Mongolio trovighas en Centra Azio, inter Rusio kaj Chinio. La lando havas pli ol du milionojn da loghantoj. Ekde la antikvaj tempoj mongoloj okupighas pri brutarbredado, kion nuntempe daurigas la kamparanoj. Fakte, ili estas kaj restas nomada popolo. Jen kelkaj eroj de la spirita kulturo mongola.
Prakredoj helpas protekti la medion
Ghis la 16-a jarcento, mongoloj havis shamanisman kredon. En la antikvaj tempoj ili imagis, ke chiuj montegoj, riveregoj kaj grandaj lagoj havas sian mastron, in- au vir-seksan. Oni diras, ke nur en escepta okazo, precipe noblaj kaj senkulpaj homoj povas vidi ilin per siaj propraj okuloj. La mastroj povas havi diversajn aspektojn, ekzemple homan, au serpentan, au lupan. Mongoloj ankau multe respektas la Chielon, Teron, Sunon, Lunon kaj Fajron. Ili kredas, ke ech la vento havas sian mastron. Jen kial ghis hodiau dommastrinoj chiumatene oferjhetas freshan lakton por kontentigi chiujn menciitajn mastrojn. Samtempe ili petegas la favoron kaj gardadon de la mastroj.
Mongoloj tute ne permesas al si kaj al aliaj enigi sangon, viandon kaj lakton en riveron kaj lagon. Ili ech ne lavas ion en tiuj akvofontoj -se iu ne plenumus tiun tradician mordevon, tuj kolerighus la koncerna mastro kaj pro tio ankau tuj sekvos diversaj malfelichajhoj, ekzemple inundo, brulego, ventego au perdigho kaj pereo de la brutaro, nekuraceblaj hommalsanoj ktp. Bedaurinde nun la urbanoj tute ne plenumas tiun tradician mordevon de sia popolo.
Meze de 17-a jarcento la religio de Budho ekpenetris en Mongolion el Tibeto. Budhismo kaj shamanismo dum multaj jaroj interbatalis, sed fine venkis la unua, kiu nun estas la shtata religio. Tamen, mongoloj heredigas siajn sciojn kaj kredojn pri la naturo ghis hodiau. Kaj tio, por merito de niaj antauuloj, multe helpas kaj helpos al ni protekti la medion.
La sekreta historio
Mongoloj havas richan folkloron: mitoj, legendoj, fabeloj, eposoj, ritmaj bondeziroj, laudaj melodiversoj (dedichataj al luktistoj, pafarkistoj kaj kurchevaloj), popolaj kantoj, enigmoj, proverboj, aforismoj kaj aliaj.
Nuntempe ni scias, ke La sekreta historio de mongoloj estas konsiderata unika libro, kiu atingis nian tempon el la fora 13-a jarcento. Ghia autoro skribis la historion uzante preskau chiujn ghenrojn de la tiama mongola folkloro. Konata tra la tuta mondo, tiun verkon, tradukitan al pli ol 20 lingvoj, esploras sciencistoj en multaj landoj de la mondo.
Bondeziremaj
En la mongola lingvo estas esprimoj kiel "ora (au flava au rugha) suno", "arghenta (au blanka) luno", "animo bona kiel blanka lakto", "animo nigra kiel fulgo", "nigra peko" kaj "nigra aferacho" ktp. El tiuj esprimoj evidentighas, ke bonajn au respektindajn ajhojn mongoloj klarigas per la kolorvortoj "blanka", "flava", "rugha", au ech per nomoj de iuj valorajhoj, kaj malbonajn per vortoj "nigra" au "fulgo". Fakte mongoloj multe preferas la blankan (pro la koloro de lakto), flavan (pro oro kaj autuna stepo) kaj bluan (pro la chielo) kolorojn. Nigron ili tute ne shatas... kvankam oni nomas buljonon "hhar shol" (nigra supo) kaj mongolinoj sian edzon nomas "minij hhar hhun" (mia nigra homo). Tiukaze la vorto "hhar" (nigro) nur celas, ke tio (buljono, edzo) ne estas miksitacha kun io, sed pura.
Mongoloj multe emas al bondeziraj vortoj. Ekzemple mongolo, kiu renkontas manghantan homon, nepre diras ghentile: "Estu akraj dentoj viaj!" Se li vidas iun laboranton: "Ighu via agado sukcesa!" La renkontitoj respondas: "Estu tiel!" Kastrinte idojn de brutoj, mongolo diras: "Estu malpeza kiel plumo kaj rapida kiel sago!" En Mongolio eblas audi tiujn samajn vortojn chie kaj chiam.
Mongoloj havas propran nacian skribon, kiun ili uzis dum pli ol mil jaroj-nun uzatan de internaj mongoloj, kiuj apartenas al Chinio. Sed en la jaro 1941 la mongola registaro subite decidis anstatauigi ghin per la rusa, cirila skribo. La "malnova mongola skribo", kiel ni nun nomas ghin, estas silaba kaj havas chirkau 30 literojn. Oni skribas ghin de supre malsupren kaj ghi plene kapablas noti fremdlingvajn nomojn. Mongolaj intelektuloj bone scipovas ghin, kaj ech en elementaj, mezaj kaj superaj lernejoj kaj universitatoj ghi estas instruata. Sed publike oni ankorau ne uzas ghin. Nuntempe en Mongolio rulighas granda kverelo: iuj postulas, ke senprokraste la registaro decidu pri publika uzado de la nacia skribo. Aliaj kontraustaras. Tria parto nur rigardas deflanke. La mongola registaro akceptis la proponon de la unuaj, sed multaj parlamentanoj hezitadas. La mongola popolo atendas la decidon de supera organo.
Mongola Centro "Suno" pri Internacia lingvo, Kulturo kaj Turismo
MN-210349 Poshta Oficejo 49, Kesto 412, Ulanbatoro Mongolio
Telefono: (976) 91918399; Reto: pacosuno@magicnet.mn