Latin3-kodigo
En tiu ĉi paĝaro la esperantaj literoj aperas laŭ la kodigo Latin3. Se vi ne havas liter-tiparon de tiu kodigo, vi povas akiri ĝin ĉi-apude.

Se vi preferas legi Unikodan version, bonvolu alklaki: Unikodo


Sten Johansson:

Denaska kongresano

Originala novelo

Sendube vi jam aŭdis pri la kongresa akuŝo, almenaŭ se vi estas veterana esperantisto. Temas pri evento fama, aŭ fifama, dum la granda Nurenberga kongreso en 1923, kiam kongresanino fervora kaj profunde graveda tiel insistis partopreni en la kongresa programo ke ŝi devis neatendite, meze de la salono Kabe, subite naski filon, en la ĉeesto de kelkaj embarasitaj samideanoj. Mi estas la rezulto de tiu kongresa akuŝo. Mi do estas, se ne denaska esperantisto, almenaŭ denaska kongresano. Sekve, la ĝusta nombro de kongresanoj en tiu rekorda universala kongreso ne estas la oficiala 4 963, sed 4 964, el kiuj unu estis kaŝe kaj senkotize kontrabandita en la kongresejon.

Mia patrino estis en la bonŝanca situacio havi asiston de du profesiuloj, alkurintaj kiam la informo pri tiu okazonta evento fulmrapide iris tra la kongresanaro, per flugiloj de facila vento. Unu estis maljuna finnlanda akuŝistino, fraŭlino Perkele Skċlberg-Koskenkorva. La dua estis emerita kaj merita obstetrikisto el Budapeŝto, doktoro Isten Egésszégedre. Bedaŭrinde, ilia praktika helpo ne daŭris ĝis panjo - kaj mi - atingis la celon en gloro. En la kriza momento ili sorbiĝis en disputo pri la demando, ĉu mi estos naskita aŭ naskata. La fraŭlino el Finnlando, ĝisosta atisto, montris al tufo de miaj vertharoj kiu jam videblis, demandante ĉu iu iam povus esti pli evidente naskata. Dume, la doktoro el Hungario principe atentigis, ke la verbo naski ja klare esprimas rezulton, kaj sekve necesas el historia vidpunkto konstati ke mi estos naskita.

Sekve, kiam mi aperis en la kongresejo, la profesiajn manojn mi maltrafis, kaj anstataŭe venis en la mallertajn sed fortikajn manojn de Ronald MacDonald, poeto el la skota skolo, kiu tute hazarde pasis tra la salono Kabe survoje al prezentado de la Belartaj Konkursoj. Eble lia delikata frapeto al mia postaĵo por ekspirigi min estis la unua influo kiu puŝis min al la literaturo. Kiu scias?

De la Nurenberga kongreso mi nature ne konservas tre klaran memoron. Sed post kelkaj jaroj mi jam konsciis ke mi estas ano de esperantista familio. Mia patrino estis sekretariino de la Tutmonda Esperantista Asocio de Mondfederalistaj Naturistoj, kaj mia patro estis redaktoro de La Verda Semaforo, organo de la Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranaj Fervojistoj. En nia vivoĉambro ĉiam renkontiĝis la lokaj samideanoj, kaj ne malofte dormis sur la sofo iu fremdlanda preleganto kun diapozitivoj.

Sufiĉe frue mia patro ekinstruis al mi la internacian lingvon. Bedaŭrinde mi ne estis diligenta lernanto. Mi ankoraŭ kun tremo de abomeno memoras la grize-verdan kajeron kiun li uzadis kiel lernolibron. Mi neniam penetris pli ol la unuan ĉapitron, sed tiun mi devis tradraŝi ripetitajn fojojn, ĉar paĉjo estis obstina kiel kapro. Ankoraŭ mi memoras ĝiajn "tio estas tablo", "tio estas poto", "tio estas spongo". Precipe tiu lasta estis neforgesebla mirindaĵo. En mia kvin- aŭ sesjara vivo mi neniam renkontiĝis kun vera spongo, sekve tiu vorto kaj la miniatura bildo de la objekto estis por mi ia mistera, preskaŭ magia simbolo de la lingvo Esperanto. Fakte, kiom koncernas ĝuste la vorton "spongo", oni eĉ povas aserti ke Esperanto estas mia unua lingvo. Sed eĉ guto malgranda kaj tiel plu. Malgraŭ tiu fortimiga komenco, post ankoraŭ kelkaj jaroj mi jam estis eterna komencanto. Tiam mi ekkonis la historion de onklo Rudolfo.

Onklo Rudolfo estis pli juna frato de mia patro. En sia junaĝo li estis tre promesplena esperantisto. Dum kelka tempo li eĉ redaktis, multobligis kaj distribuis la organon de esperantistaj gimnazianoj, "La Verda Spongo". Sed subite okazis katastrofo. Unu tagon li ne plu salutis mian patron per la kutima "bonan matenon", sed per "bona matino". Patro unue ne volis kompreni pri kio temas, sed baldaŭ li eksciis ke Rudolfo jam fondis Idistan klubon de nia urbo. Kaj kvankam li dum ĉiuj jaroj restis sola membro de tiu klubo, li neniam revenis al la verda stelo. Rudolfo por ni fariĝis sinonimo de renegato.

