Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Cita^joj

 

"Tial la Principaro de Frostavallen rekomendas eviti ^cion, kio povus esti interpretata kiel sekteca: tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, stranga^joj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj, uzado de esprimoj "Majstro", "samideanoj", "verdstelanoj" k.s. en nacilingvaj tekstoj (anka~u en Esperanto ili povus esti glate ellasitaj) ktp. Estus prudente rekonsideri anka~u diversajn iom "romantikajn" nomojn de kelkaj niaj organiza^joj, ekzemple "Lumanta Verda Stelo" a~u simile. Kial ne nomi ilin tutsimple Esperanto-societo, a~u klubo a~u asocio, depende de la karaktero? E^c la vorto "Esperantujo", precipe se uzata en nacilingva teksto, ne ^sajnas tre ta~uga. Plue, necesus for^jeti la erarigan koncepton de "familia rondo", kiu manifesti^gas diversmaniere, interalie e^c per raportado pri intervenoj de unuopuloj dum internaciaj kongresoj la~u iliaj personaj nomoj, kvaza~u la tuta "monda familio" povus tiamaniere identigi ilin. "Familia rondo" estas fermita kaj ekskluziva. La Esperanto-movado devas esti malfermita por ^ciuj. Fine, sektecaj ^jaluzoj kaj infanecaj envioj, e^c se ili ka^si^gas sub la masko de "demokrata kritiko", estas radikale forigendaj. Ju pli balda~u malaperos la resta^joj de sektecaj aspektoj kaj elementoj, des pli bone por la Internacia Lingvo kaj des pli facila la tasko sukcese informadi pri ^gi."
Prof. d-ro Ivo LAPENNA "Por pli Efika Informado"

"La kondukanto de la Ligo de la Nordo, kaj la unua el ili Umberto BOSSI, konsciis, ke la [...] ne sufi^cos por konservi la elektantojn [...]. Tial ili provis krei, elpensi historion, tradicion, himnon, nacian koloron, la verdan, ian 'nacian' kulturon [...]"
Hérodote n°95 1999/4 (geografia kaj geopolitika franca revuo) p.9
^Cu tio ne rememorigas pri io?
 

"Kabe, kiu forlasis la movadon en 1911, esprimis en 1931 pri la esperantistoj: "Ili restas la samaj, kvaza~u mi forlasus hiera~u Esperanton, nenio ^san^gi^gis, ili paroladas ^ciam la samon [...]".
Ludovikito (1987: 254). Trovita en SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado
 

"La~u la psikoanalizisto John Carl Flugel la karaktero de la movado estas
"entuziasma kaj kvaza~u-religia": la plimulto de la esperantistoj ne estas tiom amikoj de instrumento por internacia komunikado kiom anoj de la "interna ideo". Tiel la lingvo ricevas "altan emocian valoron" kaj fari^gas celo per / por si mem. Tio estas la ^cefa diferenco al aliaj planlingvaj projektoj. Flugel emfazas la 'rimarkindan personecon de la fondinto de Esperanto', kiu respondecas pri la sukceso (relativa) sed anka~u pri la karaktero de la Esperanto-movado. La "persona modesteco, alta idealismo, lingvistika kapablo, scienca empirismo kaj superkura^ga anta~uvido pri praktikaj aferoj" de Zamenhof ka~uzis tre altan admiron kaj devotecon. Por multaj esperantistoj li estas ideala "patro" kun amanta afableco kaj kun la povo
krei. Lia amo al la homaro estis ja la instigo fondi Esperanton, kaj Zamenhof amas ^ciujn siajn adeptojn (infanojn) same, sen distingo. "
El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado
 

"Lapenna skribas pri la plej ekstrema speco de Esperanto-maniuloj, la 'stranguloj' en UK de 1947. La kongreso estis pro la ^ceestantoj ^cefe etbur^ga 'kun forta kaj akcentita koloro religia-mistikeca-spiritisma', kun amaso da naivecoj kaj frivolecoj kompromitantaj Esperanton. Ili mem estas, la~u Lapenna, la plej fortaj baroj al 'disvasti^go de Esperanto inter seriozaj homoj', la Esperanto-parolantoj ridindigas sin mem kaj Esperanton per tiuj frivola^joj. Kelkaj priskriboj de la 'stranguloj': 'Unu virino kun verdaj ^strumpoj klarigadis al mi, ke ^ciu esperantistino devus propagandacele porti nur verdajn ^strumpojn. [...] Mi vidis kriantan flavan kravaton kun enteksita ankora~u pli krianta verda stelo. ^Generale stelojn oni povis vidi ^cie: sur la brusto, en la haroj, sur la zonoj, sur fingoringoj ktp. ktp.'"
Je pripensado kaj priju^go de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19

"Anka~u Kabe-on ^genis la 'strangeco de la tipoj'"
Ludovikito (1987: 255). El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado

"Multaj "devota^joj" (Zamenhof-fotoj, ka^heloj kun Esperanto-proverboj, verdaj standardetoj en la propra domo a~u renkonti^gejoj ktp.) rememorigas min je la sanktulaj kaj papaj bildoj kaj figuroj kaj Bibliaj proverboj en tradiciaj katolikaj lo^gejoj, a~u je muroj en ortodoks-komunismaj hejmoj, kie ne nur pendas fotoj de
familianoj sed anka~u de Lenin, Marx kaj Che Guevara."
El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado

"La Esperantistoj agadis la tutan tempon preska~u tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon"
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco

"La Universalaj Kongresoj da~uris ... sed ... havis neniun organizan kaj administran valoron. Ili da~uris funkcii nur kiel festoj, solenoj, regule aran^gitaj"
Drezen, Analiza Historio p 76. El WOITE, Eckhard: La diabla cirklo. Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado

"La batalo pro la organizo deturnis la intereson de la esperantistoj de la klopodoj disvastigi la lingvon."
El WOITE, Eckhard: La diabla cirklo. Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado

"Amare mi konstatas, ke la esperantista komunumo agas ortodokse kaj inklinas nur al rita ripetado, da~urigo de iu kutima vivmaniero. Neniu kura^gas pa^si alimaniere."
Fidilalao Firaisana Henriel (1966), revuo Esperanto 2001.02 p29

"[...] estis la pli simplaj kaj iom pli stultaj esperantistoj kiuj tuj ektimis, tuj komencis iun patosan sektecan stulta^jon anstata~u pensi serioze [...] ili transprenis tiun religian patosan sintenon 'nia adorata Majstro' ktp"
P-ro István Szerdáhelyi dum prelego pri esperantologio

"Iom po iom oni komencis varbi vokante ali^gi ne al la ideo de ne~utrala internacia lingvo, sed al aparta E-mondeto, kun propra originala literaturo, kun propraj tradicioj, propra kulturo kaj bonegaj interhomaj interrilatoj. Kiu do unue venis al tiuj alvokoj? Tiuj, kiuj bezonis ^guste tian mondeton. Kaj sekve la mondeto i^gis ^ciam pli fermita, pli aparta, pli sekta."
Informi pri la ideo de Andrej GRIGORJEVSKIJ en la revuo Esperanto (januaro 2002)
 
 

"Mi profitas la okazon por ripeti, ke:
1) pro ^gia retoriko naciisma, gentisma, obsedita pri identeco;
2) pro ^giaj konstantaj mensogado, distordado de la vero kaj manipulado; kaj
3) pro ^giaj provoj silentigi kritikajn vo^cojn internajn kaj eksterajn –
pro ^cio ^ci mi opinias foirismon la esperantuja ekvivalento de la politika nocio "fa^sismo"."
Jorge Camacho