaj ideoj kaj plimultigo do homoj kiuj komprenas kaj deziras socialistan socion.

Gvidanteco estas kontrauxsocialista principo. Socialista organizajxo, celanta demokratan socion, devas mem esti tute demokrata. Ni oponas la koncepton leninistan de "avangarda partio". Fakte Bolsxevismo estas dudekjarcenta teorio por burgxaj revolucioj en kamparanaj landoj.

Registara pesedo de moderna industrio estas sxtatskapitalismo. Oni administras naciigitajn industriojn per kapitalistaj metodoj por profite vendi varojn sur mondaj merkatoj. Orienta Europo, Sovetunio, Cinio, Kubo k.t.p. ne estas kaj neniam estis socialistaj socioj. En cxi tiuj andoj evidentis la cxefaj trajtoj de kapitalismo: la persxtata rego de privilegiita klaso kiu superregas la vivrimedojn, pormerkata produktado, la salajra sistemo, kapitalakumulado.

Ni, mondsocialistoj, oponas cxiujn formojn de rasismo kaj naciismo. La salajrlaboristoj ne havas patrujon. Kiam ajn ili subtenas siajn estrojn en iu internacia konflikto, ili oponas sian propran intereson. Ni oponas ambaux flankojn de cxiuj milIitoj; militoj kreskas el la sencxesa ekonomipolitika luktado inter konkurantaj kapitalistaj klasoj kaj registaroj. En la kazo de Vjetnamio, ekzemple, ni samtempe oponis la registarojn de Suda kaj de Norda Vjetnamio kaj la konkurantajn imperialismojn de Cxinio kaj de Usono. Ni ne konsideras, ke iu unu imperialismo estas la "cxefa malamiko", kaj ke do necesas kunagi kun aliaj imperialismoj por venki gin.

Ni ne scias cxu Esperanto estos la universala lingvo de la socialista mondsocio. Esperanto ja povas esti uzata por antauenigi la socialistan komprenon kiu antaunecesas por konstrui socion de abundeco kaj libereco.


Per demandoj kaj respondoj enkonduke konatigxas Socialismo

Kio kapitalismo estas?

Kapitalismo estas la nomo de speco de homa socio kiu nuntempe regas en cxiu nacio en la modo. La monda kapitalista klaso estas malgranda parto de la homaro kiu akaparas la rimedojn de produktado kaj distribuado (fabrikejojn, fervojojn, la teron mem, komunikilojn, ktp). Cxiujn ricxajxojn produktas la plimulto -- ni la laborista klaso, per niaj cerbaj kaj korpaj kapabloj, kiujn ni devas vendi al la minoritato, ricevante nian prezon -- la salajron -- de la kapitalistoj. Ilia celo estas la produktado de varoj kaj servoj, se oni povas merkate vendi ilin por profito. Ne nur vivante el la profitoj (akirataj per ekspluato de la laboranta klaso), aldone, la kapitalistoj -- kiel klaso dauxre pligrandigas sian ricxecon prenintan de cxiu sekvanta laborista generacio.

Al nia intereso, cxu oni povas reformi la kapitalismon?

Ne: Cxiam dum la kapitalisma epoko, profitoj (anstataux bezonoj) funckciigas la socion. Estas laboristoj kiuj aprobas, ecx laude bonvenigas iajn reformojn, sed provoj por plibonigi la sistemon neniam povas nuligi la kontrauxdiron inter profito kaj bezono -- fundamenta trajto de la nuntempa socisistemo. Estas tute egale, cxu sincere promesas la politikistoj administri la sistemon por la gajno de la laboristoj -- aux malsincere: Ilu nepre malsukcesos, cxar tiaj promesoj similas proponon direkti bucxejon en la interesoj de la bestoj.

Cxu naciigo povas anstatauxi kapitalismon?

Ne: "Naciigitaj Industrioj" signifas nur ke la laboristojn ekspluatas la sxtato kiel peranto de la kapitalistoj de uno lando, kontrauxe al ekspluatado per individua kapitalisto aux firmo. Naciigo estas sxtatkapitalismo.

Cxu estas socialismaj landoj?

Ne: En la tiel nomataj landoj la socisistemo estas (estis) sxtatkapitalismo. La socian povon proprigas (proprigis) Partiaj burokratoj privilegiaj. Tie estas (estis) klare videblaj la supre skitzataj trajtoj de kapitalismo. Enketo pri la monda komerco montras ke la pretende socialismaj landoj estas (estis) parto de la mondkapitalisma merkato, kaj ili ne povas malimpliki sin el la postuloj de profito.

Kion Socialismo signifas?

