Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Aŭgusto, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Danjelo Gibbons: Rimarkoj de la program-direktoro
Lee Miller: El mia lingva angulo...
La Monata Tradukodefio
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 15)
La Verda Trobadoro
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj

Bob Clark: Notoj de la prezidanto

Saluton, ĉiuj.

Mi preskaŭ ne povas kredi ke 2000 estas pli ol duone forpasinta. Mirinde! Post nelonge okazos Okemo kaj la ĉi-jara Zamenhofa Bankedo!

Pasintsemajne mi revenis hejmen aŭskultante mian aŭtan radio-aparaton. Nia loka publika stacio elsendis programon temantan pri kunveno de francaj geinstruistoj. Verŝajne unu el iliaj plej gravaj diskut-temoj estis kiel plifaciligi lernadon de la franca. Kelkaj geinstruistoj proponis ideojn kaj klarigis siajn proponojn.

Plejparte, ili proponis plisimpligadon de la franca por tio ke ĝi pli facile sukcesos kontraŭstari la anglan! Kelkaj partoprenantoj priskribis siajn proponojn kaj siajn sentojn pri la "fina venko" de la angla. (Verŝaje ili dirus "la anglaĉan".) Unu el ili funebris pro tio ke la franca ne plu estas lingvo de povega lando. Li mokis la nuntempan anglan lingvon kiel "ne veran" lingvon kaj proponis ke la franca rolu kiel lingvo por tiuj kiuj deziras interkomunikadi neuzante la anglan.

Liaj komentoj kontraŭstarantaj la anglan estis iom ridindaj. Efektive li diris ke la nuna "mondparolata" angla ne estas "vera" ĉar ĝi enhavas multajn britajn kaj usonajn vortojn. Mi (kiel denaska anglaparolanto) iom ofendiĝis pri lia ŝovinismo. Sed mi ankaŭ amuziĝis aŭskulti lian proponon ke la (eĉ simpligita) franca povus roli kiel monda lingvo.

Amuzas kaj malĝojigas min ke oni serioze proponas iun ajn nacian lingvon kiel mondan lingvon. Imagu la tutan homaron provantan lerni aŭ la francan, aŭ la germanan, aŭ la japanan (aŭ eĉ la anglan!) por "simple kaj facile" interkomunikadi. Ridindege! Bone lerni iun ajn nacian lingvon postulas multe da tempo kaj laboro. Cetere, devus esti malpli da nacia ŝovinismo por elekti iun lingvon. Laŭ mia opinio tio neniam okazos.

Tamen, eble iam estontece ni aŭskultos elsendon priskribantan simplan, belan, kapablan, lerneblan lingvon kiu rolos kiel monda lingvo - Esperanto. Ni esperu.

Bob Clark

Danjelo Gibbons: Rimarkoj de la program-direktoro

Kiam mi enoficiĝis kiel "program-direktoro", mi pensis, ke estos mia devo iel starigi, nu, programojn por la klubagado - tio estas, iel enordigi la anarkion, kiu kutime regis dum niaj kunvenoj. Efektive, tamen, mi estas ĝisosta anarkiemulo; tial mi ĝojas raporti, ke mi tute malsukcesis en miaj klopodoj.

Mi proponis, ke dum la dua kunveno en ĉiu monato, ni havu lud- kaj kant-vesperon. Sed fakte, ni preferis babili libere en Esperanto, kaj se hazarde ĉeestis komencanto, ni respondis ties demandojn.

Mi proponis, ke dum la unua kunveno en ĉiu monato, ni diskutu la monatan tradukodefion, sed fakte la klubanoj ne multe entuziasmiĝis pri tio, nek pri la poezio ktp, kiun mi kunportis. Anstataŭe, ni preferis babili libere en Esperanto, kaj se hazarde ĉeestis komencanto, ni respondis ties demandojn.

