Beppe Wolgers / Olle Adolphson:

Samlandan'


(Mitt eget land, 1959) Tradukis el la sveda: Sten Johansson


Melodio:


Muzikon alportas la vent',
Ĉu marŝon el fora milito?
ĝi gloras batalon de gent'
por esti venkint' aŭ venkito.
Ĉu gravas malgajno aŭ gajn',
ĉar kiel ajn...

...kiam homo la homon amas,
ja fariĝas li samlandan'.
Se nacio kaj ras' malsamas,
tamen samas ja lia man'.
Tuta mond' estas la kvartalo,
kaj Eŭrop' kuŝas en mia dom';
kvankam ŝajnas ĝi nur banalo,
vi kaj mi estas hom' kaj hom'.

Laŭdire liberas solul',
kaj homo libera plej fortas.
Sed mankas en tiu kalkul'
ke amo floradon alportas.
Do restu ni dumnokta par'
substele, ĉar...

...kiam homo la homon amas,
ja fariĝas li samlandan',
kaj la forton kiu ĉiamas
donas mi per aperta man'.
Jen mantenas mi ĉiun revon,
ĉiun zorgon de l' tuta mond',
kaj se timas vi Sarajevon,
mia man' estu la respond'!

Raketo ekflugis de l' ter'
serĉante pli belan ĉielon,
sed plaĉas al mi l' atmosfer',
mi ŝatas la ter-karuselon!
Rezignos mi pri la vetur',
restos mi sur...

...nia tero en propra loko,
kaj mi nomas ĝin mia land'.
Ĉu aŭdiĝas al vi la voko?
ĉu atingas vin la demand'?
Kiam finos ni la perforton?
Kiam scios ni ĉion pri
kiel trovi la ĝustan vorton,
ke la homoj ja estas ni...

...Ĉu aŭdiĝas al vi muziko,
kiam tuŝas vin mia man'?
Ĉiu hom' estas ja amiko,
ĉiu hom' estas samlandan'...

(Fajfado aŭ zumado alfine.)