Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

17a MKR: Dom pod Storžičem (2006)









Pinto Storžič kaj MKRejo. Fotis: Vanja



Dum lastaj jaroj MKR estis proksime al la maro, sed venis la tempo por reveni al Alpoj ... MKRejo estis malnovstila (kaj eble iomete malkomforta, kun nur unu duŝo), sed agrabla montkabano kun vigla estrino kaj belega rigardo al Storžič kiu estas nur ĉ. 1 km for longece, sed ankaŭ pli ol 1000 metroj for altece. La pinto, laŭ spertoj de aliaj, ofertas rigardon al plej grandan parton de Slovenio ... bedaŭrinde, pro nebulo MKR-partoprenantoj ne povis ĝui ĝin, sed la bela rigardo el Stegovnik ja rekompencis tion.




Ĵaude kiel kutime partoprenantoj alvenadis el diversaj partoj de Eŭropo. Lasta parto de la strato al MKRejo ne estis tre bonveniga per siaj truoj kaj rokoj, sed agrabla ejo kaj la atendanta amikaro plibonigis ĉies etoson. Baldaŭ venis vespermanĝo kaj tiam jam ĉiuj forgesis la straton kaj amuziĝis, kaj infanoj kaj plenkresluloj, per jenga kaj pluraj aliaj ludoj ...

Ek al bildoj de la unua tago!!



Venis la malvarma mateno, partoprenantoj iom grumblante malrapide forlasis varmajn litojn kaj ekis matenmanĝi kaj poste prepari sandviĉojn por unuaj ekskursoj. Grupo A estis preparanta por ekskurso al Storžič kaj grupo B celis pinton Tolsti vrh.

Je la 9a ambaŭ grupoj ekis, unue tra arbaro kaj post 1h plej multo jam atingis ĉasistan dometon sur herbeja trapasejo Mala Poljana. Tiuj kiuj estis plej rapidaj ĝuis varmajn sunajn radiojn, sed tuj poste venis nebulo kiu sekvis ambaŭ grupojn preskaŭ tutan tempon.

Grupo A migris kaj migris kaj migris, daŭre supren tra nebulo ĝis kiam ili ne atingis la pinton de Storžič. Tie venis foje kelkaj sunradioj, sed nebulo tamen estis pli forta kaj ne lasis A-grupanojn ĝui la faman rigardon. Kompreneble, Jan denove surgrimpis la krucon, migrantojn denove vizitis kutimaj nigraj birdoj kiuj petis pecetojn da pano ... post iom da ripozo migrantoj ekis la migradon suben kaj post horo kaj duono atingis la kabanon.

Grupo B, kiu konsistis el gepatroj kun infanoj kaj aliaj pli malfortaj partoprenantoj, de la kabano daŭrigis okcidenten, sekvante deklivan vojon al Tolsti vrh kaj fojfoje ripozis manĝante mirtelojn kaj frambojn. Iomete pli ol unu horo la grupo migris ĝis la pinto kaj, bedaŭrinde, tie nek atendis nin suno nek bela rigardo per kiu kutime la pinto premias vizitantojn ... fakte, tie krom nebulo atendis nin nur abundaj ŝaffekaĵoj ... Feliĉe, la pinto mem estis pura (dank' al barilo) kaj benkoj donis la eblecon ripozi kaj manĝi. Infanoj tamen ne ripozis multe, knaboj Vedran kaj Denis kuris kaj saltis for de barilo kaj Magdalena esplorante la ĉirkauaĵon tuŝis urtikon ... ouh! Sen suno kaj rigardo ne indis tre longe resti sur la pinto kaj la teamo jam ĉirkau 2a ekis la migradon reen kaj post 2-hora marŝado jam estis ĉe la ejo. A-grupanoj ankaŭ baldaŭ venis - infanoj ekludis en sablujo kiun ili oftege uzis kaj pli aĝaj praktikis grimpadon je artefarita grimproko flanke de la ejo. Multaj provis kaj pluraj tre bone grimpis preskaŭ ĝis la tegmento: Jan, Bojan, Tom ...

Kun vespero kaj mallumo venis la tempo por bivakfajro: infanoj ĝustatempe kolektis amason da lignaĵo, aperis kolbasoj kaj terpomoj kaj post vespermanĝo (loka specialaĵo: "ajdovi žganci") ĉiuj havis la eblecon mem prepari ion ajn laŭ propra deziro ... sed, korpoj tamen estis lacaj post la eskurso kaj sabato venigos pli da ekskursoj ...

