[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Pri la pronomo "ci"

Thou shalt not use "ci".


Ne malmultaj esperantoparolantoj, ĉefe francoj kaj SAT-anoj, emas uzadi la pronomon "ci".
Ĉu kiam ili parolas angle ili ankaŭ uzas "thou" anstataŭ "you"?
Tiam, kial la popoloj kiuj uzas diversajn pronomojn depende de la aĝo kaj rango de la persono ne enkonduku ankaŭ tiajn pronomojn?
Estas ĝuste grandega avantaĝo, ke parolante en Esperanto oni ne devas cerbumi ĉu kun tiu aŭ kun tiu alia persono oni devas uzi afablecan pronomon aŭ ne.
Uzi "vi" en ambaŭ kazoj substrekas egalecon inter la homoj.
Kial la "ci"-anoj ne konsideras ke "vi" = "tu" kaj kial ili ne tiel alparolas la homojn?
"Ci" oni devus uzi nur eventuale ekstremokaze por traduki tekstojn en kiuj angla-lingve oni dirus "thou".

Septembro 2001

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 

En PIV (eldonita de SAT, ĉu ne?) pri "ci" legeblas la rimarko: Tiu pronomo estas ordinare uzata nur en tradukoj, por aparta efekto. Zamenhof klarigis la ĝenojn, kaŭzitajn de la uzado de ĝentila pronomo kaj konkludis: "por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur "vi"... Ĉio dependas nur de la kutimo.
 

Reagoj al la teksto:

"En la ĉiutaga E-parolo 'ci-umado' por bone parolantaj esperantistoj
signifas forte ofendan, subgradigan rilaton. Ekzemple mi profunde
ofendiĝus, se iu turnus sin al mi per 'ci'..."
László SZILVÁSI

"[...] Komence en Esperanto (ekde la Unua Libro) ekzistis nur unu duapersona pronomo, "vi", kaj ĝi estis neutra pri nombro, pri ĝentileco, pri intimeco, kaj pri ĉio ajn alia. "Ci" aperis nur poste, en vortaro, kaj uziĝis nur iafojete en tradukoj, neniam en parolo. En la Fundamento ĝi menciiĝas nur en unu frazo, kun tuja rimarkigo, ke oni uzas normale nur "vi". En la Fundamenta Gramatiko "ci" tute ne aperas. Verŝajne, kiam oni komencis "ci"-umi en SAT, tio estis la unua praktika uzo de "ci" en Esperanto (ekster tradukoj). Efektive oni ne povas diri, kian valoron "ci" havas (krom ke ĝi estas duapersona kaj unu-nombra). Ĉu ĝi estas intima, insulta, samranga, malsuprendirekta, neŭtrala... k.t.p., ne eblas diri. Ci-istoj ekzistas diversaj. Kelkaj uzas "ci" laŭ Francaj kutimoj, aliaj uzas ĝin strikte nur kiel unu-nombran pronomon (sen speciala nuanco), ankoraŭ aliaj uzas ĝin kiel insultvorton, k.t.p. Ne eblas diri, kiu uzo estas _la_  Esperanta uzo.

Efektive Esperanto funkcias tute bonege sen "ci" - de 1887 ĝis hodiaŭ. Ne ekzistas ia problemo solvebla au solvinda per enkonduko de "ci" en praktikan uzadon. La uzo ene de SAT paŭsas la Francan distingon inter "vous" kaj "tu". En aliaj lingvoj similaj vortoj servas por aliaj celoj - la distingo estas alia. Tute ne estas klare, ke Esperanto aparte bezonas adopti la Francan sistemon. Por homoj, kiuj parolas ekz. la Japanan, la Korean au la Malajan, distingado per nur du mizeraj
pronomoj ĉiuokaze devas impresi kiel ridinde nesufiĉa. En iliaj lingvoj ni distingas per dekoj kaj dekoj da diversaj alparolmanieroj, kiuj esprimas tre fajnajn nuancojn.

Do, nenia (re)proponado de "ci" estas bezonata."

Bertilo Wennergren
 

Ligoj: