Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Literaturajn kontribuaĵojn bonvole sendu al: Lee Miller
Petojn kaj plendojn al: Danjelo Gibbons
Frontpaĝo

Junio, 1999

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Lee Miller: El mia lingva angulo...
Jerry Johnson: Kiel mi interesiĝis pri Esperanto
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 1)
Ĝardeno de hajkoj
Kunveno, 1-an de junio
KoRo, 4-an de junio
Kunveno, 15-an de junio
Venontaj Eventoj


En la maja numero de Esperanto, Andrzej Pettyn, kiu estras la Esperanto-Redakcion de Pola Radio, skribis: "Ni volas pli vaste utiligi la ret-radion por disponigi al la tutmonda esperantistaro aktualaĵojn pri tio kio okazas en Pollando kaj pri la aplikado de nia lingvo, por inspiri per bonaj ekzemploj al pli energia agado . . . Samtempe ni esperas ke ĉiuj lokaj Esperanto-gazetoj diskonigos la aŭskulteblon de niaj elsendoj per ret-radio, atingebla per http://www.wrn.org/ondemand/poland.html, kaj kunlaboros kun ni." (p. 86)

Ni kuraĝigas ĉiujn membrojn de la EASL viziti ĉi tiun retsituon kaj aŭskulti la elsendojn de Pola Radio. Vi bezonos la programon "RealPlayer G2", kiun vi povas senkoste enŝuti kaj instali en vian propran komputilon de http://www.real.com/products/player/. Se vi deziras reagi al S-ro Pettyn, vi povas skribi al li ĉe pettyn@radio.com.pl.


Lee Miller: El mia lingva angulo...

Saluton, kaj bonvenon en ĉi tiun novan rubrikon en la Bulteno de la EASL. Mi esperas ke ĉi tie ni ĉiuj estos komfortaj, kaj ke ni povos trovi respondojn al niaj lingvaj demandoj, problemoj, nekomprenoj, kaj aliaj prilingvaj aferoj. Ĉar fakte nia movado estas baze lingva movado, kaj estas dece ke ni havu parton de nia bulteno por tiaj temoj. Eble vi trovis enigmon dum viaj studoj. Eble kiel memlernanto vi ne povis bone regi kelkajn aspektojn de la lingvo. Eble vi aŭdis aŭ legis ion kion vi tute ne povis kompreni. Ni ĉiuj partoprenas tiajn spertojn. Do, jen rubriko por ke niaj demandoj estu responditaj!

Kion mi deziras havi en la rubriko? Mi havas kelkajn ideojn:

--Respondoj al prilingvaj demandoj. Ĉu vi havas problemojn je gramatiko, vortoj, stilo, prononco? Ĉu vi trovis frazojn aŭ esprimojn kiujn vi tute ne komprenis? Ĉu vi provis analizi kial iu aŭtoro sin esprimis per iu maniero, sed ne per alia? Se jes, demandu! Mi ne estas spertulo, sed mi prizorgos la demandojn, kaj provos trovi respondojn ĉu el la literaturo, ĉu de niaj konataj spertuloj.

--Analizo de tekstoj. Eble vi legis ion en la Esperanta literaturo kiu ne estas tute klara, kaj post multe da studado vi ankoraŭ ne tute komprenas ĝin. Eble la aŭtora stilo ne estas kutima aŭ laŭregula. Eble la temo estas iom esotera. Sendu kopion de la (mallonga!) teksto. Ni pridiskutos ĝin ĉi tie. Kaj ni sendube ricevos multajn leterojn al la redaktoro(j)!

--Konsilo de la spertuloj. En la Esperanto-Movado troviĝas multaj spertuloj kaj kleruloj. Kelkaj el niaj samklubanoj estas tiaj, ĉu ne? Kion ili konsilus pri lernolibroj, vortaroj, gramatikoj, literaturo, kaj aliaj materialoj? Kiel oni progresu de komencanto al meznivelulo kaj spertulo? Se vi ne povas aĉeti ĉiujn Esperantajn librojn en la UEA-katalogo, kiuj estas la plej altvaloraj? Kiel oni enkonduku novulojn en la movadon? Ni demandu al ili. Kion vi dezirus demandi al ili pri Esperanto?

Jen via rubriko . . . ne, NIA rubriko. Kion vi bezonas kaj deziras trovi ĉi tie? Diru al mi. Kune, ni povas krei interesan kaj utilan kolumnon kiu instigos nin al pli bona kompreno de nia lingvo Esperanto. Kaj se vi deziras verki ion mem pri la lingvo, vi estas tute bonvena kiel gasta verkisto.

Mi klarigu, ke mi neniel estas lingvisto! Mi nur estas senpaga dungito de la Bulteno, kiu provos fari ion utilan por vi kaj por mi. Mi uzos la normajn referencojn pri la lingvo, kaj ne hezitos demandi al esperantistaj spertuloj pri iliaj ideoj, analizoj, kaj sagacoj!

Sendu e-poŝtaĵojn al LeeM1023@msn.com. Se vi devas sendi paperaĵojn, sendu al: Lee Miller, 1023 Pheasant Run, Columbia, Missouri 65201.

Bonkore al ĉiuj,

Lee

(Dum venontaj monatoj, vi legos en ĉi tiu rubriko la E-historiojn de diversaj klubmembroj.)

Jerry Johnson: Kiel Mi Interesiĝis Pri Esperanto . . . kaj Rilataj Anekdotoj.

Mi ĉiam havis intereson pri foraj landoj. Kiam mi estis knabo, mi prunteprenis librojn pri aliaj landoj de la publika biblioteko. Mi klare memoras ke iun tagon mi rigardis kelkajn vortojn el la hispana lingvo sur paĝo de iu lerneja libro. Mi tiam scivolis kiel oni povas uzi tiajn vortojn por formi frazojn. Por trovi respondon al tiu demando, mi iris al la publika biblioteko kaj serĉis librojn pri la hispana lingvo. Bonŝance mi trovis plurajn verkitajn por junuloj. Mi prunteprenis iujn, kaj mi komencis mian mem-studadon de fremdaj lingvoj. Mi supozas ke tiu afero okazis dum la kvina jaro de la elementa lernejo.

Kiam mi pliaĝiĝis, mi enklase studis la hispanan lingvon dum la kvar jaroj de la mezlernejo. Iun tagon mi vidis artikolon pri "internacia lingvo" sur la unua paĝo de la ĵurnalo St. Louis Globe-Democrat. (Kutime tiu ĵurnalo prezentis artikolojn pri ĝeneralaj interesaĵoj sur la malsupra parto de la unua paĝo.) Ĉi tiu lingvo kun regula gramatiko tre interesis min. Mi supozas ke mi trovis libron pri Esperanto en la publika biblioteko kaj legis ĝin. Mi ne memoras kiam aŭ kial aperis la artikolo, sed nun mi supozas ke eble ĝi aperis pro la Landa Kongreso en Sankta-Luiso en 1959. [Redaktisto: Prave! En "The North American Esperanto Review", Vol. 7, No. 4, July-August 1959, oni legas: "Esperanto received some good publicity in connection with the 7th Congress held recently in St. Louis. Announcements appeared in both daily newspapers on the Sunday preceding the Congress. The public meeting Friday night was publicized by the Globe-Democrat in its Wednesday editions . . . Joan Foster, feature writer for the Globe-Democrat, interviewed Mr. and Mrs. Doneis and, as a result, a good article, complete with a large picture of them, appeared on Wednesday following the Congress". LM]

En 1960 mia universitata studado komenciĝis en Rolla (Misurio), kaj mi trovis Esperanto-klubon tie. La respondeculo por la klubo estis Profesoro Brewer, instruisto de muziko ĉe la universitato. Estis tri aŭ kvar aliaj studentoj kiuj ĉeestis la klubajn kunvenojn. Mi aĉetis lernolibron kaj komencis studi la lingvon. La lernolibro estis verkita de George Connor, kiu estis la estro de la tiama makartiisma organizaĵo EANA [la Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko]. Mi mencias tion pro io kio okazis dum mi estis membro de la universitata klubo. Mi skribis leteron al meksika Esperantisto, kaj mi ricevis respondon. Kiam mi montris la respondon al Profesoro Brewer, li avertis min ke la korespondanto eble estas komunisto. Bedaŭrinde mi atentis lian averton, kaj mi ne plu korespondis kun la meksikano.

