Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
 

Intergazeto
[unikodo] [h] [`] [x] [lat3] [^c] [brajlo]

Senpagaj  mallongaj novaĵoj el la mondo en la Internacia Lingvo

Por regule ricevi la informojn per retpoŝto aŭ per poŝtelefonaj mesaĝetoj (SMS) anonciĝu ĉi tie

Interreto: http://intergazeto.inf.hu
Poŝtelefone (WAP): http://tagtag.com/intergazeto/
 

Por regule ricevi la novaĵojn per retpoŝto sendu mesaĝon al:  e-inform@index.hu

ARKIVO:

2003.05.24 sabato
-Bomboatenco en Valencio.
-La israela armeo eniris en la palestinan rifuĝejon de Tulkarem.
-Novaj kazoj de pulmomalsano en la kanada urbo Toronto.
-Du rusaj armeaj veturilaroj estis atakitaj en Ĉeĉenio.
-Indonezio: unu el la ribelestroj de la provinco Aceh estis kaptita.
-Mortiga varmego en suda Hindio.

2003.05.23 vendredo
-Tertremo en Kazaĥstano ĉirkaŭ 6 kaj 6,5 laŭ la richtera skalo.
-Pro timo de terorista atako la sekureca nivelo estis altigita ĉirkaŭ la brita parlamento.
-Israelo ŝajnas esti preta akcepti la pacoplanon proponitan de Usono, EU, UN kaj Rusio.
-Laŭ POWELL Usono povus resti du jarojn en Irako. La iraka armeo estis malfondita.
-La G8 atentigas Nordkoreon kaj Iranon pri iliaj atomprogramoj.
-La epidemio de la pulmomalsano disvastiĝas en Tajvano.
-Malaltiĝo de la impostoj en Usono.
-Konferenco de naturprotektaj ministroj en Kievo.

2003.05.22 ja`ŭdo
-Tertremo en Alĝerio.
-Gasoeksplodo en istanbula konstruaĵo.
-UN akceptis rezolucion proponitan de Usono kaj Britio kaj la finon de la sankcioj kontraŭ Irako.
-Turkio malfermas la landlimon al grekaj cipranoj.
-UN malkovris pli ol 300 kadavrojn en Kongolo.

2003.05.21 merkredo
-Kazo de freneza bovino en Kanado.
-Bomboeksplodo en Tajlando.
-La Monda Sano-asocio akceptis konvencion kontraŭ tabako.
-Usonaj sekretaj servoj atentigas je risko de terorismo en Usono.
-La televida kanalo Al-Ĵazira dissendis alvokon al terorismo de vicestro de Al-Kaido.
-Usonaj soldatoj erare pafis sur anojn de afganaj sekretaj servoj antaŭ la ambasado en Kabul.
 

Kara abonanto,
Pro la paskaj ferioj kaj teknikaj kialoj estis problemoj kun la dissendo de Intergazeto. Bonvolu pardoni la malfruon. Jen la novaĵoj de la lastaj semajnoj:

2003.05.20 mardo
-UN kaj Usono petis la palestinan registaron malhelpi terorismon.
-Ari FLEISCHER la parolisto de la Blanka Domo anoncis ke li demisios en julio.
-Usono ŝanĝis sian projekton de UN-rezolucio pri Irako por fortigi la rolon de UN.
-Svislando proponis esti mediatoro inter Nordkoreo kaj Usono.
-Turkio: Bomboatenco en Ankaro.

2003.05.19 lundo
-Atenco ĉe la enirejo de aĉetocentro en norda Israelo.
-Strikoj en Greklando.
-La indonezia armeo lanĉis ofensivon kontraŭ la sendependistoj de la provinco Aceh.
-Manifestacio en Bagdado por la foriro de la usona armeo.
-La defendoministroj de EU volas pretigi rapide agantan soldatan unuon antaŭ la fino de la jaro.
-Inundoj en Sri-Lanko kaj en suda Ĉinio.

2003.05.18 dimanĉo
-Grundoglito en Sri-Lanko.
-Pluvegoj en suda Ĉinio.
-Atenco en jerusalema buso.
-La israela kaj palestina ĉefministroj SHARON kaj ABBAS renkontiĝis.
-Parlamentaj balotoj en Belgio

2003.05.17 sabato
-Tertremo en Tokio kun forto 5,1.
-Germana buso falis el aŭtovojo apud la franca urbo Lyon.
-Kvin bombatencoj en maroka urbo Kasablanko: celitaj estis la hispana kulturdomo kaj judaj ejoj.
-La brita registaro atentigas pri risko de terorismo ankaŭ en la najbaraj landoj de Kenio.
-La Sekureca Konsilio de UN volas sendi pacotrupojn al Kongolo.

2003.05.16 vendredo
-Britio nuligis la flugojn el kaj al Kenio pro risko de terorismo.
-SOLANA promesas helpon de EU por kreo de sendependa palestina ŝtato.
-En videa mesaĝo la eŭska sendependista organizo ETA malakceptas pafopaŭzon ĝis kiam ne estos rajto je memdecido en Eŭskio.
-Komenciĝis referendumo pri aniĝo al EU en Slovakio.
-Unua kazo de pulmomalsano en Britio. Tajvana sanoministro planas demisii.
-Pafopaŭzo en Kongolo.
-Palestina ministro pri traktadoj kun Israelo anoncis sian demision.
-Nestor KIRCHNER nova argentina ŝtatestro preparas sian registaron.

2003.05.15 ĵaŭdo
-Fajro en hotelo de la franca urbo Marseille.
-Freneza pafanto mortigas du kuracistojn kaj sin mem en la germana urbo Ludwigshafen.
-Israela ofensivo en la Gaza zono.
-Fajro en hinda vagonaro.
-UN-kortumo kondamnas la eksinformministron de Ruando pro masakro de anoj de la etno Tutsi.

2003.05.14 merkredo
-Pli ol duono de la turistoj forrabitaj en Sahara estis liberigitaj de la alĝeria armeo.
-La rusa parlamento voĉdonis por subskribo de traktato pri malmultigo de atomarmiloj.
-Jemeno: Bombatenco kontraŭ kortumo kiu kondamnis islamistan teroriston.
-Javier SOLANA la respondeculo de eksteraj aferoj de EU, nuligas sian vojaĝon al Israelo ĉar SHARON ne volas ke li ankaŭ renkontu ARAFAT.
-Teksaso: kontaŭleĝaj enmigrantoj sufokiĝis en kamiono.
-Gaseksplodo en ĉina minejo.
-Vagonara akcidento en Romo kaj en Portugalio.

2003.05.13 mardo
-Atencoj en Saŭda Arabio.
-Strikoj en Francio kaj Aŭstrio kontraŭ reformoj de la pensiosistemo.
-Laŭ loka gazeto SHARON ne volas rezigni pri koloniga politiko en la palestinaj teritorioj.
-La usona armeo anoncis ke en marto apud la nordkorea landlimo du el siaj helikopteroj detektis atakon de lasera armilo.

2003.05.12 lundo
-Oficiale Israelo ankoraŭ ne akceptis pacovojplanon proponitan de Usono.
-Dimanĉon VUJANOVIC venkis la montenegrajn ŝtatestrajn balotojn.
-Atenco en Ĉeĉenio.
-Rezulto de la litova referendumo por la aniĝo al EU: 91% da jes.
-Tertremo en Tokio kun forto 5,1 laŭ la Richtera skalo.

2003.05.11 dimanĉo
-Burundo: interbataloj inter Hutu ribeluloj kaj la armeo.
-Irako: malfondi`go de la partio Baas.
-Familianoj de irakaj eksaltranguloj estas en Sirio.
-La Palestina registaro akceptis la pacoplano-proponon de la kvaropo (Usono, EU, Rusio kaj UN).
-Unua kazo de pulmomalsano en Finnlando. Mondskale entute 7000 personoj infektiĝis kaj 525 mortis.
-Venko de la konservativuloj en la islandaj balotoj.
-Indonezio: civiluloj fuĝas en la provinco Aceh pro bataloj inter sendependistoj kaj la registara armeo.

2003.05.10 sabato
-Colin POWELL en Israelo traktas pri pacoplano.
-Litovio referendumo pri Eŭropa Unio.
-Parlamentaj balotoj en Islando.
-Frenezulo pafadis en usona universitato.
-Eta tertremo apud Tokio.
-Ribelo en Brazila malliberejo.
-Bomboatenco en filipina bazaro.
-Ŝiita estro revenis al Irako.

2003.05.09 vendredo
-Antaŭ kelkaj semajnoj okazis incidento en hungara atomcentralo.
-Interetnaj bataloj en Kongolo.
-Ĵaŭdon en Demokrata Kongola Respubliko pasaĝeroj falis el flugmaŝino post kiam ties pordo malfermiĝis.
-Usono kaj Britio volas oficialan UN mandaton koncerne Irakon.
-Laŭ la sciencistoj la viruso de la pulmomalsano estas genetike stabila. Italio kontrolas la eventualan infektiĝon de envojaĝantoj.
-Pintorenkontiĝo inter Francio, Germanio kaj Pollando.
-La turka ĉefministro volas ke ĉesiĝu la embargo kontraŭ turka norda Cipro.
-BUSH volas krei liberkomercan zonon en mezoriento ene de dek jaroj.
-La kortbirda pesto atingis Germanion.
-Busoakcidento en Pakistano.
-Tago de Eŭropo.

2003.05.08 ĵaŭdo
-En Hungario germana turisma buso koliziis kun vagonaro.
-Perfortoj en hinda Kaŝmiro.
-Atenco kontraŭ belga diplomato en Honduraso.
-Eksplodo en la ĉefurbo de Kosovo.
-La iraka opoziciestro Adnan PACHACHI ne volas postenon en la registaro.
-La epidemio de la pulmomalsano jam atingis 29 landojn infektis 7000 personojn kaj mortigis 495.
-Hamas aktivisto estis mortigita per raketoj pafitaj de israela helikoptero.

2003.05.07 merkredo
-Ĥolera epidemio en Bagdado.
-Voĉa mesaĝo de Saddam HUSSEIN.
-Subtenantoj de HUSSEIN atakis urbodomon en iraka urbo.
-Neĝo en partoj de Hispanio.

2003.05.06 mardo
-Striko en Aŭstrio kaj en francaj gimnazioj.
-Lundon en Kolombio la FARC-anoj mortigis ostaĝojn.
-Kunveno de la eŭropaj sanoministroj pri la pulmomalsano.
-BUSH nomumis Paul BREMER kiel ŝtatestra sendito en Irako.
-Ventego en Bangladeŝo.

2003.05.05 lundo
-Tertremo en nordokcidenta Ĉinio kun forto 5,8 laŭ la Richtera skalo.
-En la Nordiraka urbo Mosul eksgeneralo fariĝus urbestro. En Basora la sidejo de kuvajta televido estis atakita.
-William BURNS la mediatoro inter Palestino kaj Israelo substrekis ke la unua paŝo al paco estas la fino de palestinaj atencoj kaj la ĉesigo de juda koloniigo.
-Kunveno de la G8 ŝtatoj en Parizo pri batalo kontraŭ terorismo. Ili planas enkondukon de sekura pasporto kun fingropremo, rekono de la okula iriso aŭ rekono de la vizaĝo.
-Ventego en mezokcidenta Usono.
-La reganta koalicio disiĝis en Belgio.

2003.05.04 dimanĉo
-La lernejoj restas fermitaj en Ĉinio pro la pulmomalsano.
-Konstruaĵo disfalis en Egiptio.
-Atako de ribeluloj en Filipinoj.
-La Alĝeria registaro pritraktas kun la rabistoj de turistoj en Saharo.
-En Italio la Ligo de la Nordo volas pli da federaciiĝo.
-Konsilanto de la Nordkorea registaro minacas Usonon per atomatako se ĝi atakas la landon aŭ enkondukas pliajn ekonomiajn sankciojn.

