Sten Johansson:

Honora mencio en la branĉo Prozo
de la Belartaj Konkursoj de UEA 1997

La naskiĝtaga donaco

Freddy estis tiu, kiu iniciatis la naskiĝtagan donacon por Richard. Kun escepto de Henri, la aliaj amikoj tuj subtenis lian proponon. Freddy estis la centrulo de la grupo, li estis tiu, kiu ĉiam plej malavare regalis ĉebufede, kaj lia memestimo estis la plej alta. Laurent kaj Bernard entuziasme aklamis lin, dum Daniel kiel kutime estis malpli laŭta kaj brua.

Sed Henri ne ŝatis la proponon. "Ĉu tio estas donaco por kvindekjarulo?" li demandis. "Se li deziras tian, li povas mem akiri. Li havas monon, almenaŭ sufiĉe por tio, kaj li certe scias kie trovi ilin. Prezenti al li tian ne estas donaco sed insulto!"

"Kial insulto?" Freddy refutis al li. "Vi pensas ke vi estas ia konanto de animoj, sed vi ne komprenas normalan homon! Richard estas tute ordinara viro kun ordinaraj sentoj. Li nur iom rustis! Ni helpos al li, donos al li la komencan puŝon por ekruli lin. Poste vi vidos! Li dankos al ni, kredu min!"

Tio ne konvinkis Henri-on, sed li povis nenion fari kontraŭ la unueca fronto de la ceteraj. "Kiom kostas?" scivolis Bernard. Li estis edzo kaj patro de tri belaj infanoj, kaj tial ne hezitis malkaŝi sian mankon de sperto en tiu kampo.

"Dependas", malklaris Freddy. "Ni prezentu al li bonan, belaspektan, tamen ne tro junan. Iun kiu konas sian metion. Kaj scias kiel fari kun li por altigi ĝin! Mi opinias, ke ni pagu por tuta nokto! Tio donos al li la tempon kiun li eble bezonos. Mi esploros la merkaton, kaj poste kolektos la monon."

Richard estis alta maldika viro kun grizaj okuloj, malhele blonda hararo kaj maldika strio de lipharoj. Li estis oficisto en asekura kompanio, faris kalkulojn pri kotizoj kaj rekompencoj. Delonge li vivis sola. Oni sciis, ke li iam havis fianĉinon, eĉ duopon - ne samtempe, pro Dio, sed sinsekve. Dum tiu deko da jaroj, kiam li estis ano de la amika rondo en la bierejo Ĉe l' Verda Rano, oni tamen alkutimiĝis rigardi lin kiel eternan fraŭlon.

Por sia kvindeka naskiĝtago li invitis la amikojn al sia hejmo. Tio okazis jam tri- aŭ kvarfoje antaŭe, do oni konis lian loĝejon kaj sciis, ke li estas sufiĉe talenta kuiristo. Li tamen avertis, ke ne estos grandioza supeo. Richard estis viro, kiu preferis simplan, moderan vivstilon. Post la manĝo, li jam anticipe proponis, oni kompletigu la vesperon per vizito al la kutima loko de renkontiĝo, "la Rano". La aliaj rondanoj ŝajnigis akcepti tiun planon, kvankam la iniciato de Freddy signifis ion alian.

La vespero komenciĝis gaje kaj plupaŝis en plaĉa etoso, kvankam ial Henri, la intelektulo de la grupo, impresis nekutime distrita. Jam antaŭ la deserto Freddy devis provizore forlasi la kompanion, "por aranĝi surprizon". Richard ridetis tolereme. Li jam bone konis la humuron de Freddy, kaj nur esperis, ke lia surprizo ĉi-foje ne kaŭzos tro da bruo. Li memoris ian surbalkonan artfajraĵon, kiu preskaŭ ruinigis la fasadon de la domego, kie Laurent tiuepoke kunvivis kun sia Estelle.

Richard eĉ ŝerce menciis al la restantoj, ke li iom timas surprizon kiu ĝenos la najbarojn. La respondaj certigoj ŝajnis al li aperi en tono de leĝera embaraso.

*

Oni jam finmanĝis la deserton. Richard demandis, ĉu Freddy renkontos ilin ĉi tie aŭ ĉe "la Rano", kaj oni persvadis lin, ke li baldaŭ revenos. "Ne zorgu pri ranoj, Freddy kunhavos pli bonan frandaĵon!" spritis Bernard.