Tiu homa sistemo, Socialismo, ankoraux ne estas. Kiam oni starigos gxin, gxi devos esti tutmonda, por anstatauxi la eksmodan mondkapitalismon. Kiam Socialismo ekzistos, la logxantaro komune posedos kaj demokrate regos la mondon. Ne estos elita klaso en tia favora situacio ke gxi povus tiel ordoni la plimulton ke produktado estu katenata al profito. Tiam ne estos proprietuloj: Cxio apartenos al cxiuj. Produktado estos sole por uzo, neniam por vendado. Pri necesa laboro oni demandos nur: "Kion do, ni bezonas?" kaj "Cxu ni povas plenumi niajn postulojn?" Oni respondos laux la haveblaj rimedoj. Tiam kontrauxe al nuntempe, la homaro pli bone gajnos avantagxon de la modernaj teknikoj kaj komunikiloj. La fundamenta socialisma principo estas ke oni donos laux kapablo kaj prenos laux mem-decida bezono. Oni laboros laux volonta kunagado: La perforta devigo de salajra laboro estos for. Ne estos acxetado aux vendado, kaj oni ne bezonos monon en socio de komuna posedo kaj libera akirebleco. La homaro, la unuan fojon en la historio, komune posedos cxi tiun planedon.

Kiel Socialismo solvos sociajn problemojn?

Kapitalismo, cxiam servante profiton antaux bezono, konstante produktas gxenon post gxeno. La plej multaj laboristoj timas pri la estonteco. Estas multaj maljunuloj kiuj, cxiun vintron, suferas pro dangxere malvarmaj medioj, kaj miloj mortas. Milionoj da niaj sammondanoj apenaux vivas pro nesuficxaj mangxajxoj . . . cxiutage mortas dekoj da iloj. Tiaj problemoj finigxos per socio produktanta lauxeble tiam, kiam necese por plen-plenumi bezonojn. Gxuste nun estas tute vakaj domoj, kaj miloj da konstruistoj estas senlaboraj, kvankam multaj estas senhejmaj, aux logxas en kadukaj domacxoj. Gxuste nun oni pagas farmistojn por ke ili ne produktu "troe" kaj oni detruas mangxajxojn, sed milionoj malsatas. Gxuste nun plilongigxas la vicoj de malsanuloj el kiuj multaj mortas vane atendinte kuracadon . . . Tamen estas "ne ekonomie" provizi suficxan, tauxgan kuracadon pour cxiuj. En socialisma socio, nur la plej bona el cxio suficxos por iu ajn homo.

Kion do fari pri naturaj homaj trajtoj?

La homoj ne konduktas laux instinktoj, sed laux la premtrudoj de la propraj sociaj medioj. La gxangalo de kapitalismo naskas ruzpensadon kaj malice konkurencan konduton. Tamenni homoj povas modifi nian konduton, kaj ni ja povos volonte kunlabori laux nia racia deziro al komforto kaj homara bono. Ecx sub kapitalismo, oni ofte plezure deziras trakti afable sian fratulon. Malmultaj vere gxuas esti parto de la cxiutaga, rivalacxa batalo en "civilizacio". Kiom pli bone, se la homa kunagado estus fundamento de la socia sistemo!

Cxu la socialistoj estas demokratoj?

Jes: La Mondsocialista Movado ne havas estrojn. Gxin demokrate regas gxia anaro, kiu komprenas ke Socialismo starigxos sole per konscia laborista plimulto. La laboristoj liberigxos sole per si mem -- nek per estroj, nek partioj. Socialismo ne povas ekesti per dedicxa "sxtatdetruanta" minoritato kiel promesas kelkaj maldekstruloj. Ankaux la klopodoj de profesiaj politikistoj tute neniel rilatas al Socialismo. Kiam laborista plimulto komprenos kaj deziros Socialismon, ili tuj faros kiel necese por demokrate venki la povon politikan. Ne estos Socialismo sen socialista plimulto.

Kion nun fari?

Multaj laboristoj scias ke io maltauxgas, kaj ili deziras sxangxi la socion. Kelkaj aligxas al reformgrupoj esperante ke oni povas fliki kapitalismon, sed vane, cxar oni ne povas administri ekspluatantan klas-sistemon por bonfari al la ekspluatata plimulto. Multaj timas atom-militon, sed dum naciaj sxtatoj dauros, la mondo ne evitos riskon de milito pro ekonomia konkurado. Estas multaj dedicxaj kampanjoj kaj virtaj aferoj en kiu bonemaj homoj entuziasmigxas. Sed estas nur unu solvo por la problemoj de kapitalismo . . . forigi gxin kaj fondi Socialismon. Unue ni bezonas socialistojn, kaj por allogi laboristojn al cxi tiu celo ni bezonas scion, principojn kaj entuziasman sxangxemon. Cxiuj povas kaj nepre devus gajni tiujn tratojn. La sistemo kapitalisma ankoraux akcelas: malsxparegon, malricxigon, kaj ege timigan dangxeron. Estas en via interso informigxi pri la solo movado por la kontrauxajxo.

