Bonvenon al Mongolio, lando de eterna kaj blua Chielo!


Koncize pri Mongolio



Geografia situo

Mongolio, situanta en centra Azio, inter la 87G 44M - 119G 56M de orienta longitudo kaj inter 41G 35M - 52G 09M de norda latitudo, etendighas sur 1566500 kvadratkilometra surfaco. Limas norde kun Rusia Federacio (3485 km) kaj sude kun China Popola Respubliko (4673 km).

Fiziografio

Mongolio situas 1600 metrojn de super mar-nivelo. Teritorion de Mongolio oni dividas tri latitudcirklajn fiziografiajn zonojn: montara (centra kaj norda parto 32.3%), stepa (meza kaj orienta parto 53.2%) kaj Gobi-dezerta (suda parto 14.5%). La zonoj diferencighas per geologia strukturo, reliefeco, akvaro, grundo, klimato ktp. En Mongolio ekzistas kvar grandaj montochenoj: Altaj (sud-okcidente), Sojon (nord-okcidente), Hhangaj (centre) kaj Hhentij (nord-oriente). La plej longa el ili estas Altaj (ch.1500 km). La plej alta punkto en Mongolio estas montopinto Hhujten en Altaj montocheno, kiu altas je 4374 metroj de super mar-nivelo. Sed la plej malalta punkto estas nomata Hhuhh Nuurijn Hhonhhor (552 m), Esperante, Valo de la Blua lago en Orienta Mongolio. Ankau chi-tie ekzistas granda stepo Dornijn Ihh (ihh) Tal, Granda Orienta Stepo (250000 km.kv). Orienta kaj sud-orienta partoj havas tre multe da stepoj.

Klimato

Mongolio havas kontinentan specifan klimaton, pro tio, ke teritorio de Mongolio trovighas fore de oceanoj, sur la alteco de 1600 metroj de super mar-nivelo kaj trapasas tra la lando suda limo de eterna frostigho de la Norda Terglobo kaj norda limo de la centra Azia Granda dezerto. Ankau Mongolio situas en modera zono de norda parto de la Terglobo, en meza latitudo. Kvankam en la sama latitudo ankau situas Usono, Kanado, Chinio, Japanio, Francio, Italio, Anglio, landoj de meza Azio, postkomunizmaj landoj de orienta Europo, sed kompare al ili nur Mongola klimato multe diferencighas de ili. Vintro estas malvarma kaj longdaura, sed somero estas mallonga kaj varma. Averaghaj temperaturoj de aero vintre estas -15-20G.C, somere 20-25G.C, sed absolutaj temperaturoj atingas vintre ghis -50G.C, somere 40G.C. Ventas ne tiel forte, averaghe 3 m/s, sed periode modifighas. Dum printempo au autuno ghi atingeblas ghis 15 m/s kaj plu. Tutjara atmosfera precipitado: 200-220 ml.

Hidrografio

Multaj el Mongolaj akvaj rezervoj konsistas el surfacaj akvoj kaj ghia tutjara averagha flueco estas 34.3 mlrd.m.kub. 51% de akvaj rezervoj koncernas al basenaro de Nordglacia oceano, 12% al basenaro de Pacifika oceano kaj 37% al interna basenaro de centra Azio. En nia lando fluas chirkau 4000 grandaj kaj malgrandaj riveroj, kiuj longas entute ch.67000 km, multaj el ili estas montaraj riveroj diafanaj kaj rapidfluaj. Plej longaj riveroj: Orhhon (1124 km), Hherlen (1090 km), Selenge (1024 km), Zavhhan (808 km), Tuul (704 km), Hhovd (593 km), Juroo (323 km), Onon (298 km), Hharaa (291 km). En montara kaj stepa regionoj estas sennombraj fontoj kaj riveretoj, el kiuj multaj havas mineralan akvon. Sufiche grandan parton de Mongolaj surfacaj akvoj okupas lagoj kaj trovighas ch.3000 lagoj, kiuj havas areojn pli granda ol 0.1 km.kv. Plej grandaj lagoj: Uvs (3350 km.kv), Hhuvsgul (2760 km.kv), Hhar-Us (1852 km.kv), Hhjargas (1407 km.kv), Bujr (615 km.kv). Stepa kaj dezerta regionoj havas tre multe da putoj.

Mineraloj

Evidentigitaj en nia lando chi-subaj utilaj mineraloj kaj kelkaj el ili estas elminigataj:
- hejtajh-energetikaj krudmaterialoj: nafto, shtonkarbo, skisto brulema; - nigraj kaj koloraj metaloj: fero, mangano, kromo, vanado, volframo, molibdeno, kupro, plumbo, vismuto, zinko, aluminio, hidrargo, stano;
- multekostaj metaloj: oro, arghento, plateno;
- agrokemika krudmaterialo: fluorspato, fosforito;
- teknika krudmaterialo: asbesto, grafito, gipso;
- altprezaj juvelaj shtonoj: kristalo, topazo, berilo, grenato, krizolito, ametisto, turkiso, smeraldo, jado.