Post la unua semestro ĉe la universitato, mi trovis ke mi estas membro de kvar organizaĵoj kaj mi ne havas sufiĉan tempon por studi. La Esperanto-klubo estis unu el la organizaĵoj al kiuj mi ne retenis membrecon.

Pasis multaj jaroj. Mi diplomiĝis, edziĝis, kaj dufoje patriĝis. Mi transloĝiĝis al diversaj partoj de Usono, kaj en 1978 mi retransloĝiĝis al Sankta-Luiso. Post tiu jaro mi aliĝis al la Unitariana Eklezio, kaj dum loka interpreĝeja kunveno mi renkontis Profesoron Ron Glossop. Oni diris al mi ke Ron estas Esperantisto. Mi memoris mian antaŭan intereson pri Esperanto, kaj mi priparolis ĝin kun li. Ron diris al mi ke li instruas la internacian lingvon ĉe la Universitato de Suda Ilinojso. Post kelkaj semajnoj mi trovis min en lia klaso dum dimanĉaj posttagmezoj.

Post kiam mi partoprenis du kursojn, mi klopodis uzi la internacian lingvon. Mi komencis korespondi kun ĉina viro en februaro 1986. Dum la sama jaro mi membriĝis al la landa organizaĵo ELNA [la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko], kaj en 1989 mi membriĝis al la tutmonda organizaĵo UEA [la Universala Esperanto-Asocio]. En 1992 mi ĉeestis la Universalan Kongreson de Esperanto en Vieno. Post tiam, mi ricevis leteron de hungara junulino, kiu supozeble trovis mian nomon sur la listo de Esperantistoj ĉe la Kongreso. Mi ankoraŭ korespondas kun ŝi. En julio 1996 mi partoprenis Esperanto-klason ĉe la Universitato de Hartford kaj ankaŭ la Landan Kongreson en Detrojto. Ekde tiam mi ĉeestis la Landajn Kongresojn en Sanfrancisko kaj en Montrealo. Mi trovas ke Esperanto kontribuas intereson, intelektan stimulon, kaj signifoplenan celon al la vivo.

Mi volus nun rakonti iom pri la komenco de nia nuna loka grupo. Post kiam mi partoprenis la kursojn kun Profesoro Glossop, li invitis min kaj plurajn Esperanto-parolantojn al sia hejmo por konversi en la lingvo. Kutime ni kunvenis dimanĉe je la posttagmezo. Kelkaj el la tiamaj membroj de la grupo estis Duncan kaj Pat Charters, Joe Eisele, Rod Mason, John Sabin, Jason Curtis, kaj Stefano Gerrie. Dum la unua kunveno de 1989 la grupo decidis organizi sin. La unua estraro konsistis el Rod Mason, prezidanto, Jeff Wilson, vicprezidanto, kaj Stefano Gerrie, sekretario/kasisto. La grupo decidis ke ĝi devas kunveni ĉe publika loko por allogi interesulojn kiuj hezitus veni al privata hejmo. Ili elektis la Bibliotekon Carpenter apud Avenuo Sud-Grand kiel la lokon por la kunvenoj. Ili elektis la trian dimanĉon de ĉiu monato kiel la tagon por la kunvenoj. Sed la grupo ne povis konsenti pri ĝia nomo. Finfine en septembro 1989, sufiĉaj membroj konsentis ke la nomo de la grupo estos "La Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso".