Evidentiĝas do, ke la popola volo estas nerezistebla. Kaj mia tasko ege plisimpliĝas. Kiel program-direktoro, mi proklamas la jenan programon por ĉiu kunveno en septembro, oktobro, novembro, kaj decembro: Ni babilos libere en Esperanto, kaj se hazarde ĉeestos komencanto, ni respondos ties demandojn.

Kamarade kaj anarkieme salutas

Danjelo Gibbons

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Vortoj de la Redaktisto:

Mi havis la feliĉon ĉeesti ĉi-jare la fame konatan kursaron de Esperanto en San-francisko. Ellen Eddy, kiu estras la kursaron, invitis min deĵori kiel redaktisto de ĉiutaga "ĵurnalo" por la studentoj kaj instruistoj. De la 26-a de junio ĝis la 15-a de julio mi redaktis, sed ankaŭ partoprenis la klasojn kaj iom turistumis ĉirkaŭ la urbo. La instruistoj estis Spomenka Stimec el Kroatio, Dennis Keefe, usonano kiu loĝas nun en Francio, kaj Grant Goodall el El Paso, Teksaso. Mi lernis multon, pri redaktado de taga ĵurnalo (tiom da laboro!) kaj pri nia lingvo, literaturo, kaj kulturo. Ĉeestis studentoj el 12 landoj. Ofte kun fiero (kaj vero) mi parolis pri la vigla klubo en Sankta-Luiso!

Mi aparte dankas al Dan Gibbons, kiu prizorgis la elektronikan bultenon dum mia foresto. Li bone faris ĉion.

Bedaŭrinde, la kursaro ne plu okazos ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato (SFSU). Post 31 jaroj, la universitato starigas novan studkalendaron, kaj ne estos loĝlokoj por studentoj en seminarioj, nur por la kutimaj universitataj studentoj. Do Ellen kaj la aliaj respondeculoj nun serĉas novan lokon.

Mi verkis artikolon por EsperantoUSA, kiu aperos en la venonta numero kaj iom resumos la sperton. Sed mi deziras iom priskribi por vi grandan poemon kiu estas sur la flanko de konstruaĵo en San-Francisko. Se vi vizitos la retpaĝon de la NASKa Fasko, sub "Fotaro" vi vidos foton de ĝi, kun mallonga artikolo. NASKa Fasko

Fakte, nur kelkajn tagojn antaŭ la komenco de la kursaro, la poemo simple aperis sur la muro de tiu granda konstruaĵo tuj apud la parko "Yerba Buena" en la urbocentro, kontraŭ la urba kunvenejo. La teksto estas en perfekta Esperanto, kaj legiĝas:

"Per niaj flugantaj autobusoj vi atingos iun ajn parton de la mondo."

La literoj estas grandegaj, kaj ne temas pri io provizora; la teksto estas sur la muro kiel longdaŭra artaĵo. Miko Sloper tuj atentigis nin pri la afero post nia alveno.

Temas pri granda ekspozicio de artaĵoj en tiu loko, kaj parto estas "surrealisma poezio" surmura. Iu (ankoraŭ oni ne scias precize kiu, kvankam Miko verŝajne finfine trovis la nomon de la poeto) verkis tiun poemon kaj sukcese gajnis lokon en la urbo. La "San Francisco Chronicle" havis artikolon pri la artaĵoj, kaj nomis tiun "ode to the internet", do verŝajne la "flugantaj autobusoj" iel rilatas al la reto kaj la flugado de informo. (La "Chronicle" krome diris ke "Esperanto is a language that practically nobody speaks". Amuze ke ili tion diris precize dum nia kursaro . . . ).

Preskaŭ ĉiuj studentoj pilgrimis al la parko por vidi la poemon. Kaj fakte ĝi estas emocia afero. En tiu granda urbo, en plena vido, en grandaj literoj belaj, estas nia lingvo. Nekredebla afero.