Loghantaro

Mongolio havas 2.5 miliono da loghantaro. El ili urbanoj estas 1.5 miliono, sed kamparanoj 1 miliono. Oni konsideras Mongolion kiel junulara lando, char pli ol 70% de loghantaro estas gejunuloj malpli 35 jaraghaj. Mongolio estas preskau unu nacia lando. Pli ol 90% de loghantaro estas mongoloj, kiuj konsistas el ch.20 etnogrupoj: hhalhhoj, ojratoj, burjatoj, bargoj, darhhatoj, uzemchinoj, cahharoj ktp. Naciaj malplimultoj (6-7%): kazahhoj, urjanhhoj kaj hhotonoj, kiuj estas idaro de tjurkaj triboj, nun ili loghas en plej okcidenta kaj nord-okcidenta partoj de Mongolio.

Lingvo

Mongola lingvo estas aglutina lingvo, apartenas al grupo de Altaj-lingvoj. Ghenerale, mongolan lingvon oni dividas en du grandajn partojn: nordan kaj sudan, kaj multajn dialektojn. Mongoloj en Mongolio, internaj-mongoloj en Chinio, burjat-mongoloj en Burjata Respubliko de Rusia Federacio, kalmik-mongoloj en Kalmika Respubliko de Rusia Federacio, kaj mogoloj en Afganistano parolas nordan mongolan, sed daguroj, dunsjanoj, mongoroj kaj baoanoj en Chinio parolas sudan mongolan. Naciaj malpli multoj: kazahhoj, urjanhhoj kaj hhotonoj parolas tjurkan lingvon. Dum sia historio, mongoloj verkis kaj uzis ch.10 skribojn (alfabetojn). El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ch.1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, ekuzis ekde 8-a jarcento pere de Sogdoj (kiuj loghis inter meza kaj centra Azio). Kvankam nun (ekde 1940-aj jaroj) ni uzas cirilan skribon por oficialaj aferoj, la malnova mongola skribo estas instruata en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankau en kolegioj kaj universitatoj.

Kulturo

Krome de filosofia, religia kaj geografia klasifikado de homara kulturo kaj civilizacio, aliflanke oni povas dividi ghin en du grandajn partojn lau vivmaniero de homaro: loksida kaj nomada. Mongoloj estas nomada popolo kun antikva kulturo. Spirita kulturo de mongoloj, ekzemple popola kutimo kaj mordevo, mitoj, legendoj, fabeloj, eposoj, proverboj, aforismoj, skriba literaturo, popola folkloro, tradicia kredo kaj religio, popola sagheco, tradiciaj scioj kaj teknologioj estis malmulte pruntitaj de aliaj nacioj, sed progresis surbaze de kulturo de antikvaj mongolaj triboj. Tradicia loghejo, vestajho, manghajho, viv-instrumentoj kaj teknologioj, manlaboroj, kiuj apartenas al materiala kulturo de mongoloj evoluinte perfektighis sub influo de nomada kulturo, vivmaniero kaj naturaj specifikecoj. Kvankam, mongola tradicia vivmaniero kaj kulturo relative profunde konservitaj en nuna globalisma epoko kompare al aliaj nomadaj popoloj, kulturaj elementoj de Hindujo kaj Tibeto relative multe aperas en Mongolio, char de antikva tempo en la lando disvastighis kaj multe prosperis Budhismo kaj faris grandan influon al vidpunkto, filosofio, tradicio kaj vivmaniero de mongoloj. Nuntempe, en Mongolio jam atingis altan nivelon de progreso chiuj ghenroj de arto, ekzemple opero, baleto, kino, dramo, plastikaj artoj, literaturo, ech moderna muziko ktp.