La nova klubo havis plurajn interesajn eventojn. La unua Konversacia Rondo (KoRo) okazis la 3-an de novembro 1989 ĉe la restoracio Olive Tree Cafe apud Avenuo Sud-Grand. La 17-an de decembro de tiu jaro la klubo festis sian unuan Zamenhofan Bankedon ĉe la Restoracio Plush Steer. (Mi ne havas ĝian adreson; ĝi eble estis malgranda restoracio apud la Strato Chippewa.)

Tamen, la asocio ne nur kunvenis kaj manĝis: dum septembro, 1989 la klubo helpis bonvenigi grupon de Polaj Esperantistoj al Sankta-Luiso. Lusi Harmon (de la Esperanta Vojaĝo-Servo) informis nin ke aŭtobuso plena de Polaj Esperantistoj alvenos al Sankta-Luiso, kaj petis nian helpon. La klubo kontaktis frataran societon "Polish Falcons" kiu donacis sian kunvenĉambron por festeto por la veturantoj. Membroj de la klubo donacis manĝaĵojn por la festeto. Kelkaj membroj gvidis la Polojn al vidindaĵoj en nia urbo - la Arko, la Malnova Katedralo, ktp. Post unu tago, la Poloj forveturis aŭtobuse. Estis interesa evento, sed estis multa laboro por nia malgranda grupo.

Mi volas diri iometon pri kelkaj fruaj membroj, kiuj ne plu estas kun nia klubo. Joe Eisele estis la plej maljuna membro de la klubo. Joe estis sperta, delonga Esperantisto, kaj li mortis en 1990. John Sabin estis la viro kiu ekprezentis Esperanton al Ron Glossop kaj unue instruis ĝin al li. John vivis ĝis 1997. Jason Curtis estis junulo kun granda intereso pri Esperanto. Ni perdis kontakton kun li post kiam li foriris por studentiĝi ĉe universitato en Teksaso. Stefano Gerrie estis tre sperta Esperantisto kiu antaŭe loĝis apud Sanfrancisko kaj konis multajn Esperantistojn el tiu regiono. Stefano laboris multe por la klubo kaj por la Esperanto-movado. Post 1990 li malsaniĝis, kaj ne plu povis partopreni klubajn aferojn.

Dum la jaro 1991 du novaj interesuloj ĉeestis niajn kunvenojn, Peggy Dolter kaj Stanley Glass. En 1992 Stanley komencis sian deĵoron en la ofico de kluba sekretario/kasisto. La Restoracio Olive Tree Cafe ĉesis ekzisti, kaj pro tio la loko de la KoRo ŝanĝiĝis al la Restoracio Lettuce Leaf en Klejtono. Cetere, en marto 1992 la grupo havis novan lokon por siaj kunvenoj, la Ĉefa Biblioteko de Universitato-Urbo. Tie ni kunvenis en malgranda ĉambro, en kiu povis sidi nur kvar aŭ kvin personoj. En decembro 1992, la kvara Zamenhofa Bankedo okazis, la unuan fojon ĉe la Restoracio Jordan's.

En 1993 aŭ 1994, la Restoracio Lettuce Leaf tute fermis siajn pordojn, kaj pro tio la klubo komencis havi la KoRon ĉe la Restoracio La Patisserie apud Bulvardo Delmar. En septembro 1994, ni komencis havi niajn kunvenojn ĉe la Biblioteko Buder apud Avenuo Hampton. Ni ankaŭ komencis havi du kunvenojn monate--unu tute por lecionoj kaj la alia por lecionoj kaj klubaj aferoj. Dum la sama monato okazis la unua kluba rostfesto. En marto 1996 la unua KoRo okazis ĉe la Kafeterio Salad Bowl apud Bulvardo Lindell. Aliaj gravaj datoj por nia klubo estis la somero de 1994 kiam la klubo ricevis premion de ELNA kiel la plej bona malgranda loka grupo; oktobro 1997 kiam ni unue partoprenis la Internacian Popolfoiron; kaj certe julio 1999 kiam ni gastigos la Landan Kongreson!

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 1.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

(La Barono rakontas siajn aventurojn al amikoj ĉe botelo.)