Lee Miller
LeeM1023@email.msn.com

Ĉi-monate denove gastos Duncan Charters en la Lingva Angulo:

PLIVASTIGO DE VORTPROVIZO EN ESPERANTO

En majo mi indikis en samloka artikolo kelkajn kriteriojn kiuj faciligas la akiron de rekon-kapablo de novaj vortoj en Esperanto. Gravas ke oni legu por kompreni la signifon de vortoj per inteligenta divenado en kunteksto. La teksto estu relative familiara pro facileco, eventuale jama konateco en alia lingvo, eble persona intereso kaj scio pri la temo. Oni lernu legi rekte, kaj ne per tradukado nek per tuja kontrolo de la nekonataj vortoj en Esperanta-angla vortaro.

Kion pli oni faru por certe ekposedi konstante pli vastan vortprovizon aktive elpreneblan el la memoro?

Individuoj malsamas en siaj lernkapabloj, do oni provu diversajn eblecojn. Harry Lorraine, kiu multe verkis pri memorkapablo kaj kiel tion plifortigi, rekomendas por fremdaj lingvoj trovi imagbildojn por fiksi la vortojn en la memoron. La ekzemplo estas dubinda, sed li komparas la anglan "clam" kun la portugala "amezues" kaj rekomendas bildigi multajn tiajn marulojn dum rampado sur la sablo kaj pensi "Oh what a mess you is!" Lorraine asertas ke se vi trovos tian memorigilon, vi posedos la vorton eterne! La demando estas, kiom el ni estas tiel lertaj ke ni kapablos trovi ion tian por multaj el la novaj vortoj kiujn ni deziras alproprigi? Kaj asociado bazita sur la gepatra lingvo estas eble malpli valida ol rekta kompreno se la vorto estu tuj kaj senpere uzebla. Tamen la principo de asociado (ligado al alia koncepto) estas bona, kaj tio estas aplikebla diversmaniere, ekzemple per lernado de rilataj vortoj kaj konceptoj samtempe (taso, subtaso, telero; kulero, forko; bestofamilioj, tagoj de la semajno, monatoj, numeroj ktp). Oni povas mense ligi novan vorton al formo, grandeco, koloro, odoro, imagbildo: "granda flava grapfrukto" "malgranda verda vinbero". Eblas ligi situaciojn, ekzemple la vortojn "hararo", "barbiro", "tondi", "frizi", "frizistino", "lavi", "buklo", "sekigilo" kc. kiel oni farus tipe en klasoj. Oni povas lerni per ritmo, rimo, poezio. La frazo kiun mi plej facile memoras de la latina lingvo estas "pecunia quam accipiam jam tibi debetur" (la mono kiun mi ricevos jam estas promesita al vi). Mi klare memoras la signifon de la unuopaj elementoj kaj la tuton nur pro tio ke ial kelkaj amikoj kun mi decidis ke estus bele deklami tion multfoje fermfrapante pupitrajn kovrilojn en neokupita klasejo dum senklasa horo!

Rilate bildojn, la fama Esperanta vortaro kaj lernolibro de la alia Benson (Dr. William E. Benson, 1932) enhavas proksimume 11.000 bildojn por ilustri la plimulton de la vortoj en la vortaro (tion ni jam parte adaptis al komputila uzo, kio estos espereble bona rimedo por la estonteco). Oni krome promesis Esperantan version de la komputila bild-programo por lerni diversajn lingvojn "Rosetta Stone" sed por nun ni nenion similan havas en komerce vendata formo.