2003.05.03 sabato
-Vendredon la usonaj sekretaj servoj anoncis ke ili malkovris atencoplanon kontraŭ usona konsulejo en Karaĉi pere de eta flugmaŝino.
-Brita ĵurnalisto estis mortpafita de israela tanko en la Gaza zono.
-Buso eksplodis en Vjetnamo.
-POWELL vizitas Libanon post Sirio.
-EU-ministroj pri eksteraj aferoj kunvenis pri strategio de eŭropa defendosistemo.
-Pafopaŭzo estis subskribita en Ebura -bordo.
-Usono planas dividi Irakon en tri sektorojn kontrolitajn de Usono, Britio kaj Pollando.

2003.05.02 vendredo
-BUSH anoncis la finon de militaj agoj en Irako.
-Submara ŝipoakcidento en Ĉinio.
-Ĵaŭdon okazis tertremo en Turkio kun forto 6,4 laŭ la Richtera skalo. Post tio kurda manifestacio estis surpafita de policistoj.

2003.05.01 ĵaŭdo
-Manifestacioj okaze de la unua de majo en pluraj landoj.
-RUMSFELD anoncis ke la usona milita kampanjo en Afganujo estas finita.
-Cisterna kamiono eksplodis en Bagdado.
-Laŭ Pakistano BIN LADEN ankoraŭ vivas.

2003.04.30 merkredo
-Telavivo: atenco en kafejo apud usona ambasado.
-Strikoj en Israelo.
-RUMSFELD en Irako.
-Unua kazo de pulmomalsano en Novzelando.
-Usonaj soldatoj pafis sur manifestantojn en Irako.
-Burundo: ano de la etno Hutu fariĝis ŝtatestro. Kiel planite Tutsi-ano transdonis al li la postenon.
-Armea helikoptera akcidento en Turkio.

2003.04.29 mardo
-La nova palestina ĉefministro Mahmud ABBAS oficiale prezentis la novan registaron.
-Du ĵurnalistoj estis mortpafitaj en Kolombio.
-Interbataloj en Kaŝmiro.
-La israela armeo mortigis du membrojn de la Brigadoj de El Aksa.
-Hindio provis raketon.
-Inundoj en centra Argentino.
-La usona armeo daŭre serĉas malpermesitajn armilojn en Irako.
-Usono ne akceptas la proponon de Nordkoreo.
-Laŭ la Pentagono 137 usonaj soldatoj mortis kaj 495 estis vunditaj dum la iraka milito.
-Interpafado en Irako dum manifestacio.
-Usono volas forigi preskaŭ ĉiujn siajn soldatojn el Saŭda Arabio.
-Pinta renkontiĝo de Germanio, Francio, Belgio kaj Luksemburgio en Bruselo pri la EU defendosistemo. Ĝis 2004 estas planite krei kernon de eŭropa armeo.

2003.04.28 lundo
-Unua mortinto pro pulmomalsano en Indonezio.
-Vietnamo sukcesis bremsi la malsanon.
-Nordkoreo proponis interkonsenton al Usono.
-En la argentinaj balotoj Carlos MENEM kaj Nestor KIRCHNER atingis la duan rondon.
-En Paragvajo la konservulo Nicanor DUARTE venkis per 37,2% de la voĉoj.
-Ofensivo de la israela armeo en Napluzo. En Ĝenin aktivisto de Hamas estis mortpafita.
-Ebura Bordo: vendredon la ribelestro Felix DOH estis mortigita en embuskado.
-Busakcidento en Hispanio

2003.04.27 dimanĉo
-Balotoj en Argentino kaj Paragvajo.
-Indonezio: perbomba atenco en la flughaveno de Ĝakarta apud usona rapidrestoracio.
-Ĉinio fermas publikajn lokojn por provi bremsi la epidemion de la pulmomalsano. Laŭ usonaj esploristoj la pretigo de vakcino bezonos pli ol unu jaron.
-Denove okazis ostaĝpreno en germana buso. La individuo kiu minacadis per tranĉilo estis kaptita de la polico.
-Du leonoj el moskva cirko mortigis la domptiston kaj forfuĝis. Unu jam estis mortpafita.

2003.04.26 sabato
-Municiorezervejo eksplodis en Bagdado.
-La sanoministro de Ĉinio demisiis pro la disvastiĝo de la pulmomalsano.
-Manifestacio en Madrido por demokratio en Kubo.

2003.04.25 vendredo
-La iraka registarano Tarek AZIZ estis arestita en Irako.
-La individuo kiu prenis ostaĝojn en buso de la germana urbo Bremen transdonis sin al la polico.
-La pulmomalsano ankaŭ disvastiĝis al Filipinoj.

2003.04.24 ĵaŭdo
-Atenco en Israelo.
-Intertribaj bataloj en Sudano.

2003.04.23 merkredo
-Laŭ la brita ministro STRAW, Saddam HUSSEIN estas viva.
-Daŭriĝas la Ŝiita pilgrimo en Irako.
-Interkonsento inter ARAFAT kaj la palestina ĉefministro pri la registaro.
-Interbataloj antaŭ la kuba ambasado en Parizo.

2003.04.22 mardo
-Busoakcidento en Niĝerio.
-POWELL anoncis ke ĝia kontraŭstaro al milito en Irako havos konsekvencojn por Francio.
-...

2003.04.21 lundo
-Irako: pilgrimo de la Ŝiitoj al la urbo Kerbala.
-Niĝerio: la ŝtatestro Olusegun OBASANJO estis reelektita.
-Du pramoj subakviĝis en Bangladeŝo.
-La kortbirda pesto disvastiĝas ankaŭ en Belgio.

2003.04.20 dimanĉo
-...

2003.04.19 sabato
-Ŝtatestraj balotoj en Niĝerio.
-Pramo subakviĝis en Brazilo.
-Ses skiantoj mortis dum helikoptera frakasiĝo en Italio.
-Palestina kameraisto estis mortigita de israelaj soldatoj.
-La vic-ĉefministro kaj financa ministro estis arestitaj en Bagdado.

2003.04.18 vendredo
-EU petas UN ludi centran rolon en Irako.
-Kubo: kamiono koliziis kun buso.
-Rusa deputito estis mortpafita en Moskvo.
-Ĵurnalisto kiu enketis pri malfacilaĵoj de eksterlandanoj estis arestita kaj estos elĵetita el Israelo.

2003.04.17 ĵaŭdo
-...

2003.04.16 merkredo
-Subskribo-ceremonio en Ateno por la estontaj novaj membroj de EU.
-La palestina teroristo Abu AL ABBAS estis kaptita en Bagdado. En 1985 li devojigis ŝipon.
-Sirio proponas rezolucian projekton pri kemiaj armiloj al la Sekureca Konsilio de UN.
-Pafadoj en la norda parto de Irako.

2003.04.15 mardo
-Kunveno de la opozicio en Irako.
-Usona armeo pafis sur koleran irakan tumulton.
-16000 irakaj soldatoj kapitulaciis en okcidenta Irako.
-Mortiiginto de Pim FORTUYN estas kondamnita je 18 jaroj.
-10 novaj membroj subskribis la traktaton pri aniĝo al EU.
-Liberuloj venkis balotojn en Kebekio.
-SHARON kaj SHAW diris severajn vortojn pri Sirio. ANNAN zorgas pri la situacio.
-Homrajta komisio de UN kondamnis Israelon.
-Slovakio aniĝis al ONAT.
 

2003.04.14 lundo
-Saŭdarabio volas pintorenkontiĝon.
-Irakaj policistoj kunlaboros kun usona armeo por restabiligi ordon.
-Scienca konsilisto de Saddam HUSSEIN transdonis sin al la usona armeo.
-BUSH deklaras ke Sirio havas malpermisitajn armilojn.
-STRAW deklaris ke Sirio ne estas la sekva sur la listo de "malbonaj" landoj.
-Balotoj en Kebekio.

2003.04.13 dimanĉo
-Usona armeo eniris Tikrit-on la naskiĝurbon de Saddam HUSSEIN.
-Laŭ la televida kanalo Al-Ĵazira unu el la tri duonfratoj de Saddam HUSSEIN estis kaptita dum li provis fuĝi al Sirio.
-Kontraŭusonaj manifestacioj en Bagdado.
-Usonaj soldatoj ricevis kartoludojn kun la fotoj de 52 plej serĉitaj irakaj altranguloj.
-7 kaptitaj soldatoj estis retrovitaj.
-Usono akuzas Sirion posedi nepermesitajn armilojn kaj kaŝi irakajn altrangulojn.
-Sabaton Nordkoreo deklaris esti preta dialogi.
-Denove subakviĝis rivera pramo en Bangladeŝo.
-Rezulto de la referendumo pri aniĝo al EU en Hungario 83% da jes sed nur 45% da partopreno.
-Malto: la regantaj naciistoj venkis la balotojn 51,7% tio konfirmas la aniĝon al EU.
-Fervoja striko en Italio.
-La honkonga flugkompanio Cathy Pacific havas problemojn pro la pulma malsano.
 
 
 

2003.04.12 sabato
-Scienca konsilisto de Saddam HUSSEIN transdonis sin al la usona armeo.
-Veŝtoj por memmortigaj atencoj estis malkovritaj en iraka lernejo.
-Usono premas Sirion fermi sian irakan landlimon.
-La Iraka ambasadoro ĉe UN volas forlasi Usonon.
-La usona armeo subaŭskultis la telefonadon inter du gravuloj de la iraka registaro kiu pensigas ke Saddam HUSSEIN mortis en la bombardo komence de la semajno. Sed povas esti trompiga telefonado.
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en Romo kaj Londono.
-Referendumo en Hungario pri aniĝo al EU.
-Parlamentaj balotoj en Malto kies rezulto konfirmos la aniĝon al EU.
-Niĝerio: parlamentaj balotoj.
-Tertremo kun forto 5 laŭ la Richtera skalo en la greka Peleponezo.

2003.04.11 vendredo
-Tertremeto en norda Italio.
-La tri individuoj kiuj devojigis ŝipon estis ekzekutitaj en Kubo.
-Japanio: eksplodo en piroteknika fabriko.
-Rusa-franca-germana pintorenkontiĝo en Sankta Peterburgo pri la estonteco de Irako.
-La duonfrato de Saddam HUSSEIN mortis en la bombardoj.
-La Ruĝa Kruco atentigas pri la kaosa katastrofa situacio en Bagdado.
-Kofi ANNAN celas la revenon de la armilkontrolistoj en Irakon.
-La Iraka ambasado estis damaĝita en Irano.
-Berlino: ostaĝopreno en buso post bankoatako. La polico sukcesis liberigi la kaptitojn vundante la krimulon.
-Aera atako en la Gaza-zono. En rifuĝejo brita pacoaktivistino estis mortpafita de la israela armeo.
-La pneŭmonisimila malsano jam disvastiĝis al 30 landoj. Entute ĝi infektis 3000 personojn kaj mortigis 115.

2003.04.10 ĵaŭdo
-Paroladoj de BUSH kaj BLAIR subtitolitaj arabe estis dissenditaj sur la iraka televida kanalo.
-Daŭriĝas la ŝteladoj en Bagdado.

2003.04.09 merkredo
-La usona armeo laŭdire kontrolas la irakan ĉefurbon. Ne estis granda rezisto.
-Ŝteladoj en la bagdadaj stratoj.
-La ĉefa skulptaĵo de Saddam estis renversita.
-Ŝajnas ke la Iraka registaro fuĝis norden al direkto de la naskiĝurbo de la diktatoro.
-Laŭ britaj sekretaj servoj HUSSEIN postvivis la bombardojn.
-Ĝis nun ne estis pruvita ĉeesto de malpermesitaj armiloj en la lando.
-Membro de la Ruĝa Kruco estis mortpafita.
-Afganaj civiluloj estis erare bombarditaj per altteknika lasera bombo.
-Perfortoj en Cisjordanio. Ekstremdekstra juda grupo organizis atencon norde de la regiono.
-La EU-parlamento permesis aniĝon de 10 novaj membroj.
-En Usono estas jam 148 kazoj de la pneŭmonisimila malsano.

