< 6a Familia MKR
Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

6a Familia MKR: Weizerhuette (2008)











La sesa Familia MKR revenigis la aranĝon al Aŭstrio, al konata Stiria naturparko Almenland, konata pro siaj vastaj paŝtejoj kaj rondaj herbejaj pintoj. La ejo estis pansiono Weizerhuette kiu gastigis nin en konfortaj ĉambroj kaj amasloĝejo kaj plenigis stomakojn de partoprenantoj per abundegaj manĝoj.

vendredo: Ĉi foje partoprenantoj venis tre malfrue kaj vespermanĝo kun babilado estis la sola "programero" tiuvespere.

sabato: Kvankam la veterprognozo ne estis brila, sunplena mateno kuraĝigis nin komenci longan ekskurson tra pintoj Siebenkogel kaj Saukogel. Siebenkogel estis ornamita per tri malkutimaj grandaj lignaj krucoj kaj poste sekvis longa trankvila promenado tra vastaj herbejoj kun belaj rigardoj kaj tagmeze sekvis tagmanĝpaŭzo (kun memorindaj keksosandviĉoj). La venonta paŭzo estis ĉe gastejo Holzmeister kie infanoj amuziĝegis sur infanludejo kaj gepatroj trankvile ripozis. Sed, venis tempo por reveno, promenante laŭ alia flanko de la valo. Ekskursantojn postsekvis malhelaj nuboj, eĉ pluvetis iomete, sed tio ne ĝenis partoprenantojn. Posttagmezo kaj vespero estis rezervitaj por infanaj ludoj, bierumado kaj kafumado por gepatroj kaj ĝenerala ripozo.

dimanĉo: Mateno estis griza kaj malvarma, kun pluveto, sed poste pluvo ĉesis kaj partoprenantoj kuraĝe ekis la ekskurson al plej alta pinto en ĉirkauaĵo - Plankogel. La pinto estis herbeja, kun granda metala kruco kaj kun rigardo al foraj altaj Alpaj pintoj en norda kaj okcidenta Aŭstrio kaj ankaŭ al Slovenio kaj Hungario ... sed fortega vento iomete ĝenis la bonan etoson. Revenante ni vizitis grandan ventoelektranon kiu troviĝas proksime al la pinto kaj apud kiu troviĝas eta ekspozicio pri energio de vento kaj aliaj "puraj" energifontoj. Post al reveno sekvis denove abunda manĝaĵo (kaj ludado por infanoj) ĉe jam menciita gastejo Holzmeister kaj tiam la aŭstra familio devis reveni hejmen. Kroata grupo vizitis ankoraŭ urbeton Weiz, kie oni manĝis glaciaĵon kaj vidis konatan "sunan domon", domon kiu tre efike uzas la energion de la suno. Kaj, por la fino de la aranĝo, venis glaciaĵo kaj pluvego - tuj post nia eniro en aŭtoj! Ĝis venontjare, Familia MKR!



La ejo

Alemnlandpejzaĝo

Pinto Saukogel kun grandaj nekutimaj krucoj.

Agrabla herbeja vojo.

Ripozo en amasloĝejo

Promenante apud ventoelektrano...

Pinto Plankogel.

Partoprenantoj kaŝas sin kontraŭ vento sur Plankogel.

"Suna domo" en Weiz, ĝi turnas sin sekvante sunon.




Reen al historia paĝo!