Cxu utopio aux hxaoso?

Por aboli le militon, la militminacon kaj chiuspecajn armilarojn, endas, ke chio trovigxanta sur kaj en la Tero farigxu komuna heredajxo de la tuta homaro. Tiam la produktado okazos por la nura kontentigo de la homaj bezonoj, sed ne plu por la vendado kaj la profito, kaj tiam ekaplikigxos la principo "cxiu laux siaj kapabloj, al cxiu laux ties bezonoj". Alivorte, oni ne plu mezuros la kontribuon alportitan de cxiu individuo al la produktado (kio cetere jam nuntempe ne eblas, tial ke la produktada laboro estas jam socialigita, t.e. kolektiva procezo), sed cxiu plejeble kontribuos, kiel sxili povos aux volos, kaj povos libere disponi pri cxio necesa por vivi, neniel pagante. Tiu ideo ne estis elpensajxo nia, sed male revo tiel malnova kiel la homaro mem, ekde kiam malaperis la "primitiva komunismo".

La abolo de mono, nemerkata socio, jen kio estas komunismo, aux socialismo, se oni volas, ne gravas la nomo, kvankam tiuj terminoj estis tiom fusxuzitaj, ke foje oni emus ilin forlasi. Senmona socio (ne nur sen mono, kompreneble, sed ankaux sen salajroj, sen profitoj, sen bankoj) estas logikajxo, tial ke oni jam havas produktadon kolektivan kaj kapablan liveri abundecon por cxiuj. Tia socio estus vere homa socio, en kiu la rilatoj starigxus inter homoj, kaj ne inter vendistoj kaj acxetantoj, dungistoj kaj salajriloj, registoj kaj regatoj, gvidistoj kaj gvidatoj.

Tian socion oni foje taksas utopio. Sed kial timi tiun terminon? Estas neniu solvo al la hodiauxaj sociaj problemoj en la kadro de kapitalismo kaj endas do imagi diferencan socion, vere anstatauxan solvon. Nedubeble, la alternativo estas: utopio aux hxaoso.

Estas vere, ke longtempe la socialismo estis nur bona ideo, ideala socio priskribita de  verkistoj kiel Tomaso More, san rilato kun la tiuepoka socio realeco. Tamen, de post la industria revolucio, la socialismo farigxis reala eblajxo, kaj kial, cxar la reala bazo de socialismo estas industrio kapabla liveri suficxe da varoj kaj servoj kaj elimini la malricxecon kaj mizeron cxie en la mondo. Tiun punkton oni atingis komence de nia jarcento kun la tutmondigxo de la produktado (kio tradukigxis, sub kapitalismo, per imperiismo) kaj kun la elektrizado de la industrio. La tuta sekvanta progreso teknologia nur pli kaj pli ebligis la starigon de socialismo sur la materiala kampo.

Sed socialismo estas vere ne nur afero pri teknologio. Teknologio estas gxia bazo, sed socialismo dependas ankaux de la homa volo kaj ankaux sur tiu kampo la kapitalismo kreis kondicxojn favorajn al la starigo de socialismo, kreante tutan klason el homoj, kies intereso estas rearangxi la socion en socialisman socion. Tiu klaso estas la salajrularo, la laborantaro, cxiuj, kiuj hodiaux estas devigataj vendi sian laborforton por vivi, t.e. pli ol 90 % el la logxantaro de la industriigxintaj landoj. Iuj uzas la vortojn "laborista klaso",  sed tiuj vortoj povas konfuzigi, cxar "laboristo" pensigas pri "manlaboristo", dum la manlaboristoj estas nur unu parto el la salajrata klaso. La socialismo, komunismo, estas la intereso de cxiu salajrulo, oficisto, instruisto, funkciulo, ktp. Tial ni preferas la vortojn "salajrularo" aux "laboranta klaso", kiuj perfekte klarigas la sencon de la socialisma mesagxo: gxi celas la grandan plimulton el la populanaro kaj liveras al gxi la nuran solvon al la diversaj problemoj, kiujn gxi devas nun afronti.

Sed tiun solvon la plimulto mem devas malkovri, kompreni, voli. Malnova principo assertas: "La emancipado de la laboristaro estos la faro de la laboristaro mem", kaj fakte la starigo de socialismo povos esti nur la konscia verko de konscia plimulto. Tio estas logika, pro la naturo mem de la socialisma socio, kiu estos sen altrudo, sen sxtato, kaj do bazita sur memvola kunlaborado. Por starigi kaj funckciigi gxin, endos do voli gxin kaj kompreni cxiujn gxiajn implicojn. Jen do la dua antauxkondicxo: socialista plimulto, kiu volas socialismon kaj komprenas cxiujn gxiajn implicojn.

