Eyvind Johnson

(1900-76, nobelpremiito en 1974.)

Ano de literatura proleta skolo. Li naskiĝis en malriĉa laborista hejmo en la plej norda parto de Svedio, kaj dum pluraj jaroj vivis ĉe aliaj edukantoj ol la gepatroj. Kiel junulo li laboris i.a. en segejo, sed baldaŭ komencis verki. Li vivis kelkajn jarojn en Francio kaj inspiriĝis de Gide, Proust kaj Joyce.

Eyvind Johnson verkis romanojn realismajn, psikologie profundajn, antifaŝismajn, ofte kun formaj eksperimentoj. Li enkondukis la internan monologon en la sveda prozo. Plej interesaj eble estas liaj grandaj historiaj romanoj, i.a. pri Odiseo, kiuj tamen ĉiam traktas demandojn de nia epoko. Li estis intense okupita de pluraj historie gravaj demandoj, precipe dum la tempo de la dua mondmilito. Temas i.a. pri la dilemo, kiel kontraŭstari perforton kaj malbonon, sen mem infektiĝi de la malbono kaj koruptiĝi de la perforto La kritikisto Olof Lagercranz diris pri Eyvind Johnson: "En lia orgeno de vortoj mankas apenaŭ unu sola tubo. Tamen ne estas hazardo, ke li plej bone sukcesas proksime de fabelo kaj legendo."

2