Beppe Wolgers / Olle Adolphson:

La enigma gento


(Det ga°tfulla folket, 1959) Tradukis el la sveda: Sten Johansson

Melodio:


Vivas infanoj sur neesplorita insul',
kaj sur ĝia herbejo kaj strand'
logas esper' kaj danĝeroj post ĉiu angul'
sub la luno en nokta mirland'.
Jen iu knabo kolektas ŝtonaron;
jam estas milion'!
Reĝo de arboj observas la maron
de Arbreĝa tron'!
Jen al knabino ridetas la neĝ',
dum propran monton konstruis el seĝ' – ŝia amiko,
kaj glaciaĵo fariĝis la mond' – el butiko!
Jen la mirinda enigmo de l' infana gento!

Vivas infanoj en neesplorita arbar',
kaj en ĝia pluvego kaj ŝtorm'
velas la barko kun knaba ŝipestro sur mar',
noktomeze en sonĝo sen dorm'.
Jen knabineto babilas kun nubo
kaj rajdas sur ond'!
Jen iu knabo rakontas sen dubo,
ke bluas la mond'!
Jen knabo kaŝe fariĝis pirat',
dum ĉasistino per lia boat' – ĉasas friponojn,
kaj la sekretojn dividas duop' – en duonojn!
Jen la mirinda enigmo de l' infana gento!

Vivas infanoj en neesplorita kastel',
kaj sur ĝia remparo kaj kort'
princo renkontas la drakon el olda fabel'
en batalo je vivo kaj mort'.
Jen iu knabo amikon alfrontas
kun gaja grimac'!
Kaj al knabino la birdoj rakontas
magion de l' pac'!
Jen Samarkandon eltrovis knabet',
dum lia lito fariĝis raket' – kaj nun alvenas
al la infana provinc', kiun ni – ne komprenas.
Jen la mirinda enigmo de l' infana gento!