En tiuj du kondicxoj, suficxe disvolvita produktada sistemo kaj socialista plimulto, jam de longe estas realigita la unua, dum la dua tute ne. Estas fakto, ke hodiaux la plimulto ne volas socialismon, sed male akceptas kapitalismon (inkluzive de gxia sxtatkapitalisma formo rusia, cxinia, ktp). Kiel do atingi, ke plimulto deziru socialismon kaj tiel faru gxin tuj atingebla?

Estontece, preskaux certas, ke tiu ekkonsciigxo okazos, cxar la geviroj estante raciaj estajxoj pli-malpli frue ekkonscios, ke la nuna sistemo ne funkcias por ilia interso kaj ke socialismo estas la nura solvo al la holdiauxaj sociaj problemoj. Sed "estontece" estas tre malpreciza vorto kaj ech se ni estas profunde konvinkitaj, ke en pli-malpli malprokisma estonteco la homaro vivos en socialisma socio, ni tamen devas demandi al ni kion ni povas hodiaux fari por akceli la procezon. Ne milton, vi diros, kaj tio estas vera. Sed oni povas almenaux ne prokrasti gxin, se oni ne lasas sin gluti per tiu aux tiu cxi kapitalisma reformo, per tiu aux tiu cxi politika kverelo, sed male, se oni dedicxas sin al ununura aktivado: la disvastigado de la socialisma ideo. (Same, ankaux la sindikata aktivado restas utila, ne por kunduki al sxangxo, sed simple por rezisti kontraux la premoj de la kapitalo kaj defendi la vivnivelon de la salajrularo). Dissemante la socialisman ideon, ni helpas al la ekkonsciigxo, kiu pli-malpli frue okazos, kaj por tion fari ni organizigxas en etaj organizoj nominitaj "partio", "grupo", "ligo", "asocio", ktp laux la landoj.

"Solidarnosc" erare pasxis (1989)

"Solidarnosc", ecx ne socialisma organizajxo, tre frue konstatis, ke la pola socio estas klase dividita, en kiu la supra klaso ekspluatis la salajrularon kaj ne estis tia (kiel pretendas la oficilia propagandilaro) en kiu la laboristaj regis per sia avangardo, la Pollanda Komunista Partio.

Oni nomis la ekspluatantan klason la "nomeklaturo", kies anoj tenis la superajn postenojn, en la Partio, en la registaro, en la industrioj kaj en la militistaro. Tiuj postenoj estis rezervitaj por Partiaj nominoj, kiuj sekve gxuis diversajn privilegiojn materiajn. Oni sciis ke la Komunista Partio reprezentis tiun superan klason, kaj ne la laboristaron kiel gxi moke sxajnigis. Neniu en Pollando jam analizis la tiean klasan situacion pli bone ol Jacek Kuron kaj Karol Modzelewski en sia Nefermita Letero al la Partio, kiun ili skribis en 1968 kaj pro kiu ili akiris trijaran malliberecon. Jen parto de la Nefermita Letero:

Laux nia sistemo la Partia elito estas samtempe la potenchava elito: cxio rilate al sxtata potenco estas farita laux iliaj decidoj; cxiuokaze la pintoj de la hierarhxioj (kaj Partiaj kaj sxtataj) kutime kunigas en la respondecaj postenoj. Pere de sia sxtata potenco la Partia elito disponas pri cxiu sxtatigita rimedo de produktado, decidas koim sxpari, kiom konsumi, kien investi, kiel dividi la konsumadon kaj la nacian enspezon inter la diversaj sociaj grupoj. Alivorte, la elito decidas la distribuon kaj uzadon de la tuta socia produktaro . . .  Tiel laboristo ekspluatigxas, cxar oni senigas lin de posedrajtoj en la produkt-rimedoj; por vivi li devas vendi sian laboron. Ekde tiu momento, en kiu li faras tiun agon, al li neeviteblan, (tio estas, kiam li vendas sian kapablon plenumi iun taskon dum iu tempo) lia laboro kaj ties produkto apartenas ne plu al li, sed al tiuj, kiuj jam acxetis lian laboron: la posedantoj de la produkto-rimedoj, la ekspluantantoj. Al kiu en nia lando la laboristo vendas sian laboron? Al tiu, kiu disponas pri la rimedoj de produktado, alivorte al la centra politika burokrataro.

La klaso kiun Kuron kaj Modzelewski cxi tie nomas ma "centra politika burokrataro" estas la sama, kiun oni cxie en Pollando titolas la "nomenklaturo". Gxi estis klaso, kiun trudis en Pollandon post la dua mondmilito la rusa armeo, kiel (reflektan bildon de) la rusa reganta klaso. Per sia partio, la Komunista Partio, gxi jam dum 40 jaroj regas Pollandon senkompate, enkarcerigante kontrauxulojn kaj kruele subpremis strikojn de la malkontentaj laboristoj.

Venis auxgusto 1980, kiam tra cxiu Pollando milionoj da laboristoj strikis, montrante la amason malkontenton de sia klaso pro la ekspluatado. La registraro ne povis subpremi ilin per soldatoj, kaj devis konsenti interakti kun la reprezentoj de "Solidarnosc", la sindikato, kiun jxus kreis la strikantoj.

La pola reganta klaso tamen, ne vere rezignis pri sia deziro diktatori. Gxi estis instigata de la rusa reganta klaso, kiu timis perdi Pollandon el sia influsfero, kaj la pola registaro proklamis militlegxon en decembro 1981 malpermesante "Solidarnosc". Cxi ties estrojn oni arestis kaj, aux enkarcerigis aux proskribis ilin en enlandan ekzilon.

Sed "Solidarnosc" post tiam dauxre ekzistis, kaj subtenate de milionoj da laboristoj, subterigxis. Samtempe la ekonomia stato de Pollando ankoraux malbonigxis. Antauxe, dum la 1970-oj la pola registaro multege pruntis el la okcidentaj kankoj por pagi la investadon kaj la importadon de konsumvaroj. Gxi esperis, te tiuj investoj en novaj ekipajxoj pligrandigus eksportojn kaj tiel ebligus la repagon de la sxuldoj. Tamen venis la monda financkrizo; la eksportoj ne realigxis kaj Pollando trovigxis en tia malalta rango kiel sxuldanta lando latinamerika.

Dauxre malaltigxis la vivniveloj, konsumporcioj etigxis sencxese, cxiam pliajn varojn oni porciumis. En tiu etoso, plie malkontentigxis la salajrularo kaj rezultis lastan jaron la plej granda strikotajdo post 1980. La Partio kaj la registraro jam tute ne kredinda, konstatis, ke ili devos cedi, ne nur, ke "Solidarnosc" denove estu lauxlegxa, sed ankaux cedi la revizion de la sxtata konstitucio.

Do, naux jarojn post sia fondigxo, kiel la unua sendependa sindikato en orienta Euxropo post la milito, "Solidarnosc", nun provizas Cxefministron al Pollando. Ja rimarkinde, tamen (de la vidpunkto de la klaso laborista) se organizajxo, unue sindikata, implikigxas en regado, gxi fatale eraras. Tio sekvas, cxar la sxtataj celoj kaj sindikata agado estos fine neakordigenlaj.

Malgraux la komenca intenco, cxiu registaro havas la devon unualoke konservi aux refortigi la profitecon de la industrioj kaj entreprenojŚcxu privataj aux sxtataj. Kontraste, la sindikatoj ekzistas por defendi la salajrulojn kontraux la konstanta emo (egale de labordonantoj aux de sxtatoj) premadi salajrojn kaj labor-kondicxojn cxiam suben.

Tiuj anoj de "Solidarnosc", kiuj jam eniris la polan registaron eniras ankaux vojon kolizian kontraux la vere sindikatan membaron. Estante ja sinceraj, ili tamen perfidas la originan celon, pro kiu la ordinaraj laboristoj en 1980 fondis "Solidarnosc". Tion ili konstatos, kiam ili devos kontrauxbatali salajropostulojn kaj strikojn.
 


La komuna merkato euxropa

Ni submetas la socialistan proponon, ke la sola solvo al la hodiauxaj sociaj problemoj estas la starigo de monda komunumo sen landlimoj bazita sur komuna posedo kaj demokratia rego de la rimedoj kiuj produktas kaj distribuas ricxajxojn, kaj kie produktado okazas nur pot uzoŚne por vendo aux profito. Sur tiu bazo la tutmonda produkta masxinaro povus provizi la abundajxojn por kiuj gxi posedas la teknikan kapablon, sed kiujn gxi ne povas provizi char malhelpas gxin la limigoj de kapitalismo kaj gxiaj reguloj "neniu profito, neniu produktado". Tiu sistemo permesus al la socio enkonduki la longtempe konatan socialistan principon "de cxiu laux kapablo, al cxiu laux bezono". Alivorte, libera aliro por cxiu viro, virino kaj infano al tio kion ili bezonas por vivi kaj por gxui la vivon. Ni diras, ke tio estas teknike ebla; sed unue la rimedoj por ricxajxo-produktado devas farigxi la komuna heredajxo de la tuta homaro, la sola bazo sur kiu oni povas sxangxi la produktocelon de profitado al kontentigo de homaj bezonoj.

Oni ne povas starigi Socialismon en unu lando; La ekzisto mem de la Komuna Merkato Euxropa montras, ke, exc sub kapitalismo la nacia sxtato farigxis tro malgranda kadro por la produkta masxinaro. Kapitalismo jam estas, kaj estadis dum multaj jaroj, monda sistemo; gxi ekzistas en sxtatkapitalisma Cxinio (kaj existis en sxtatkapitalisma Sovietio) samkiel en la okcidento kaj funkcias tra la monda merkato kvazaux unusola ekonomia sistemo. Tio estas la kialo pro kiu la nova, pli altgrada socia evoluo, Socialismo, kiu gxin anstatauxos, ankaux devas esti tutmonda sistemo.

Rilate al la Komuna Merkato Euxropa, gxi estas politika kaj komerca arangxo en kiu partoprenas pluraj euxropaj sxtatoj por servi al siaj kapitalistoj. Kvankam esprimo de la kreskanta internaciigxemo de la mondo, gxi ne estas pasxo en la direkto de monda unuigxo kaj oni ne intencas ke gxi estu tio.

Pli kredeble gxi estas pasxo en la direkto al la kreo de nova superpotenco por rivali Usonon, kio malfermas la fenestron al teruriga bildo de estontaj militoj okazontaj ne plu inter nacioj sed inter kontinentoj. Jam grandigxas triflanka komerca milito inter Euxropo, Japanio kaj Usono.

Tio tamen ne signifas, ke ni estu samkategoriaj kiel la kontrauxuloj de la Komuna Merkato Euxropa, gxi signifas simple, ke ni konsideras la tutan arangxon kaj la argumentojn pri gxi neniel rilatajn el laboristklasa vidpunkto. Komercaj ligoj inter iuj landoj koncernas nur la tieajn kapitalistojn, ne la laboristojn.

La intereso de la laborista klaso situas en la abolicio de kapitalismo kaj anstatauxo per Socialismo. Kapitalismo estas klasa socio bazita sur ekspluatado kaj limigita konsumo de la laborista klaso kiu povas agi nur unumaniere: kiel profitfara sistemo favore al tiuj kiuj vivas de la profitoj tiritaj el posedado kaj regado de la produktrimedoj.

Malgraux pluraj senutilaj klopodoj far la laborista, socidemokrata kaj aliaj registaroj en cxiuj landoj, kapitalismo ne estas reformebla tiel ke gxi funkciu favore al la plimulto. Oni ne sercxu reformon de kapitalismo sed gxian abolicion.
 
 

Manifesto de la Socialista Partio de Granda Britio

NI cxi tie alparolas vin ne kiel civitanoj de unu lando, sed kiel mondsocialistoj parolantaj al kunuloj de la laborista klaso. Nia apelacio bazigxas sur la rekono, ke kapitalismo estas tutmonda, kaj ke la laboristoj de la mondo havas komunan intereson kune agi por la abolicio de kapitalismo kaj la starigo de Socialismo.

La SPGB estas sendependa organizo oponanta la britan Laboristan Partion kaj cxiujn aliajn partiojn cxi-landajn. Gxi havas asociajn rilatojn kun Socialistaj Partioj kaj grupoj en Afriko, Auxstralio, Auxstrio, Hindio, Irlando, Kanado, Novzelando, Svedio kaj Usono.

La sendependeco de la SPGB kaj de gxiaj fratorganizoj kusxas en tio, ke niaj celoj kaj starpunktoj pri ekonomiaj kaj politikaj demandoj estas tute malsamaj al tiuj de aliaj politikaj partioj kiuj pretendas esti socialismaj.

KAPITALISMO AUX SOCIALISMO

NI vivas en socisistemo konata kiel kapitalismo. Sub kapitalismo ni akiras la vivonecesasxojn---nutrasxojn, vestojn, logxadon, vojagxadon, distron ktp---per acxetado. Ili estas produktataj por realigi profiton. Kion povas acxeti la individuo dependas de kiom da mono li havas. La vivo de lukso kaj langvoro gxuata de la mulmultaj ricxuloj kontrastas akre kun la malsekura laborplena ekzisto de la granda plimulto. Sub kapitalismo tiu paradokso de ricxeco kaj malricxeco estas universala. La privilegiita minoritato, aux per rekta posedo aux per naciigo (kiel en okcidenta Euxropo) aux per sxtatkapitalismo (kiel en Cxinio) dividas inter si la abundan enspezon rezultantan el la ekspluatado de la amasoj de cxiu lando en la mondo.

