Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

Hjalmar Söderberg kaj liaj noveloj

Hjalmar Söderberg (1869-1941) verkis kvar romanojn, tri dramojn kaj kelkdekon da noveloj. La legantoj havas eblon konatiĝi kun lia novelarto per La kiso kaj dek tri aliaj noveloj, eldonita de Al-fab-et-o en 1995, per La pelto kaj dek kvar aliaj noveloj, eldonita en 1999, kaj kun la taglibra romano Doktoro Glas, eldonita en 1998.

La romanoj de Söderberg vekis indignon inter moralistoj kaj hipokrituloj de sia epoko, kaj ili ankoraŭ vivas kaj estas legataj. Kompare kun la romanoj, liaj noveloj kutime havas pli leĝeran stilon kaj etoson, tamen ĉiam kun baza akordo serioza aŭ pripensinda. Kelkaj estas preskaŭ nur amuzaj anekdotoj, sed la aŭtoro ĉiam ellaboras sian temon en tre lerta kaj trafa maniero.

La romanoj kaj noveloj de Hjalmar Söderberg havas kvietan, mallaŭtan tonon kaj neniam prezentas mirindajn aventurojn. Oni ofte nomas lin "Stokholma verkisto", ĉar liaj rakontoj preskaŭ ĉiam okazas sur la stratoj kaj en la burĝaj hejmoj de Stokholmo, sed la ekstera mondo en liaj verkoj estas nura scenejo. Lia vera temo estas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj; li ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas ŝajni intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuŝas nin ĉiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kaŭzis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel "deloganto de l’ junularo" kaj kiel blasfemanto.

Krom fikcion Hjalmar Söderberg verkis ankaŭ religian kritikon, kie lia skeptikismo havigis al li potencajn malamikojn. Li ankaŭ tre abomenis politikan fanatismon, kaj la lastaj tagoj de lia vivo pasis en malespero pri la estonteco, en Kopenhago okupita de la nazia Germanio.

La lingvo de Hjalmar Söderberg estas strikta, modera, pura kaj trafa, mankas en ĝi kliŝoj kaj lingva pavado. Sendube tiu lingvaĵo grave kontribuas al la freŝa, ĉiam aktuala impreso, kiun faras liaj tekstoj.

Sten Johansson

Reen al "haltejo" 10.

Reen al la Ĉefpaĝo