Sten Johansson:

2:a premio en la branĉo Poezio
de la Belartaj Konkursoj de UEA 2001

Haŭto

I

De du semajnoj revas miaj manoj
pri supla silk' de brakoj viaj
Duonmonaton mia buŝ' imagas
la varmon vangan kaj la friskon fruntan
Kaj pensas miaj fingroj dek kvar noktojn
pri molo kaj humid' de viaj lipoj
sopire, vane
jam de du semajnoj.

Malfuĝu min renkonti duonvoje -
ja nur du paŝoj nin disigas,
po unu faru ni!

Tro longe jam sopiras miaj manoj.

II

Parolu al mi
en la lingvo de polmoj,
de palpo,
de lipoj, de lango.

Spertu vi
mian elspiron,
flaru la flustron de amo.

Parolu vi,
diru al mi vian volon
en la lingvo de haŭto.

III

Post kuno nia
mi levas la piĉuman fingron
flaras, gustumas vin
respertas mi
la erupcion karnan
revivas la gemorton dolĉan.

IV

Ĉirkaŭis via haŭto
ĉielan regnon de deziro
Tra ĝiaj pordoj partoprenis mi
kun vi la korpan komunion
Sed pasis noktoj de pasio
kaj fadis nia febro
Nin peko ne absolvas plu
Jam iĝis via haŭt' kurteno fera,
la buŝo doganejo
kaj mi azilpetant'
nepagipova.