Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Zlatko TIŜLJAR
 

Eo en krizo


Estas iuj simplaj leĝoj, kiuj karakterizas la sociajn dinamismojn. Antaŭ ĉio la senco de ĉiu  formiĝinta grupo estas daŭri kiel eble plej longe. Danĝeroj por grupo povas esti eksteraj (aliaj grupoj) kaj internaj (propraj membroj, kiuj ne agas konforme al la prospero kaj sukceso de la propra grupo). Por kontraŭstari la danĝerojn sukcese estas necesa kapabla gvidantaro.
En tempoj sanaj, kiam  grupo ne vivas sub senperaj internaj aŭ eksteraj danĝeroj kutime formiĝas gvidantaroj el  intelekta elito, el homoj kun superaj scioj, kiuj povas rekoni la leĝojn de normale evoluanta socio kaj trovi bonajn solvojn por konduki tian grupon. Tiam necesas rekoni la multfacetecon de la mondo kaj socio kaj konsideri multajn detalojn en la vasto de socia fenomeno. Tiaj saĝaj elituloj estas kapablaj gvidi socion en sana stadio. Sed la regpotenco, kiun akiras la gvidantaro fariĝas dolĉa kaj ankaŭ tiu saĝa gvidantaro ekŝatas la povon. Do iom post iom ĝi  ĉiam malpli atentas pri la bona funkciado de la socio sed nur pri maniero reteni la potencon en la propraj manoj. Ili maldiligentas kaj en sia maldiligento ne rimarkas malsanojn proksimiĝantajn ĉu de ekstere, ĉu de interne. Anstataŭ tuj entrepreni ion kaj  kontraŭagi al la simptomoj de danĝero, oni ne volas vidi tiujn timante, ke  ŝanĝoj povus kaŭzi ankaŭ la ŝanĝon de la gvidantaro.  Kiam la krizo kreskas al nivelo, ke ĝi klare endanĝerigas la grupon kiel tuto, aperas kontraŭtendencoj kun la celo ŝanĝi la gvidantaron ne plu kapablan alarmi la grupon por defendo. La nova gvidantaro devas konsisti el homoj sen vastaj kaj larĝaj komprenoj, homoj, kies ĉefa movforto estas dogma kredo, ke ili savos  la grupon. Ili ne komprenas la multkolorecon de socio, ĉar en krizo ne gravas detaloj, gravas la savo. Tiuj homoj kontraŭbatalos  kaj eĉ detruos intelektulojn ĝenantajn la elektitan vojon de elsaviĝo. Ili alarmos la tutan grupon, difinos la malamikon kaj plenstreĉe gvidos la agadon batalante kontraŭ la difinita malamiko. Sekve en la kriza tempo gvidi estas kapablaj  la dogmaj simpluloj. Por la grupo ne gravas la moralo. Ne gravas ĉu iu estas bona, larĝvida, saĝa kaj verama. Gravas nur ĉu la gvidantaro estas kapabla solvi la krizon. Ne ekzistas "bonaj knaboj" kaj "malbonaj knaboj". En la sepdekaj kaj okdekaj jaroj  en Kroatia komunismo regis stabilaj tempoj kaj la gvidantaro iom post iom elektiĝis ĉiam pli inter saĝaj intelektuloj, kiuj  ne volis vidi la prosimiĝantan krizon timante la ŝanĝojn. En la naŭdekaj anstataŭis ilin dogmaj naciistoj, kiuj "sciis" la manieron "savi la popolon" kaj nun denove iom post iom ili devas foriri, ĉar estas malkapabalaj gvidi la popolon en nekrizaj cirkonstancoj. Kompreneble ili batalas kontraŭ perdo de sia povo.
Mi ne analizos la kaŭzojn kaj historion de la kriziĝanta esperanto-popolo (tion bone faris Tazio Carlevaro en sia broŝuro), sed nur mallonge konstatos, ke la krizo nun atingis la pinton. La mondo komplete ŝanĝiĝis  en la lastaj dudek jaroj kaj la gvidantaroj de la E-popolo (UEA, SAT kaj aliaj) ne volis tion rimarki. Stabilaj tempoj relative konvenaj por la E-movado en sepdekaj kaj okdekaj jaroj kaŭzis, ke la postlapenisman diktatoran epokon sekvis epoko kun kvalitaj multsciaj inteligentaj kaj  multflankaj junaj gvidantaroj. Sed la  ekstero rapide ŝanĝiĝis, kion tiuj gvidantaroj ne rimarkis sentante agrablon de la regpovo kaj timante internajn ŝanĝojn kaj perdon de siaj pozicioj. Tiuj gvidantaroj maljuniĝis kaj fariĝis tute nekapablaj eltiri la popolon el la krizo. Kaj tio logike kaŭzis la kontraŭstaron. Kreskis   la "civito" kiu ofertis "naciismon" por solvi la krizon kaj savi la popolon. Nova elito tendencas transpreni la povon ĉu per transpreno de la potenco en la ekzistantaj institucioj ĉu per kreo de novaj, kiuj devigos la malnovajn cedi la potencon al ili.  