Ek al bildoj de la dua tago!!



Mateno denove estis malvarma kaj nuboj ne promesis multe pli belan veteron ol tiu dum la pasinta tago ... Grupo A denove rapide ekmarŝis post matenmanĝo, grupo B (gvidata de Kruno) ekis tuj poste kaj familio Radovanović/Filipčić restis ankoraŭ du horojn ĉe la ejo, ĉar Vedran vomis, sed evidentiĝis ke ne temis pri ajna malsano, sed pri tro multe da nesufiĉe bakita kolbaso ĉe bivakfajro.

Grupo A migrante rapide atingis paŝtejon Veliki Javornik kaj de tie jam baldaŭ videblis pinto de Stegovnik kiu estis atingita post aldonaj du horoj. Lasta parto de la migrado estis plej interesa, ĉar ili devis trapasi interesan kavernon kiu ebligis transiri altan kaj alie malfacile trapaseblan rokon. Sur pinto regis suno kaj rigardoj rekompencis tiujn neviditajn la tagon antaŭe. Nur kelkajn emis pluiri kelkajn minutojn ĝis la vera, plej alta pinto. Slovakoj tamen daŭrigis laŭ la kresto ĝis sekvanta trapasejo, elektante pli longan vojon reen. Plejmulto simple ĝuis la sunon. Revenante ili denove trapasis la kaverneton, sed de tie pluris laŭ alia vojo, tra arbaroj kaj herbejoj, kiu estis ne tre ofte uzita. Survoje oni vidis plurajn fungojn kaj gigantajn formikejojn kaj tamen ne bovinojn kiuj dum somere tie vivas. La reveno estis pli longdaŭra ol dum la unua tago, kaj la grupo disfalis en pluraj grupetoj de du aŭ tri babilantaj aŭ diskutantaj personoj, sed tamen ĉiuj venis ĝustatempe por vespermanĝo.

Grupo B sekvis la grupon A kaj ĉe paŝtejo Veliki Javornik decidis ne surgrimpi pinton Veliki Javornik kiel planite (ĉar la pinto estis kovrita per nebulo) sed faris rondpromenadon ĉirkaŭ la pinto kaj revenante renkontis Vedran kaj familion kiuj ĵus revenis de la paŝtejo. Infanoj rapide subeniris al la ejo kaj ludis "balote", plenkreskuloj sekvis ilin atendante ripozon kaj bieron ... kaj vespere, je ĝojo de infanoj, bivakfajro denove estis preparita.

Ek al bildoj de la tria tago!!



Venis dimanĉo, lasta MKR-tago ... Matene ĉiuj pakis la aĵojn, ĉar tuj post matenmanĝo estis ekskurso al kanjoneto Dovžanova soteska. La aro de aŭtoj (entute 13) ŝtopis malbonan kaj malagrablan straton, sed ĉiuj sukcese atingis la vilaĝon suben. Trarigardon de la kanjono oni faris en du etapoj: unue estis vizititaj akvofaletoj proksime al interesa malnova strata tunelo kie rivero estas tre rapida kaj ŝprucante fluis inter kaj sur rokoj. Poste ĉiuj vizitis la suban parton de la kanjoneto kie la rivereto fluas pli trankvile kaj lernovojo ofertas agrablan promenadon tra arbaro.

Kaj venis tempo por adiaŭa tagmanĝo, en gastejo "Pr' krvin" ("ĉe la turniĝo"). Tabloj en verda ĝardeno estis tre agrablaj, longa atendado ne tiel, manĝaĵo tamen estis bongusta, sed aperis problemoj pri pagado ... sed tio ja estis problemo nur por organizantoj, kiuj solvis ĝin post iom da tempo, dum aliaj manĝis bongustajn kukojn. Kaj, jes, venis la tempo por adiaŭi, ĝisi kaj kisi ... ĝis venontjare je la sama tempo kaj aranĝo kaj iu alia loko!

Ek al bildoj de la kvara tago!!



Redaktanto kore dankas al ĉiuj kiuj sendis siajn MKR-fotojn: Damir, Mea, Milivoj, Sjoerd, Tibor kaj Vesna!

Ligoj al aldonaj fotoj de Sjoerd, Tibor, Vesna, Janek kaj Vanja pri 17a MKR.



Reen al historia paĝo!