Sveda Floraro - Antaŭparolo Â



Reen al la ĉefpaĝo

Enkonduko al Sveda floraro, reta eldono

Ĉi tiu vortlisto ne proponas nomojn; ĝi estas nura kompilaĵo de materialo el naŭ vortaroj kaj terminaroj. La uzanto devas mem uzi sian prudenton kaj la fontindikojn de la listo por decidi, kiun nomon uzi je ĉiu okazo.

Dank’ al alklakeblaj ligoj ĉe ĉiu planto al la svedlingva Virtuala Floraro, la uzanto povas facile trovi fotojn de la planto kaj ĝian nomon en la Angla, Germana kaj ĉiuj Nordiaj lingvoj.

Eblas ankaŭ serĉi en tiuj lingvoj: iru al Virtuala Floraro, enskribu plantnomon, alklaku "Sök en växt". Denove alklaku; se venas pluraj proponoj, necesas elekti laŭ la Latina aŭ Sveda nomo. Trovinte la ĝustan planton, kopiu ĝian nomon latinan aŭ Svedan, kaj reiru al Sveda Floraro, kie eblas serĉi laŭ tiuj por trovi la Esperantajn nomojn.

En la listo troviĝas la plej multaj oftaj fanerogamoj sovaĝe kreskantaj en Svedio, kaj krome kelkaj filikoj. La elekton mi faris laŭ du popularaj Svedaj floraroj. Se vi ne trovas iun planton, la kaŭzo povas esti: 1) Ĝi troviĝas sub alia sveda nomo. Mi inkluzivis kelkajn sinonimajn nomojn, sed ne eblas ĉion enhavi. 2) La Svedaj floraroj konsideris ĝin ekstreme malofta aŭ ne sovaĝe kreskanta.

La baza kaj plej ampleksa fonto estas "WP" - Provizora Privata Listo de Plantoj, kreita de Wouter Pilger en 1982. Tiu enhavas nomojn de genroj kaj specioj, kaj ofte proponas plurajn nomojn por la sama planto: unu "komunlingvan", kiu pli-malpli paŭsas la sciencan Latinan nomon, kaj unu "popolan", kiu ofte utiligas kutimajn Esperantajn vortojn. Ekzemple: la specion Cerastium pumilum li nomas Cerastio nana kaj Kornofloro nana. Dua gravega fonto estas "PIV" - Plena Ilustrita Vortaro el 1981. Tiu ĉefe enhavas nomojn de genroj, malpli ofte de specioj. Tria fonto estas "EB" - Esperanta Bildvortaro el 1988. Ĝiaj nomoj ofte sed ne ĉiam akordiĝas kun PIV. Kvara grava fonto estas "EV" - la Sveda-Esperanta vortaro (Ordbok Svenska-Esperanto) de Ebbe Vilborg el 1992. Tie troviĝas la plej kutimaj Svedaj plantoj kun Esperantaj ekvivalentoj, kiuj plej ofte akordiĝas kun PIV. Kvina fonto estas "EDK" - la granda vortaro Esperanta-Germana de Erich-Dieter Krause el 1999. Pluaj fontoj estas "MM" - Svedaj arboj kaj arbedoj de Malte Markheden el 1982, kies genronomoj plej ofte akordiĝas kun PIV; la specionomoj ofte estas traduko de la Sveda nomo, kaj "RH" - la Norvega-Esperanta vortaro (Norsk-Esperanto ordbok) de R. Rian kaj E. A. Haugen el 1963. Fine mi aldonis kelkajn variaĵojn kaj fontindikojn el du vortaroj, kiuj listas vortojn ne troveblajn en PIV: "AC" - NePIVaj vortoj de André Cherpillod el 1988 kaj "HV" - Neologisma vortaro de Henri Vatré el 1989. Tiuj du siavice baziĝas sur cento da fontoj, plejparte naciaj esperantovortaroj.

Sveda floraro konsistas el tri partoj: indeksoj sveda, Esperanta kaj latina.

Por serĉi en la indeksoj, bonvolu uzi la normalan serĉilon de via retuma programo. Por faciligi tian serĉadon, la indeksoj ne estas Unikodaj, sed uzas la x-sistemon por Esperanto kaj ordinaran latin-1-kodon por aliaj supersignitaj literoj.

En la Sveda indekso la plantoj estas numeritaj kaj ordigitaj alfabete laŭ la Sveda nomo. Post la Sveda nomo sekvas unu Latina nomo (sen fontindiko) kaj la diversaj Esperantaj nomoj kun fontindikoj (vidu sube). Ĉiuj plantoj havas alklakeblan ligon al la koncerna paĝo en la svedlingva Virtuala Floraro kun fotoj, mapoj pri disvastigo, Latinaj sinonimoj (kun fontoj), Svedaj sinonimoj, nomoj en la Dana, Norvega, Finna, Islanda, Angla kaj Germana lingvoj, svedlingva priskribo ktp. Pri kiel legi la paĝojn de tiu Virtuala Floraro, bonvolu vidi jenan ekzemplon.

En la indeksoj Esperanta kaj Latina aperas unue la nomo Esperanta aŭ Latina (kun fontindiko), kaj poste ĉiuj eroj de la Sveda indekso.

La Latina indekso enhavas ĉiujn Latinajn sinonimojn (kun fontindikoj) aperantaj en la svedlingva Virtuala Floraro.

Kiam la Esperanta nomo konsistas el du partoj, substantivo (por la genro) kaj adjektivo (por la specio), pro praktikaj kialoj normale la substantivo antaŭas la adjektivon. Tio kompreneble ne limigas la vortordon en praktika uzo. Ekzemple "Ranunkolo glacia" en normala lingvaĵo povas esti "glacia ranunkolo" aŭ "glaci-ranunkolo".

Ĉe Esperantaj nomoj duvortaj, la fontinikoj aperas antaŭe, se ili koncernas nur la unuan parton de la nomo (la genron), kaj poste, se ili koncernas la tutan nomon (la specion). Ekzemple, ĉe:

9 Alsikeklöver: Trifolium hybridum

Trifolio hibrida

PIV, EDK kaj RH enhavas nur la genronomon "Trifolio", dum EV kaj WP enhavas la specionomon "Trifolio hibrida".

Post la fontindiko "PIV" aperas ĉe kelkaj vortoj aliaj mallongigoj. La siglo "fu" signifas, ke la radiko estas fundamenta, cifero "1" - "8" ke ĝi estas oficialigita per aldono 1-8, kaj "z" ke ĝi estas ne oficiala sed Zamenhofa. Se "PIV" aŭ "EDK"aperas parenteze, "(PIV), (EDK)", tio indikas ke la vorto aperas nur ene de iu artikolo sub alia kapvorto.

Ĉe deko da plantoj mi trovis specio-nomon en neniu fonto. Tie aperas ebla specio-nomo inter ortaj krampoj, ekz. AC Arabido [sabla].

Por eventualaj ne-Svedaj uzantoj povas esti utile scii, ke en la Sveda alfabeto la literoj å, ä kaj ö ne aperas kie vi atendas, sed fine de la alfabeto.

Sten Johansson

   Sveda indekso

Reen al la ĉefpaĝo
   Esperanta indekso    Latina indekso    Fontoj

  Â