| Antaŭa "haltejo" <= |
|
=> Sekva "haltejo" |
Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo
2. Sankt Paulsgatan (Strato de Sankta Paŭlo):

Nadja havis apartamenton en postkorta domo ĉe la strato de Sankta Paŭlo. Ĝi situis teretaĝe kun enirejo de asfaltita korto, sed ĝiaj fenestroj ĉiuj rigardis al la najbara korto, kiu situis du metrojn pli alte. Tial la fenestroj situis alte en la ĉambroj, tamen pli-malpli ĉe la grundo de tiu najbara korto, kaj de temp al tempo oni vidis piedojn de najbaroj preterpasi. Se mi restus tie pli longe, mi eble lernus rekoni ilin laŭ la ŝuoj, pli ol laŭ la vizaĝoj, kiuj restis nevideblaj alte supre.
La apartamento en si mem do estis ne tre hela, kaj la hejmaranĝa stilo de Nadja igis ĝin eĉ pli obskura. Pro la menciita fenestrosituo ŝi kutime lasis kurtenojn kovri la fenestrojn, kaj en siaj lampoj ŝi uzis maksimume kvardek-vatajn ampolojn. Tiujn ŝi krome kaŝis malantaŭ hejm-trikitaj lampŝirmiloj en diversaj malhelaj koloroj. Do, la etoso en ŝia loĝejo estis sufiĉe kaverna.
La origina lito en ŝia dormogroto estis mallarĝa kaj malalta, kun grincantaj risortoj. Vespere, kiam ni gekuŝis en ĝi, mi de temp al tempo sentis ĝin vibri, dum obtuza murmura muĝado iom post iom kreskis, por poste formorti. Ne, ne temas pri ia amor-metaforo. Tian regulecon kaj frekvencon neniam havis nia seksa vivo. Sed la domo de Nadja estis konstruita senpere super la subtera fervojo, kaj ĝuste en ŝia lito oni ial plej intense sentis la horaron de l publika trafikado.
Eble la kaŭzo estis, ke tiu lito ne estis tre fortike konstruita. Tion ĝi demonstris kun ŝoka efiko unufoje, kiam vibrigis ĝin ne la subtera trajno penetranta en malluman tunelon, sed nia homa imitado de tiu procedo. En ĉi tiu okazo ni jam longe ŝvitadis kaj baraktadis. Ŝi ŝovis kuseneton sub la postaĵon, kaptis la litokapon ambaŭmane kaj kunplektis la krurojn super mia dorso, dum mi serĉis piedapogon ĉe la alia litofino. Mi jam aŭdis, ke ŝi proksimas al la finstacio, kaj ankaŭ mi sentis, ke la lokomotivo baldaŭ fajfos, kiam meze de la plej intensa luktado subite aŭdiĝis terura krako, mi falis senprotekte suben, tamen ne en la abismon de volupto, kiel atendite kaj aspirite, sed suben tra la litofundo, sur la plankon. Se la domo de Nadja havus nur iomete malpli fortikan plankon, mi vetus, ke ni ambaŭ falus rekte suben sur la kajon de la subtera fervojstacio de Maria Placo. Nun tamen la vesperaj vojaĝantoj devis malhavi la spektaklon de du genuduloj kraŝantaj inter ilin, kvazaŭ faligitaj anĝeloj. Mi preskaŭ kompatas ilin. Tamen eĉ pli kompatinda estis Nadja, kies unu sidvango, kiu ne plu estis lesba sidvango, se ĝi entute iam ajn estis tia, nun pinĉiĝis inter du risortoj de ŝia disrompita litofundo. Necesis preskaŭ kirurgia operacio por disigi ŝin de la krevinta lito.
Post tiu evento, prave priskribebla kiel koito interrompita en lito disrompita, mi do ofertis mian lignaĵistan lerton por konstrui novan lito-paron, surbaze de pli fruaj spertoj. Kaj dum mi segis kaj kunnajlis la meblo-duopon, Nadja analizis, interpretis kaj prirezonis la okazaĵon. Kiel ĉiuj lignaj metiistoj, mi tenis faskon da najloj enbuŝe dum la martelado, kio esceptokaze liberigis min de la devo detale partopreni en la diskutado.
Ja modiĝis inter virinoj plendi pri nesufiĉa simultana kapacito de ni viroj. Laŭdire ni ne povas samtempe plenumi du aferojn, des malpli tri aŭ pliajn. Ekzemple ni ne povas promeni maĉante maĉgumon. Aŭ paroli promenante. Se dum promeno oni demandas nin pri io, ni devas halti por povi respondi. Ni eĉ ne povas parolante plenblovi balonon.
Pri virinoj, ŝajnas al mi, estas inverse. Ĉiuokaze tio tutcerte validis pri Nadja. Ŝi nepre devis simultane paroli, por povi ion ajn alian plenumi. Se ial ŝi ne povus paroli, ankaŭ ĉiu alia agado haltus. Ŝi parolis ne nur promenante, sed ankaŭ manĝante, legante ĵurnalon, amorante, kredeble eĉ dormante, se entute ŝi iam dormis. Jen eble la kaŭzo, ke mi neniam vidis ŝin plenblovi balonon.
Sten Johansson: el Dis! Originala romano. Flandra Esperanto-Ligo, 2001.