Por mi la junula ribelemo interalie konsistis el malpermesita renkontiĝado kun onklo Rudolfo. Mi dum certa tempo tre simpatiis al Ido, ĉefe pro tio ke male al Esperanto, en Ido estis permesite forgesi la akuzativo. Sed mi baldaŭ elreviĝis. Mi jam ŝvitante kaj blasfemante ellernis la senfinan stakon da esperantaj tabelvortoj - kiu, kio, kies, tiu, tio kaj tiel plu. Nun mi eksciis ke mi devus forgesi ilin ĉiujn kaj eklerni tute novajn. Sekve, mi neniam fariĝis dua membro de la Ido-klubo.

Miaj gepatroj preskaŭ ĉiujare vizitis universalan kongreson. Ili ne volis lasi min ĉe parenco - la sola parenco estis onklo Rudolfo - kaj sekve ili devis kunpreni min kaj lasi min en la infana kongreseto. Tie mi neniam estis ŝatata, pro mia malbona lingvoscio. La kulmino okazis en la infana kongreseto de Londono en 1938. Oni simple ekzilis min el la kongreseto, sub la preteksto ke mi venigis kun mi knabinon en malluman vestoĉambreton kaj tie flustris en ŝian orelon: "I love you". La stulta anserino klaĉis al la "fraŭlino", tio estas la gardistino de tiu infana prizono. Oni eĉ asertis ke mi endanĝerigis la tutan kongreseton, kaj efektive, de 1940 ĝis 1946 oni entute evitis aranĝi infanajn kongresetojn, kredeble pro mi.

Tiu tempo - el mia persona vidpunkto - estis kvieta epoko. En mia lando la aŭtoritatoj ne malamike traktis la esperantistojn, sed lasis ilin mem trankvile endormiĝi. Ne plu kongresaj vojaĝoj, ne plu sur la sofo fremdlandaj prelegantoj kun aŭ sen diapozitivoj, ne plu korespondamikoj. Eĉ "La Verda Semaforo" ĉesis funkcii, kaj ial ankaŭ la mondfederalistoj ne tro aktivis. Entute, kvieta epoko.

Sed en la mondon venis nova tempo, kaj mi trafis el sub pluvo en riveron. Oni tamen ne plu devis timi mian ĉeeston en infanaj kongresetoj. Sed en la TEJO-kongreso de Ipsviĉo mi revidis la knabinon de la Londona vestoĉambreto. Ĉifoje mi tamen sukcesis eviti ŝin, kaj sekve TEJO povis kongresi plu. Sed neniu fine evitas sian destinon, pendonto ne dronos, kaj en la IJK de Konstanco mi estis kaptita de Donna Donnerwetter, ano de la Loka Kongresa Komitato. Sekve, en majo 1951 mi jam estis novedzo kaj ĵusa patro de belvoĉa filo. De kongresa akuŝo al kongresa koncipo - la movado sendube progresis.

Kompreneble nia filo fariĝis denaska esperantisto, kaj mi ankoraŭ memoras mian kontentecon kiam mi banis la knabeton kaj frotis lin, ripetante al li tiun magian formulon: "tio estas spongo".

Mia filo komence tre riĉe plenumis la altajn ambiciojn, kiujn Donna kaj mi havis pri li. Neniam li estis forpelita el infana kongreseto - ĉu danke al pli bona rego de la lingvo aŭ al pli senpudora epoko, tion mi ne scias. Jam dek-okjara li kunlaboris en la prestiĝa revuo Literatura Menuo, eldonita de la kvaropo Gianfranco Minestrone, Rinaldo Risotto, Gabriella Gorgonzola kaj Francesco Cappuccino. Jes, li eĉ amikiĝis kun du el la plej elstaraj poetoj el la Praga Artliteratura Skolo, la famaj ĝemeloj Strĉ Prst kaj Skrs Krk.

Sed lastatempe la filo vere ŝokis min. Estas ja konate ke la juna generacio en opinioj kaj esprimmanieroj ĉiam oponas al ni olduloj, sed aŭdu kion li unutage sputis en mian vizaĝon:

- Vi ak matro non soltas obsti min, nam ab omnaj kozoj ed kvestioj nulu simas asi segun via groba dokso, ergo vij sol tacu! Valeŭ!

Kaj for li iris. Nu, kia lingvaĵo! Kvankam verdire mi ne tute kaptis la sencon, mi tamen sentis min vere ofendita. Kaj kie li lernis tiajn esprimojn? Certe ne ĉe siaj gepatroj. Devas esti ia Praga slango aŭ Saarlanda dialekto.

Do, kiel multaj homoj en mia aĝo, mi komencas esperi pli multe pri la nepoj. Efektive, kiam mia unua nepo festis sian unujaran naskiĝtagon, mi donacis al li tre belan kaj molan spongon. Ni esperu, ke la magio ankoraŭ funkcias!