Teksto: Sigfred Pedersen, 1955
Muziko: Kai Normann Andersen

Printempa kanto de l' olda akrigisto

(Den gamle skaerslibers fora°rssang)


El la dana tradukis: Poul Thorsen



Denove logas la longaj vojoj, flikita estas fidela ŝu'.
Mi tranĉis fluton de la tremoloj kun verda ŝelo ĉe Holstebru'.
Mi venas vage de l' fora nordo, kaj forgesita la vintro nun.
Tranĉilojn portu! Tondilojn ordu por mia pano kaj por la sun'.

La junaj jaroj ho kien flugis, la bela tempo de libertin'?
Ĉe la vojrando mi florojn plukis, gedormis kun la kampar-knabin'.
Kun ŝi plezure mi luktis forte en ŝia sino: printemp-parfum'
Tranĉilojn portu! Tondilojn ordu por mia pano kaj por la sun'.

Strangulo estas la akrigisto, sen propra hejmo, sen akompan'.
Kotforigisto, hundotondisto kaj forpelito de kamparan'.
Sekure post la fermita pordo farmisto sidas sur la farun'.
Tranĉilojn portu! Tondilojn ordu por mia pano kaj por la sun'.

Abundis tiam la bona brando malmultekosta kun ranca gust'.
Amaraj plantoj laŭ la vojrando aromon donis al la plenbuŝ'.
Ho, festenuloj, vi dum jubiloj ebriaj lasis min post kermes',
kun la tranĉiloj kaj la tondiloj kaj la amaro de la solec'.

Ja, kiuj kun siaj devoj restas facile juĝas min laŭ botel',
sed mi revemas, poeto estas, mi estas ero de l' nokta hel'.
Poetoj estas laŭ multaj stiloj kaj mia estas la voja vag'
kaj la tranĉiloj kaj la tondiloj kaj dankoj pro la modesta pag'.

La vojkunuloj, ho kie estas kampar-knabino kaj kamarad'?
Plej multaj en la azilo nestas aŭ kluke mortis dum la drinkad'.
Sed mi persistas, popolo-filoj, kun haroj blankaj kaj ruĝa naz'
pro la tranĉiloj kaj la tondiloj kaj pro la suno kaj pano-ĉas'.

Ankoraŭ logas la longaj vojoj, tagmeza varmo, matena frost'.
Per akrigilo mi pluajn fojojn tenados ruĝon sur naza fost'.
Mi venas vage de l' fora nordo, kaj forgesita la vintro nun.
Tranĉilojn portu! Tondilojn ordu por mia pano kaj por la sun'.


Reen