Fine alvenis Freddy kaj enkondukis la damon. Ŝi aĝis eble tridek kvin jarojn kaj estis maldika kaj mezalta. Ŝi portis tre mallongan senmanikan jakon el violkolora nilona pelto. Sub tiu ŝi havis longmanikan bluzon diafane blankan, tra kiu videblis nigra mamzono. Sub minimuma nigra jupo ŝi portis nigran ŝtrumpo-pantalonon kaj violajn botojn el plasto. Ŝia vizaĝo estis forte ŝminkita, kaj la nigraj haroj plaste brilis. Oni sidigis ŝin apud la jubileanton, tostis kaj hurais honore de la kvindekjara Richard.

"Jen, Richard, via naskiĝtaga donaco de la amikoj! Kaj ĝi daŭros la tutan nokton! Morgaŭ ne plu estos via naskiĝtago, kaj tiam vi mem akiru la donacojn de la vivo!"

Per tiu parolado Freddy prezentis la damon al Richard. Tiu ne sciis kion diri. Li estis embarasita kaj konfuzita. Kion komunan li havas kun tiu ĉi enplastita peco da karno? Tamen, la kompanoj ŝajne trovas la aferon amuza kaj konvena surprizo. Eble ili pravas? Eble li estas strangulo, kiu ne prenas la donacitan plezuron senmedite?

Oni ankoraŭ tostis. Freddy gvidis la amikojn en iu maldeca kanto, kies tekston Richard pliparte ne distingis, kaj poste oni ŝovis lin kaj la damon en la dormoĉambron. Freddy fermis post ili la pordon dirante:

"Memoru: Vi havas la tutan nokton! Ne urĝas! Do, eluzu la tempon, ĝuu kiom ajn vi povas. Ni, la amikoj, restos en la vivoĉambro dumnokte kun ludkartoj kaj iomete por trinki. Jen, botelo da viskio, prenu ĝin se vi bezonos refortigi vin." Kaj al la virino li direktis la finajn vortojn: "Ĝis la oka matene!"

*

"Kion vi volas? Ĉu en la liton aŭ iom babili?" la ino demandis kun indiferenta tono de sia iomete raŭka voĉo. Ŝi ĵetis la peltjakon sur seĝon kaj sidiĝis sur la liton de Richard.

"Hmm. Eble ni povas... unue iomete... paroli. Eble... ĉu vi prenos glaseton da viskio?"

"Bone. Mi prenos gluton."

Glasojn Freddy forgesis doni, do Richard eliris por preni tiajn. Bernard renkontis lin per gaja "Ĉu jam preta?", sed li nur ridetis pale reirante kun du glasoj kaj botelo da akvo.

"Mi nomiĝas Richard", li diris, levante la glason. "Kaj vi?"

"Mi estas Rita. Kaj vi festas la kvindekan, ĉu? Tiu via amiko diris. Sed vi ne aspektas tiom."

Richard denove pale ridetis. Li ne atendus, ke en sia kvindeka naskiĝtago li sidante surlite ricevos komplimenton de prostituitino. Nu, pri kio li povas interparoli kun ŝi? Nenio venis al li en la kapon.

"Kaj kie vi laboras?" ŝi provis plu konduki la babiladon.

"En asekura kompanio", li tuj informis, pensante ke ŝi havas neniun lokon en liaj kalkuloj pri asekuroj. Ŝi ne estis ebla kliento.

"Asekura...", ŝi ripetis, pensante ke tia kompanio havas neniun lokon en ŝia vivo. Ne eblas asekuri sin kontraŭ la riskoj de freneza kliento aŭ fuŝa toksiko.

Denove li ne sciis kion diri al ŝi. Ne eblis reciproke demandi pri ŝia profesio.

"Vi do vivas sola, sen familio?" ŝi daŭrigis.

"Jes. Mi vivas sola. Kaj vi? Eble vi havas...?" li ne sciis ĉu diri edzonviron, sed ŝi anticipis lin.

"Ne, ne. Mi ne bezonas viron."

Li mallonge ekridis, sed silentiĝis. Ŝi rigardis lin pensante 'Kia stultulo! Ĉu li pensas ke mi rilatas kun la viroj? Ja temas nur pri iliaj monujoj.'