2003.04.08 mardo
-Bombardo de kvartalo kie eble troviĝis Saddam HUSSEIN.
-Civiluloj fuĝas el Bagdado.
-BUSH kaj BLAIR interkonsentis pri postmilita rolo de UN.
-Usonaj tankoj pafis sur hotelon en kiu troviĝis ĵurnalistoj.
-Usona ĉasflugmaŝino estis pafita.
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en Kalifornio, Aŭstralio kaj Danlando.
-Arabaj landoj volas ke UN proponu pafopaŭzon en Irako.
-La Sekureca Konsilio de UN ne sukcesis interkonsenti pri la Nordkorea krizo.
-Serbio: la polico malkovris ke la atenco kontraŭ la ĉefministro estis parto de puĉoplano.
-Laŭ hipotezo de kelkaj scienculoj la stranga pneŭmonio disvastiĝas pere de blatoj.
 

2003.04.07 lundo
-Bataloj en Bagdado. Pluraj palacoj estis konkeritaj de la usona armeo.
-Britaj fortoj eniris la centron de Basorah.
-Ĉeĉenio: policistoj mortis en aŭtoeksplodo.
-Juhan PARTS fariĝis ĉefministro en Estonio.
-Fajro en siberia lernejo.
-Usono: Dum la jaro 2002 2,1 milionoj da personoj estis en malliberejo.
-BUSH renkontos BLAIR en Irlando.
-Disvastiĝo de la stranga pulmomalsano: jam 2300 infektitaj kaj pli ol 100 mortintoj.

2003.04.06 dimanĉo
-Interbataloj en Filipinoj.
-Honduro: ribelo en malliberejo.
-Usona flugmaŝino bombardis veturilojn de kurdoj, civiluloj kaj usonaj specialaj fortoj.
-Rusa diplomata veturilaro estis surpafita.
-7000 usonaj soldatoj en la flughaveno de Bagdado.
-La rusa armeo komencis ekzercadon en la hinda maro.
-Demokrata Respublika de Kongolo: masakroj en pluraj vilaĝoj norde de la lando.
-Israelo akceptos la pacoplanon nur kun ŝanĝoj.

2003.04.05 sabato
-Vendredon rivera ŝipo subakviĝis en Bangladeŝo.
-100 metra tunelo de drogtrafikantoj estis malkovrita inter Meksiko kaj Usono.
-Usonaj soldatoj eniris Bagdadon.
-Iraka registaro deklaris kontroli la flughavenon.
-Usona helikoptero frakasiĝis.
-Britaj soldatoj malkovris skeletojn en ne fermitaj ĉerkoj en suda Irako.
-Israelo volas aldoni kondiĉojn al la pacoplano.
-Denove malaperis turistoj en la Sahara dezerto.
-La vulkano Stromboli reaktiviĝis.
-Kunlaboranto de la afgana ŝtatestro estis mortpafita.
-Usono: eta flugmaŝino frakasiĝis kontraŭ metalfirmaon.
-Kunveno de UN pri Nordkoreo.

2003.04.04 vendredo
-La usona armeo konkeris la Bagdadan flughavenon.
-Saddam HUSSEIN aperis en la televido. Tie la informada ministro minacis per nekonvenciaj batoj en la flughaveno.
-Aŭto eksplodis ĉe usona kontrolpunkto.
-Atencoj kontraŭdu oficejoj de la partio de AZNAR en Galicio.
-Franca germana rusa kunveno pri Irako en Parizo.
-La israela armeo eniris palestinan teritorion.
-Artileriaj interpafadoj inter Hindio kaj Pakistano.
-Kortobirda pesto en Nederlando.
-Fajro sur ŝipo transportanta aŭtojn inter Britio kaj Francio.
-La EU prilaboras regularon por eksiĝo de la Unio.

2003.04.03 ĵaŭdo
-Vespere atako lanĉita kontraŭla flughaveno de Bagdado.
-Merkredon denove okazis helikoptera akcidento.
-Elitaj soldatoj eniris palacon.
-Colin POWELL parolas kun ONAT kaj EU en Bruselo.
-Atenco kontraŭ aŭtobuso en Ĉeĉenio.
-Palestinanoj mortigitaj de la israela armeo.
-La devojigita ŝipo reiris al Kubo kaj la devojigintoj transdonis sin al la polico.
-Alvenis senditoj de la Monda Sano-Organizo al suda Ĉinio por pristudi la strangan pulmomalsanon.
-Strikoj en la francaj publikaj transportoj pro plano reformi la pensiojn.

2003.04.02 merkredo
-Usona armeo liberigis kaptitan soldatinon.
-Mesaĝo de Saddam HUSSEIN estis legita en la iraka televido.
-Turkio permesas logistikan uzon de sia teritorio.
-Le venanta varmo en Irako povos ĝeni la usonajn soldatojn.
-La israela armeo arestis 2000 palestinanojn en Cisjordanio.
-Inundoj en Indonezio.
-Atenco en Filipinoj.
-Kubo: ŝipo estis devojigita.
-Etaj landoj kontraŭas la proponon de Francio kaj Germanio pri kreo de prezidanta posteno por EU.
 

2003.04.01 mardo
-Intensa bombado en Bagdado.
-Ĉe kontrolejo usonaj soldatoj pafis civilan kamioneton ĉar tiu ne haltis.
-Raketoj trafis la irakan respublikan palacon kaj la informan ministrejon.
-La iranaj landlimkontrolistoj ne plu lasas memvolajn batalantojn trairi al Irako.
-BUSH atentigas pri riskoj de atencoj.
-Du atencoprovoj en Jordanio.
-Du bomboj eksplodis en Indonezio.
-Kubo: per granato armita persono provis devojigi flugmaŝinon al Florido.
-Stranga pneŭmonio, laŭ kelkaj fontoj la malsano estas transdonebla per aero. La fonto de la viruso estas brutaro en Ĉinio. Pro ĝi Monda Ekonomia Forumo kiu devintus okazi en Ĉinio aprile estas prokrastita.
-Grundoglito en norda Bolivio.

Lastminuta novaĵo: Kofi ANNAN anoncis ke por protesti kontraŭ la sinteno de Usono kaj Britio, Unuiĝintaj Nacioj, kiu pristudis la raporton de la Angla-Usona Konferenco de 1961 kaj komprenis ke la uzo de la angla lingvo grandigas la influon de la anglaligvaj landoj pli forte ol ekonomia potenco aŭ armeo, decidis apogi la instruadon kaj praktikan uzon de la interetna lingvo "Esperanto". Tiel UN provas apogi lingvan demokration, la lingvan kaj kulturan diversecon kaj malhelpi la hegemoniajn planojn de Usono kaj Britio.

2003.03.31 lundo
-Raketoj trafis la irakan respublikan palacon kaj la informan ministrejon.
-Brita ofensivo apud la urbo Basra.
-Sirio duonoficiale deklaris subteni "la fratan irakan popolon".
-La televidkanalo NBC maldungis la ĵurnaliston Peter ARNETT kiu kritikis la usonan strategion en Irako.
-Atenco kontraŭ buso en Pakistano.
-laŭ la Monda Sano-Organizo la malsano simila al pneŭmonio infektis 1550 personojn kaj mortigis 54. Jam estas 100 kazoj en la kanada provinco Ontario kie  4 mortis. Estas 213 malsanuloj en Hongkonga kvartalo kaj 4 kazoj en Eŭropo.

2003.03.30 dimanĉo
-Memmortiga atenco kontraŭusonaj soldatoj en Kuvajto.
-Sirio sendis islamistajn aktivistojn al Irako.
-Amnesty International kondamnas la Irakan militon.
-Britaj soldatoj kaptis irakan generalon.
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en Pakistano, Indonezio, Ĉinio kaj Malajzio.
-Eksplodo en turka fabriko.
-La edzino de MILOSEVIC fuĝis al Ruslando.
-Atenco en Israelo en urbo norde de Telavivo.
-Afganujo: interbatalo inter talibanoj kaj afganaj-usonaj soldatoj.
-Interbataloj en Filipinoj.
-Kritikoj kontraŭ la strategio de RUMSFELD.

2003.03.29 sabato
-Usono faras logistikan paŭzon en la iraka ofensivo.
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en la ĉefaj eŭropaj urboj.
-Libano: ostaĝpreno en brita banko.
-Memmortiga atenco en centra irako mortigis 4 usonajn soldatojn.
-Infanoj estis vunditaj dum palestina manifestacio pro alveno de israela soldata veturilo.
-Turka flugmaŝino estis devojigita.

2003.03.28 vendredo
-PUTJIN volas tujan ĉesigon de militaj operacioj.
-Laŭ The Times Usono kaj Britio subtaksis la irakan reziston.
-Matene Usono uzis bombegon en Irako.
-Eksplodo en iraka bazaro.
-Usono planas sendi pliajn 100000 soldatojn al Irako.
-RUMSFELD suspektas Sirion kaj Iranon liveri armilojn al Irako.
-Israelo kaj Usono prepariĝas kontraŭ terorismaj atakoj.
-La serba polico mortpafis du klanestrojn suspektitajn je atenco kontraŭ la ĉefministro dum interpafado.
-Japanio sendis spionsateliton en la spacon. Nordkoreo konsideris tion kiel provokacio.

2003.03.27 ĵaŭdo
-Indonezio: dudeko da personoj mortis kiam flugmaŝineto frakasiĝis kontraŭ monto.
-Usonaj soldatoj estis paraŝutitaj en irakan Kurdistanon por prepari nordan fronton.
-Post Usono, nun ankaŭ Britio altigas la militan buĝeton.
-UN kritikas la nepermesitan militon.
-Honkongo: pli ol 1000 personoj estas en kvaranteno pro la stranga pneŭmonio.
-Sudkoreo: Fajro en lerneja dormejo.
-Perfortoj en Gazastrio.

2003.03.26 merkredo
-Raketo falis en bagdadan bazaron.
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en Sydney, Sudkoreo, Indonezio kaj de studentoj en Madrido. Alvokoj al bojkoto de usonaj produktoj.
-Ŝajnas ke la nova strategio de Usono estas unue sekurigi la sudan Irakon.
-Kunveno de la sekureca Konsilio de UN.
-Francio: fajro en musulmana preĝejo.
-Eta usona flugmaŝino frakasiĝis en Kolombio.
-Hindio kaj Pakistano provis raketojn.
-Afganaj soldatoj mortis dum talibana atako en nordokcidenta Afganujo.
-Nordkoreo rompis landlimajn kontaktojn pro militaj ekzercoj de sudkoreaj kaj usonaj armeo.
-31 kazoj de pneŭmonisimila malsano en suda Ĉinio.

2003.03.25 mardo
-Sablotempesto bremsas la usonan ofensivon.
-Du usonaj helikopteroj malaperis en suda Irako.
-Irako uzas gerilan taktikon.
-BUSH petas pliajn 75 miliardojn da dolaroj por financi la militon kaj lukti kontraŭ terorismo.
-Bagdado kritikas la sintenon de la Araba Ligo.
-Bejruto: ŝtonoĵeto al Brita ambasado kaj eksplodo antaŭ la Brita Kultura Centro.
-46-a datreveno de la subskribo de la Roma Traktato.
 