La tradicia rimedo por lerni vortojn estas per listoj. Oni listigas la Esperantajn vortojn maldekstraflanke de paperfolio, kaj anglalingvajn tradukojn dekstre de meza vertikala linio. Oni povas kovri la anglalingvan flankon (rekono) kaj poste la Esperantan flankon (aktiva posedo) por kontroli la scion de la vortoj unu post alia. Pli efike (malsama vortordo, disciplino, rapideco) sed pli longe estas prepari kartetojn sur kiuj oni skribas unuflanke esperantlingvan vorton (eventuale en frazo por kunteksto), kaj aliflanke anglalingva(j)n ekvivalento(j)n. Oni povas rapide trairi tian kartokolekton, flankenmetante la konatajn vortojn kaj reciklante por reapero la nekonatajn. Uzado de kartoj helpas intermiksi la vortojn por malhelpi sinsekvan parkerigadon kiu povas malfaciligi tujan aliron al vorto (sen trapensi mensan liston). Oni memoru ke ekzistas problemo se oni lernas unu Esperantan vorton kiel ekvivalenton de unu angla vorto. Tio emos dependigi vian intuicion pri la signifo de esperantaj vortoj sur la anglan. Se la signifon de vorto oni povas reprezenti per semantika cirklo, la cirklo tre malofte okupos la saman spacon kiel la rilata cirklo por la alia lingvo. "three" kaj "tri" tre proksimas (krom se ekzistas kulturaj nuancoj pri la numero pli forte en unu lingvo ol en alia). Tamen, "koni" okupas multe pli malgrandan cirklon ol "know" kaj "oni" okupas nur parteton de la sama spaco kiel "one". Pro tio ke ekzistas tro da vortoj por listoj, oni normale devas limigi tiun rimedon al la plej ofte bezonataj vortoj kaj al vortoj kiuj eskapas la memoron post pluraj provoj ilin reteni. Konstante repraktiku. Eble vi perdos 25% de la parkere lernitaj vortoj de unu tago al alia, 50% de unu semajno al alia! Post konstanta ekzercado, tamen, ili emos resti pro la nura ripetado.

Esperantaj vortoj estas kutime pli facile memoreblaj ol vortoj en aliaj lingvoj, pro tio ke oni ne devas samtempe memori genrajn kaj aliajn kategoriojn "el" / "la" / "der" "die" "das", diversaj ununombraj kaj plurnombraj formoj. Tiaj problemoj aparte malabundas en Esperanto.

Utilas tamen konscii pri du gramatikaj aferoj kiam oni lernas vortojn en la internacia lingvo. Unue, la t.n. "gramatika karaktero de la radikoj" kiu estas tute pravigebla se oni uzas kriteriojn de aplikata lingvistiko kvankam kelkaj konataj esperantologoj sin oponas al la ideo. "klub-o" estas evidente substantiva, "bon-a" adjektiva, kaj "lern-i" verba. Tion oni vidas en la uzado "klub-an-o", "bon-ul-o" kaj "lern-ant-o". Neniu normala uzanto de la lingvo venus al la ideo diri "klubanto"/"klubulo", "bonanto/bonano", "lernano/lernulo" (kiu lasta havas cetere malsaman signifon). La indiko (minimume en dubaj kazoj kaj prefere konstante) de la baza gramatika signifo helpos eviti postajn problemojn: "ami"? "amo"? (oni komencas per am-i). "bros-o" "komb-i" estas konata paro, kiu ofte senpaciencigas anglalingvanojn kies denaska lingvo ne distingas gramatikan kategorion ("they love it" "a love fest" "true love"). Tamen "kombo" estus ago (ne objekto, ne restoracia plado), kaj "brosilo" estus ne necesa (cesa!) duobligo de la semantika ideo "instrumento" kaj en la radiko kaj en la sufikso. Sekve logikas "broso" kaj "kombilo" kvankam anglalingvanoj foje pledas (kaj plendas!) ke tio estas senutila komplikigo. La diversaj sufiksoj povas aperi en diversaj koloroj por plifaciligi la identigon en la memoro. Interesa eltrovo estas ke anglalingvanoj emas pli facile memori substantivojn ol adjektivojn, kaj adjektivojn ol verbojn. Pro tio ke verboj estas tre gravaj en la komenco por aktiva ekuzo de la lingvo, oni eble devos doni al ili pli da atento.