"Belan loĝejon vi havas. Vi certe gajnas sufiĉe." Ŝi preferus se tiu ĉi timidulo povus iam levi la ilon kaj plenumi la aferon. Poste ŝi eble povos eĉ dormi ĝis matene. Pagitan dormon. Ŝia sperto konvinkis ŝin, ke flatado pri lia kapablo perlabori monon efikas kiel afrodiziaĵo por la plimulto de viroj.

"Nu, tamen ne tro. Estas nur eta apartamento..." Li ektimis ke ŝi, kvankam la amikoj jam pagis, deziros de li krompagon, se li fanfaronos pri enspezoj.

Ŝi rigardis ĉirkaŭe kaj ekvidis sur la apudlita tablo talonon de la ŝtata numerloterio.

"Ĉu ankaŭ vi ludas en la Numerloto?" En ŝia voĉo jam enŝteliĝis grajno da interesiĝo. Ne hazarde, ĉar la koncerna ludo estis ŝia revo kaj distriĝo, fonto de belaj imagoj kaj fantazioj.

"Jes, fakte. Mi ludas ĉiusemajne per kelkaj kuponoj. Ĉu ankaŭ vi?"

"Ne ĉiusemajne. Se mi havas monon."

Jen li fine ricevis temon pri kiu eblis paroli kun ŝi. Li malembarasiĝis.

"Kaj kiel vi ludas? Ĉu vi havas fiksan numerserion?"

"Ne, ne. Estus tro granda risko."

En la Numerloto la ludanto mem skribas serion el sep numeroj inter unu kaj tridek. Ĉiusemajne oni lotumas gajnantan serion, kaj tiuj, kiuj partoprenis per la ĝusta serio gajnas trezoron. Foje eblas gajni iom ankaŭ per ses ĝustaj numeroj.

"Kial tro granda risko?" li demandis kun leĝera amuziĝo.

"Ĉar mi ne povas ludi ĉiusemajne. Se mi havus fiksan serion, tiu serio certe gajnus en iu semajno kiam mi ne ludis."

Ankaŭ Richard ne aplikis fiksan serion, tamen li neniam agnoskus tiel superstiĉan motivon. Por li la ludado en Numerloto estis scienco. Bedaŭrinde liaj kolegoj en la Kompanio ne prenis lin serioze. Ili ĉiuj ja kutimis je kalkuloj pri probableco - tio estas la bazo de asekurado. Kaj multfoje li aŭdis la mokan demandon 'Ĉu vi pensas ke iu numerserio havas pli altan probablecon por gajni ol iu alia?' Same multfoje li devis ripeti la respondon 'Ne temas pri la probableco por gajni, sed pri la grandeco de la gajno, kiu dependas de la nombroj de gajnantoj.' Kaj plue 'Ĉu vi do pensas ke la nombro de gajnantoj ne sekvas la leĝojn de probableco?' Al kio li suspiradis 'Vi ne komprenas! La homoj ja mem skribas siajn seriojn, surbaze de diversaj konceptoj. Ili elektas siajn numerojn laŭ prefero, ne hazarde, do ili ne subiĝas al la leĝoj de probableco. Sufiĉas esplori, kiajn konceptojn havas la aliaj ludantoj, kaj poste eviti tiajn seriojn, kiujn la aliaj skribas. Se mi sukcesos, mi gajnos, ne pli ofte, sed pli multe!'

Tio ja estis simpla logiko. Simpla, racia logiko. Nu, eble ne simpla por la plimulto, tamen por asekuristo tio devus ne esti mistero. Liaj kolegoj devus kompreni ke li pravas, kvankam li eble ne povus klarigi al la virino sidanta apude sur lia lito.

"Diru, Rita, ĉu vi jam iom gajnis per la Numerloto?"

"Ne, ĝis nun nenion. Unufoje mi havis seson, sed tiusemajne la sesoj nenion donis. Sed ĉar mi jam delonge ludadas, kaj ĝis nun nenion gajnis, do nun la ŝanco por mi devas esti granda."

Richard rezignis rakonti al Rita, kiel kalkuli la probablecon de inter si sendependaj eventoj. Anstataŭe li demandis:

"Kiel vi decidas viajn seriojn? Ĉu vi havas iujn preferojn?"

"Kompreneble! Ĉu ne vi?"

"Nu, mi ellaboris sistemon..."

Subite ne ŝajnis al li tute maleble klarigi siajn pensojn al Rita.