2003.03.24 lundo
-Parto de la usona armeo troviĝas jam 100 kilometrojn sude de Bagdado. 10 usonaj soldatoj mortis, 12 malaperis.
-Bagdado estis denove bombita.
-BUSH petas plian monon por la milito de la usona Kongreso.
-En irako apud la landlimo, siria buso estis pafita de usona flugmaŝino.
-Du usonaj raketoj Tomahawk erare falis en Turkion.
-Dum filmopremio "Oscar" M. MOORE, kiu ricevis la premion de la plej bona dokumenta filmo pri pafiloj en Usono, kritikis BUSH.
-55% slovenoj partoprenis en la referendumo: 89,5% voĉdonis por aniĝo al Eŭropa Unio kaj 66% por membriĝo al ONAT.
-Ŝipo subakviĝis sur lago inter Kongola Demokrata Respubliko kaj Burundio.
-Pli ol dudek hinduoj estis masakritaj en Kaŝmiro.

2003.03.23 dimanĉo
-Gaseksplodo en ĉina karbominejo.
-Afganaj kaptitoj estis liberigitaj en la usona Guantamo.
-La kvatara televidkanalo montras bildojn de mortintaj kaj kaptitaj usonaj soldatoj.
-Brita flugmaŝino estis pafita de usona Patriot-raketo.
-Manifestacioj kontraŭ la milito dauriĝas en la mondo.
-Ĉeĉenio: referendumo pri nova konstitucio.
-Finiĝis la Monda AkvoForumo kiu deklaris ke akvoproblemoj estas monda urĝeco.
-Referendumo en Slovenio pri aniĝo al ONAT kaj EU.
-Norda Kuvajto: soldato ĵetis granatojn en tendojn de usonaj oficiroj.

2003.03.22 sabato
-La Papo deklaris ke la milito estas minaco por la destino de la homaro.
-Kontraŭ militaj manifestacioj.
-Diversaj asocioj alvokas je bojkoto de usonaj kaj anglaj produktoj.
-Usonaj kaj britaj soldatoj denove mortis dum akcidento kiam du helikopteroj koliziis.
-Kelkaj fontoj anoncis kaj aliaj neis ke turkaj soldatoj eniris en irakan kurdolandon.
-Aŭstrala ĵurnalisto mortis dum eksplodo de sia aŭto en norda Irako.
-La New-York-a flughaveno La Guarda estis parte evakuita pro trovo de mistera blanka polvo.
-La cigaredproduktanto Philip Morris estis kondamnita pro mensoga reklamo.

2003.03.21 vendredo
-Irakaj soldatoj fajrigis petrolajn putojn.
-Usona helikoptero frakasiĝis en Kuvajto.
-B-52 bombflugmaŝinoj ekflugis el Britio.
-Vespera bombardo en Bagdado.
-Manifestacioj en la mondo. En Jemeno manifestantoj mortis.
-Kemiaĵoj interalie ricino estis trovitaj en franca stacidomo.
-UN ĝenerala sekretario Kofi ANNAN proponas homan rajton je akvo dum monda akvo forumo en Japanio.

Meghívó: Március 25-én fél hétkor lesz a budapesti központi eszperantó klub e havi találkozója.
Téma: Finn vendég (talán diavetítéssel)
Cím:
VIII Gyulai P. u. 9 (református kisterem, ajtócsengõ : 31)
A második utca balra a templom után, ha a Blaha Lujza térrõl az Astoria felé megyünk.
A budapesti központi eszperantó klub találkozói mindig ezen a helyszínen vannak, minden hónap utolsó keddjén. A belépés ingyenes.
 
 

2003.03.20 ĵaŭdo
-Frumatene Usono ekpafis raketojn al Irako, kiu rebatis sendante SCUD raketojn kaj senpilotajn flugmaŝinetojn al Kuvajto.
-Manifestacioj diversloke en la mondo por protesti kontraŭ la komenco de la milito.
-Usono ankaŭ ekirigis ofensivon en suda Afganujo.
-Grundoglito en Kolombio.
-Kubana flugmaŝino estis devojigita al Usono.

2003.03.19 merkredo
-La iraka parlamento ne akceptis la usonan ultimaton.
-Aŭstralio sendos soldatojn por subteni la ofensivon de Usono kaj Britio.
-BLAIR, kiu minacis demisii, post longa debato ricevis la subtenon de la brita parlamento.
-Somalio: armitaj usonanoj forrabis jemenanon el hospitalo. Li verŝajne estas membro de Al-Kaida.
-Israelo pretigas 11000 rezervosoldatojn.
-Puĉo en la ĉefurbo de la Centrafrika Respubliko.
-Subaŭskultiloj estis malkovritaj en la francaj kaj germanaj oficejoj de la EU ministra Konsilio en Bruselo.
-Usonaj soldatoj eniris la senmilitigitan zonon ĉe la Kuvajta Iraka landlimo.
-Afrika Unio ne rekonas la novan puĉistan Centrafrikan registaron.

2003.03.18 mardo
-BUSH donas 48 horan ultimaton al Saddam HUSSEIN kaj liaj filoj por forlasi Irakon.
-HUSSEIN deklaris ke li ne akceptas la ultimaton.
-Usono altigas la alertonivelon kontraŭ terorismaj atakoj.
-Zoran ZIVKOVIC estis elektita ĉefministro en Serbio.
-Kanadano, usonano kaj jemenano estis mortpafitaj en Jemeno.
-Britio: jam 3 ministroj demisiis pro la iraka krizo. BLAIR provas konvinki la parlamenton.
-Ribela atako en suda parto de la Filipinoj.
-Rusio ĉesigas nuklean senarmigan programon subskribitan kun Usono por protesti kontraŭ ties politiko pri Irako.
-Fervojistaj strikoj en Francio, Italio, Hispanio, Britio kaj Svedio.

2003.03.17 lundo
-Jam 83 kazoj de la stranga pneŭmoniosimila malsano en Honkongo.
-Usono, Britio kaj Hispanio retiras proponon de dua UN-rezolucio.
-Moskvo deklaris ke uzo de forto en Irako estas kontraŭleĝa.
-Usonaj diplomatoj forlasas Israelon, Sirion kaj Kuvajton.
-Dimanĉon la UN-kontrolistoj forlasis Irakon.
-150000 usonaj kaj britaj soldatoj estas pretaj en Kuvajto.
-Britio: La ministro Robin COOK demisias pro la Iraka krizo.
-Balotoj en Salvadoro.
-Pli ol 20 personoj mortis en Ĉinio pro akcidento de kamiono kiu transportis kemiaĵon.
-Frumatene la israela armeo atakis rifuĝejon en la Gaza-zono.
-Tempesto en Grekio kaj neĝo en Italio.
-La eŭska partio Batasuna estis malpermesita en Hispanio.
 
 

2003.03.16 dimanĉo
-Puĉo en la ĉefurbo de la Centrafrika Respubliko.
-Tertremo kun forto 4,8 ĉe la turka-iraka landlimo.
-BUSH deklaris ke lundo estos la momento de la vereco por la mondo.
-La Araba Ligo atentigas Usonon pri la konsekvencoj de milito en Irako.
-BUSH atentigas Turkion ne entrepreni memstaran ofensivon en Irako.
-Parlamentaj balotoj en Finnlando.
-Liĥtenŝtejno: la popolo voĉdonis por la konstitucia reformo proponita de la princo Hans Adam II.
-Pintorenkontiĝo pri akvo en Kyoto.

2003.03.15 sabato
-Kontraŭ militaj manifestacioj. En Kalifornio pluraj manifestantoj estis arestitaj.
-Hu Jintao estis elektita ŝtatestro en Ĉinio.
-Hispana polico kaptis ŝipon de Greenpeace kiu ĝenis la movojn de usona batalŝipo apud Gibraltaro.
-Usono ĉesigas sankciojn kontraŭ Pakistano.
-La pacoplano de BUSH pri Israelo kaj Palestino estis bone akceptita.
-Bangladeŝo: rivera pramo subakviĝis pro tempesto.
-La Monda SanOrganizo atentigas pri disvastiĝo de azi-devena pneŭmonia viruso.

2003.03.14 vendredo
-Islamistaj sendependistoj estis mortigitaj dum interbataloj en Filipinoj.
-Dimanĉon okazos renkontiĝo inter BUSH,  BLAIR kaj AZNAR pri Irako.
-Ofensivo de la israela armeo en rifuĝejo en Ĝenin.
-Unua kunveno de la registaro en Ebura Bordo.
-Interbatalo inter la polico kaj ribeluloj en Kaŝmira hotelo.

2003.03.13 ĵaŭdo
-Tertremo en Tokio kun forto 5,1 laŭ la Richter-a skalo.
-Ŝanĝita rezolucio proponita de BLAIR ne estis akceptita.
-Verŝajne mafiuloj mortigis la serban ĉefministron.
-Centoj da veturiloj koliziis sur aŭtovojo en Norditalio.
-Israela armeo erare pafis israelan aŭton.
-Bombo eksplodis en buso en hindia Kaŝmiro. Alia atenco okazis en vagonaro en Bombay.
-Interbataloj en Sudfilipinoj.
-Usona premo sur Svedion, Aŭstrion, Finnlandon, Rumanion por elĵeti irakajn diplomatojn.
-Irako: UN-kontrolisto mortis en aŭtoakcidento.
-Turkio malpermas kurdan partion.

2003.03.12 merkredo
-Usona armea helikoptero frakasiĝis.
-La serba ĉefministro estis mortpafita antaŭ la registrarejo.
-Londono proponas ses provpunktojn por Saddam HUSSEIN.
-Interbataloj en Turkio dum manifestacio kontraŭ transporto de usona armea materialo.
-Eŭropa Kortumo kritikis Turkion surbaze de la homaj rajtoj pro la procezo kontraŭ ÖCALAN.
-Belorusio: LUKAŜENKO uzas la sekretajn servojn kontraŭ la opoziciuloj.
-Bandito fuĝis el franca malliberejo helpe de raketlanĉilo.
 

2003.03.11 mardo
-Pro antaŭvidebla rusa aŭ franca vetoo, la voĉdonado de la Sekureca Konsilio de UN estis prokrastita.
-La UN provoj pri reunuigo de Cipro antaŭ aniĝo al EU malsukcesis. Nur la greka parto de la insulo eniros la Union.
-Epidemio de kortobirda pesto en Nederlando.
-La usona generalo FRANKS kiu gvidos eventualan atakon kontraŭ Irako alvenis surloken.
-Inaŭguro de la Internacia PunKortumo en Hago.
-IAEA atentigas pri terorista uzo de bomboj enhavantaj radioaktivan materialon.
-La UN bluaj kaskuloj forlasas la irakan flankon de la senarma zono ĉe la Kuvajta landlimo.
-Borso falas.
-Turkio: ERDOGANS estis elektita nova ĉefministro.

2003.03.10 lundo
-Ribeluloj atakis buson en Filipinoj.
-Rusio anoncas ke ĝi vetoos kontraŭ dua UN-rezolucio pri Irako.
-Britio pretas fari ŝanĝetojn en la rezoluciopropono.
-Nordkoreo denove pafis raketo en la Japanan Maron.
-Islamistaj teroristoj kiuj planis atencon kontraŭ la Strasburga kristnaska bazaro estis kondamnitaj je 10 kaj 12 jaroj da malliberejo.
-Du franca ĉasflugmaŝinoj koliziis.

2003.03.09 dimanĉo
-Busakcidento en Ĉeĥio kaj Hindio.
-Manifestacioj kontraŭ la ŝtatestro Leonid KUĈMA en Ukrajno.
-Membroj de la brita registaro minacas per demisio se BLAIR decidas ataki Irakon sen la konsento de UN.
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en Indonezio, Pakistano, Turkio kaj Libano.
-Referendumo pri aniĝo al EU en Malto.
-Mahmid ABBAS estis nomumita palestina ĉefministro.
-Mohamed EL BARADEI la estro de IAEA deklaris ke Nordkoreo estas pli grava minaco por la monda paco ol Irako.

