Al mia fratino

(Till min syster)
Teksto kaj muziko: Dan Andersson
El la sveda tradukis: Sten Johansson






Nun herbojn en la marĉo jam karesas varma vent'
Dum kantas mi pri ĝojo, kaj sinceras la gitar'
Fabelo foren flugas el la ŝaŭmo de l' torent'
Kaj helpas nian sanon per mirika dolĉ-amar'.

Printempon mi alvokas per la kant' al vi, fratin'
Erikojn en Luossa zume kisas la abel'
Jen trinkis ni profunde da amara, forta vin'
kaj paŝis infanaĝe inter tero kaj ĉiel'.

Sed venas la miraklo de printemp' en roza vest'
Eĉ kiam niajn vangojn jam paligis la sufer'
Dum nokto timtremante, kaj dum tago en majest'
Jen trinku vi feliĉon el montaro kaj river'.

Do venu sub paduso kaj salik' en ŝtorma hor'
Printemp-ĉielo brulas nun por steloj kaj por Di'
Kaj kiam endormigis vin rezeda sonĝ-odor'
Vin vokas kampaj rozoj, venu dormi inter ni!