La Barono rakontas pri siaj unuaj vojaĝoj. -- La miregigaj efikoj de uragano. -- Li alvenas en Cejlon, venkas du eksterordinarajn kontraŭulojn, revenas al Holando.

Kelke da jaroj antaŭ ol mia barbo anoncis baldaŭan plenaĝon aŭ, alivorte, kiam mi estis nek viro nek knabo, sed inter ambaŭ, mi esprimis en diversaj konversacioj fortan deziron, vidi la mondon; pri tio malkuraĝigis min miaj gepatroj, kvankam mia patro mem multe vojaĝis, kio evidentiĝos, antaŭ ol mi finos mian strangan kaj, mi povas aldoni, interesan rakonton. Kuzo de mia patrina flanko tre amis min kaj ofte diris, ke mi estas brava, vigla junulo, kaj multe inklinis, kontentigi mian scivolemon. Lia elokventeco havis pli fortan efikon ol mia, ĉar mia patro konsentis, ke mi akompanu lin en vojaĝo al la insulo Cejlon, kie lia onklo loĝis multajn jarojn kiel guberniestro.

Ni ŝipveturis for el Amsterdam kun dokumentoj de Iliaj Altaj Ekscelencoj la Ŝtatestroj de Holando. La sola rakontinda okazintaĵo dum la vojaĝo estis la mirigaj efikoj de uragano, kiu eltiris kun la radikoj multnombrajn arbojn de eksterordinaraj dikeco kaj alteco. Tio okazis sur insulo, kie ni ankris por preni lignon kaj akvon; kelkaj el tiuj arboj pezis multajn tunojn, tamen la ventego portis ilin tiel mirige alten, ke ili aspektis kiel plumetoj de malgrandaj birdoj flugantaj en la aero, ĉar ili estis minimume kvin mejlojn super la tero. Sed kiam la uragano trankviliĝis, ili ĉiuj tuj falis vertikale sur siajn respektivajn lokojn kaj enradikiĝis denove, escepte de la plej granda, kiu, kiam ĝi forbloviĝis en la aeron, havis sur siaj branĉoj homon kaj lian edzinon, tre honestan maljunan paron, kiu kolektis kukumojn. (En tiu parto de la terglobo ĉi tiu utila vegetaĵo kreskas sur arboj.) Dum la falo de l' arbo la pezo de ĉi tiu paro klinis la trunkon kaj faligis ĝin en horizontala pozicio: ĝi falis sur la ĉefon de la insulo kaj tuj mortigis lin; li estis forlasinta la domon dum la uragano, timante, ke ĝi falos sur lin, kaj estis revenanta tra sia propra ĝardeno, kiam ĉi tiu feliĉa akcidento okazis. La vorto feliĉa ĉi tie postulas iom da klarigo. Tiu ĉefo estis homo kun tre avara kaj despota karaktero, kaj kvankam li ne havis familion, la indiĝenoj de la insulo preskaŭ mortis pro malsato sekve de liaj subpremantaj kaj malnoblaj impostoj. La objektoj, kiujn li tiamaniere prenis de ili, eĉ estis putrantaj en liaj provizejoj, dum la kompatindaj mizeruloj, de kiuj li forrabis ilin, konsumiĝis en malriĉeco. Kvankam la pereigo de ĉi tiu tirano estis akcidento, la popolo elektis la kukum-kolektantojn por la ofico de ĉefoj; jen signo de dankemo pro la mortigo, kvankam akcidenta, al ilia tirano.

Riparinte la difektojn, suferitajn en tiu eksterordinara uragano, kaj adiaŭinte la novan ĉefon kaj lian edzinon-moŝton, ni eknavigis kun bona vento al la celo de nia vojaĝo.

Post proksimume ses semajnoj ni alvenis en Cejlon, kie oni akceptis nin kun grandaj signoj de amikeco kaj vera ĝentileco. La sekvantaj strangaj aventuroj eble ne estos tedaj.