2003.03.08 sabato
-Serĉado de BIN LADEN en la okcidentaj montoj de Pakistano.
-Helikoptera ofensivo de la israela armeo kaj mortigo de la estro de HAMAS.
-Internacia tago de la virinoj.
-Interpol: arestopeto kontraŭ la eksperua ŝtatestro Alberto FUJIMORI pro mortigo kaj malaperigo de personoj.
-Ebura Bordo: la ribeluloj kaj la registaro interkonsentas pri la ministerioj de defendo kaj internaj aferoj.

2003.03.07 vendredo
-Fajro en Amazonio detruis 240 kvadratmetrojn da arbaro.
-Britio: moskeestro estis kondamnita je 9 jaroj pro rasista kaj malama predikado.
-Jaŭdon vespere fajro detruis loĝejaĉaron en Kolombio.
-Usono, Britio kaj Hispanio prezentas projekton de rezolucio kiu donas ultimaton ĝis la 17-a de marto al Irako.
-BLIX deklaris ke la senarmiĝo de Irako progresas sed ke ĝi povas ankoraŭ daŭri monatojn.
-Disvastiĝis nekonfirmitaj rumoroj pri eventuala aresto de du filoj de BIN LADEN.
-La usona senato subskribis traktaton faritan kun Rusio en 2002 pri malarmiĝo de la du trionoj de la nukleaj armeoj.
-Israelo: ofensivo per cento da tankoj. Estro de Ĝihad estis mortigita.
-La Itala polico arestis la mafiestron Salvatore RINELLA.
-Nova atenco en Filipinoj.
-Laŭ UN usonaj soldatoj tranĉis la dratopalisaron inter Kuvajto kaj Irako.
 

2003.03.06 ĵaŭdo
-Boeing 737 flugmaŝino frakasiĝis en suda Alĝerio.
-Israelo rebatas al la hieraŭa atenco per atako de la rifuĝejo Jabalija.
-Ankaŭ Ĉinio kontraŭas novan rezolucion de UN.
-Armenio: Robert KOĈARJAN estis elektita ŝtatprezidanto.
-Tony BLAIR deklaris ke li pretas ataki Irakon eĉ se pluraj ŝtatoj vetoas en la Sekureca Konsilio de UN.
-Laŭ la "Daily Express" atako kontraŭ Irako komenciĝos la 17an de marto post 4 taga bombado.
-La Eŭropa Centra Banko malaltigas la interezojn.

2003.03.05 merkredo
-Atenco en israela buso.
-Fajro en Sudafrika hotelo.
-Kolombio: aŭto eksplodis en aĉetocentro.
-Burundo: civiluloj fuĝas de interbataloj inter la armeo kaj la Hutu-ribeluloj.
-La Papo agas por la paco.
-Agotago kontraŭ iraka milito.
-Francio, Germanio kaj Rusio deklaris ke ili ne permesos rezolucioprojekton kiu rajtigas je perforto kontraŭ Irako.
-Manskribitaj leteroj de BIN LADEN estis trovitaj ĉe Khalid CHEIKH MOHAMMED.
-50a datreveno de la morto de STALIN.
-Du soldatoj de ONAT mortis pro mineksplodo en Makedonio.
-Usono movas bombflugmaŝinojn al la insulo Gvamo en la okcidenta pacifiko.
-Busakcidento en Francio.
-Dua fazo de la ŝtatprezidantaj balotoj en Armenio.
-UNESCO atentigas pri trinkakvoproblemo en la estonteco.
-La arkitekto elektita por rekonstrui la Novjorkajn ĝemelajn turojn elektis la jerusaleman templomonton kiel modelo.
 

2003.03.04 mardo
-Bombatenco en Filipina flughaveno.
-Usonaj kaj lokaj soldatoj trejnas en Sudkoreo. Semajnfine 4 Nordkoreaj ĉasflugmaŝinoj sekvis usonan spionflugmaŝinon.
-Listo de nomoj de la viktimoj de Stalin estas legebla en interreto (http://stalin.memo.ru).
-Usono sendas pliajn soldatojn al mezoriento.
-Fino de la vizito de la franca ŝtatestro CHIRAC en Alĝerio.
-Tertremo en Ĉinio.

2003.03.03 lundo
-Granata atako kontraŭ UN-policejo en norda serba Kosovo.
-Ugandaj ribeluloj proponas pafopaŭzon.
-Israela armeo eniris en Gaza-zonon kaj Cisjordanion.
-Post la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj nun ankaŭ Barejno kaj Kuvajto proponas ke Saddam HUSSEIN abdiku.
-Belfast: pintorenkontiĝo por paco en Nordirlando.
-Laŭ la gazeto "Washington Times" Al-Kaida planis atakon kontraŭ Pearl-Harbor.
-Estonaj balotoj: la centra partio de Edgar SAVISAAR kaj la nova dekstra partio Res Publica ricevis la saman nombron da seĝoj en la parlamento.
-Semajnfine okazis interbataloj en Niĝerio.

2003.03.02 dimanĉo
-Irako anoncis ke ĝi retrovis malnovan stokon de bomboj kun antrakso kaj VX.
-Saddam HUSSEIN malakceptas la proponon de la Araba Ligo pri abdiko.
-La Iraka opozicio kontraŭas postmilitan usonan regadon.
-La pafopaŭzo estis rompita en Ebura Bordo. Soldatoj okupis urbon en la najbara lando Liberio.
-Fajro en la nova bilbioteko en Aleksandrio.
-Parlamentaj balotoj en Estonio.
-Laŭ la brita "The Observer", la usona Nacia Sekureca Agentejo (NSA) subaŭskultis membrojn de la Sekureca Konsilio de UN.
-En itala vagonaro policano estis mortpafita de membro de la Novaj Ruĝaj Brigadoj.
-Masakro en la Demokratia Kongola Respubliko.

2003.03.01 sabato
-Irako komencis detrui la malpermesitajn raketojn.
-La turka parlamento ne permesis la instaladon de usonaj soldataj bazoj en la lando.
-Finiĝis la kunveno de la iraka opozicio, kiu subtenas nek la militajn nek la pacajn usonajn projektojn.
-La Monda Sano Organizo planis internacian traktaton kontraŭ fumado.
-Ekfunkciis la usona ministrejego pri sekureco.
-En Polando la koalicio disfalis.
-Vagonaro elreliĝis sur ponto en Tajvano.
-Le Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj proponas al Saddam HUSSEIN abdiki por eviti militon, kaj ke UN kaj la Araba Ligo regu la landon.
-La cerbo de la Al-Kaidaj atencoj, Khalid CHEIKH MOHAMMED estis arestita en Pakistano.

2003.02.28 vendredo
-Irako akceptis detrui malpermesitajn raketojn.
-Vlaclav KLAUS estis elektita ŝtatestro en Ĉeĥio.
-Aŭstrio: la ÖVP kaj FPÖ regos en koalicio.
-Pakistano: interpafado antaŭ usona konsulejo en Karaĉi.
-Meningita epidemio en Burkino.
-Rusio minacas vetoi kontraŭ iraka milito.
 

2003.02.27 ĵaŭdo
-Sekureca Konsilio de UN denove debatas pri Irako.
-La Internacia Punkortumo kondamnis la eksprezidantinon de Bosniaj serboj Biljana PLAVSIC je 11 jaroj da mallibereco.
-Usono malaltigas alarman nivelon je unu ŝtupo.
-Irako respondis al la peto detrui la raketojn ene de 48 horoj.
-Nepalo: la registaro kaj la maoistaj ribeluloj komencis pacointerparolojn.

2003.02.26 merkredo
-Armea helikoptero frakasiĝis en Kolombio.
-Malbonega vetero en suda Usono.
-Saddam HUSSEIN deklaris ke Irako ne havas raketojn kiuj superas la permesitan flugdistancon, kaj ke li ne volas ekziliĝi.
-Kunveno de la opozicio en Nordirako.
-Kelkaj petrolproduktantaj landoj pripensas uzi petrolbojkoton kontraŭ iraka milito.
-Kofi ANNAN donis limdaton al la greka kaj turka cipra registaro por interkonsento.
-La eksurbestro de Seulo Goh KUN fariĝis registarestro.
-La nutradprogramo de UN anoncis ke la batalo kontraŭ malsatego estas perdita.
-José BOVÉ estis kondamnita je 10 monatoj da malliberejo pro detruo de genetike ŝanĝitaj kreskaĵoj.
-Dek du personoj estis mortigitaj en Alĝerio.
-Nordkoreo petis la armeon kaj la loĝantaron esti preta por milito.

2003.02.25 mardo
-Irako ankoraŭ ne decidis detrui la raketojn.
-Denove okazis tertremo en Ĉinio.
-Kresko de la prezo de la petrolo.
-Nordkoreo sendis raketon al la japana maro.
-Nekutima neĝo en mezoriento.
-Kolombio: la FARC ribeluloj volas interŝanĝi la tri usonajn kaptitojn kontraŭ malliberigitaj ribeluloj.
-Laŭ usona televida kanalo surbaze de informoj de la sekretaj servoj, senpilotaj irakaj flugmaŝinoj minacas usonajn urbojn.
-Usona helikoptero frakasiĝis en Kuvajto.
-Du eksplodoj en ĉinaj universitatoj.
-Venezuelo: eksplodoj antaŭ la hispana ambasado kaj la kolobia konsulejo.
 

2003.02.24 lundo
-Vespere Britio kaj Usono prezentos proponon pri dua rezolucio antaŭ la Sekureca Konsilo de UN.
-Francio, Germanio kaj Rusio faris proponojn por senarmigi Irakon.
-Tertremo en Ĉinio kun forto 6,8 laŭ la Richtera skalo.
-Eta flugmaŝino frakasiĝis en Pakistano.
-Neĝego kaj lavingoj en Turkio.
-La partio de SHARON interkonsentis pri koalicio ankaŭ kun centra partio.
-La serbo SESELJ vojaĝis al Internacia Puntribunalo kiu akuzas lin pri milita krimo.

2003.02.23 dimanĉo
-La gerilo FARC deklaris ke ĝi kaptis 3 CIA-anojn kies flugmaŝinon ili suben pafis la 13an de februaro.
-Germanio: 3000 porkoj kiuj estis nutritaj per manĝaĵo enhavanta dioksinon estos mortpafitaj.
-Colin POWELL provos subtenon de Ĉinio.
-Sabaton vespere tertremo kun forto 5,4 laŭ la Richtera skalo skuis duon Francion, Germanion kaj Svision. Ankaŭ en Sud-Kalifornio tremis la tero.
-Manifestacio en Madrido pri politika respondeco pri la reago al la katastrofo de la petrolŝipo "Prestige".
-Partio de SHARON interkonsentis pri koalicio kun naciista religia partio kiu subtenas koloniojn.

2003.02.22 sabato
-Nordirlanda protestanta armita organizo planas fari unu jaran pafopaŭzon.
-Vendredon kamiono provis kolizii kun la aŭto de la serba ĉefministro.
-Tri saŭdarabianoj, membroj de Al-Kaida, kiuj planis atencon kontraŭusonaj kaj britaj ŝipoj estis kondamnitaj en Maroko.
-La UN armilkontrolistestro BLIX petis Irakon detrui la raketojn kies flugdistanco superas 150 kilometrojn.
-Dum konferenco en Tokio, Japanio, Usono, Britio kaj Kanado promesis finance helpi la senarmigon de afganaj batalantoj.
-Usono denove liveros manĝaĵojn al Nordkoreo.
-Buso falis el ponto en Grekio.
 

