Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

La krokodilo




Aŭdu la melodion!


La krokodil' irante al milito
al la idar' adiaŭ diris ĵus.
Foriris ĝi muĝante kun ekscito,
pri elefanto pensis ĝi kun ruz'.

Se la kro-kro kro la kro-kro kro la krokodilo
malaperis for en Nil' ni ne parolu plu.
Se la kro-kro kro la kro-kro kro la krokodilo
malaperis for en Nil' ni ne parolu plu.
O- e- o o- e- o- e- o- o- o o- e- o o- e- o- e o- o o.
O- e- o o- e- o- e- o- o- o o- e- o o- e- o- e o.

Murmuris ĝi militan marŝon glute,
inter la dentoj vortoj restis for.
Kiam la faŭkon ĝi malfermis tute
la malamikoj tremis en la kor'.

Se la kro-...

Ĉe Nilo-bordo zumas ĝia kanto,
kaj ĉio tremas ĉe la bord' de Nil'.
Sed jen - subite venis elefanto,
kaj malaperis brava krokodil'!

Se la kro-...


2