Latin3-kodigo
En tiu æi novelo la esperantaj literoj aperas laý la kodigo Latin3. Se vi ne havas liter-tiparon de tiu kodigo, vi povas akiri øin æi-apude.
Se vi preferas legi la novelon laý la kodigo E*Latina, klaketu sur ØIS REVIDO, KROKODILIDO! E*Latina

Sten Johansson:

Øis revido, krokodilido!


Enkonduko en la krokodilologion

La krokodiloj, kiel vi sendube scias, estas pra-pra-nevoj de la dinosaýroj. Sed æu vi konas la originon de la krokodilado? Tiu grava demando estas unu el la prioritataj fakoj æe la Akademio de Verda Etnologio, fondita antaý nelonge en la sveda urbeto Grönköping. La verdaj etnologoj okupiøas pri æiuj branæoj de esperanta folkloro, ekde distingado kaj mapado de la diversaj varia¼oj de la kanto Æiu æiu æiu æiu - øis seræado kaj arkivado de la plej antikvaj, aýtentaj kaj arkaikaj inkunabloj, palimpsestoj kaj prototipoj de la internacia lingvo. La plej grava esplorkampo de la Akademio de Verda Etnologio tamen estas la historia kaj aplikata krokodilologio, kiun gvidas la estimata docento pri amfibiologio doktoro Kajmán Faýkonyi.

Jam delonge la scienculoj dividiøas en du skolojn koncerne la originon de la krokodilado. Ambaý skoloj tempe lokas la originon en la 1930-ajn jarojn, tamen akre malkonsentas pri la loka origino.

La Pariza skolo atribuas al juna itala kelnero en Pariza kafejo la honoron esti iniciatinto de la esprimo "krokodili". Vidante en la kafejo kelkajn maljunulojn, kiuj sin nomis esperantistoj, kvankam ili babilis nur france, li trovis tiun konduton malinda kaj malnobla, kaj volis insulti ilin per la konata franca mokvorto "reptiles". La kelnero, portanta la nomon Ferrari, tamen ne precize memoris æu tiu vorto en esperanto estas reptilo, reptilio aý eble rampulo, kaj tial li kaptis la pli sekuran krokodilo, kaj jen estiøis nova esprimo. Oni povus atendi, ke la humuro de tia þerco rapide paliøus kaj post du semajnoj jam estus forgesita, sed iel øi þajne þtopis vakan lokon en la esperanta kulturo, kaj do pluvivis kaj disrampis en la mondon; ne per flugiloj de facila vento, sed eble per babiloj de stabila ventro.

Kontraý tiu historia analizo protestas la Æea skolo. Laý tiu, la krokodilado naskiøis en vere internacia, preskaý mita medio, nome la esperantokursoj de Andreo Cseh. Lia metodo de lingvoinstruado staris sur du piedoj - la ekskluziva uzado de esperanto, sen klarigoj aý tradukoj en alia lingvo, kaj la aplikado de aro da pli-malpli amuzaj objektoj kiujn la instruisto montradis por ke la kursanoj nomu ilin en esperanto. Unu el la objektoj, kiujn Andreo Cseh trenadis kun si tra la mondo, estis verda krokodilo. Kiam iuj kursanoj malrespektis la regulon paroli nur esperante, Cseh levis la krokodilon, montris al øia malbela faýko kaj al la moviøantaj makzeloj de la pekantoj, kaj demandis: "Kio estas tio?" La hontantaj kursanoj do devis ¶ore reciti: "Tio estas verda krokodilo" dum laýta rikanado de la samkursanoj. Per tiu pedagogia manio de Cseh, la nocio "verda krokodilo" estis cementita al la homoj parolantaj nacilingve en esperantista medio.

Sed kial do øuste krokodilo? Neniu el la skoloj donas kontentigan motivon por tiu aparta elekto. Kial ne simio? Simioj ja estas konataj (inter ne-simioj) pro sia senæesa nekomprenebla (al ne-simioj) babilado. Aý kial ne korniko? Aý meleagro? Aý, se necesas iu besto verda, æar tiu estas la koloro de esperantistoj, kial ne rano? La kvakantaj ranoj, kiuj tiel konvene rimas kun gesamideanoj, jam estas konataj el la Ran-kvarteto de Baghy.

Por respondi al tiu demandaro necesas turni sin al la sub-disciplino psikokrokodilologio, kaj penetri la spiritan vivon de tiu æi malestimata besto.

Laý la popola saøo, krokodilojn karakterizas du esprimmanieroj: Plej konataj estas la krokodilaj larmoj, per kiuj la krokodilo logas al si senkulpajn infanojn, kiujn øi poste manøas. Due temas pri la þajnigita rideto de øia fermita buþo, kiu en malpli ol sekundo transformiøas al la plej timiga dentriæa faýkego. Pro tio oni atribuas al la krokodilo antaý æio la spiritajn kvalitojn hipokrito kaj falseco. Tial, kiam oni pensis renkonti falsajn, hipokritajn pseýdo-esperantistojn, þajnis nature nomi ilin laý tiu fia besto. Rano tute ne prezentis atentindan alternativon; aý æu vi iam aýdis pri hipokrita rano? La sola ebla konkuranto estus la vulpo, kiu ja estas konata pro sia sagaco kaj falseco. Sed kontraý la vulpo argumentas øia koloro; la ruøa felo povus eventuale doni al øi lokon inter la SAT-anoj, sed cetere la verda krokodilo sin trudis en la rolon.

Tamen, æu nia moderna scienco devas kapitulaci al tia superstiæo kaj ezopa malsaøo? Ni ja scias, ke la krokodilaj larmoj tute ne esprimas hipokriton, sed estas la sola maniero de tiuj estimataj miskonatoj por eligi superfluon de salo. Provu mem foje þviti tra tia kiraso! (Tio eble klarigas la fenomenon, ke eæ inter homoj la þvitantoj neniam portas krokodilan ledon!?) Kaj la sardona rideto tute ne estas kaýzata de falseco, sed de la bedaýrinda fakto, ke la nombro de dentistoj kiuj akceptas krokodilojn kiel klientojn ial daýre malkreskas!

Do, en la Akademio de Verda Etnologio en Grönköping lanæiøis plano por rehabiliti kaj rehonorigi la krokodilojn kaj redoni al ilia verda koloro øian meritan brilon. Ni memoru, ke antaý 1887 ni æiuj estis krokodiloj, kaj eæ hodiaý ni devus agnoski nian originon kiel fieraj krokodilidoj. Do, vivu la krokodiloj, kaj øis revido, krokodilido!