Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Julio BAGHY kontra~u nenecesaj neologismoj

^Cu Ido a~u Poliglot? Ne! Desperanto!

La bruska burgo, orgojla fortreso:
la FUNDAMENT' morozas sur la mont'
k infre semas  sur ruroj, novaloj
doktecon --- LITERATURA MOND'.
Analoj diras, dum pluraj dekadoj
nur stagnis  la poltrona oldular':
la ba^celoroj aprecas etoson,
de streta pado hastas al la skvar'.

"^Ci turpa lingvo, povrul', ESPERANTO,
Ci, plumpa trampo en trivita vest',
el mond' rilegos vin ni sen rimorso
k stridos de easto ^gis uest',
ke forcas ni la progreson, sed promptan,
per bunta pimpa pompo de l' Parnas',
la lantan takton ni vringos, sepultos
k ESPERANTO estos nur --- fatras'.
Jam ^cio licas. Obskuran tenebron
opresos la etos' de l' primaver'.
Acerbaj dupoj ne provas prohibi
avancon k devancon kun le^ger'.
Benignan prancon, beletran degnon
delice vi delektos per erud'.
Nur pigra gento egardas paseon
estante fole febla por la stud'.
Kontemplas li: "^Cu fri^stiki a~u pranzi
k kiomfoje vikti dum diurn'?"
Li drole giras kazue pri l' sa^go,
drogmanon spekte ser^cas kun kapturn'
k jelpas: "Lernis mi jam de dekadojn,
komprenis min e^c nigra hotentot'
k kun pelmelo mi pa~utas dum gvatado:
^c~u ESPERANTO i^gis POLIGLOT'?

Ho damoj k senioroj, oldulo
hororas pro superbo de l' enorm';
lin desapontas prodigo de l' degno
k  kri^cas :"Resurekt' de IDO-form'!"
Responsan dupon ser^cadas tardinto,
k li morozas kun senapreca gap',
^car dum lin premis al liro ko^smaro,
kredencis ni nektaron en hanap'.

Jes! Ni ne negas, ni rigas veselon,
ostentos voston de nia Pegaz'.
Post lan^co, Junaj, al po~upo koheru;
Olduloj plon^gu k ek al Parnas'!
Ni ne gaskonas. La sun' de l' fortreso,
la NETUSEBLALINGVA FUNDAMENT',
descendos balde k estos kaputa
la rond' gemuta de l' notora gent'.
Futuron forcas ni. El la prizono
eskapis ni por pluki kun tenac';
la POEZIA FAKVORTARO servu
pri plena kripo kiel nur — prefac'.
Ni temerare agresas! Erudu!
Olduloj tramplu, knaku por rankor'!
Konfrontas ni parcimonan paseon
k prozan nunon spite al rumor'.
Nin ne molestas ilia klamado;
softi^gos ^gi pro nia desapont':
kultivas lingvon k ha~ulas veselon
la novaj Leau, Couturat k Beaufront.
La prominentaj lucidaj genioj
jam levas cenotafon por vivant';
la kurtan moton ni konas de jaroj:
"Hej, vivu IDO! Bas, bas, ESPERANT'!
 

Dankon al Ada CSISZÁR pro la retrovo kaj entajpo de la teksto kaj por la sekvaj informoj:
La satiran poemon verkis BAGHY post la apero de PARNASA GVIDLIBRO, kies "Poezia Fakvortaro" enhavas 622 vortojn netroveblajn en la SAT-vortaro. Tiu vortostoko ege ekscitis la puristojn kaj anka~u la galon de BAGHY. Sub titolo: ^Cu Ido au Poliglot? Ne! Desperanto! li verkis la poemon konsistantan el sesdekkvar versoj, kie li amasigis cent tridek neologismojn registritajn en la Fakvortaro. ^Gi aperis en Literatura Mondo 1933:Januaro, p. 14. Pro la neologismemo de la revuo BAGHY samtempe rezignis pri la ^cefredaktora titolo de Literatura Mondo.
 
 
 

Baghy anka~u tu^sis la problemon de nenecesaj neologismoj en la teatra^jeto:
Lingva Evoluo
 
 

Al unu el la poetofratoj

[...]

Mi ne "plukas" el dek lingvoj
vortojn por la rimoj
kaj ne pozas re^gmiene
pri l "licencaj" krimoj.
Certe, ke mi erarpa^sis
dum la ritmo-danco,
sed neniam mian fraton
pikis mi per - lanco.
Vin mi ^satas, alte taksas,
en respekto tenas,
sed, pardonu, vian lingvon
jam mi ne komprenas.

Kvankam samaj estas niaj
celo kaj egido,
tamen ofte ^sajnas al mi,
kantas vi en - Ido.
Do premesu rimarketon
(venis ja okazo)
dum la lego la kompreno
estos nur - oazo.
Lingvo eble perfektecon
gajnos en retorto,
sed ^gin lerni oni devos
de naski^g ^gis morto.

Dankon al Blazio VAHA pro la teksto kaj la sekvaj informoj:
En la poemo "Al unu el la poetofratoj" BAGHY esprimis sin tiom... sukcese, ke  - kiel Ada CSISZÁR skribas - la ofendita KALOCSAY ne povis resti sen-aga kaj "reagis en la poemo "Letero al 'La vagabondo'".

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Novembro 2001-Januaro 2002