2003.02.21 vendredo
-Post eksplodo brulas petrolrafinejo apud New-York.
-Ĵaŭdon vespere mortis pli ol 50 personoj dum fajro en usona koncertejo.
-Usono kaj Britio verŝajne proponos novan rezolucion lunde.
-Laŭ Donald RUMSFELD la usona armeo estas preta ataki Irakon. Entute 150000 usonaj kaj britaj soldatoj troviĝas surloke.
-Kroatio oficiale kandidatiĝis al EU. Aniĝo estas antaŭvidebla por 2007.
-Manifestacioj kaj strikoj pro la industria krizo en Italio.
-Usonaj soldatoj ekzercas en Sudkoreo.
-Bulgario petas protekton de Usono kaze de iraka milito.
-Laŭ la ĝenerala sekretario de ONAT George ROBERTSON, Usono volas formovi parton de la 100000 soldatoj el Eŭropo.
-SHARON rifuzas kompromison pri la statuto de Jerusalemo.

2003.02.20 ĵaŭdo
-Pluraj personoj mortis pro fajro en belga konstruaĵo.
-Bombo eksplodis meze de bazaro en la hinda parto de Kaŝmiro.
-Irana flugmaŝino frakasiĝis en la suda parto de la lando.
-Vilaĝo estis atakita en Filipinoj.
-Armea flugmaŝino frakasiĝis en nordokcidenta Pakistano.
-Nordkorea MIG-19 eniris la sudkorean aerzonon.
-Franca-Afrika pintorenkontiĝo en Parizo.
-La Hispana polico fermis la solan tuteŭsklingvan gazeton.
-Kunveno de 114 nealianciĝintaj landoj en Malajzio. La ĉefaj temoj estas la iraka krizo kaj tutmondiĝo.
-La Sekureca Konsilio de UN prokrastis la pritraktadon de la nordkorea atomproblemo.
-La ĉefo de la federacio de firmaestroj estis arestita en Venezuelo.

2003.02.19 merkredo
-Bataloj inter maldekstraj ribeluloj kaj dekstraj armitaj fortoj en Kolombio.
-Debato en la Sekureca Konsilio de UN. La plimulto subtenas daŭrigon de la kontroloj.
-Hamburgo: la maroka studento estis kondamnita je 15 jaroj da malliberejo pro kunlaboro en la preparo de la atenco okazinta la 11-an de septembro.
-Venezuelo: kontraŭperforta interkonsento.
-Pluraj palestinanoj mortis en la okupitaj teritorioj dum ofensivo de la israela armeo.
-Rusio kritikas la bombadon de Nord- kaj Sud-Irako kaj kontraŭas duan pli severan rezolucion.
-La britaj kaj usonaj servoj atente sekvas tri misterajn varoŝipojn sur kiuj povus esti kaŝitaj irakaj armiloj.
-Balotoj en Armenio.
 

2003.02.18 mardo
-Pli ol cent personoj mortis pro fajro en la sudkorea urbo Daegu. Ŝajnas ke frenezulo fajrigis vagonon.
-Usono kaj Britio celas duan UN-rezolucion pri Irako.
-EU kaj la kandidataj ŝtatoj akordigis sian starpunkton pri Irako. En komuna deklaro ili ne eskludas perforton kiel lastan eblecon.
-Filipinaj soldatoj mortis en embuskado.
-Nordkorea ĉefministro vizitas Ĉinion.
-EU longigis la sankciojn kontraŭ Zimbabvo por unu jaro.
-Turkio volas financan garantion por lasi la usonan armeon uzi sian teritorion. La lando ankaŭ timas ke la kurdoj volos sendependiĝi post la iraka milito.

2003.02.17 lundo
-EU pintorenkontiĝo pri Irako kun celo atingi komunan starpunkton.
-Dimanĉon vespere la membroj de ONAT interkonsentis protekti Turkion kadre de iraka milito.
-Chicago: pli ol dudek personoj mortis en paniko en diskejo.
-Speciala israela grupo vestita kiel palestinanoj mortigis ĉefon de Hamas en la Gaza-zono.
-Neĝotempesto en orienta Usono.
-Loĝejoj disfalis pro pluvegoj en Pakistano.
 

2003.02.16 dimanĉo
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en New-York, Los Angeles kaj aliaj usonaj urboj.
-ONAT kunveno en Bruselo, belga kompromiso: fortoj en Turkio servos nur por defendi tiun landon sed ne por ataki Irakon.
-Aŭstrio: konservativuloj kaj verduloj ne sukcesis interkonsenti por formi registaron.
-Ekde lundo aŭtomobilistoj devos pagi takson en la centro de Londono.
-Balotoj en la greka parto de Cipro.
-Duobla tertremo en Filipinoj.
-Pluraj personoj mortis kiam kamiono kiu transportis dizelon renversiĝis ĉe la Libana-Siria landlimo.
-Kunveno de la araba Ligo en Egipto.

2003.02.15 sabato
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en la tuta mondo. En Romo pli ol unu miliono da personoj partoprenis.
-En Teherano novaj minacoj aŭdiĝis kontraŭ la verkisto RUSHDIE.
-BLAIR proponos doni pli da tempo por la UN-kontrolistoj.
-Israela tanko eksplodis.
-Humanitara konferenco en Genevo pri Irako.
-Usono kaj Irako reciproke ekspulsis ĵurnalistojn de la alia lando.
-Japanaj kamparuloj protestas kontraŭ la plano de Monda Komerca Organizo forigi doganrajtojn.

2003.02.14 vendredo
-Manifestacioj en Melbourne.
-ARAFAT akceptis nomumi ĉefministron.
-Eksplodo en suda Kolombio damaĝigis 5 konstruaĵojn.
-Alta alertonivelo en Londono kaj Washington.
-La raporto de la kontrolistoj antaŭ la UN sekureca Konsilio ne donis novajn pruvojn aŭ argumentojn por la militemaj membroj.
-Matene la iraka parlamento voĉdonis leĝon kiu malpermesas detruegajn armilojn.

2003.02.13 ĵaŭdo
-POWELL koleriĝas pri franca-germana plano pri Irako.
-Eksprezidanto de Internacia Puno Kortumo deklaris ke milito ekster la kadro de UN estus kontraŭleĝa.
-Nordkoreo deklaris povi frapi usonajn celojn ie ajn en kazo de provokado.
-Israelo konsilas al siaj civitanoj fari rezervojn de nutraĵo kaj akvo pro la risko de milito.
-La belga supera Kortumo akuzis la 75 jaran Ariel SHARON pro milita krimo dum la masakro en Sabra kaj Ŝatila. Li estos punebla nur post eksposteniĝo.
-Pluvegoj en Indonezio.
-Filipinoj: interbataloj disvastiĝas.
-Britio: la flughaveno de Gatwick estis parte evakuita kaj fermita pro risko de terorista atako.
-Ribelo en Gvatemala malliberejo.

2003.02.12 merkredo
-Alertostato en Britio. Timo pri raketopafo al flugmaŝino.
-La televidkanalo Al-Ĵazira disaŭdigis sonbendon de Bin LADEN sur kiu li alvokas subteni Irakon.
-Filipinoj: interbataloj inter la armeo kaj la ribeluloj.
-Tajlando: 6 tunoj da drogoj estis bruligitaj.
-Hindio denove provis raketon.
-Du palestinanoj kiuj provis eniri judan kolonion estis mortpafitaj.
-AIEA transdonas la Nord-Korean atomproblemon al sekureca konsilio de UN. NordKoreo deklaris ke sankcioj estus militodeklaro.
-La Kolombia socia ministro mortis en flugfrakasiĝo en la Andoj.
-La prezidanto de la eŭropa Komisiono alvokas je unueca starpunkto pri la Iraka problemo.
 

2003.02.11 mardo
-ONAT kunveno en Bruselo.
-La brita kaj irlanda ĉefministroj provas trovi pacoplanon en Belfast.
-Irano produktas uranion por atomcentralo.
-Kontraŭmilita manifestacio antaŭ la sidejo de UN estis malpermesita.
-Soldatoj protektas la londonan flughavenon Heathrow.
-Suspektito konfesas la atencon de Bali en televida intervjuo.
-Varoflugmaŝino frakasiĝis en Estonio.
-La nova ĉefministro DIARRA estis taskita formi novan registaron en Ebura Bordo.
-Sudkoreo petas EU peri en la nordkorea atomkrizo.

2003.02.10 lundo
-ONAT estas dividita post vetoo de Francio, Germanio kaj Belgio koncerne la irakan krizon.
-Irako permesas al usonaj U2 spionaj flugmaŝinoj superflugi la landon.
-Pinta renkontiĝo pri Ebura Bordo en Jamasukro.
-Arbustaj fajroj en Aŭstralio.
-Usono petas Ĉinion fari premon sur Nordkoreo.
-La prezo de petrolo altiĝas pro la iraka krizo kaj la problemoj en Venezuelo.

2003.02.09 dimanĉo
-Kontraŭmilita manifestacio en Indonezio kaj peticio en Malajzio.
-Francio kaj Germanio ŝatus solvi la irakan krizon per sendo de UN blukaskuloj al Irako.
-Britio kaj Usono planas duan rezolucion de UN kiu donus al Saddam HUSSEIN 48 horan ultimaton por forlasi Irakon.
-Manifestacio kontraŭ CHAVEZ en Venezuelo.
-UN-armilkontrolistoj estas kontentaj pri la semajnfina vizito en Irako dum kiu ili ricevis novajn dokumentojn pri neniigo de armiloj.
-Italio: atencoj kontraŭpreĝejoj apud Padovo.
-Interbataloj en Nordirlando.
-Balotoj en Montenegro.

2003.02.08 sabato
-RUMSFELD deklaris ke la koalicio kontraŭ Irako estas la plej granda el la historio de la homaro.
-Kontraŭmilitaj manifestacioj en Munkeno kadre de la 39a konferenco pri internacia sekureco.
-Vendredon okazis atenco en Kolombio.
-UN elektis Israelon por organizi konferencon pri senarmiĝo en 2004.
-Isrealo kaj palestinanoj rekomencis diplomatiajn interparolojn.
-Hindio forpelis la ĉefan pakistanan diplomaton.
-La usona borso malfortiĝas pro la militorisko.
-Tertremo kun forto 4,6 laŭ la Richtera skalo en Grekio.
 

2003.02.07 vendredo
-Mistera morto de klonita ŝafido en Aŭstralio.
-BUSH deklaris ĵaŭdon vespere ke la ludo estas finita por Saddam HUSSEIN. RUMSFELD provas konviki la eŭropajn registarojn subteni Usonon. Li deklaris ke la diplomataj provoj solvi la irakan problemon malsukcesis.
-Ĵaŭdon iraka biologo estis pridemandita de UN-kontrolistoj sen la ĉeesto de iraka respondeculo.
-Israelo: eksplodiga rimeno estis trovita en moskeo.
-Usono atentigas siajn civitanojn en la mondo pri risko de biologiaj aŭ kemiaj atencoj.
-Sri Lanko: tamilaj ribeluloj eksplodigis sian ŝipeton sur kiu estis trovitaj armiloj.

2003.02.06 ĵaŭdo
-Nordkoreo minacas per plena milito se sia atomcentralo estos detruata.
-UN petas siajn kunlaborantojn forlasi Eburan Bordon pro la civilmilito.
-Kolombio: la gerilanoj eksplodigis petroltubon.
-La eksplodo en Lagos kiu mortigis 40 personojn estis atenco ĉar fragmentoj de eksplodigiloj estis trovitaj.
-La turka parlemento voĉdonis subtenon al Usono.
-Britio sendas pliajn flugmaŝinojn al Mezoriento.
-Palestinanoj kiuj atakis bazon de la israela armeo estis mortpafitaj en Naplus. Aliloke flegistoj estis mortigitaj de israela helikoptero.
-Ŝajnas ke ekestis epidemio de la viruso ebola en Brazavila Kongolo.

2003.02.05 merkredo
-Antaŭ la Sekureca Konsilio de UN, POWELL provis konvinki surbaze de telefonaj subaŭskultoj kaj satelitaj bildoj ke Irako provas trompi la kontrolistojn.
-UN subtenas la pacotraktaton iniciatitan de Francio por Ebura Bordo.
-Interbataloj en Afganujo kaj Kolombio.
-Laŭ BBC surbaze de la britaj sekretaj servoj ne estas ligo inter la iraka registaro kaj Al-Kaida.
-Kontraŭmilita manifestacio estis malpermesita en Hungario.
-La pakistana ŝtatestro MUŜARAF estas en Moskvo por plibonigi la rilatojn inter la du landoj.

