Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Citajxoj

 

"Tial la Principaro de Frostavallen rekomendas eviti cxion, kio povus esti interpretata kiel sekteca: tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangajxoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj, uzado de esprimoj "Majstro", "samideanoj", "verdstelanoj" k.s. en nacilingvaj tekstoj (ankaux en Esperanto ili povus esti glate ellasitaj) ktp. Estus prudente rekonsideri ankaux diversajn iom "romantikajn" nomojn de kelkaj niaj organizajxoj, ekzemple "Lumanta Verda Stelo" aux simile. Kial ne nomi ilin tutsimple Esperanto-societo, aux klubo aux asocio, depende de la karaktero? Ecx la vorto "Esperantujo", precipe se uzata en nacilingva teksto, ne sxajnas tre tauxga. Plue, necesus forjxeti la erarigan koncepton de "familia rondo", kiu manifestigxas diversmaniere, interalie ecx per raportado pri intervenoj de unuopuloj dum internaciaj kongresoj laux iliaj personaj nomoj, kvazaux la tuta "monda familio" povus tiamaniere identigi ilin. "Familia rondo" estas fermita kaj ekskluziva. La Esperanto-movado devas esti malfermita por cxiuj. Fine, sektecaj jxaluzoj kaj infanecaj envioj, ecx se ili kasxigxas sub la masko de "demokrata kritiko", estas radikale forigendaj. Ju pli baldaux malaperos la restajxoj de sektecaj aspektoj kaj elementoj, des pli bone por la Internacia Lingvo kaj des pli facila la tasko sukcese informadi pri gxi."
Prof. d-ro Ivo LAPENNA "Por pli Efika Informado"

"La kondukanto de la Ligo de la Nordo, kaj la unua el ili Umberto BOSSI, konsciis, ke la [...] ne suficxos por konservi la elektantojn [...]. Tial ili provis krei, elpensi historion, tradicion, himnon, nacian koloron, la verdan, ian 'nacian' kulturon [...]"
Hérodote n°95 1999/4 (geografia kaj geopolitika franca revuo) p.9
Cxu tio ne rememorigas pri io?
 

"Kabe, kiu forlasis la movadon en 1911, esprimis en 1931 pri la esperantistoj: "Ili restas la samaj, kvazaux mi forlasus hieraux Esperanton, nenio sxangxigxis, ili paroladas cxiam la samon [...]".
Ludovikito (1987: 254). Trovita en SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado
 

"Laux la psikoanalizisto John Carl Flugel la karaktero de la movado estas
"entuziasma kaj kvazaux-religia": la plimulto de la esperantistoj ne estas tiom amikoj de instrumento por internacia komunikado kiom anoj de la "interna ideo". Tiel la lingvo ricevas "altan emocian valoron" kaj farigxas celo per / por si mem. Tio estas la cxefa diferenco al aliaj planlingvaj projektoj. Flugel emfazas la 'rimarkindan personecon de la fondinto de Esperanto', kiu respondecas pri la sukceso (relativa) sed ankaux pri la karaktero de la Esperanto-movado. La "persona modesteco, alta idealismo, lingvistika kapablo, scienca empirismo kaj superkuragxa antauxvido pri praktikaj aferoj" de Zamenhof kauxzis tre altan admiron kaj devotecon. Por multaj esperantistoj li estas ideala "patro" kun amanta afableco kaj kun la povo
krei. Lia amo al la homaro estis ja la instigo fondi Esperanton, kaj Zamenhof amas cxiujn siajn adeptojn (infanojn) same, sen distingo. "
El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado
 

"Lapenna skribas pri la plej ekstrema speco de Esperanto-maniuloj, la 'stranguloj' en UK de 1947. La kongreso estis pro la cxeestantoj cxefe etburgxa 'kun forta kaj akcentita koloro religia-mistikeca-spiritisma', kun amaso da naivecoj kaj frivolecoj kompromitantaj Esperanton. Ili mem estas, laux Lapenna, la plej fortaj baroj al 'disvastigxo de Esperanto inter seriozaj homoj', la Esperanto-parolantoj ridindigas sin mem kaj Esperanton per tiuj frivolajxoj. Kelkaj priskriboj de la 'stranguloj': 'Unu virino kun verdaj sxtrumpoj klarigadis al mi, ke cxiu esperantistino devus propagandacele porti nur verdajn sxtrumpojn. [...] Mi vidis kriantan flavan kravaton kun enteksita ankoraux pli krianta verda stelo. Gxenerale stelojn oni povis vidi cxie: sur la brusto, en la haroj, sur la zonoj, sur fingoringoj ktp. ktp.'"
Je pripensado kaj prijugxo de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19

"Ankaux Kabe-on gxenis la 'strangeco de la tipoj'"
Ludovikito (1987: 255). El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado

"Multaj "devotajxoj" (Zamenhof-fotoj, kahxeloj kun Esperanto-proverboj, verdaj standardetoj en la propra domo aux renkontigxejoj ktp.) rememorigas min je la sanktulaj kaj papaj bildoj kaj figuroj kaj Bibliaj proverboj en tradiciaj katolikaj logxejoj, aux je muroj en ortodoks-komunismaj hejmoj, kie ne nur pendas fotoj de
familianoj sed ankaux de Lenin, Marx kaj Che Guevara."
El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado

"La Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaux tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon"
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco

"La Universalaj Kongresoj dauxris ... sed ... havis neniun organizan kaj administran valoron. Ili dauxris funkcii nur kiel festoj, solenoj, regule arangxitaj"
Drezen, Analiza Historio p 76. El WOITE, Eckhard: La diabla cirklo. Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado

"La batalo pro la organizo deturnis la intereson de la esperantistoj de la klopodoj disvastigi la lingvon."
El WOITE, Eckhard: La diabla cirklo. Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado

"Amare mi konstatas, ke la esperantista komunumo agas ortodokse kaj inklinas nur al rita ripetado, dauxrigo de iu kutima vivmaniero. Neniu kuragxas pasxi alimaniere."
Fidilalao Firaisana Henriel (1966), revuo Esperanto 2001.02 p29

"[...] estis la pli simplaj kaj iom pli stultaj esperantistoj kiuj tuj ektimis, tuj komencis iun patosan sektecan stultajxon anstataux pensi serioze [...] ili transprenis tiun religian patosan sintenon 'nia adorata Majstro' ktp"
P-ro István Szerdáhelyi dum prelego pri esperantologio

"Iom po iom oni komencis varbi vokante aligxi ne al la ideo de neuxtrala internacia lingvo, sed al aparta E-mondeto, kun propra originala literaturo, kun propraj tradicioj, propra kulturo kaj bonegaj interhomaj interrilatoj. Kiu do unue venis al tiuj alvokoj? Tiuj, kiuj bezonis gxuste tian mondeton. Kaj sekve la mondeto igxis cxiam pli fermita, pli aparta, pli sekta."
Informi pri la ideo de Andrej GRIGORJEVSKIJ en la revuo Esperanto (januaro 2002)
 
 

"Mi profitas la okazon por ripeti, ke:
1) pro gxia retoriko naciisma, gentisma, obsedita pri identeco;
2) pro gxiaj konstantaj mensogado, distordado de la vero kaj manipulado; kaj
3) pro gxiaj provoj silentigi kritikajn vocxojn internajn kaj eksterajn
pro cxio cxi mi opinias foirismon la esperantuja ekvivalento de la politika nocio "fasxismo"."
Jorge Camacho