La alia kategorio kiun valoras indiki por malpliigi postajn problemojn estas la verbofunkcio. Stefan McGill ekuzis la terminon "unu-liga" kaj "du-liga" por indiki la tradician klasifikon de transitiveco/netransitiveco. Se oni scias ke "komenci" estas transitiva (2-liga), oni malemos fari la eraron "la klaso komencas" se la numero "2" memorigas ke necesas du partoprenantoj, ekzemple "la instruisto" (1) komencas "la klason" (2).

Gravas memori ke tio kion oni parolas, oni emas du-tri-oble pli efike memori ol se oni nur trairigas la vorton tra la penso. Se oni ne estas sola kaj timas la reagon de aliaj personoj, movado de la lipoj helpos la motormemoron kvankam ne tiel multe kiel normala parolado. Kompreneble, surbendigado (nun enkomputiligo, kc.) kaj skribado estas aliaj rimedoj plifortigi la retenon.

Plia rimedo estas simple preparo de paroladoj por komuniki al aliaj individuoj kaj grupoj pri temoj kiuj vin entuziasmigas (por tio ekzistas klubkunvenoj!). Se vi scias ke vi devas posedi specifajn vortojn por klarigi viajn ideojn, vi pli deziros kaj pli emos ilin memori. Verkado havas similan funkcion.

Por mi persone, eble plej gravis kombino de legado, atento al radioprogramoj kaj aliaj sonrimedoj, trastudado dum veturado kaj aliaj malplenaj momentoj de neniam forestanta malgranda PIV, konstanta mensa prilaboro de imagitaj konversacioj kaj paroladoj, enkapa tradukado de prelegoj kaj programoj kaj prinotado de ne trovataj bezonataj vortoj, rerakontado de tio kion mi jam vidis kaj konis. Se tiaj kuntekstoj estas parto de via vivo, ne mankos al vi vortoj. Kaj vi lernos ke se vi ne havas iun specifan vorton kiun vi deziras havi (ekzemple de ekvivalento de iu angla vorto), vi havas multajn rimedojn por esprimi tiun saman ideon alimanere, eble pli simple kaj kompreneble. Mi intence senigis min je multaj vorteblecoj en la nuna artikolparo por montri alian aspekton de la vortprovizo kaj ties uzado. Se vi ne rimarkis ion ekster-ordinaran (atentu la humiligan streketon), mi furore sukcesis praktike demonstri tiun aspekton de la aktiva uzado de vortprovizo en Esperanto!

Duncan Charters

La Monata Tradukodefio

Jen la tradukoj de la fame konata usona kanto "Take Me Out to the Ballgame":

Iru ni al basbalo,
iru kun la amas'!
Sur ligna benko sidiĝu ni
sub la suno -- jen bela feri'!
Do hura! por nia teamo.
Se ni ne venkos, ho aĉ!
Jen la ĵet! Frap!
Bravas la lud' ĉe la basbalmatc'!

Danjelo Gibbons

Ek! iru basbalejon,
Ek! iru kun la greg'.
Bombono dolĉa, arakid' sala,
Reveni aŭ ne al mi estas egale . . .
Do, hup, hup, hup por la hejmteam',
Se ili ne gajnos, ho ve!
Ĉar unu, du, tri, jen la fin'
Ĉe la basbalej'!

Lee Miller

Iru ni al la matĉo
Ni estu en la amas'
Mi sopiras je nuksoj kaj Cracker Jack
Reveni hejmen apenaŭ gravas
Do hura, hura por la teamo,
Bedaŭras se gajnos ĝi ne
Adiaŭ post tri maltrafoj ĉe
La matĉo bazopilk'

Peggy Dolter

Mi estu ĉe la bazpilkmaĉ',
Kun la fervorular' estu mi.
Kun arakidoj kaj karamelkrakmaiz' --
Ne gravas se iam revenos mi.
Ni hura-hurau por la hejmteam'.
Domaĝus, se ne venkus ĝi.
Aŭdiĝos "Tri maltrafoj, vicperdas vi"
Ĉe l' amata bazpilk-stadi'.