La celo de SPGB kaj de gxiaj frataj partioj socialistaj estas anstatauxigi kapitalismon per universala sociala sistemo en kiu la rimedoj de produktado kaj distribuado ne plu apartenos al minoritato sed transiros en la posedon de la tuta komunumo. Tio cxesigos la konkurencon inter la diversaj landoj por merkatoj kaj fontoj de krudaj materialoj kio tiel ofte estas kauxzo de internaciaj konfliktoj. En socio socialisma artikloj estos produktataj ne por profito sed por utiligo far la homaro. Cxiaj spezoj (luo, interezo, profito) malaperos. La problemo solvenda de la tiama socialisma socio estos la organizado de la kapablularo por produkti kunlabore mangxasxojn, domojn, vestojn kaj cxiujn artiklojn kaj servojn necesajn por plena kaj agrabla vivo. Necesasxoj estos libere haveblaj cxar la gvidprincipo estos: de cxiu lauxkapable; al cxiu lauxbezone.

La Socialismo ne povas kreigxi interne de la kapitalisma sistemo. Unu sistemo devas anstatauxi la alian kaj Socialismo estas devige tutmonda.

SOCIAJ REFORMOJ ne kondukas al SOCIALISMO

EKZISTAS nur unu vojo al Socialismo. La taktiko, konsideri unuope la sociajn problemojn estas malutila el la vidpunkto de la Socialistoj. La tasko de la Socialistoj estas sxangxi la bazan fundamenton de nuntempa socio. Kia ajn estu la efiko de reformprojektoj, la fina rezulto estas malsukceso cxar ili ne povas efektivigi fundamentan sxangxon.

Inter la problemoj de la laborista klaso estas: senlaboreco, prezaltigxoj, nesuficxeco de salajro kaj manko de decaj logxlokoj. Tiuj samaj problemoj frontis la laboristojn antaux 50 jaroj kaj antaux 100 jaroj! La lukto de la laboristoj por plibonigi siajn vivnivelojn dauxradas, sed la problemoj neniam solvigxos sub kapitalismo.

La SPGB rekonas la gravecon de kontinua klopodado far la laboristoj por pli bonaj salajroj kaj laborkondicxoj, sed tio ne suficxas: gxi lasas la rimedojn de produktado kaj komunikoj senkonteste en la manoj de la kapitalistoj.

La SPGB ne subtenas naciigon de industrioj cxar tio simple estas formo de sxtatkapitalismo. La naciigo nek estas nek kondukas al Socialismo!

LA VOJO AL SOCIALISMO

SOCIALISMO ne povas realigxi antaux ol la plimulto gxin komprenos kaj deziros, kaj sekve prenos la necesajn pasxojn por demokrate gxin establi. La plimulto de konsciaj socialistoj perbalote ekreganta la politikan mekanismon utiligos tion por enkonduki la fundamentajn sxangxojn favore al la interesoj de la homaro. La ekregon de la sxtatamekanismo necesan por Socialismo ne povas atingi strikoj, gxeneralaj strikoj aux ribelado.

Cxar sociaj reformoj ne povas konduki al Socialismo, la SPGB limigas sian membraron al tiuj kiuj estas konvinkitaj socialistoj kaj ne lasas aligxi homojn kiuj celas nur fari kapitalismon pli tolerebla.

La kapitalistaj partioj ne cxesas fari promesojn kiujn ili, post elektigxo, forlasos aux ecx neos. Ecx se tiel ne estus, kapitalisma ekspluatado restus netusxita. La SPGB neniam proponis solvojn de la individuaj problemoj kiujn suferas en kapitalismo la laborista klaso, nek gxi proponis sin kiel estrojn: estroj ne povas solvi la problemojn de la laboristoj, kiuj devas solvi siajn proprajn problemojn per la necesaj klopodoj por kompreni kiel funkcias la kapitalismo kaj kiamaniere gxin anstatauxigi per socialismo.

Necesas ne fido al estroj kaj al iliaj promesoj, sed politiko de memstareco kaj sindevigo kompreni la karakteron de la problemoj mem. La laborista klaso, la granda plimulto de la popolo, havas la gravan taskon atingi Socialismon kaj tiamaniere ebligi al la homaro fari pasxon antauxen al sociala progreso.

La mondo en kiu vi vivas, kiel tiu de viaj prapatroj, alportas malmulte pli ol fortan laboron, nesuficxan salajron, nesekurecon. Cxu nur tion vi volas heredigi al viaj infanoj, se alia mondo, libera de tiaj problemoj estas atingebla? Vi atingos nenion, se vi mem ne pretas esplori kaj agi.

Tiuj kiuj dezirus liberigxi de nesekureco kaj de la malagrablasxoj kapitalistaj devas memstare agi kun siaj laborkamaradoj por atingi emancipigxon. Nur tia klopodo alportos indan rezulton.

Je fondigxo de la SPGB oni adoptis deklaron de Celoj kaj Principoj kiel organizan fundamenton. Kondicxo de membrigxo estas kompreno kaj akcepto de la Celo kaj Principaro kiuj restas hodiaux nesxangxitaj depost 1904 cxar intertempe okazis nenia aliigxo en la ecoj de kapitalismo kio pravigus tian sxangxon.