2003.02.04 mardo
-Elektra paneo en Alĝerio.
-BLAIR provis konvinki CHIRAC dum la 25a franca-brita pintorenkontiĝo.
-Aŭstralio: freneza vagonaro sen kondukanto koliziis kun varovagonaro.
-Laŭ brita raporto la UN-kontrolistoj estas subaŭskultataj per mikrofonoj en Irako.
-Pakistano: eksplodo en piroteknikaĵejo.
-Kreiĝo de la nova lando Serbio-Montenegro anstataŭ Jugoslavio.
 

Juna Amiko estas revuo por komencantoj kaj lernejanoj

Prezo:
Hungario: 800 forintoj, A-landoj: 12 EUR/USD, B-landoj: 6 EUR/USD
Rabato por plurekzemplera abono

Pliaj informoj: juna.amiko.adm@posta.net
Listo de laŭlandaj perantoj ĉe: http://junaamiko.inf.hu
 

2003.02.03 lundo
-Pakistano: eksplodo apud petrolfirmao.
-Laŭ la gazeto "Le Parisien" eksinĝeniero de NASA atentigis la organizon kaj BUSH en aŭgusto 2002 pri la malnoveco kaj sekurecaj problemoj de la spacoŝipo.
-La usona armeo trejnas irakajn opoziciulojn kaj aliajn arabparolantojn en suda Hungario.
-Kunveno de la Afrika Unuiĝo en Etiopio.

2003.02.02 dimanĉo
-Niĝerio: eksplodo en la urbo centro de Lagos.
-60a datreveno de la Stalingrada batalo.
-Fajro en ĉina hotelo.
-Ĉeĥio: Vaclav HAVEL forlasas sian postenon post 13 jaroj da ŝtatestrado.

2003.02.01 sabato
-La usona spacoŝipo Columbia diseriĝis dum reiro en la atmosferon.
-Zimbabvo: vagonaro koliziis kun varovagonaro kiu ekflamiĝis.
-Jimmy CARTER deklaris ke la usona registaro ne havas konvinkajn argumentojn por milito kontraŭ Irako.
-Post satelitaj observoj kiuj montras ke kamionoj transportas plutonion el atomcentralo en Nordkoreo, Usono sendas pliajn soldatojn al Sudkoreo.
-Fervojista striko en Slovakio.
-Rekorda deficito en Usono. La antaŭan rekordon atingis la patro de Georges W. BUSH.
-La palestinaj grupoj pretas akcepti pafopaŭzon kaj rekomenci paco-intertraktadojn.
-La opozicio iom mildigas la strikon en Venezuelo.

2003.01.31 vendredo
-Buso eksplodis en Afganujo.
-Vagonaro elreliĝis en Aŭstralio.
-Neĝotempestoj en Anglio.
-Ebura Bordo: manifestacioj apud flughaveno.
-Tertremo en Japanio kun forto 4,4 laŭ la Richtera skalo.
-Teroristoj arestitaj en Napolo.
-Eksterordinara kunveno de EU pri sinteno rilate al Irako planita por mezo de februaro.
-Vizito de Tony BLAIR en Usono.
-Turkio volas plenumi la kriteriojn de EU jam fine de 2003.
-BERLUSCONI anoncis ke li anoncos novajn balotojn se li estos kondamnita je korupcio.
-Diplomacia krizo inter Tajlando kaj Kamboĝo.

2003.01.30 ĵaŭdo
-Ok eŭropaj landoj subskribis leteron pri subteno de usona politiko koncerne Irakon.
-Laŭ opinioenketo de Gallup 82% de la EUanoj kontraŭas ke sia lando subtenas Usonon ekster la kadro de UN. Kaj laŭ 72% la petrolo estas la kialo de la milito.
-La turka armeo fortiĝas apud la iraka landlimo.

2003.01.29 merkredo
-Inundoj kaj grundoglito en Indonezio.
-La partio de SHARON venkis en la israelaj balotoj. La armeo eniris la Gaza-strion.
-Nepalo: la maoistaj ribeluloj kaj la registaro interkonsentis pri pafopaŭzo.
-BLAIR kaj BUSH anoncas ke ili bladaŭ diskonigos pruvojn kontraŭ Irako.

2003.01.28 mardo
-Balotoj en Israelo. La armeo eniras Ĝenin.
-Hindio: buso koliziis kun kamiono kiu eksplodis.
-Britaj fajrobrigadistoj denove strikas.
-Manifestacioj en Ebura Bordo.
-Armilkontrolistoj ricevis pli da tempo.
-Lundon Irako deklaris ke ĝi pli bone kunlaboros.
-La Sudkoreano Jong WOOK LEE elektiĝis prezidanto de la Monda SanoOrganizo.
-Interbataloj inter usonaj soldatoj kaj talibanoj en sudafganujo.
-Tradicia parolado de la usona ŝtatestro.
-Fina tago de La Monda Forumo en Porte Alegre kun manifestacioj kontraŭ iraka milito kaj kontraŭ kreiĝo de komuna ekonomia zono en Ameriko.
 

2003.01.27 lundo
-La armilkontrolistoj transdonis sian raporton al la Sekureca Konsilio de UN kaj petas pli da tempo.
-La eks UNkontrolisto Richard BUTLER nomis militon sen la konsento de UN kontraŭleĝa.
-Francio: du regionaj vagonaroj koliziis en alpa tunelo.
-Varoŝipo transportante dizelon subakviĝis apud Italio.
-Tempesto en Cipro.
-Tertremo en Turkio kun forto 6,5.
-Dimanĉon eksplodis aŭto en Kolombia urbo kie troviĝas usonaj soldatoj.

2003.01.26 dimanĉo
-Usona spiona flugmaŝino U2 frakasiĝis en Sudkoreo.
-Mortiga lavingo en Italio.
-Dum la Ekonomia Forumo en Davos POWELL deklaris ke Usono pretas agi eĉ sola kaj afirmis sen mencii pruvojn ke Irako havas ligojn kun Al-Kaida. Samloke Lula DA SILVA petis vidi la mondon alimaniere.
-Sabaton nokte la israela armeo atakis la urbon Gaza de kie raketoj estis pafitaj kontraŭ kibuco.
-Unua ĉina-tajvana flugo ekde 1949.
-Manifestacioj en Ebura Bordo kontraŭ la kondiĉoj de la pacoplano.
-Akvobaraĵo rompiĝis en Italio.

2003.01.25 sabato
-Colin POWELL anoncis ke minimume 12 landoj estos apud Usono por ataki Irakon.
-Manifestacioj kontraŭ milito.
-Incidento en Irako: persono kun tranĉilo provis eniri en la kontrolistejon kaj alia provis forveturi kun dokumentoj.
-Pluraj personoj vundiĝis kiam metroo elreliĝis en Londono.
-Kemia toksa nubo en Bulgario post vagonara akcidento.
-Interkonsento estis trovita pri la situacio en Ebura Bordo: GBAGBO povos resti ĝis la fino de sia mandato sed nova opozicia ĉefministro gvidos la registaron.
-Interreta vermoviruso el SudKoreo lamigas servilojn.
-Vendredon vespere komenciĝis palestinaj priparoloj en Kairo.
-La pigmeoj plendas pri sia sorto en la Demokrata Respubliko de Kongolo.
-Svislando proponis organizi kunvenon inter Irako kaj Usono
-Nederlanda varoŝipo koliziis kun sveda ŝipo en la Norda Maro.

 
2003.01.24 vendredo
-Islamistaj teroristoj estis arestitaj en Katalunio.
-Ĵaudon vespere la israela armeo lanĉis ofensivon en Gaza per tankoj kaj helikopteroj.
-Giovanni AGNELLI la honora prezidanto de Fiat mortis.
-Manifestacio en Porto Alegre kontraŭ la politiko de usono kun la slogano "neniom da sango por petrolo"
-Kenjo: pluraj registaranoj mortis en frakasiĝo de flugmaŝino.
-Usono deklaras havi pruvojn kontraŭ Irako kaj akuzas Bagdadon havi specialan organizon por malhelpi la kontroladon.
-La Malazia ĉefministro kaj la ĝenerala sekretario de Civicus World deklaris ke por malpliigi terorismon oni devas kuraci la kaŭzojn kaj ne la simptomojn.

2003.01.23 ĵaŭdo
-Usona defendoministro RUMSFELD kritikas Francion kaj Germanion pro ties sinteno en la Iraka krizo.
-Kunveno en Turkio pri la Irako problemo kun la partopreno de Sirio, Jordanio, Irano, Saŭda Arabio kaj Egiptio.
-Nordkoreo anoncis ke ĝi konsiderus sankciojn de la Sekureca Konsilio de UN kiel militodeklaro.
-Komenciĝas la Ekonomia Forumo en Davos Svislando kaj la tria Monda Forumo en Porte Alegre en Brazilo.
-Pacifistoj planas esti vivantaj ŝildoj en Irako.
-Venko de la kristandemokratoj en nederlandaj balotoj .

2003.01.22 merkredo
-40a datreveno de la franca germana amikeca pakto.
-Mardon vespere okazis tertremo en Meksiko kun forto 7,6 laŭ la Richtera skalo.
-Deputitaj balotoj en Nederlando.
-Pluvegoj kaj inundoj en Bolivio.
-ROBERTSON ĝenerala sekretario de ONAT anoncis ke li forlasos sian postenon fine de la jaro.
-Nordkoreo anoncis la reenŝalton de atomreaktoro venontsemajne. Usono planas porti la problemon antaŭ la Sekurecan Konsilion de UN.
-La venezuela supera Kortumo ne permesas referendumon pri elpostenigo de CHAVEZ ĉar laŭ la konstitucio tio eblas nur post la duono de la mandato.
 

2003.01.21 mardo
-Dum kunveno de la sekureca Konsilio de UN, Usono kaj Britio pledis por rapida atako kaj ili sendas pliajn 63000 soldatojn surloken.
-Usonano estis mortpafita en Kuvajto apud usona armea bazo.
-Germanio: Airbus flugmaŝino alteriĝis en kampon.
-EU petis Germanion malgrandigi sian ŝtatan deficiton kaj ankaŭ atentigis Francion.
-Diplomata kunveno inter la du Koreoj.
-Tertremo en Gvatemalo kaj Salvadoro.
-Du busoj koliziis en Brazilo.
-Mortiga lavingo en okcidenta Kanado.
-Petrolŝipo subakviĝis apud Gibraltaro.

2003.01.20 lundo
-Provo devojigi flugmaŝinon dimanĉan vesperon en Alĝero.
-Busoakcidento en Bolivio.
-BLAIR decidis prokrasti referendumon pri enkonduko de eŭro en Britio.
-Irako kaj UN subskribis interkonsenton por pli bona kunlaboro.
-Irako kontraŭas la eblecon ekzili Saddam HUSSEIN.
-Brita polico arestis 7 personojn en londona moskeo rilate al la malkovro de veneno ricino.
-Libio fariĝis prezidanto de la komisio de homaj rajtoj de UN.
-Tertremo 7,8 laŭ la Richtera skalo en subpacifikaj insuloj.

2003.01.19 dimanĉo
-Washington opinias ke ekzilo de HUSSEIN povus solvi la krizon.
-La venezuela armeo okupis manĝaĵrezervejojn. Manifestacio kontraŭ CHAVEZ
-4 personoj mortis pro la fajro apud Canberra
-SHARON kritikas la pacoplanon de la Kvaropo (Usono, EU, UN, Rusio).
-Usona registaro volas elpumpi petrolon en Alasko apud natura parko.
-Senaŭta tago en pluraj italaj urboj pro la malpureco de la aero.
 