Religio

De antikvaj tempoj mongoloj kredis Shamanismon, ech nun ghi estas daurigata. Sed religio Budhismo la unuan fojon ekpenetris en nian landon dum periodo de Hhunnu, la unua shtato en Mongola teritorio, antau 2000 jaroj. Kvankam en 7-8 jarcentoj Budhismo ankoraufoje ekkomencis disvastighi trans la Ujgurio (nun ujguroj loghas en okcidenta regiono de Chinio), tamen ne sukcesis esti kredo de chiuj mongoloj. Dum periodo de imperio de Chinggis hhaan kaj liaj posteuloj, en Mongolio egalrajte prosperis multaj religioj: Shamanismo, Budhismo, Kristanismo kaj Islamo. Sed dum periodo de Mongola Juana imperio, Hhubilaj hhaan, nepo de Chinggis hhaan, akceptis Hinajanan sekton de Budhismo kaj ghi farighis kiel shtata religio. En 16-a jarcento Mongolaj "malgrandaj" reghoj invitis en Mongolion la Gvidanton de Tibeta Mahajana sekto de Budhismo Sodnomghamc kaj donis al li la titolon Dalaj Lamao (Dalaj estas mongola vorto, en Esperanto kiel Oceano). De tiam Tibeta religia gvidanto nomighas Dalaj Lamao, kiel signifas Ocean-Lamao. Pro tio, tra la tuta Mongolio ekdisvastighis Mahajana sekto de Budhismo kaj ghi farighis tutnacia religio. Tamen ech nun multaj mongoloj kredas du religiojn, Budhismon kaj Shamanismon. Dum jaroj de popola revolucio estis malpermesitaj religiaj rajtoj de mongolaj civitanoj, estis ekzekutitaj pli ol 30000 lamaoj kaj detruitaj pli ol 700 grandaj temploj. Oni diras, ke antau popola revolucio en nia lando estis ch.100000 lamaoj. Poste la venko de demokrata movado en la jaro 1990 Mongola registaro plene permesis religiajn aferojn al mongolaj civitanoj kaj temploj. Nun estas Budhismo chefa religio en Mongolio (sed ne shtata, ne oficiala). Pli ol 90% de loghantaro kredas Budhismon. Tamen en la lando jam multighis ateistoj. En lastaj jaroj ekkomencis ekpenetri aliaj religioj, ekzemple Katolikismo, Bahaismo ktp. Nacia malplimulto - Kazahhoj kredas Islamon.

Edukado

Mongola edukada sistemo konsistas el antaulerneja (infanghardena), elementa lerneja (1-4), mezlerneja (5-9), altlerneja (10-11) kaj (inkluzive kolegian) universitata klerecoj. Oni senpage posedas gheneralan edukadon. Pli ol 90% de loghantaro estas legoscia. Nuntempe en Mongolio funkcias shtataj kaj privataj klerigejoj: pli ol 700 gheneral-edukaj lernejoj kaj chirkau 100 kolegioj kaj universitatoj.

Shtata strukturo

Mongolio - konstitucia, parlamentisma, unitara lando. Shtata supera kaj leghdona organo estas Granda Shtata Hhuralo (Asembleo) kun 76 membroj, kiuj estas elektataj kun 4 jara limtempo. Chiuj teritori-administraj unuoj de Mongolio havas siajn Hhuralojn. Shtatestro de Mongolio estas la Prezidento kun limigitaj rajtoj, kiu estas elektata de tutpopolo por 4 jaroj. La Prezidento ankau estras Nacian Armeon kaj Konsilion pri Nacia Sekureco de Mongolio. Nuna Prezidento estas Natsagyn Bagabandi (1997-2001, 2001-2005). Plenuma kaj administra supera organo estas Registaro, kiu estas formata de parlamento. Registaro de Mongolio konsistas el Chefministro kaj 12 aliaj ministroj. Nuna Chefministro estas Nambaryn Enkhbayar (2000-).

Chefurbo

Chefurbo de Mongolio - Ulanbatoro estis fondita en jaro 1639 kun nomo Urgoo, ruse Urga, proksime de Mongola antikva chefurbo Hharahhorum, kaj translokighinte chirkau 20 foje tra la valoj de riveroj Orhhon, Selenge, Tuul, en jaro 1778 finlokighis en nuna loko kun nomo Ihh (ihh) Hhuree. En jaro 1911 Mongolio liberighis el Manchura imperio (Chin dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba kiel Regho de Mongolio, sendependa shtato. Okaze de tio, la nomo de chefurbo ankau shanghighis kiel Nijslel Hhuree. Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj forpasis la lasta Mongola Regho en 1924 jaro, proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la chefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kiel signifas Red Heroo. Dum socialismaj jaroj Ulanbatoro pluvastighis kaj multe prosperis, kaj farighis kiel sufiche moderna urbo. Nun Ulanbatoro havas 1 miliono da loghantaro. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio.

Al komenca pagho
Mongolio; Historio; Kulturo; Esperanto; Vojaghoj; Fotoj; Alighilo; Vizo; Kontakto;

Mongola Centro "Suno" pri Internacia lingvo, Kulturo kaj Turismo
MN-210349 Poshta Oficejo 49, Kesto 412, Ulanbatoro Mongolio
Telefono: (976) 91918399; Reto: pacosuno@magicnet.mn