Nils Ferlin / Lillebror Söderlund:

Folkloreske


(I folkviseton) Tradukis el la sveda: Sten Johansson


Melodio:


Amo naskiĝas, kaj mortas la am',
mankas min ĝiaj vortaroj,
sed mia fidel' restos ĉiam la sam'
dum jarojn postsekvos jaroj.

Al vi mia kor', al mi via kor',
mi gardos ĉe mi vian koron
Al vi mia ĝoj', al mi via ĝoj',
kaj ploros nun mi vian ploron!

Amo potencas el ĉio plej',
ĝi al nenio forcedas,
kaj rozoj ekfloras sur roka herbej',
ĉar suno magion posedas.

Al vi mia kor', al mi via kor',
mi gardos ĉe mi vian koron
Al vi mia ĝoj', al mi via ĝoj',
kaj ploros nun mi vian ploron!