Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

AFORISMOJ

Pri Esperanto (ankaù nacilingve)

Chu la homaro bezonas plian nacion aù INTERnacian lingvon?

Chu enmovadigi la homaron aù elmovadigi la lingvon?

Chu la termino Esperanto-movado vere konvenas? Chu ne devus esti Esperanto-inercio?

Esperanto anstataù farighi lingvo inter-nacia
farighas lingvo de plia nacio.

La Esperanto-movado de la najbara lando chiam pli verdas.

La Esperanto-movado estas tre bone organizata. Dum jam pli ol unu jarcento g`i sukcesis kas`i al la homaro la ekziston de praktika internacia lingvo.

TEJO devus s`ang`i nomon por ke tiu pli bone respegulu g`ian agadon. Devus esti Tutmonda Bambuma Organizo.

Estus pli facile shanghi la alfabeton ol la malbonajn kutimojn de la movado.

La kapo de la plejmultaj Esperantistoj estas farita el malmolega verda granito.

Kial uzi tian nacian simbolon kiel flago por varbi pri INTERnacia lingvo?

Esperantisto estas malbona nomo. Devus esti Esperanto-parolanto.
Same kiel ni ne devas diri Idistoj sed Idiotoj*.

Ekzistas la movado sen nomo. La Esperanto movado estas la movado sen mono.

"Ne dankinde sed kisinde" devus iom post iom farighi "ne dankinde sed paginde".

Ofte mi provis klarigi kial stelo ne estas taùga simbolo por la Esperanto-movado. Nun mi devas konfesi, ke mi eraris. Stelo estas tute taùga simbolo por cirko.

Leksikologia kancero.

Baldaù estos pli da radikoj ol da Esperanto-parolantoj.

Ne PIVumu
PIV, sama problemo kiel kun Microsoft ne ke ghi estas
malbona en si mem, sed la problemo estas la monopolo.
Kaj kiel la biblio la homoj tro kredas kaj akceptas
tion kio estas skribita en ghi sen legi ghin per kritikema okulo.

Kelkfoje trafoliumante PIV-on, mi demandas min chu mi tenas en la manoj Esperantan vortaron aù vortaron de iu pli naturalisma lingvo kiel ekzemple Ido.

P.I.V. ?
Preskaù Ido Vortaro
Plena Idiota Vortaro
Pedanta Inflacia Vortaro.
Pedanta, Idiotisma, Verdivozeska

PIV kaj PAG eble proksimigis Esperanton al la naciaj lingvoj sed certe malproksimigis ghin de la rolo de INTERnacia lingvo.

PIV kaj PAG estas tipaj ekzemploj de pedanteco kaj hararfendado.

Spiritisma sesio :
Spirito de Zamenhof, chu vi aùdas nin ?
Spirito de Zamenhof, chu vi aùdas nin ?
- Yes I hear you, what do you want ?!

IL la lingvo kun 0% graso.

Planligvo enhavas mallogikajhojn de unu homo,
natura lingvo enhavas mallogikajhojn de miloj da homoj.

Ne estas neregulaj verboj inter ni.

"Esperantistoj" ne agas racie laù celoj kaj planoj, sed laù tradicioj.
 

Francligve:

Les verdeux.

L'Esperanto c'est le bordel international.

Le pari de Pascal pour langue internationale.

Pourquoi Zamenhof (1852-1917 l'iniciateur de la langue internationale
"Esperanto") n'a pas vécu plus de 65 ans?
Car il a trop souvent abusé de Calment. (Jeanne 18..-199.)

Kiel ci fartas? Couci - couça

Angle:

Esperanto the user friendly language

Thou shalt not use "ci".

Hungare:

MIESZ, mi ez ?

MESZ, hova mész?


TRADUKEBLAJ


En la scienco estas diversaj branchoj kaj sur ili diversaj simioj.

Paneare aparatum est.

Same kiel en atletismo, en verkado estas specialistoj pri longaj kaj pri mallongaj distancoj. Novelo estas 100 metra kuro, romano estas maratono.

Mi ne vivas por ajhoj sed por ideoj.

La rugho sur la flagoj ofte estas farita el sango.

Lingvon kiel ghardenon oni ne povas lasi kreski de si mem.

Malbone vidas impresionista okulo.

Fari tion kion oni shatas.

La biologia terkultivado estas terkultivado sen "dopado".

Li tiom malbonshancas ke la Piza turo ghuste tiam falos kiam li staros sub ghi.

Helpu al vi mem kaj la shtato helpos al vi.

Labori por firmao povas esti intelekta prostituado.

Oni ne maldikighas char oni sportas, sed char dum
oni sportas oni ne manghas.

Li aùskultas malplenan kasedon por havi silenton.

Dio elpensis diskejojn char li pentis ke li kreis kelkajn malbelajn kaj malsaghajn homojn.

Napoleon metis la manon en la veston char
li havis nur unu ganton.