2003.01.18 sabato
-Manifestacioj kontraŭ Iraka milito en Japanio, Irlando, Anglio, Francio, Germanio, Svedio, Aŭstrio, Rusio, Pakistano kaj Sirio.
-Arbusta fajro en la ĉirkaŭurboj de Canberra.
-Atenco en Bangladeŝa vilaĝo.
-La rusa ministro pri eksteraj aferoj vizitas Nordkoreon por helpi solvi ties diplomacian problemon kun Usono.
-Israelaj soldatoj mortpafis palestinanon kiu atakis judan kolonion.
-Ĵaŭdon la brita polico arestis teroristojn en la flughaveno London-Gatwick.
-Alĝerio: la armeo mortigis pli ol 40 islamistajn teroristojn.
-Hans BLIX la estro de la armilkontrolistoj deklaris, ke Bagdado ne sufiĉe kunlaboras kun UN.

2003.01.17 vendredo
-Venezuelo petis helpon de UN. Ankaŭ Brazilo, Ĉilio, Hispanio, Usono, Meksiko, Portugalo helpas solvi la krizon.
-UN kontrolistoj trovis malplenajn ogivojn en Irako.
-Inaŭguro de tunelo inter Francio kaj Hispanio kun protestoj de la naturprotektantoj.
-Israela armeo trovis boateton kun eksplodiloj.
-Havenistoj strikas en pluraj urboj de EU.
-Pluvego kaj grundoglitoj en Brazilo.
 

2003.01.16 ĵaŭdo
-UN kontrolistoj uzos usonan U2 spionoflugmaŝinon.
-Estro de la Internacia Agentejo pri Atomenergio denuncas la nuklean ĉantaĝon de Nordkoreo.
-Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj akceptis plendon de Ĉeĉenio pri metodoj uzataj de la rusa armeo.
-Komence de la semajno pluraj personoj mortis pro tempesto en la Fiĝiaj insuloj.
-Aŭto eksplodis en parkejo kaj buso estis atakita en Kolombio
-50 tunoj da kemiaĵo per kiu eblas produkti mortigan gason estis malkovritaj en la haveno de Genova.
-Sudkoreo preparas sin al eventuala milito.

2003.01.15 merkredo
-La armilkontrolistoj vizitis palacon de Saddam HUSSEIN.
-La israela armeo fermis du universitatojn en Hebron.
-La ceĥa parlamento elektas posteulon al Vlaclav HAVEL.
-Cipro: traktadoj rekomencis pri reunuiĝo de la insulo.
-Dum la lastaj semajnoj pluraj homoj mortis pro malbona vetero en Alĝerio
-Interbataloj en sukera kooperativo en Nordperuo.
-Usono petis la subtenon de ONAT por Iraka milito.
-Berlino kaj Parizo proponis ŝanĝojn koncerne la instituciojn de la pligrandigita EU.
-Ronda tablo pri Ebura Bordo en Parizo.

2003.01.14 mardo
-Vietnamo: petrolo fluis en riveron post ŝipokolizio.
-60 pliaj armilkontolistoj estos senditaj al Irako.
-Konferenco en Londono pro la reformo de la Palestina Aŭtoritato. La palestinanoj partoprenas nur per telekonferenco pro la malpermeso de Israelo.
-Nepalo: maoistaj ribeluloj forrabis lernantojn en vilaĝa lernejo.

2003.01.13 lundo
-La firmao Clonaid planas kloni 20 pliajn bebojn dum tiu monato.
-UN-kontrolistoj bezonas pli da tempo.
-Valora arkeologia ŝtono estis trovita en Jerusalemo .
-La malvarmo mortigis en Nord-Hindio, Nepalo kaj Bangladeŝo.
-Estas pli da petrolorezervoj sub Irako ol sub Saŭda Arabio.
-La estro de AOL Time Warner Steve CASE rezignis.

2003.01.12 dimanĉo
-Kontraŭmilita manifestacio en Maroko kaj en Los Angeles.
-Granata eksplodo en moskva kafejo.
-La argentina eksdiktatoro GALTIERI mortis.
-Lavingo en Italio.
-Grundoglito en Brasilo.
-Irako cenzuras interreton.
-Guberniestro de Illinois ŝanĝas mortpunojn al vivdaŭra kaptiteco.
-Tunizia ŝipo malaperis de du tagoj en la Nigra Maro.
-Minejaj akcidentoj en Ĉinio.
-Ruando: maljunaj kaj malsanaj kaptitoj akuzitaj je amasmortigo estis liberigitaj.
-Italio permesas al Usono uzi sian aerospacon survoje al Irako.
 

2003.01.11 sabato
-Filipinoj: interbataloj inter la armeo kaj musulmanaj sendependistoj.
-Usono sendas pliajn 35000 soldatojn al mezorienta Golfo kaj lanĉis retpoŝtan propagandan kampanjon al Irakanoj.
-Jemenaj membroj de Al-Kaida estis arestitaj en Frankfurto.
-La israela armeo eniris en Ĝenin-on per tankoj kaj soldatoj.
-Nordkoreo volas ankaŭ rekomenci provi raketojn.
-Eŭropa Unio enkondukas informbankon pri fingropremoj de kontraŭleĝaj enmigrantoj.
-Pafopaŭzo en okcidenta Ebura Bordo.

2003.01.10 vendredo
-NordKoreo eliras el la traktato kontraŭ plimultiĝo de nukleaj armiloj.
-La usona ŝtatsekretario POWELL deklaris ke Usono ne bezonas evidentan pruvon por ataki Irakon.
-La pakaĵisto de la pariza flughaveno estis liberigita: evidentiĝis ke la viro kiu denuncis lin metis la armilojn kaj eksplodigilon en la aŭton!
-La malaperinta perua flugmaŝino ankoraŭ ne estis retrovita.
-Meksika partiestro estis mortpafita.
-Pluraj mortis dum apudlandlimaj interbataloj en Ugando.

2003.01.09 ĵaŭdo
-La kontrolistrestro de UN deklaris ke ili ne trovis malpermesitajn armilojn en Irako.
-Perua flugmaŝino malaperis.
-Turkio: pasaĝera kaj du armeaj flugmaŝinoj frakasiĝis pro la nebulo.
-Ruslando proponas traktaton pri kontraŭraketaj defendsistemoj.
-Homoj mortas pro malvarmo en Hindio, Bangladeŝo kaj en pluraj Eŭropaj landoj.

2003.01.08 merkredo
-Balenoj mortas sur la novzelanda marbordo.
-Laŭ UN, la raporto de Irako estas mankohava koncerne biologiajn armilojn.
-UN taksis ke estos 500000 potencialaj vunditoj en kazo de iraka milito.
-EU kritikas la decidon de Israelo malpermesi palestinanojn partopreni konferencon en Londono.
-Usono planas impostomalaltigon kaj senimpostigon de dividendoj por revigligi la ekonomion.
-Irako kaj Kuvajto traktadas pri la soldatoj kiuj malaperis dum la Golfa milito.
-La komandejo de la usona armeo estos lokigita en Kataro.
-Pluraj personoj mortis pro malvarmo en Bangladeŝo kaj en Moskvo.
-Londono: veneno estis trovita en loĝejo.
 

2003.01.07 mardo
-Usono pretigas 20000 rezervosoldatojn por milito en Irako.
-Nordkoreo taksas la ĉesigon de usona petrolliverado kiel militodeklaro.
-Palestinanoj pli junaj ol 35 jaroj ne plu rajtas forlasi Cisjordanion. Laŭ la gazeto Haaretz, la israela polico enketas pri la du filoj de SAHRON pro sumo ricevita el SudAfriko por repagi kontraŭleĝan kampanjon de la patro en 1999.
-30 personoj estis kondamnitaj je morto en Kongola Demokrata Respubliko pro la mortigo de la ŝtatestro KABILA en 2001.
 

2003.01.06 lundo
-Surpriza venko de Rolandas PAKSAS en la litovaj balotoj.
-Saddam HUSSEIN deklaras ke Irako estas preta por eventuala atako kaj akuzis la armilkontrolistojn je spionado.
-Laŭ la gazeto Boston Globe, jam troviĝas CIAanoj kaj elitsoldatoj en Irako por prepari atakon.
-Post la atencoj Israelo malpermesas al palestinaj reprezentantoj partopreni konferencon en Londono pri reformo de la palestina aŭtoritato.
-Ĥolera epidemio en sudafrika provinco.
-Nepalo: maoistaj ribeluloj forrabas lernantojn.
-Lavingo en la italaj Alpoj.

2003.01.05 dimanĉo
-Duobla atenco en Telavivo. Israelo provis kontraŭraketan defendosistemon.
-Frenezulo forrabis flugmaŝineton kaj minacis frakasiĝi en la konstruaĵon de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto. Poste li alteriĝis kaj estis arestita. Li volis alvoki la atenton al lia idolo la juda astronaŭtino Judith RESNIK kiu mortis en la eksplodo de la usona spacŝipo en januaro 1986.
-Dua fazo de la balotoj en Litovio.
-43 islamistoj estis arestitaj en Egiptio.
-Alĝeriaj ekstremistoj mortigis soldatojn.

2003.01.04 sabato
-Interbatalo kaj interpafado dum manifestacioj en Venezuelo.
-La sekto Rael anoncas la naskiĝon de dua klonobebo.
-Britio planas sendi pliajn 20000 soldatojn al la Mezorienta Golfo.
-La eŭska sendependista grupo ETA minacas per terorismo kontraŭ la hispana turisma marbordo.
-Armea ŝipo koliziis kun varoŝipo apud Malajzio.
-Turka ĉefministro rondvojaĝos por trovi diplomacian solvan al la iraka krizo.

2003.01.03 vendredo
-Ventego kaj inundoj en Eŭropo.
-Vagonara akcidento en Hindio.
-Tertremo en Indonezio kun forto 5,4 laŭ la Richtera skalo.
-Aŭstralio: kolono de kabloseĝaro falis.
-Usono kaj Britio fortigas siajn armeajn poziciojn en la mediteranea maro.
-Pro procesorisko la sektoestro de Rael malpermesas genetikan teston pri la klonobebo.
-Plano por mortigi la israelan ambasodoron en Berlino estis malkovrita.
 

2003.01.02 ĵaŭdo
-Ĉinio planas sendi homon en la spacon dum tiu jaro.
-La opozicio iom mildigas la strikon en Venezuelo.
-Armita palestinano estis mortigita post kiam li kaŝiĝis en domo de israela vilaĝo.
-Plia ŝipo koliziis kun la subakviĝinta norvega ŝipo inter Britio kaj Francio.
-Usonaj kaj britaj flugmaŝinoj bombardis radarojn en Sudirako.

2003.01.01 merkredo
-400 aŭtoj estis fajrigitaj de vandaloj en Francio.
-Grekio transprenis EU-prezidantecon por 6 monatoj.
-Tempestego en la Salomonaj insuloj.
-Arafat deklaras kontraŭi iun ajn perforton kontraŭ israelaj aŭ palestinaj civitanoj.
-FBI serĉas homojn, kiuj kontraŭleĝe eniris Usonon tra Kanado.
-"Lula" DA SILVA oficiale fariĝis ŝtatestro de Brazilo.

Feliĉan novan jaron 2003!


PLENA ARKIVO


Por ricevi la informojn per retpoŝto aŭ per poŝtelefonaj mesaĝetoj (SMS) anonciĝu ĉi tie.

Informu viajn konatulojn pri tiu paĝo.

Intergazeto estas ankaŭ legebla poŝtelefone (WAP): http://tagtag.com/intergazeto/

Internaciaj novaĵoj en la internacia lingvo.
Thierry SALOMON, abonasoft
http://abonasoft-esperanto.inf.hu
 
 

http://intergazeto.inf.hu