La paliso


Kataluna kanto



Avo Sizet' min admonis
antaŭ pordeg' en maten',
suno ĉiele balonis,
jen ĉaroj pasis kaj jen.

Ĉu vi ne vidas palison?
Ŝnuro nin ligas al ĝi.
Se ni akceptas ĉi mison,
marŝo ne eblos por ni

Pelu ni kune, falos ĝi,
kaj longe staros ĝi ne pli,
jen ĝi ekfalas, falas, falas,
ege putra estas ĝi.

Pelu ni forte tien ĉi,
kaj forte tien pelu vi,
jen ĝi ekfalas, falas, falas,
kaj liberos fine ni.

Troas jam la tempospaco
dum pelis ni sen efik',
spertas mi senton de laco,
sed firmas ĝia radik'

Certe en ĝi putro enas,
tamen ĝi ŝajnas gigant',
foje volforto forsvenas,
tiam min helpas la kant'.

Pelu ni kune…


Avo Sizet' jam ne vivas,
venis malbona ŝtormvent'
kun ĝi Sizet' nun fordrivas,
restas kun mi nur silent'.

Se mi renkontas junulon,
lasta ĉi kant' de Sizet'
iĝas ĝi ago-stimulo,
pri la liber' iĝas vet'.:

Pelu ni kune