Loĝinte en Cejlon proksimume dek kvar tagojn, mi akompanis al ĉaso unu el la fratoj de la guberniestro. Li estis forta, atleta homo, kaj, alkutimiĝinte al tiu klimato (ĉar li jam loĝis tie kelkajn jarojn), li eltenis la varmegon de la suno pli bone ol me; dum nia ekskurso li estis multe progresinta tra densa arbaro, dum mi estis nur ĉe la eniro.

Apud la bordoj de vasta parto da akvo, kiu okupis mian atenton, mi pensis, ke mi aŭdas susurantan bruon malantaŭ mi; turninte min, mi preskaŭ ŝtoniĝis ĉe la ekvido de leono, kiu evidente alproksimiĝis kun la intenco, kontentigi sian apetiton per mia kompatinda kadavro, eĉ ne petante mian konsenton. Kion fari en tiu terura dilemo? Mi ne havis eĉ unu momenton por pripensi. Mia pafilo estis ŝargita nur per kugletoj, kaj kuglojn mi ne havis. Kvankam mi ne povis imagi la eblecon, mortigi tian beston per tia malforta municio, tamen mi havis esperon, timigi ĝin per la bruo kaj eble ankaŭ vundi ĝin. Mi tuj ekpafis, ne atendante ĝian alproksimiĝon, kaj la bruo nur kolerigis ĝin; ĝi plirapidigis siajn paŝojn kaj ŝajne alproksimiĝis al mi plej rapide. Mi provis forkuri, sed tio nur pliigis (se tio estus ebla) mian maltrankvilecon; ĉar en la momento, kiam mi turnis min, mi ekvidis grandan krokodilon kun malfermita buŝego preskaŭ preta min akcepti. Dekstre de mi estis la akvo menciita antaŭe kaj maldekstre profunda krutegaĵo, havanta, kiel mi poste eksciis, ujon ĉe la fundo kun venenaj kreitaĵoj; unuvorte, mi rigardis min perdita, ĉar la leono nun staris sur siaj malantaŭaj piedoj kaj ĝuste estis ekkaptonta min. Pro timo mi falis senvole sur la teron, kaj, kiel poste evidentiĝis, la leono transsaltis super min. Mi kuŝis kelkan tempon en situacio ne priskribebla per vortoj, atendante, ĉiumomente senti ĝiajn dentojn aŭ ungegojn en iu parto de mi. Restinte en tiu malfeliĉa situacio kelkajn sekundojn, mi aŭdis furiozan, sed neordinaran bruon, malsimilan al kiu ajn sono, kiu iam antaŭe trafis miajn orelojn; kaj oni ne miros pri tio, se mi informos vin, de kie ĝi venis: post kelktempa aŭskulto mi kuraĝis levi mian kapon kaj ĉirkaŭrigardi, kaj tiam, je mia ne priskribebla ĝojo, mi vidis, ke la leono, avide saltante al mi, saltis antaŭen, dum mi falis, en la buŝegon de l' krokodilo, kiu, kiel mi jam diris, estis larĝe malfermita. La kapo du unu fiksiĝis en la gorĝo de la alia! Kaj ili baraktis, por sin liberigi! Mi feliĉe ekmemoris mian ĉas-tranĉilon, kiu pendis ĉe mia flanko; per ĝi mi detranĉis la kapon de la leono per unu ekfrapo, kaj la korpo falis al miaj piedoj! Poste per la kolbo de mia pafilo mi enbategis la kapon de la leono pli profunden en la gorĝon de la krokodilo kaj pereigis ĉi tiun per sufokiĝo, ĉar ĝi ne povis engluti nek eligi la leonan kapon.

Tuj post kiam mi tiel komplete venkis miajn du potencajn kontraŭulojn, mia kunulo alvenis, serĉante min; ĉar rimarkinte, ke mi ne sekvis lin en la arbaron, li revenis, pensante, ke mi perdis la vojon, aŭ ke iu akcidento trafis min.

Post reciproka gratulado mi mezuris la krokodilon, kiu havis la longecon de kvardek futoj.