Se en publika veturilo, iu nervigas vin per tro laùta portebla kasedilo,
ne kolerighu. Li ne faras tion por gheni vin. Sed malplena kapo resonas.

Imposto sur la pisajho.
30 ft la decilitro.

Kiu elpensis "bare-foot", tiun akvoskiadon sen skioj ?
Respondo: Jezuo Kristo.

Se Dio ekzistas, kaj se li ne volus ke la pastroj
havu seksan vivon, li kreintus ilin sen seksorganoj.

Neniu estas turisto en sia propra urbo.

Mi shatas McDonalds, tiun tutmondan filiaron de senpagaj necesejoj.

Cocakolonigado*.

Laboro: procezo kiu transformas tempon en monon.
Ordigo: procezo kiu transformas tempon en spacon.

Demokracio bazighas sur la supozo ke estas pli da homoj inteligentaj ol da homoj stultaj.

Mi lernis stiri aùton per koresponda kurso.

La homo bezonas laudojn kiel la kreskajhoj akvon*.

Perdighi en la malheleco de siaj ideoj.

       Oni ne povas draste shanghi la longecon de sia vivo sed la altecon jes.

             Forfurzi sian vivon rigardante en la televido tiun de la aliaj.

                 Li estas tiom konservema, ke oni nomas lin "E330".

Tiu gazeto estas tiom konservema, ke mi uzas ghin por enpaki manghajhon.

La germanoj ne protektas sian lingvon kontraù la invado de
eksterlandaj vortoj char la lasta kiu faris tion
estis Adolf Hitler.

Sinonimo por "portebla telefono": stultofono

Oni povas nombri ilin sur la fingroj de mano de ebenisto.

Mi ne eliros vivanta el tiu vivo*.

Kial la judoj estas bonaj pensistoj? Char ili iris en koncentrejojn.

La vivo ridetas al tiuj kiuj ridetas en la vivo*.

China tenisproverbo :
se oni ne scias kien oni volas bati la pilkon ghi certe ne iros tien.

Aerrefreshigilo estas mirinda inventajho, ghi ebligas al vi frosti ech dum varmega somero.

La homaro suprenevoluis ghis la apero de televido.

Li perdis 10 kilogramojn, sed li rapide retrovis ilin.



 
 
 
 
 

ESPERANTO

Pli bone fari rimojn ol krimojn.

Kiu estas la plej hara dio?
Krishna.
Char liaj adorantoj chiam diras "hare Krishna".

Kiu ne uzas paghindikilon
Trafoliumos da papero unu kilon

Kiel oni nomas malnovan Trabanton ?
Trabinto.

Varianto de la "Cseh" metodo: la "Apud" metodo.

La furz' de l'urs.

La sekreto de Sokrato.

Se vi volas vinon petu l'avinon.

Labori per sistemo kaj fidi je persistemo.

Por presi tiun verkon
oni bezonas tutan kverkon.

Li vane venas.

Li venis kaj svenis.

Korekto kolekto.

La gusto de aùgusto.

Kilo da kulo sur la kolo en la kelo.

Urba anagramo: Urbo, bruo, rubo.

Kiun oni rostas, tiu ne frostas. Kanibala proverbo.

Kelkaj fumas, aliaj filozofumas.

Ili estas multaj sed stultaj.

Miaj ideoj estas miaj idoj.

Sen mono, nenia nomo.

Je via nazo!

Kial germanaj Esperantoparolantoj ne havas tro da sukceso kun la inoj dum la kongresoj ?
Char post kelkaj interkonighaj frazoj, ili chiam demandas
"Kiom acha vi estas ?"

Budapeshto estas chiela urbo, char estas multe da nubo.

Patro nia temas pri Hungario : ... donu nin panon nian...
En Pannonia ofte ne estas pano mia.

La burghoj vivas en la urbo, kaj en la kamparo vivas la burghonoj.

Sen provleganto estos multaj povrlegantoj.

Usono tiom shatas ordoni al la mondo, ke oni povas demandi sin chu la etimologio de tiu vorto ne estas u-sono.

Aperis nubo de duboj en mia menso.

Por pravi provu pruvi.

Ekstremulo: iu kiu havis la Parkinsonan malsanon kaj resanighis.

Tro multaj homoj pensas ke la problemoj dis-solvighas en alkoholo.

Hezitanto ne estas bona prezidanto. (Laù ideo de M. L.)

Drinkema poeto transformas vershojn en versojn.

Mi lacas, mi lacas
La dormo min minacas...


Pri komputiko


Chiuj softvaraj firmaoj kiuj konsideris programistojn
kiel fabrikajn laborantojn, kaj ne kiel verkistojn, mortis.

La estonteco de la Europa softvaro evoluo estas en
Hungario (1996)

La regiono de Budapest, Szekesfehervar, BudaOrs kaj Szeged
estos Silicon Puszta.
(1998)

Mia plejshatata algoritmo estas dikotomio. (T. Salomon)

Programado estas verkado
 
 

© Thierry SALOMON
* ankaù elpensitaj de aliaj personoj.