Jerry Johnson

El Nia Poezio

HUNDO KAJ KATO

Kato miris
pri la hundo foje,
ke li kontraŭ luno
hurlas boje.

Dum vespero,
aŭdu, je la naŭa,
kiel bele sonas
kant' miaŭa!

Hund' respondis:
Mia serenado
estas kanto; via
nur degrado.

Ĝenerale
via luno-tosto
ne valoras svingon
per la vosto!

Nu, videble por la arta normo --
iel ne ekzistas uniformo . . .

Ŝtefo Urban
Nova Ezopo
Stafeto, 1961

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 15.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Kroma rakonto pri la vojaĝo inter Harwich kaj Hellevoitsluis. -- Priskribo de multaj submaraj objektoj neniam menciitaj de iu alia vojaĝanto antaŭe. -- Rokoj vidataj sur tiu vojaĝo egalas la Alpojn laŭ alteco. -- Omaroj, kankroj ktp. de eksterordinara grandeco. -- La Barono savas vivon de virino. -- La kaŭzo, kial ŝi falis en la maron. --Li plenumas kun sukceso la direktivojn de Doktoro Hawes*.

Mi forlasis kelkajn tre gravajn partojn de la rakonto pri la vojaĝo de mia patro trans la Anglan Markolon al Holando; tiujn partojn, por ke ili ne estu tute perditaj, mi nun fidele donos al vi per liaj propraj vortoj, kiel mi aŭdis lin rakonti ilin al siaj amikoj kelkajn fojojn.

"Ĉe mia alveno en Hellevoitsluis" -- diris mia patro -- "oni observis, ke mi spiras malfacile; kiam la loĝantoj demandis pri la kaŭzo, mi informis ilin, ke la besto, sur kies dorso mi rajdis de Harwich al ilia bordo, ne povis naĝi! La stranga formo kaj la karakterizeco de tiu besto estas tiaj, ke ĝi ne povas drivi aŭ sin movi sur la supraĵo de la akvo; ĝi kuris per nekredebla rapidegeco sur la fundo de marbordo al marbordo, pelante antaŭ si milionojn da fiŝoj, multaj el ili estis tute malsimilaj al ĉiuj, kiujn mi antaŭe vidis, ĉar ili portis sian kapon sur la ekstremaĵo de sia vosto. Mi transiris" -- daŭrigis li -- "unu mirigegan vicon da rokoj, same altaj kiel la Alpoj (la pintoj aŭ plej altaj partoj de tiuj submaraj montoj estas laŭdire pli ol cent klaftojn sub la supraĵo de la maro), sur kies deklivoj kreskis multaj specoj de altaj arboj, ŝarĝitaj per marfruktoj, ekzemple per omaroj, kankroj, ostroj, petunkoj, mituloj, marlimakoj ktp; kelkaj el ili unuope sufiĉis por veturil-ŝarĝo, kaj certe neniu esti malpli granda ol portista ŝarĝo! Tiuj, kiujn oni vendas en niaj foirejoj, estas el malsupera pigmea speco, aŭ pli bone dirite, akvofalaĵoj, t.e. fruktoj, deskuitaj per la movado de l' akvo de sur la arbobranĉoj, sur kiuj ili kreskis, simile kiel la fruktoj en niaj ĝardenoj estas dearbigataj de la vento! La omararboj ŝajnis al mi la plej fruktoriĉaj, sed la kankro- kaj ostro-arboj estis la plej altaj. La marlimakoj kreskas sur speco de arbustoj, kiuj staras ĉe la piedo de la ostrarboj kaj supren volviĝas ĉirkaŭ ĝi kiel la hedero ĉirkaŭ la kverko. Mi observis ankaŭ la rezulton de kelkaj ŝiprompiĝoj ktp., precipe ĉe unu ŝipo, kiu surfundiĝis kaŭze de kunpuŝiĝo kun monto aŭ roko, kies supro estis nur tri klaftojn sub la supraĵo. Subakviĝante ĝi falis sur sian flankon kaj elradikigis tre grandan omararbon. Tio okazis en printempo, kiam la omaroj estis tre junaj, kaj multaj el ili, deskuitaj per la forteco de l' ekpuŝo, falis sur kankro-arbon, kiu kreskis sub ili. La omaroj kaj kankroj kuniĝis kaj produktis novan frukton aspektantan kiel ambaŭ kune. Mi provis kunporti ekzempleron, sed ĝi estis tro granda, kaj mia salakva Pegaso ŝajnis tre malkontenta pri ĉiu provo, haltigi ĝian kuradon, dum mi restis sur ĝia dorso. Krom tio mi tiam estis, kvankam galopanta sur roka monto kuŝanta ĉirkaŭ mezvoje de la vojaĝo, minimume kvincent klaftojn sub la supraĵo de la maro, kaj mi komencis trovi la mankon de aero maloportuna; tial mi ne havis la inklinon, plilongigi la tempon. Krom tio mia situacio en aliaj rilatoj estis tre malagrabla; mi renkontis multajn grandajn fiŝojn, kiuj, se mi povis juĝi laŭ iliaj malfermitaj buŝoj, ne nur kapablis, sed ankaŭ deziris manĝi nin; kaj ĉar mia Rozinanto estis blinda, mi mem devis gardi nin kontraŭ la atencoj de tiuj estaĵoj kaj krome ne malatenti miajn aliajn malfacilaĵojn.