Tuj kiam mi estis rakontinta al la guberniestro ĉi tiun eksterordinaran aventuron, li sendis veturilon kaj servistojn, kiuj portis hejmen la du kadavrojn. La felon de la leono oni bone preparis, kune kun la haroj, kaj oni faris el ĝi tabakujojn, kiujn post nia reveno al Holando mi donacis al la urbestroj, kiuj rekompence petis, ke mi akceptu mil dukatojn. La haŭton de la krokodilo oni pajloŝtopis en la kutima maniero, kaj ĝi estas bonega objekto en la publika muzeo de Amsterdam, kie la gvidisto rakontas al ĉiu vizitanto la tutan aventuron, kun tiuj aldonoj, kiujn li trovas konvenaj. Kelkaj el liaj variaĵoj estas iom fantaziaj. Unu el ili estas, ke la leono rekte saltis tra la krokodilo, kaj eliris tra la malantaŭa pordo, kaj en la momento, kiam ĝia kapo aperis, lia sinjora moŝto la Granda Barono, (kiel plaĉas al li, nomi min) detranĉis ĝin, kune kun tri futoj de la krokodila vosto. Ĉi tiu homo havas tiom malmulte da respekto al la vero, ke li iufoje aldonas, ke tuj kiam la krokodilo eksentis la perdon de sia vosto, ĝi turnis sin, ekprenis la ĉas-tranĉilon el la mano de la sinjoro, kaj englutis ĝin kun tia avideco, ke la tranĉilo trapikis ĝian koron kaj tuj mortigis ĝin.

La malgranda respekto, kiun tiu aroganta fripono havas al la vero, iufoje igas min timi, ke miaj veraj rakontoj estos suspektataj, kiam oni trovos ilin en kuneco kun liaj abomenaj elpensaĵoj.

Daŭrigota...

Ĝardeno de hajkoj.

(Hajko - Japana fiksforma poemeto el tri versoj de 5, 7, k 5 silaboj. - PV)

Eble vi ne bone rimas. Tamen, se vi povas kalkuli ĝis sep, vi povas hajkumi.
Sendu poemon al nia ĝardeno!

___________________________

En la ombreto
De la stadiono "Busch"-
Klub' Esperanta

- Roberto Vegiard

___________________________

Foren mi vagas.
Tamen mi revenas per
Ununura paŝ'.

- Danjelo Gibbons

___________________________

Hunda dorlotbest'
Kuŝas ĉe mia flanko.
Vespero bonas.

- Lee Miller

___________________________



Kunveno, Biblioteko Buder. 1-an de junio

Do, jen la situacio: S-ro Neville St. Clair, amata edzo kaj patro, viro kun senmakula reputacio, ĉiutage veturas Londonen de sia eksterurba domego por pritrakti aferojn. Okazis, ke la edzino devas subite, senaverte viziti la urbon. Tie ŝi ekvidas la konsternitan (kaj preskaŭ nudan) edzon... Nu, la rakonto plikomplikiĝas. Laŭ Danjelo, la kripla almozulo estas reale St. Clair. Peggy priridas tiun proponon. Jeff kaj Jerry saĝe silentas kaj atendas. Kio okazos en la lasta parto de la novelo? Ĉeestu la venontan kunvenon por eltrovi tion.

Aŭ legu vi mem: A.C. Doyle, La Viro kun la Tordita Lipo. (Sed kies lipo torditas? Ankoraŭ ni ne scias...)

Post la legado de la ekscita rakonto, la kvar klubanoj konversaciis krokodile pri la kutimaj kongresrilataj koncernoj (kalendaro, kurso por komencantoj, kalkulo de kostoj, ktp.) Baldaŭ ili estis elbibliotekigitaj kaj dum iom da tempo babilis ekstere pri la nova filmo Star Wars. (Starvarz? Stelmilitoj?) Kompreneble la estonta sorto de la kompatinda patrino de Anakin estos la ŝlosilo al lia posta dartvejderiĝo. Sed kial Liam Neeson ne malaperis post la morto, kiel faras aliaj Jedi? (Ĝedajoj? Ĝedajuloj?) Jen profundaj akvoj...
-dhg

