La kanto de la IJK:

Gastejaĉo fine de l' vilaĝo

(Na kraj sela ĉadjava mehana)





Gastejaĉo fine de l' vilaĝo
Tra fenestro ruĝas la vizaĝo
Ruĝa vino, ruĝaj la okuloj
Jen la domo de vilaĝ-junuloj.

El kafejo stumble mi eliras
Strangajn stratojn ĉie mi trairas
Kie diable estas domo mia
Strato strato estas vi ebria!

Jen la luno, kiel ĝi moviĝas
Tra ĉielo gaje balanciĝas
Kun okuloj ŝerce okulumas
Eĉ la luno kun mi amindumas.