Alproksimiĝante al la holanda marbordo, kiam la akvo super niaj kapoj havis ne pli ol dudek klaftojn, mi opiniis vidi homan figuron en virina vestaĵo, kuŝantan sur la sablaro antaŭ ni kaj montrantan signon de vivo. Kiam mi venis pli proksimen, mi vidis, ke ŝia mano moviĝas; mi prenis ĝin en la mian kaj portis la korpon sur la bordon. Apotekisto, kiu ĵus ricevis instruon de Dro Hawes en Londono, revivigis ŝin. Ŝi estis la edzino de viro, kiu estris ŝipon el Hellevoitsluis. Kiam li ĵus forlasis la havenon, ŝi, aŭdinte ke li havis kun si amatinon, sekvis lin en remboato. Atinginte la ferdekon, ŝi rapidis al sia edzo kaj ekbategis lin kun tia furiozeco, ke li trovis ĝin plej prudenta, iri flanken kaj permesi al ŝi, fari la impreson de siaj fingroj prefere sur la ondoj, ol sur lia vizaĝo. Li ne malbone konjektis pri la rezulto; ĉar renkontante neniun baron, ŝi iris rekte en la maron, kaj estis mia malfeliĉa sorto meti la fundamenton de reunuiĝo por tiu feliĉa paro.

Mi facile povas imagi la malbenojn, per kiuj la edzo ŝarĝis min, kiam ĉe lia reveno ĉi tiu dolĉa kreitaĵo atendis lin kaj kiam li eksciis la manieron, en kiu ŝi denove venis en la mondon.

Kvankam granda estis la aflikto, kiun mi kreis por ĉi tiu kompatinda diablo, tamen mi esperas, ke li mortos en amikeco al mi, ĉar mia motivo estis bona, kvankam la sekvoj por li, oni devas tion konfesi, estis teruraj."

*Elparolu: Hoes

Daŭrigota...

La Verda Trobadoro

Esperanto Estas la Lingvo Por Mi

Aŭskultu!

Transiris mi la oceanon,
Sur ŝipo vojaĝis sur ĝi;
Renkontis mi nek samlandanon
Nek iun konatan de mi.

Esperanto estas la lingvo por ni, por ni.
Esperanto estas la lingvo por mi.

Mi ne amuziĝis per io;
Neniu parolis al mi;
Enuis mi baldaŭ je ĉio;
Soleco min premis al si.

