Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

20a MKR: Starigrad-Paklenica, Kroatio(2009)









Fotis: Mea


Fotis: Vanja




Denove ĉemara MKR! Sed la montoj ne mankis. La 20a MKR okazis en Nacia Parko Paklenica en monto Velebit. Kvankam en tute partoprenis 34 personoj, ne ĉiuj el ili povis vidi unu la alian. Nur 22 partoprenis tuttempe, kaj ĉiu tage iu nova partoprenanto alvenis kaj iu foriris post la ekskurso. Bedaŭrinde ankaŭ la ĉefa organizanto Vanja kun sia familio pro malsano ne povis partopreni de la komenco, sed nur sabate.


Ĵaŭdo, 17a de septembro

Partoprenantoj kiuj venis antaŭ la sunsubiro povis ĝui agrablan postagmezan varmon apudmare kaj vidi delfenon kiu naĝis apud marbordo, malpli ol 100m de nia ejo.

Dum kaj post la vespermanĝo regis babilado de geamikoj denove renkontiĝantaj.

Ek al bildoj de la unua tago!!


vendredo, 18a de septembro

Mateno komencis per matenmanĝo kaj preparado de sandviĉoj kaj manĝpakedoj por la ekskurso. Grupo A iris per aŭtoj ĝis komenco de kanjono Mala Paklenica, iomete atendis tie ĝis la ŝoforoj lasis la aŭtojn en Velika Paklenica. Tiam la 17 migrantoj eniris kanjonon kiu iom post iom fariĝis pli kaj pli sovaĝa, sed ankaŭ tre bela. Flanke estis altaj rokoj. Ni sekvis vojon, foje nur signojn, inter grandaj ŝtonoj aŭ trans ili. Post kaverno Kapljarka la vojo iĝis pli trankvila kaj baldaŭ ni devis surgrimpi ĉ. 150m por eliri el la kanjono. Tie supre, atendante la lastajn, ni decidis ke parto de la grupo iros laŭ pli mallonga vojo al suba parto de Velika Paklenica, dum la resto de la grupo daŭrigos laŭ planita vojo al montkabano. Por ĉefa parto de grupo A ripozo en montkabano ne estis longa, kaj revenante ni miris grandan rokon Anića kuk.

Grupo B (7 personoj) iris supren tra Velika Paklenica. Dumvoje ili vizitis kavernon Manita Peć, kiu troviĝas en flankaj rokoj de la kanjono. Tiam ili pluiris al montkabano kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Por vespera programo ne restis multaj fortoj... oni devis ŝpari la fortojn por sekva tago.

Ek al bildoj de la dua tago!!


sabato, 19a de septembro
Matene nin ĝojigis la informo ke Vanja kun sia familio tamen alvenos. La duan tagon kelkaj rezignis pri la migrado kaj decidis anstataŭe resti apud la maro kaj sunumi.

La aliaj venis per aŭtoj al la parkejo fine de la strato, je alteco de pli ol 650m. Ĉi foje ne ekzistis A kaj B grupo, sed ĉiuj 22 partoprenantoj ekmigris en direkto de rokaro Bojinac. Unue iomente malsupren, poste ebene tra bela herbejo, kaj tiam supren. Post iom da supreniro ni povis ĝui tre belan rigardon de Prag (ne la ĉeha ĉefurbo, sed granda roko). Baldaŭ poste ni atingis valeton antaŭ Bojinac, kiu estas tute ĉirkaŭita per rokoj kaj ŝtonegoj.

Tie, apud Jagin kuk, la grupo disfalis: Kelkaj iris ĉirkaŭ Bojin kuk, aliaj al ĝia pinto, dum kelkaj restis en la valeto esperante alvenon de Vanja kaj lia familio.

Vojo al la pinto estis ekipita per dratoj kaj najloj. De la pinto videblis eĉ insuloj Cres kaj Lošinj, Pag kaj norde ebenaĵo Veliko Rujno.

Ĉiuj denove renkontiĝis ĉe la vojkruciĝo nordaflanke de Bojinac. Rapide ni subeniris al Veliko Rujno kaj daŭrigis al la parkejo.

Nur tie ni finfine renkontis Vanja kiu kun familio, iom post ni, venis ĝis la valeto antaŭ Bojinac.

Ek al bildoj de la tria tago!!


dimanĉo, 20a de septembro
Lastan tagon ni promenis apud la maro. Kelkaj kuŝis sur la plaĝo dum aliaj pli kuraĝaj naĝis. Marakvo estis relative malvarma sed banado tamen estis agrabla pro suna kaj tre varma tago. Slovaka grupo devis iom persuadi la dungintojn en hotelo por viziti ekspozicion "Winetou". Temas pri filmoj laŭ romanoj de Karl May kiuj estis filmitaj en Kroatio, parte en Paklenica. Post la promeno kaj naĝado venis picoj kaj menuaj tagmanĝoj, kaj fine adiaŭaj ĝisoj... ĝis venonta MKR en iu alia lando...

Ek al bildoj de la kvara tago!!



Redaktanto kore dankas al ĉiuj kiuj sendis siajn MKR-fotojn: Daša, Mea, Milivoj kaj Vanja!

Ligoj al aldonaj fotoj de Vanja/Daša pri 20a MKR.



Reen al historia paĝo!