Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Mongola Centro "Suno" pri Internacia lingvo, Kulturo kaj Turismo invitas vin konatighi kun Mongolio!


Mongolio; Historio; Kulturo; Esperanto; Vojaghoj; Fotoj; Alighilo; Vizo; Kontakto;

Bonvenon al Mongolio, lando de eterna kaj blua Chielo!


Mongola vasta lando. Dum multaj epokoj tie formighis klasika tradicio kaj figuro de nomadaj kulturo kaj civilizacio. Historiaj kaj kulturaj vidindajhoj en Mongolio, ekzemple, restajh-loghejoj, tombejoj kaj kriptoj, fajrobloviloj de antikvaj homoj, la shtonoj kun surskriboj kaj imagoj, urboruinoj kaj arkitekturoj ghis nun rakontas historion de antikva epoko.
Grandega, alta montaro, densaj arbaroj kaj tajgoj, senlimaj vastajhoj kaj valoj, granda Gobio kun dezertoj kaj oazoj, diafanaj riveroj, akvofontoj kaj profundaj bluaj lagoj sub eterna kaj blua chielo... jen estas bela lando de mongoloj, nomada popolo.
Blankaj jurtoj, pashtantaj brutoj, trankvilaj homoj, felichaj infanoj...montras la aspekton de Mongola kamparo.
Admirindaj gastamaj homoj bonkoraj kaj bonanimaj loghas tie. Oni diras, ke kutime kamparanoj, precipe Gobianoj kiam lasas siajn jurtojn dum la foresto, ekzemple, por pashti siajn brutojn, tiam ankau lasas preparante manghajhojn kaj trinkajhojn por gastoj konataj, ech ne konataj.
Ekzistas Mongola proverbo, ke estas pli bona unufoje vidi ol centfoje audi.
Vi, karaj gekamaradoj, venu kaj vidu Mongolion unufojon!

Konatighu kun Mongolio, kies kuraghaj herooj iam fondis plej grandan imperion en la Mondo!
Konatighu kun Mongolio, kiu iam mem trapasis multjaran regadon de Manchua imperio!
Konatighu kun Mongolio, sukcese prosperanta, demokratia lando! Bonvenon!



Mongola Centro "Suno" pri Internacia lingvo, Kulturo kaj Turismo
MN-210349 Poshta Oficejo 49, Kesto 412, Ulanbatoro Mongolio
Telefono: (976) 91918399; Ret: pacosuno@magicnet.mn