Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Pri la pronomo "ci"

Thou shalt not use "ci".


Ne malmultaj esperantoparolantoj, ĉefe francoj kaj SAT-anoj, emas uzadi la pronomon "ci".
Ĉu kiam ili parolas angle ili ankaŭ uzas "thou" anstataŭ "you"?
Tiam, kial la popoloj kiuj uzas diversajn pronomojn depende de la aĝo kaj rango de la persono ne enkonduku ankaŭ tiajn pronomojn?
Estas ĝuste grandega avantaĝo, ke parolante en Esperanto oni ne devas cerbumi ĉu kun tiu aŭ kun tiu alia persono oni devas uzi afablecan pronomon aŭ ne.
Uzi "vi" en ambaŭ kazoj substrekas egalecon inter la homoj.
Kial la "ci"-anoj ne konsideras ke "vi" = "tu" kaj kial ili ne tiel alparolas la homojn?
"Ci" oni devus uzi nur eventuale ekstremokaze por traduki tekstojn en kiuj angla-lingve oni dirus "thou".

Septembro 2001

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 

En PIV (eldonita de SAT, ĉu ne?) pri "ci" legeblas la rimarko: Tiu pronomo estas ordinare uzata nur en tradukoj, por aparta efekto. Zamenhof klarigis la ĝenojn, kaŭzitajn de la uzado de ĝentila pronomo kaj konkludis: "por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur "vi"... Ĉio dependas nur de la kutimo:

PRI LA PRONOMO “CI”
La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono ĉiam “ci” sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de ĝentileco” estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ “ci” kaj “vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”, “fraŭlo” k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur “vi”. Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aŭ “vi ĉiuj”, “vi ambaŭ” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman”. Ĉio dependas ja nur de la kutimo.

Zamenhof, Lingvaj Respondoj. Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro
http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm
 

Reagoj al la teksto:

"En la ĉiutaga E-parolo 'ci-umado' por bone parolantaj esperantistoj
signifas forte ofendan, subgradigan rilaton. Ekzemple mi profunde
ofendiĝus, se iu turnus sin al mi per 'ci'..."
László SZILVÁSI

"[...] Komence en Esperanto (ekde la Unua Libro) ekzistis nur unu duapersona pronomo, "vi", kaj ĝi estis neutra pri nombro, pri ĝentileco, pri intimeco, kaj pri ĉio ajn alia. "Ci" aperis nur poste, en vortaro, kaj uziĝis nur iafojete en tradukoj, neniam en parolo. En la Fundamento ĝi menciiĝas nur en unu frazo, kun tuja rimarkigo, ke oni uzas normale nur "vi". En la Fundamenta Gramatiko "ci" tute ne aperas. Verŝajne, kiam oni komencis "ci"-umi en SAT, tio estis la unua praktika uzo de "ci" en Esperanto (ekster tradukoj). Efektive oni ne povas diri, kian valoron "ci" havas (krom ke ĝi estas duapersona kaj unu-nombra). Ĉu ĝi estas intima, insulta, samranga, malsuprendirekta, neŭtrala... k.t.p., ne eblas diri. Ci-istoj ekzistas diversaj. Kelkaj uzas "ci" laŭ Francaj kutimoj, aliaj uzas ĝin strikte nur kiel unu-nombran pronomon (sen speciala nuanco), ankoraŭ aliaj uzas ĝin kiel insultvorton, k.t.p. Ne eblas diri, kiu uzo estas _la_  Esperanta uzo.

Efektive Esperanto funkcias tute bonege sen "ci" - de 1887 ĝis hodiaŭ. Ne ekzistas ia problemo solvebla au solvinda per enkonduko de "ci" en praktikan uzadon. La uzo ene de SAT paŭsas la Francan distingon inter "vous" kaj "tu". En aliaj lingvoj similaj vortoj servas por aliaj celoj - la distingo estas alia. Tute ne estas klare, ke Esperanto aparte bezonas adopti la Francan sistemon. Por homoj, kiuj parolas ekz. la Japanan, la Korean au la Malajan, distingado per nur du mizeraj
pronomoj ĉiuokaze devas impresi kiel ridinde nesufiĉa. En iliaj lingvoj ni distingas per dekoj kaj dekoj da diversaj alparolmanieroj, kiuj esprimas tre fajnajn nuancojn.

Do, nenia (re)proponado de "ci" estas bezonata."

Bertilo Wennergren
 

Ligoj: