Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

22-a MKR: Valvasorjev dom, Slovenio (2011)








Fotis: Milivoj kaj Vanja





MKR revenis al Slovenio! Kaj tio okazis en verŝajne plej bela aŭtunkomenco en lastaj jardekoj - kvankam matenoj estis freŝaj, dumtage sennuba ĉielo ĝojigis ĉiujn kaj varmeco regis eĉ sur plej altaj pintoj. Ne forgesu, pasintjare neĝis sur 2000 metroj ... kaj ĉi jare ni sunumis en T-ĉemizoj sur 2236 metroj!

Ĉi jara organizanto denove estis Vanja Radovanović kaj la elektita ejo estis montkabano Valvasorjev dom kiu troviĝas sub Stol (2256 m), la plej alta pinto de Karavanke montaro kiu streĉiĝas dum pli ol 100 kilometroj, inter itala limo kaj okcidenta Kroatio. La montkabano estis agrabla ejo, kun renovigitaj komunaj ĉambroj (3-6 litoj), varmakvaj duŝoj kaj moderna aspekto, kvankam la konstruaĵo estas pli ol 100 jaroj aĝa.

Pri montoj - ĉiu montaro estas bela laŭ tia nekredeble bela vetero, sed Karavanke estas ĉiam atraktiva montaro: en ne tro granda areo troveblas diversspecaj arbaroj, paŝtejoj, rokaj krestoj, vastaj ŝtonetaroj, altaj pintoj ... kaj la rigardo de Stol estas speciale vasta pro la fakto ke en najbareco abundas interesaj pintoj, sed ĉiuj el ili estas pli malaltaj ol ĝi. Nur du pli altaj pintoj elstaras el la panoramo de Stol: Triglav, plej alta pinto de Slovenio (2853 m), en Juliaj Alpoj, aliflanke de rivero Sava, kaj Grintovec (2558 m), plej alta pinto de Kamniške Alpe, kiu troviĝas pli for oriente.

Kaj nun sekvas la pli detala raporto!


Ĵaŭdo, 29-a de septembro

Kiel kutime, vespermaĝo estis la kunventempo. Feliĉe, ne multaj devis veturi laŭ malagrabla malebena strato al la ejo dumnokte kaj Vanja, kiel organizanto, estis sola kiu havis la "ĝuon" fari tion du foje, por aĉeti panon por la ekskursaj sandviĉoj.


Ek al bildoj de la komenco de MKR!!

vendredo, 30-a de septembro

Unua ekskurstago gvidis ekskursantojn tra pluraj paŝtejoj kaj vastaj arbaroj al valo de rivereto Završnica kaj montkabano ĉe ĝia fonto je 1425 m. Tiuj por kiuj ne sufiĉis 3-hora migrado ĝis la kabano (nome, Milivoj kaj Sjoerd) daŭrigis la migradon al pinto Veliki vrh (2060 m) sur monto Begunjščica - longa marŝado donis la fruktojn, vastan rigardon super tuta nordokcidenta Slovenio, sed, ankaŭ malfruan jam noktan revenon al la ejo. La aliaj ripozis ĉe la jam menciita kabano kaj sunumis manĝante kukojn.

Neforgesita malagrabla detalo por ĉiuj estis subita atako de vespoj sur mallarĝa vojo kie ne estis facile eviti ilin - kelkaj estis pikitaj.

Ek al bildoj de la unua ekskurstago!!


sabato, 1-a de oktobro

La ekskurso de la unua tago estis nur "preparo" por la ĉefa celo de la aranĝo, supreniro sur la plej alta pinto de Karavanke. La pinto nomiĝas Stol ("seĝo" slovenlingve) kaj ĝi estas la plej alta (2236 m) pinto ne nur en sia montarĉeno, sed ankaŭ en la tuta ĉirkauaĵo kiu abundas je pintoj inter 2000 kaj 2200 metroj - tio signifas ke rigardo de ĝi estas unu el la plej belaj kaj vastaj en la tuta regiono ... kaj unu el plej belaj detaloj estas la rigardo al valo de rivero Sava kaj lago de Bled kiuj troviĝas 1700 metroj sub la pinto.

La vojo al Stol estas simpla kaj nedanĝera, sed laciga pro granda altecdiferenco - tamen, plej multo da partoprenantoj sukcesis surgrimpi la pinton kaj ĝui nekredeble belan veteron, tuttagan sennuban ĉielon kun forta suno kaj apenaŭ iom da vento, ne tre ofte spertebla afero en montoj de tiu alteco.

Surpinte ni sunumis nudpiede ĉe bedaŭrinde tiam jam fermita montkabano Prešernova koča, nutris birdojn, ĝuis la trankvilecon kaj feliĉon pro tiel belaj momentoj. Revenante laŭ alia vojo rigardoj denove estis belaj vastaj, sed niaj gorĝoj jam estis sekaj kaj ni ege ĝojis kiam ni atingis fonton ĉe la lasta revenparto.

Ek al bildoj de la dua ekskurstago!!


dimanĉo, 2-a de oktobro

La lastan tagon de la aranĝo oni uzis por la vizito al konata turisma urbeto Bled kaj ĝia ĉirkauaĵo - plej konata vidindaĵo estas samnoma lago tuj apud la urbeto, sed tute diversa kaj ankaŭ bela estas la kanjoneto Vintgar tra kiu gvidas vojo plena da lignaj pontetoj. Bedaŭrinde, la fino de la aranĝo por ĉiuj venis tro rapide ... sed, ja, tiuj tagoj de la komenco de oktobro ne venigis nur finon de la aranĝo, sed ankaŭ finon de la longa kaj varmega kvazaŭsomera vetero: nur 5 tagoj post la sunumado super 2000 metroj falis la unua neĝo kaj blankigis ne nur la tutan montaron, sed ankaŭ valojn!

Ek al bildoj de la lasta MKR-tago!!


Redaktanto kore dankas al ĉiuj kiuj sendis siajn MKR-fotojn: Daša, Mea, Milivoj kaj Vanja!



Reen al historia paĝo!