Valso en ritmo de pluvo




Ni ne atendas sunon plu
Sunon dronigis longa pluv'
Fluas en botoj la diluv'
ĉie sur nia voj.
Sub la piedoj glitas ter'
Nin jam forlasis la esper'
Kaj al animo en mister'
venas malĝoj'.

Jen lignofajro logas min
Sed ne varmigas forta vin'
Povus varmigi amatin'
Sed ŝi forestas nun
Dormas amikoj en la tend'
Arboj susuras pro la vent'
Hundo fidela kun la sent'
Bojas je lun'.

Pluvas kaj klare aŭdas mi
Sonas en pluvo melodi'
Sonas la valso en konsci'
De la mirakla bel'
Kaj en la valsa melodi'
Kun la betuloj dancas mi
Kapo turniĝas en ebri
Pro la fabel'.

2