Antaŭa "haltejo" <= => Sekva "haltejo"

Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

3. Södermalmstorg ĉe Slussen

Oriente levas sin la urbodomo. Kun la antaŭa ĝardeno la malhelruĝa domego kvazaŭ kviete flosas sur la matenbrila akvo, kaj super ĝia junulinstature leviĝanta angulturo ŝvebas sub la ĉielo ĝiaj tri oraj kronoj rekte antaŭ la suno.

Dekstre de ĝi estas la centro de la urbo, modernaj domoj kaj malnovaj palacoj, turoj de preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, ĉie sur malebena grundo, ĉio kiel fantazie aranĝita, nesimetria sed plene harmonia ludurbo starigita sur la molbrila tapiŝo de la akvo. Malantaŭ la urbo la rigardo ĉiuflanke atingas arbokronojn aŭ arbarojn, la randon de la kamparo. Silenta kaj kvieta kuŝas la urbo en la matenbrilo, kvazaŭ infano ridetanta en sia matendormo, kiam la radioj de la leviĝanta suno ludas en ĝia ĉambro.

- Mi ne imagis, ke homkonstruita mondo povas esti tiel bela, diris Johano.

- Mi ankaŭ ne, diris Brita. Neniam antaŭe mi vidis la urbon en tiu ĉi horo.

Ili daŭrigis kaj baldaŭ troviĝis sur vasta loko inter Meza lago kaj la margolfo. Sub ili estis akvo, iama elfluo el Meza lago, nun nur kluzo por boatoj kaj ŝipetoj. Ili haltis kaj ĉirkaŭrigardis. Subite Johano gaje ekridis.

- Kiel fremdulo kaj sovaĝulo el la arbaro mi venas al tiu ĉi granda urbo, kaj jen mi nun trovas domon, kiu parte estas mia!

Li montris al granda, bela domo tute apude, kiu portis la surskribon Kooperativa Asocio.

- Estas tre malgranda parteto, kiu apartenas al mi, tamen iom. Cetere estas pli interese, ke ni esta.s tiel multaj, kiuj posedas ĝin, pli ol duonmiliono da homoj. La ŝarĝoŝipoj ĉe la kajo certe alportis varojn por ni. Kaj tie malproksime ĉe la akvo - mi komprenas, ke devas esti tie - kuŝas insulo tute plena de fabrikoj, kiuj apartenas al ni. Kaj sude de la akvokolo, trans kiun ni unue veturis en la urbon, ni havas lampfabrikon, kaj ĝin posedas ne nur ni sed niaj kunlaborantoj en la tuta Nordo, danoj, norvegoj, finnoj, estonoj. Estas valoroj por multege da milionoj, kaj finfine mi posedas multajn kronojn en tiu ĉi urbo.

- Ĉu vi estas kooperativano? demandis Brita.

- Jes, ŝajne mi neniam menciis tion.

- Tamen ne estas vi sed via patrino, kiu estas membro ?

- Ne, estas ĝuste mi. Mi aŭdis, kion diris prudentaj homoj, kaj kiam mi komencis labori en la ĝardeno, mi ordonis al patrino aĉeti nur en la kooperativa vendejo, kaj mi mem aliĝis kiel membro. La salajroj de Eriko kaj Ejnar pli multe ol miaj kontribuis por la rezulto, sed ili ne interesas sin por tiuj aferoj nek volas havi rekompencon.

Ili estis lacaj, kaj Brita kondukis ilin la plej proksiman vojon al sia hejmo.

Iŝaj jen ili estas ĉe la modernaj domoj kun iliaj vicoj de markezoj kaj balkonoj, kun iliaj vastaj interspacoj, kie floroj kaj verdaĵo nun abundas kaj plenigas la matenan aeron per freŝo kaj bonodoro. Alda ĉirkaŭrigardis kaj diris kun oscedo:

- Tio ĉi tute similas al la urboj en la mondo de socialismo, kiel patro kaj mi imagis ilin, kiam mi estis malgranda.

- Kvankam ne socialista, diris Brita. Sed tute apude estas similaj domoj, kiuj estas ne socialistaj sed almenaŭ kooperativaj, posedataj de la loĝantoj.

Stellan Engholm: el Vivo vokas, Eldona Societo Esperanto, 1946, la tria parto de la trilogio pri Torento.

Pri la verkisto kaj la verko.

Al la antaŭa "haltejo".       Al la sekva "haltejo".

Reen al la Ĉefpaĝo