Majstra klasikaĵo

En la serio Rusa literaturo Sezonoj prezentis faman novelegon de Lev Tolstoj, La morto de Ivan Iljiĉ. Ĝi estas rakonto, en kies dua alineo la leganto jam ekscias, ke la protagonisto mortis. Poste la aŭtoro revuas lian vivon ĝis la momento de morto, kun fokuso sur la lasta periodo, kiam la fino jam antaŭvideblas.

Tolstoj tre lerte pentris la unuan parton de la rakonto per koloroj de ironio, precipe kiom koncernas la profesian karieron kaj sociajn ambiciojn de Ivan Iljiĉ kaj lia familio. Sed iom post iom enŝteliĝas pli kaj pli senteble seriozeco kaj angoro, kiam Ivan Iljiĉ fronte al malsano kaj morto perdas sian antaŭan aplombon kaj ekkonscias pri la vanteco kaj miseco de sia vivo, kiu ja ne plu refareblas. En la lastaj paĝoj de ĉi tiu majstre tajlita novelo oni sekvas lian pendoladon inter espero, malespero kaj rezignacio, kiun la aŭtoro priskribas naturalisme kaj kun profunda empatio.

La traduko farita de Valentin Melnikov prezentas pliparte normalan lingvaĵon. Iuloke leĝera rusa akcento ne ĝenas en klasika rusa novelo. Iom strange tamen agacas en tia verko vortoj kiel mavas, noca, licas. En poemo de Neves aŭ Camacho tiaj sonas nature, sed en la buŝo de Tolstoj ili impresas, kvazaŭ Odiseo revenus al Itako helikoptere.

Sten Johansson

Lev Tolstoj: La morto de Ivan Iljiĉ. Novelo. Tradukita de Valentin Melnikov. 53 paĝoj, Eldono Sezonoj, Jekaterinburg 1997.