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 4-an de junio

Alvenis Peggy Dolter, Ron Glossop, Jerry Johnson, Rod Mason, kaj Jeff Wilson por vespermanĝo kaj babilado. Ĉivespere partoprenis ankaŭ Isabel Martinez kaj ŝia fianĉo Matthew Mulcahy. Bedaŭrinde ili ankoraŭ ne scipovas paroli Esperanton. (Jes, tiaj kompatinduloj ankoraŭ ekzistas en nia freneza mondo.) Isabel estas la filino de D-ro Martinez, kiu vojaĝos de sudameriko por prelegi ĉe la kongreso en julio. Matt posedas du trinkejojn en Sankta-Luiso, kaj li bonkore proponis, ke la ELNA-kongresanoj vizitu tiujn trinkejojn por malstreĉiĝo kaj refortiĝo post lacigaj horoj da kongresumado.

Iu diris, ke la kongresbulteno devus publikigi reklameton pri la trinkejoj. (...Eble...) Iu alia proponis, ke kelkaj vendejoj en la kongresa ĉirkaŭaĵo eble pagus etan monsumon por aĉeti similajn reklametojn. (...Probable ne...) Sed kiu el la ĉivesperaj partoprenantoj deziras vagi de vendejo al vendejo, diskutante la proponon kun la senaŭtoritatuloj kiuj hazarde deĵoras ĉe tiuj establaĵoj? (...Neniu...) Hmm. Eble Danjelo (kiu ne ĉeestis la KoRon pro tio, ke li devis muzikumi aliloke), jes, eble Danjelo volontos vendi la reklametojn al la vendejoj! (...Ne...) (...Li ne volontas...)
-dhg

Kunveno, Biblioteko Buder. 15-an de junio

La laŭtlegadon de la novelo komencis Dan Gibbons, Jeff Wilson, kaj Bob Clark (rebonvenon, estimata!). Baldaŭ aperis Jerry Johnson. Li legis dum la rakonto alproksimiĝis al la longe atendita fino. Ron Glossop kaj Rod Mason eniris la ĉambron, sed neniu salutis ilin. Neniu volis interrompi la legadon. Je ĉies granda surprizo, Sherlock Holmes malkovris, ke ... Ne, ni ne diros. Legu vin mem.

Post la ekscita kaj tute kontentiga rakontfino, Rod parolis pri nova komputilprogramo, kiun li ĵus akiris. Ĝi instruas lingvojn, inkluzive de Esperanto. Laŭ Rod, la programo estas tre bona kaj utila. Eĉ la prononco ĝustas. Li kunportos komputilon al la unua kunveno en julio por montri la mirindaĵon.

Nun alvenis Nancy kaj Jim Casey, kaj la kutima diskuto pri la venonta kongreso komenciĝis. Certe io estas forgesita; ia neantaŭvidita problemo leviĝas, ĉu ne? Sed fakte, oni devas konfesi, ke ĉio ŝajnas esti en ordo. Ron raportis, ke preskaŭ 60 personoj jam aliĝis al la LK. Do, ŝajne la kongreso efektive okazos!

Ĉar kelkaj ne povos kunveni je la tria mardo en julio, la klubanoj decidis, ke la dua merkredo devas anstataŭi. Kontrolu la kalendaron sube!

Venontaj Eventoj:

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 2-an de julio
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 6-an de julio
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.

Kunveno, Biblioteko Buder. Merkredon (notu!) la 14-an de julio
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.

Landa Kongreso de ELNA, Sheraton West Port Hotel. 23-an ĝis 26-an de julio.
La longe atendita evento, pri kiu la klubo tiom laboregis. Partoprenu!

Klaso por komencantoj, Bahaisma Centro.
Ĉiumarde kaj ĉiuĵaŭde dum julio (6-an, 8-an, 13-an, 15-an, 20-an, 22-an).
30 W. Lockwood, Webster Groves. Ron Glossop instruas de la 7-a ĝis la 9-a horo vespere.