Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

5a Familia MKR: Andrejev dom na Slemenu (2007)











La kvina Familia MKR denove invitis nin al Slovenio, tuj apud la limo inter du grandaj slovenaj montaroj, Kamniške Alpe kaj Karavanke. La pejzaĝo tie estas tre trankvila, kun vastaj koniferaj arbaroj kun multnombraj mirteloj kaj la kabano estas agrabla kun bongusta kaj abunda manĝaĵo.

vendredo: Iom post iom partoprenantoj venis dum la vespero. Atendante vespermanĝon infanoj ludis per etaj trajnetoj kiuj okupis du tablojn, sekvis la manĝaĵo kaj poste knaboj aranĝis siajn dormlokojn en aparta amasloĝeja ĉambro.

sabato: Mateno estis nuba kaj oni malrapide matenmanĝis kaj poste ludis per jam menciitaj trajnetoj kaj aliaj ludiloj, sed post iom da tempo ĉiuj decidis ke oni tamen eku promeni, spite al pluveto kiu komencis. Sed, pluvo ne ĝenis promenantojn longe kaj la promenado estis agrabla, tra arbaro kun mirteloj kiuj kovras la tutan plankon. Plej bela surprizo estas malkovro de eta ripozdometo meze de la arbaro, ĝi aspektis kiel tiu el fabelo pri Haĉjo kaj Grenjo. La dometo havis ankaŭ tre belan ĝardenon kun eta luddometo pro infanoj, eĉ kun meblaro ene.

Post la promenado abunda tagmaĝo bongustis kaj venis tempo por ripozo. Posttagmeze parto de partoprenantoj decidis viziti najbaran pinteton Tolsti vrh (1 horo for de la ejo) kaj aliaj decidis resti ĉe la ejo ludante. Poste ĉiuj denove kuniĝis ĉe la ejo ludante ĝis vespero.

dimanĉo: Post matenmanĝo venis tempo por paki aferojn kaj adiaŭi kun ejestroj, sed la partoprenantojn atendis ankoraŭ la plej interesa parto de la aranĝo, vizito al forlasita muzeo en najbara urbeto Mežica. Komence ni vestis ministan vestaĵon, mantelon, kaskon kaj ministan lampon kaj tiam sekvis 10-minuta veturado per nekredeble malgranda trajneto en kiu oni sentas sin kiel en iu iomete pli granda ŝranko. Poste sekvis preskaŭ duhora migrado gvidita de sperta longjara laboristo de tiu minejo. Ni vidis novajn kaj malnovajn ministajn ilojn, aŭdis multe da interesaj informoj kaj tuta vizito estis tre interesa. Fine ni tagmanĝis en Mežica, adiaŭis kaj ... ĝis venontjare!



La ejo

Promenantoj survoje

Fabela dometo meze de arbaro

Luddometo por infanoj, eĉ ekipita per meblaro

Infana angulo

Gajaj knaboj

Enirante ministan trajneton ...

Vedran kaj Csabi en vagoneto

Gvidisto montras la ministajn ilojn.




Reen al historia paĝo!