Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

La ttt-ejo de Gardisto       El Lloc web de Gardisto

Hola persona d'aquest món!

Saluton sammondano!

Pri la kromnomo "Gardisto":

Se vi jam estas ĉi tie, eble vi petos al mi kial diable mi nomiĝas "gardisto". Mi jam havis antaŭe tian travivaĵon, do mi respondos: antaŭ preskaŭ kvar jaroj, mi eklernis Esperanton. Varmegan someran vesperon mi ne sciis kion fari kaj mi ĝuste ekhavis interreton ĉe mi. Mi provis serĉon per la vorto "esperanto" en la Guglo kaj eke miriga mondo aperis antaŭ miaj okuloj, iomete nekredeme mi eniradis la paĝojn ĝis mi estis elkonvinkita pri la efiko kaj normaleco de Esperanto. Okulfrapa afero por serioza filologo kiu fidas pli Saussure ol Platonon. Parenteze necesas diri ke la plimultaj filologoj estas iomete Kratilemaj, t.e. lingvomitigantoj, same kiel multaj bonegaj sciencistoj kredas je Dio. Sekve... Nu, kial mi nomiĝas Gardisto? Dum tiuj longaj vesperoj en kiuj mi lernis Esperanton mi eniris la kanalon "Esperanto" de la servilo "irc-hispano" kiu restis preskaŭ ĉiam senhoma. Mi estis la sola tiea ĉeestanto. Mi honoris mian veran nomon "Ramon" -etimologie "gardisto de la konsilo"-  gardante tiun kanalon, kion mi kelkfoje faras ankoraŭ, kvankam estas aliaj homoj  -Tumba- kaj Doctor Jackson kiu faras la samon. Tial, mia kromnomo estas "Gardisto" rememore de tiuj someraj dolĉaj inicaj momentoj ne pro amo al klaboj, ja tute ne.

malantaŭen