Bonŝance UEA butono
Atenton altiris al si;
La stelo kun neĝblanka fono,
Ho kiel mi ĝojis pri ĝi!

Min tute enuo forlasis;
Soleco forflugis kun ĝi;
Kaj gaje la horoj forpasis
Por samideano kaj mi.

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Diversaĵoj

Kunveno de la 1-a de aŭgusto, 2000

Ĉeestis la kunvenon Bob Clark, Dan Gibbons, kaj Jerry Johnson.

Jerry parolis dum mallonga tempo pri sia feria vizito al Danio, Svedio, kaj Norvegio. Pro manko de tempo li ne renkontis iujn Esperantistojn dum la vojaĝo, sed li klopodis viziti la Esperanto- Centron de la sveda landa asocio en Stokholmo. Li kaj lia edzino veturis per metroo al la adreso de la Centro, sed la oficejo/librovendejo estis fermita. Jerry kunportis al la kunveno foton de si antaŭ la Sveda Esperanto-Centro. Ankaŭ en Svedio, Jerry trovis uzaĵon de Esperanto en la biblio en sia hotelĉambro. La biblio plejparte estas en la angla kaj sveda lingvoj, sed sur ĝia unuaj paĝoj estas citaĵo el la Sankta Skribo en kelkaj aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Bob kaj Dan priparolis la buĝeton de ELNA kaj la fakton ke ĝi elspezas multe pli ol ĝi enspezas. Tio instigis diskuton pri la vidbenda instrua serio, kaj ĝia perspektivo por sukceso. Oni sugestis ke, se ELNA pagus al nia klubo la monon ŝulditan al ni el la profitoj de la landa kongreso de 1999, ni pripensus la aĉeton de kompleta ekzemplero de la vidbenda instrua serio. Ni povus uzi ĝin eble por prezenti instruan programon pri Esperanto ĉe kabla-televido.

Ni preskaŭ decidis ke la dato por la Zamenhofa bankedo estos la 10-a de decembro. Ni intencos rezervi ĉambron ĉe la restoracio Bevo Mill por tiu dato.

Dan iomete priparolis la traduko-defion, sed ĉar Bob kaj Jerry ankoraŭ ne penis traduki la kanton, Dan ne rivelis al ili la faritajn tradukojn.

La grupo priparolis la situacion rilate al komencantoj. Antaŭ kelkaj monatoj, ni decidis paroli nur esperante dum niaj kunvenoj kaj havi alian kunvenon, la "krokodilan mardon", por komencantoj. Tiu ideo funkciis nur dum unu aŭ du monatoj, kaj la komencantoj komencis malaperi. Dan diris ke eble estas du celoj por ĉi tia klubo:
(1) plibonigi la Esperanto-lertecon de la membroj.
(2) instrui Esperanton al komencantoj.
Dan opiniis ke eble nia klubo ne estas sufiĉe granda por fari ambaŭ. Li opiniis ke anstataŭ instrui, ni devas helpi al komencantoj lerni Esperanton. Ni ne devos legi la lernolibron al la lernantoj paĝon post paĝo.

Iu sugestis novan metodon por plibonigi nian lertecon rilate al la akuzativo. Kiam parolos ni esperante, la vortordon de la frazoj ni ŝanĝu, pro tio ke la ordinaran anglan vortordon ni ne plu uzos. La fakto ke ni la anglan vortordon uzas estas la kialo ke la akuzativon ni ofte forgesas uzi, ĉu ne?

Je la fino de la kunveno, oni memoris anonci ke Peggy Dolter aranĝis ke ni havos lokon ĉe la centra kantona biblioteko por prezenti malgrandan ekspozicion pri Esperanto. Tiu loko haveblos en januaro.

Raportas Jerry Johnson

Okazontaj eventoj:

Kunveno, Biblioteko Buder. 5-an de septembro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado komenciĝos je la 6-a ptm.

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 1-an de septembro, 2000
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 19-an de septembro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado komenciĝos je la 6-a ptm.