Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

19a MKR: Uskovnica, Slovenio(2008)









Juliaj Alpoj, ilia roka kaj verda vizaĝo, kaj parto de MKR partoprenantoj migrante (Fotis: Sjoerd, Milivoj, Milivoj)



Post pasintjara surinsula MKR ĉi jare la aranĝo gvidis partoprenantojn denove al montara regiono, al Julijske Alpe, plej alta kaj vasta montaro de Slovenio. Kvankam la vetero ne estis tre agrabla, plej fortaj partoprenantoj ĝuis la belan rigardon de la vizititaj pintoj kaj la aliaj promenis tra bela altebenaĵo Uskovnica kaj najbara valo Voje.

Julijske Alpe estas la nura nacia parko de Slovenio kaj kutime ĝi estas ofte vizitata, sed dum MKR, ĉefe pro malagrabla vetero, dum ekskursoj nur tre malmultaj montmigrantoj estis renkontitaj. Uskovnica troviĝas survoje al Triglav, plej alta pinto de Julijske Alpe, partoprenantoj povis vidi ĝin foje, precipe bela rigardo estis de pinto Tosc (ĉi foje ne estis tiel bela pro nuboj).

La MKRejo estis montkabano "Dom na Uskovnici" kiu troviĝas meze de la altebenaĵo, ĉirkaŭita per paŝtistaj kaj feriaj dometoj.



Ĵaŭdo estis kiel kutime alventago. La partoprenantoj alvenadis ĝis malfrua vespero - post 7-kilometra veturado laŭ neasfaltita strato tra arbaro kaj aldona 10-minuta promenado tra malhelo la kabano aspektis kiel kastelo meze de la montaro. Bedaŭrinde, ne ĉiuj aliĝintoj, sed tamen plejmulto venis kaj babiladis ĝis malfruo.

Ek al bildoj de la unua tago!!



Vendredo salutis migrantojn per forta malvarma vento, sed ankaŭ per pli malpli klara ĉielo. Tamen, ĉiuj estis bone ekipitaj kaj ne mankis dikaj jakoj, ĉapoj kaj gantoj. Komenco de la vojo estis komuna por ambaŭ grupoj - 1-hora migrado ĝis paŝtejvilaĝo Konjščica (1438 m) rapide pasis.

Nuboj malaperis kaj sunplena aŭtuna naturo brilegis per ĉiuj koloroj ... sed la vento daŭre ĝenis. Post paŭzo grupo A (spertaj migrantoj) daŭrigis la vojon supren kaj B-grupanoj revenis al la montkabano kaj ripozis, ludis kaj kafumis ĝis vespero.

Grupon A la vojo gvidis deklive al valeto Jezerce (kvankam la nomo signifas "lageto" anstataŭ akvo migrantoj renkontis tie nur fortegan venton). Sekvis ankoraŭ mallonga dekliva parto ĝis trapasejo Studorski preval (1892 m). Mea, Elena kaj Christian decidis tie sekvi ebenan vojon ĝis montkabano Vodnikov dom (1850 m) kaj la restantaj, sub gvido de Milivoj, daŭrigis la supreniradon al pinto Mali Draški Vrh (2132 m). La vojo estis tre impresa, kun rigardoj al plej altaj najbaraj pintoj kaj al valo Krma kiu troviĝas 800 metroj pli sube. Lasta parto de la vojo, turniĝo ĝis la pinto, estis kruda, manoj estis necesaj "helpiloj", sed ĉiuj sukcesis surgrimpi la pinton kaj ĝui la rigardon.

La reveno estis iom longdaŭra, sed ĉiuj atingis la kabanon ĝustatempe, ĝis vespermanĝo. Vespermanĝo pasis, infanoj senĉese ludadis en sia angulo, migrantoj viciĝis por la sola duŝo en la ejo kaj bieroj iom post iom malaperadis el la fridujo.

Ek al bildoj de la dua tago!!



Kvankam la prognozo asertis ke sabato devus esti bela kaj sunplena, ĝi bedaŭrinde ne realiĝis. Dikaj nuboj kovris ĉielon kaj altajn pintojn ... sed tio ne ĝenis migrantojn. Grupo A komencis la ekkurson irante samvoje kiel vendrede, apud Konjščica kaj Studorski preval kaj post ĝi turniĝis al nesignita vojo al pinto Tosc (2275 m). Tie atendis ilin nekutima rigardo - ĉio, herbaĵo, rokoj, grundo, ĉio estis kovrita per prujno kaj proksime la la pinto eĉ neĝo videblis. Kvankam la rigardo al Triglav ne estis tre bona pro nuboj, la migrantoj estis kontentaj per "konkerita" pinto.

Grupo B faris la inversan ekskurson - anstataŭ iri supren, ili iris suben, al valo Voje kaj ĝia akvofalo Mostniški slap (ne tre konata, sed tamen bela). Post la akvofalo survoja gastejo ofertis la eblecon ĝui varmigajn teon kaj kafon kaj bongustajn kukojn. Pli poste, post migrado tra la valo, la grupo faris pli longan paŭzon ĉe montkabano Voje. Infanoj (kiuj estis triono de la grupo) jam estis lacaj kaj ĉiujn atendis longa supreniro al Uskovnica - pro tio oni aranĝis la revenon peraŭte kaj tiel ŝparis la tempon kaj forton.

Bedaŭrinde la ekkurso finis per malbela novaĵo - iu ŝtelisto rompis fenestrojn de du aŭtoj posedataj de MKR-partoprenantoj, evidente serĉante monon. La monon (nek ion ajn valoran) li tamen ne trovis, sed la rompado mem ja estis malagrabla afero.Ŝoforoj vokis policon kiu registris la eventon kaj prenis ŝpurojn kaj la okazaĵo estis la ĉefa temo de vesperaj interparoloj.

Ek al bildoj de la tria tago!!



Dimanĉo ankoraŭ estis malvarma kaj neniu tre rapidis matenmanĝante kaj pakante aferojn. Sed, iom post iom, la partoprenantoj ĝisis la ejestrinon (kiu eĉ interesiĝis pri esperanto!) kaj ekveturis al la valo.. Kelkaj promenis apud bela lago Bohinj, aliaj kafumis, triaj vizitis tre belan kanjoneton Mostnica, kiu kelkloke estas malpli ol unu metron larĝa ...

Ĉiuj kolektiĝis denove je 13a horo en vilaĝo Srednja Vas, en gastejo "Pri Hrvatu". Malagrabla surprizo estis fakto ke oni, spite al eksteraj kelkaj gradoj, devis manĝi sidante sub ekstera tendo, ne en la ejo mem. Sed, aldonita gasa hejtigilo, finfine aperata suno kaj tre bongusta manĝaĵo (precipe vegetara!) ĝojigis ĉiujn. Post tiel bona manĝaĵo kaj apero de la suno estintus plej bele resti tie ankoraŭ iom da tempo ... sed, ja, por la plej multo vojaĝo reen estis longa kaj la partoprenantoj ĝisis unu la alian kaj diris jam konatan frazon "Ĝis la venonta MKR, ĝis la kroataj montoj!".

Ek al bildoj de la kvara tago!!



Redaktanto kore dankas al ĉiuj kiuj sendis siajn MKR-fotojn: Damir, Mea, Milivoj kaj Sjoerd!

Ligoj al aldonaj fotoj de Sjoerd, Damir kaj Vanja/Daša pri 19a MKR.



Reen al historia paĝo!