NIA STARPUNKTO

SOCIALISTOJ apartenas al unu tutmonda movado kiu celas efektivigi socialismon per demokrata vocxdono far la plimulto. Socialistoj nek subtenas nek kunlaboras kun iu ajn registaro aux politika partio kapitalisma kaj rifuzas partopreni kapitalistajn militojn kaj kverelojn kiuj frontigas unu laboriston kontraux alian. Ekzistas nur unu laborista klaso kaj nur unu socialista starpunkto.

Kampanjoj por kapti merkatojn por eksporto aux por limigi importojn, kaj postuloj por baroj kontraux migrantoj estas kapitalistaj aferoj. Socialistoj ne permesas sin aligxi al kvereloj kapitalistaj, ekzemple pri landlimoj (Italio/Auxstrio, Norda/Suda Irlando, Israelo/Egiptio, Norda/Suda Vjetnamo), naciistaj, religiaj aux lingvaj konfliktoj kiuj dividas la laboristan klason. Socialistoj ankaux ne subtenas ajnan grupigxon de la kapitalista mondo: la britan Commonwealth, la Euxropan Komunumon, aux potenco-blokojn usonan, rusan, cxinan. La malamiko en cxiuj landoj estas la kapitalismo.

Socialistoj oponas la sensencan perforton per tumultoj, bombosxetoj kaj gerilomilitoj kiuj servas al neniu intereso krom tiu de la kapitalista reakcio.

La Celoj kaj Principoj de la Socialistoj aperas dorsflanke kaj ni petegas vin serioze ilin konsideri kiel bazon por fondigxo de SOCIALISTA organizo kie ajn tio ne jam ekzistas.

Por ricevi pli da informoj, bonvolu skribi al:
Socialista Partio de Granda Britio
52 Clapham High Street, LONDON SW4 7UN, Britio

LA SOCIALISTA PARTIO DE GRANDA BRITIO KAJ FRATORGANIZOJ

CELO: La starigo de socio bazita sur la komuna posedo kaj la demokrata regado de la mekanismo per kiu oni produktas kaj distribuas varojn fare de la komunumo kaj en ties intereso.

DEKLARO DE PRINCIPOJ

La Socialistaj Partioj bazas sin sur tio, ke

1. La nuna socia ordo bazigxas sur la posedo de la vivrimedoj (ekz. grundo, fabrikejoj, fervojoj ktp) per la kapitalista aux estra klaso kaj sur la konsekvenca sklaveco de la laborista klaso kies laboro sola productas ricxasxojn.

2. Tial en socio ekzistas sin kontrauxantaj interesoj, kiuj manifestigxas en formo de klasbatalo inter tiuj kiuj posedas sed ne produktas kaj tiuj kiuj produktas sed nenion posedas.

3. Tiu antagonismo povas cxesigxi nur per la liberigxo de la laborista klaso el la superregado de la kapitalista klaso, per la transformado de la produkta kaj distribua mekanismo en komunan proprasxon kaj ties regado demokrata fare de la tuta popolo.

4. Cxar en la socia evoluado la laborista klaso estas la plej lasta kiu atingos liberecon, la emancipigxo de la laborklaso necesigas emancipigxon de la tuta homaro sen diferencigo inter raso kaj sekso.

5. Tiu emancipigxo devas fonti el la klopodoj de la laborista klaso mem.

6. Cxar la masxinaro de la regado, inkluzive la armitan potencon dela nacio, ekzistas sole por konservi al la kapitalista klaso la monopolon de la varoj prenitaj de la laboristoj, la laborista klaso nepre devas sin organizi, konscie kaj politike, por la venko de registaroj, naciaj kaj lokaj, por ke tiu masxinaro, inkluzive la armitan potencon, estu sxangxita de sia rolo kiel subjugilo al tiu de emancipilo kaj renversilo de privilegioj, aristokrataj kaj plutokrataj.

7. Cxar cxiuj politikaj partioj estas nur esprimiloj de klasaj interesoj, kaj cxar la interesoj de la laborista klaso rekte kontrauxas tiujn de cxiuj sekcioj de la estra klaso, la partio kiu klopodas por laborklasa emancipigxo, devas kontrauxi cxiun alian partion.

8. LA SOCIALISTAJ PARTIOJ tial eniras la politikan agadkampon kun la firma intenco kontrauxbatali cxiujn aliajn politikajn partiojn (cxu t.n. laboristajn, cxu aperte kapitalistajn) kaj alvokas la laboristaron de cxiu lando kolektigxi sub gxia standardo por alceli baldauxan finon de la sistemo kiu forsxtelas de ili la fruktojn de ilia laboro, tiel ke malricxeco cedu al komforto, privilegio al egaleco kaj sklaveco al libereco.

Retejon de la MONDSOCIALISMA MOVADO

Indekson de cxi tiu retejo