"Vi scias, ke se multaj havas la ĝustan serion, la gajno estas malgranda, ĉu ne? Ĉar ĉiuj gajnantoj dividas la monon. Sed se estas nur unu gajnanto, tiu ricevas la tuton. Tial mi provas trovi numerseriojn, kiujn la aliaj ludantoj ne elektis. Por esti sola gajnanto, espereble."

"Kaj ĉu vi jam gajnis?"

"Ankoraŭ ne."

"Do ankaŭ por vi la ŝanco devas esti alta. Almenaŭ pli alta ol kiam vi komencis! Sed ŝajnas al mi ke vi elektis strangan metodon. Ĉu tio ne signifas, ke vi skribas tiajn seriojn, kiuj havas la plej malgrandan ŝancon?"

"Ne, tute ne. Ĉiu serio havas egalan ŝancon."

Rita dum kelka tempo primeditis tion, sed nun la entuziasmo de Richard jam vekiĝis, kaj li petis:

"Diru, Rita, kiujn numerojn kaj sinsekvojn vi preferas?"

"Nu, mi pensas ke sepoj estas nombroj de feliĉo. Do mi ĉiam havas kelkajn numerojn kiuj finiĝas per sep. Kaj mi ankaŭ ŝatas triojn. Nulojn ne. La nombroj kun nuloj malofte gajnas. Kaj ankaŭ kvinojn mi ne fidas. Kaj... lasu min pensi plu..."

Richard tre kontentis pri la direkto de ilia interparolo. Li fojfoje faris sekvajn demandojn, la tempo pasis dum gaja interparolo, kaj la enhavo de la viskia botelo malkreskis kaj fine elĉerpiĝis. Li ne bezonis noti ŝiajn indikojn surpapere. Li estis cifera ulo, lia memoro estis normala pri ĉiuj aferoj, sed eminenta pri nombroj kaj numeroj..

En tiel plaĉa etoso forfluis la vespero en la dormoĉambro de Richard. Iam kaj tiam aŭdiĝis voĉoj aŭ tintado de glasoj el la vivoĉambro. Oni ankaŭ funkciigis gramofonon tie ekstere. Kaj kiam Richard ĵetis okulon al Rita, li ne plu memoris la fremdecon kaj eĉ malŝaton, kiun li sentis unuavide. Subite li ekdeziris elprovi sian naskiĝtagan donacon.

"Diru, Rita, eble ni povus jam kuŝiĝi?"

*

Je la kvina horo Rita vekiĝis pro abstino. Ŝi tremante surmetis la kalsoneton, prenis siajn aĵojn, kaj silente ŝtelpaŝis el la dormoĉambro por serĉi necesejon. En la vivoĉambro kvar viroj dormis sur sofo, en foteloj kaj sur tapiŝo. Nur Bernard jam rezignis kaj nokte hejmeniris al sia familio, sed tion Rita ne sciis, ĉar alvenante ŝi ne zorgis kalkuli la virojn, kaj en tiu ĉi momento ŝi apenaŭ kapablis kalkuli ĝis kvar. Ŝi trovis la necesan ejon, kaj kiam ŝi revenis post kelka tempo, ŝi ne plu tremis, kaj ŝia rigardo, se iu ĝin renkontus, estus trankvila. Eble eĉ tro trankvila. Neniu tamen havis okazon sperti tion, ĉar dum ŝi surmetis la ceterajn vestaĵojn kaj forlasis la apartamenton, Richard en sia lito pludormis same kviete kiel la kvaropo en la vivoĉambro.

*

Rita plu vivadis per la mono de multaj viroj, sed kun du mastroj. La toksiko restis ŝia edzo, al kiu ŝi devis ĉiutage reveni. Kaj la Numerloto restis amanto, al kiu ŝi oferis ŝtelitajn momentojn kaj monerojn. Ŝi revis, ke iutage tiu amanto alvenos kun la Granda Gajno por forporti ŝin de la strato en palacon.

Ankaŭ Richard daŭrigis siajn oferojn al la Numerloto. Fojfoje li ŝatus elserĉi Ritan, por kompari, kiel prosperas al ili la ludado, kaj eble ankaŭ por io alia. Tamen, por serĉi sur la ĝusta strato li devus demandi al Freddy kie trovi ŝin, kaj pro tio li prokrastis la aferon. Krome, li ankoraŭ ne havis tiun grandan sukceson kiun li atendis en sia ludado. Li tamen restis konvinkita, ke lia sistemo baziĝas sur racia logiko, kaj finfine iam la logiko ja devos triumfi.