La nova elito dogme kredas, ke ni sufiĉas al ni mem, ke ni ja estas popolo kun nia kulturo kaj nia eksterordinara rolo de elektita popolo. Tial ni devas elbatali al ni pozicion de agnoskita popolo, ja sen ŝtato, sed kun ĉiuj aliaj atributoj inkluzive de nia registaro, kortumo ktp. Tiu gvidantaro kondukos nin al EU kun la intenco, ke oni agnosku la ekziston de minoritata popolo, kiu havos siajn reprezentantojn en certaj internaciaj asocioj (ekz, en Konsilio de Europo) kaj estos konsultata pri ĉiuj demandoj en kiuj kundecidas gvidantaroj de minoritatoj. Tiel ni estos agnoskitaj kaj eble oni eĉ kunfinancos  pluan evoluon de nia eta kulturo kaj lingvo. Tiel la esperanta popolo estos savita. Sekve la esperanta naciismo estas solvo por eltiri nin el la danĝera krizo.
Kian kontraŭstrategion ofertas la ekzistanta  malfekunda elito de la E-institucioj (UEA, SAT kaj aliaj)? Ŝajnas al mi ke nenian. Ili daŭre tretas surloke remaĉante la malnovan melodion pri kunlaboro kun UNO kaj UNESCO kaj tutmondeco de la movado (kiu laŭ ili ne estas popolo) kaj kiu iam atingos la finan venkon.  Kvankam mi neniel ŝatas la dogman naciismon de la fortiĝanta "civitanaro", mi bedaŭrinde devas konfesi, ke en la nuna fazo de la krizego, nur ili kapablas savi la popolon per sia kredo. Tio detruos multajn saĝajn rezultojn de la antaŭa movada historio, sed verŝajne tio donos novajn fortojn al novaj pli junaj "kredantoj". La revolucio formanĝos multajn siajn infanojn sed post la stabiligo ĝi ebligos iom post ioman novŝanĝon, en kiu denove kreskos gvidantaroj de saĝuloj.
Ĉu estas ebla iu alia tria vojo?  Mi supozas, ke jes. La nedogmaj intelektuloj devus esence ŝanĝi la vojon de la nuna strukturita movado direktante ĝin al Eŭropo. Oni devus (kun forta doloro) konfesi, ke Esperanto estas bonega solvo por solvi la problemon de identeca lingvo de EU kaj per tio elŝiriĝi el la iluzio pri tutmondeco  prokrastante ĝin al iama posta estonto. Oni devus fine kompreni, ke  la multmozaikeco de Eŭropo estas pozitiva nur, se oni kreos ion komunan por ĉiuj tiuj mozaikeroj,  komunan kompozicion, kiu kreas unikan bildon. Por krei tiun komunsencon necesas komuna identeco ne kontraŭ la aliaj sed kun la aliaj kaj ĝin devas signi eŭropa lingvo neŭtrala, tia kiu ne liĝiĝas al USONO aŭ Britio. La revolucia turno de la E-movado estus, se ĝi rezignus pri sia malfekunda iluzio, ke Esperanto estas teknike pli bona komunikilo ol la nunaj mondaj lingvoj frunte kun la angla. Niaj fortaj argumentoj  povas esti nur la solvo de  eŭropa identeco, kiun Eŭropo ne kreis ankoraŭ kaj sen kiu ĝi ne povos longe travivi. Kompreninte, ke ĉiu homo estas multidenteca kaj paralele apartenas al multaj grupoj inkluzive de regionaj, lokaj kaj ŝtataj, oni komprenu ke aldonante novan plian identecon al ĉiuj eŭropanoj oni ne detruas la antaŭajn. Sed ne eblas krei la novan sen  neŭtrala identeclingvo. Ne lingvo, kiu estos pli bona komunikilo (kvankam ankaŭ tio bonvenos), sed kiu ligiĝos al emocioj, al koro de ĉiu eŭropano. Nia esperantista revolucia strategio, por eviti la esperantistan naciismon devos preti transdoni nian identecan lingvon (lingvon de esperantista popolo) al eŭropanoj, rezigni pri unu el niaj "sanktaj" apartenoj (ĉar ĉiu esperantisto apud la esperantista havas ankaŭ siajn naciajn, regionajn kaj aliajn identecojn) kaj transdoni ĝin al ĉiuj eŭropanoj.Verŝajne nur tiel la nunaj institucioj povos solvi la krizon malebligante la savon per la dogma naciismo. Grandan rolon en tio povus havi la Eŭropa Esperanto Movado.

Zlatko Tiŝljar
(novembro 2001)
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu